miércoles, 12 de octubre de 2016

Ĉina aŭtoro de infanaj libroj gajnis la premion "Hans Christian Andersen"...

Cao Wenxuan, aŭtoro kaj ilustristo de infananj libroj

Ĉina aŭtoro de infanaj libroj 
gajnis premion Hans Christian Andersen
2016-04-25     RedaktoroPluveta - http://esperanto.cri.cn/2521/2016/04/25/180s185691.htm

Ĉina verkisto de infanaj romanoj Cao Wenxuan gajnis la premion Hans Christian Andersen de la jaro 2016 en la Bologna Foiro de Infanaj Libroj en Italio en la 4a de aprilo. Li estas la unua ĉina verkisto, kiu gajnis la plej altan internacie rekonatan premion por aŭtoro kaj ilustristo de infanaj libroj.

Patricia Aldana, prezidanto de ĵurio de la premio Hans Christian Andersen, deklaris la laŭreaton de la premio de tiu ĉi jaro, dirante, ke la ĵurio unuanime opiniis, ke Cao skribas bele pri la kompleksaj vivoj de infanoj alfrontantaj grandajn defiojn.

Ŝi citis la romanon Bronzo kaj Sunfloro, kiu priskribas ĉinan kamparan vilaĝon dum la periodo de la Kultura Revolucio, kaj lian serion Dingding Dangdang pri du fratoj kun la sindromo Down, kiuj respektive fuĝis el sia vilaĝo kaj serĉis unu la alian, kiel "profunde humanismajn" librojn, ĉar ili konfesas, ke la vivo ofte povas esti tragedia ankaŭ por infanoj, kiuj tamen povas esti elaĉetitaj de la homaj kvalitoj kaj bonkoreco, kelkfoje troveblaj en urĝa bezono.
Aldana emfazis, ke Cao estas granda ekzemplo de verkado de mirindaj prozoj kaj rakontado pri kuraĝaj infanoj alfrontantaj terurajn malfacilojn kaj defiojn. Li altiris tre vastan kaj fidelan infanan legantaron kaj helpis formi en Ĉinio literaturan tradicion, kiu honoras la realaĵojn de la infana mondo.

Cao naskiĝis en 1954 en malgranda kampara vilaĝo en Yancheng, Jiangsu-provinco. Li pasigis sian infanaĝon en malriĉeco. Li tamen bonŝance lernis en Pekina Universitato kaj nun estas profesoro pri ĉina literaturo kaj la infana literaturo.

"Homoj povas atingi ian celon, ĉar ili havas fonon," Cao diris al la novaĵ-agentejo Xinhua tuj post anonco de la premio. Li emfazis, ke lia fono estas Ĉinio.
Li diris, "Ĉiu el miaj rakontoj okazis en Ĉinio, kaj ili ĉiuj estas ĉinaj rakontoj, tamen samtempe ili estas la rakontoj de la homaro."


Lastatempe liaj libroj malfermis sian vojon al la mondo kaj trovis entuziasmajn legantojn en Britio, Francio, Germanio kaj Italio. Cao deziris, ke la mondo rigardu la ĉinan literaturon kun pli justa kaj malferma sinteno, kaj ke ĉinaj aŭtoroj klopodu uzi lingvon, kiu taŭgas por traduko, kaj komunikan stilon, kiu povas esti komprenata de la tuta mondo.

Cao diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke lia kompreno de la infana literaturo estas krei bonan fundamenton de homa naturo por la homaro. Li emfazis, ke literaturo havas fundamentan artan valoron, kaj la aljuĝo de la premio al li konfirmis, ke la ĉina infana literaturo havas altan lokon en la mondo. Li konkludis, ke certe aliaj ĉinaj aŭtoroj gajnos la premion Hans Christian Andersen en la estonteco.

Germana ilustristo Sonja Danowski desegnis la bildojn por lia romano Ĥato, kiu spegulas la memorindajn jarojn de element-lerneja vivo de knabo en profunde emociaj kaj profunde kortuŝaj okazaĵoj.

Ŝi diris al Xinhua, "Mi renkontiĝis kun Cao antaŭ du jaroj en Bologna. Li vidis miajn verkojn kaj ŝatis la stilon, ĉar li ŝatas realisman interpreton de rakontoj, kaj tial li pensis, ke mia stilo povas esti taŭga por liaj libroj. Li sugestis, ke mi estu lia ilustristo, kaj mi sentis veran honoron."
Ŝi aldonis, "Kiam la redaktoro sendis al mi la anglalingvan tradukon de la romano Ĥato, mi legis ĝin, kaj mi tuj sciis, ke mi volas desegni la bildojn, ĉar dum legado mi jam ekhavis ilin en mia kapo... Tio estis tre inspira, mi amas la ĉinan humoron. Estas nekredeble, ke tiuj skribitaj vortoj povas stimuli la imagon."
Danowski difinis Cao kiel majstron en priskribo de personoj kaj la naturo, plantoj kaj bestoj ĉirkaŭ ili. Ŝi rimarkigis, ke estas speciala sentemo pri la homa spirito en ĉinaj rakontoj, kiuj laŭ ŝi estas profunde "homaj kaj plenaj de respekto."
Ŝi akcentis, "Kio sentigis al mi specialan surprizon kaj honoron en la kunlaboro kun Cao estis la plena libereco, ke li lasis min fari laŭ mi mem." Ŝi diris, ke li nur diris, "Mi fidas vin, kaj vi faru kion vi deziras." Ŝi aldonis, ke li fidas ŝin, kaj tio estis la plej bona kondiĉo por ilustristo, ĉar nur kun la libereco oni povas labori laŭ siaj sentoj kaj poste porti ilin al la libro.-



martes, 11 de octubre de 2016

Nikola Tesla (1856-1943) 160-a datreveno el lia naskiĝo.

Daŭrige reaperas en ĵurnaloj kaj la reto tiu ĉi grava sciencisto-inventisto, kies teorioj kaj inventaĵoj estis kaŝitaj, kopiitaj kaj malpermesitaj de la nuna SISTEMO reganta la mondon

Nikola Tesla (1856-1943)  
160-a datreveno el lia naskigho.
Nikola Tesla naskiĝis la 10-an de julio 1856 en vilaĝeto Smiljan en regiono Lika (nuna Kroatio) kaj forpasis la 7-an de januaro 1943. en Novjorko en Usono. 
Li estas unu el la plej famaj sciencistoj, kiu sian vivon dediĉis al elektrotekniko kaj fiziko, unu el la plej fruktodonaj geniuloj kaj inventistoj en elektrotekniko. 
La unuan klason de elementa lernejo li finis en sia naskiĝloko kaj la aliajn en proksima Gospić. Malsano interrompis la studojn kaj post unujara paǔzo, li daǔrigas sian klerigon en gimnazio en Karlovac. Post abiturientiĝo, li grave malsanis je ĥolero kaj la resaniĝado daǔris preskaǔ unu jaron. 
Li decidas ekstudi teknikajn sciencojn en Fakultato en Graz kaj Prago.  Li studas serioze kaj sindone lernante eĉ po dudek horojn tage. 
En  Budapesxto li laboris  kiel inĝeniero ĉe Telefona asocio kaj ĉe Kompanio de Edison en Parizo kaj Novjorko.  
Printempe, en la jaro 1884.,  estinte 28-jara, li elmigras al Usono. kaj akceptas usonan ŝtatanecon sed li restas en daǔra kontakto kun sia popolo. 
En Novjorko li fondas propran esplorlaboratorion en kiu li laboris ĝis la fino de sia vivo. Inter multnombraj inventaĵoj kaj problemoj kiujn li esploris, estas tre malfacile elekti kaj eĉ nur nombri la plej gravajn. 
Lia plej granda kontribuo al la elektrotekniko estis la utiligo de alterna kurento. Li patentigis kaj inventis pli ol mil inventaĵojn el diversaj elektroteknikaj branĉoj li inventis trifazan sistemon por transporto de elektroenergio kaj per tio faris revolucion en ekonomio de produktado kaj transporto de elektro, poste induktan motoron, turniĝantan magnetan kampon, generilon kaj transformilon por altfrekvencaj elektroj (t.n. Elektroj de Tesla) kaj vicon da inventoj en radiotekniko pro kio oni povas nomi lin unu el pioniroj de radiotekniko. 
Li estis kreinto de sistemo por sendrata direktado kaj sendo de signo je distanco, inventinto de lumigo per elektroarko.  
Estis publikigitaj liaj verkoj el fiziko kie li prezentis originalajn ideojn, kiuj poste efektiviĝis. Li skribis artikolojn pri diversaj temoj de la homa agado. Li estis granda pledanto por progresigo de la homaro emfazanta ĉiam gravecon de mondpaco. 
Lia nomo estas eternigita per internacie akceptita decido ke la unuo por magneta flukso ricevu lian nomon Tesla (T). La unuo egalas al unu Weber je kvadrata metro.  Li efektivigis plurfazan alternan kurenton, solvis la problemon de transporto de elektro, eltrovis principon de turniĝanta magnetkampo kaj estis unu el la unuaj, kiu faris eksperimentojn kun elektromagnetaj ondoj, inter kiuj kelkdek estas vaste uzataj. De 1892 ĝis 1894. 
Li estis vicprezidanto de la Usona Instituto de elektraj inĝenieroj. 
Li estis geniulo, sed ankaǔ lia vivo estis neordinara. Dum la tuta vivo li estis modesta kaj sekretema. Li estis tre alta, svelta, nigrahara kaj bluokula kun karakteriza rektstatura sinteno kiun li havis ankaǔ en la malfrua aĝo. 
Li mortis en soleco en sia apartamento en la tridek tria etaĝo de hotelo New Yorker. En Beograd, strato Krunska 51 situas Muzeo de Nikola Tesla, en kiu estas videblaj interesaj dokumentoj kaj eksponaĵoj pri lia vivo kaj laboro.- 

Nedeljka Ložajić, en revuo "Beograda verda stelo, 1-2006.

lunes, 10 de octubre de 2016

Koreianoj aktivigas reklamadon pri Esperanto, voje al la 102-a UK-Seula-2017.


Esperantistoj en UIA-Konferenco
UIA Konferenco en Busan, Koreio

La 4-a UIA Konferenco(UIA Asocia Ronda-Tablo Azia Pacipiko ) okazis en Busan, Koreio kunlabore kun Busan Turisma Organizo. Tie tri koreaj esperantistoj partoprenis nome de UEA kaj ILEI. : PARK Youngsung, Sekiestro korea de ILEI. OH Gi-suk, Filiestro de KEA kaj membro de filio, KIM Jinuk.

 Kio eatas UIA kaj  Ronda-Tablo?
UIA (Union of International Associations) estas esploro-instituto kaj dokumento-centro lokita en Brussels, fondita de Henri La Fontaine (Nobel-paco-premiito en 1913) kaj Paul Otlet  antaǔ pli ol 100 jaroj en 1907.  Senprofita, nepolitika, sendependa, kaj privata , UIA estas pioniro de esplorado kaj subtenado pri informoj por internaciaj organizoj kaj asocioj. UIA Ronda-Tablo estas la kerno de eduka projekto de UIA. La partoprenatoj kaj prelegoj eatis ĉiuj administrantoj de societoj aǔ asocioj.  La prelegantoj parolis pri sia sukceso kaj malsukceso.  Inter la prelegoj ĉeestantoj diskutis ĉe ronda tablo. La prelego estis valora kaj la diskutado estis tre gaja por mi, ĉar mi gajnis novajn ideojn kaj informojn pri diversaj asocioj, pri kiuj mi antaǔe tute ne sciis.  Alie,  ni disdonis flugfolion kaj interparolis pri nia verda lingvo, pri la kreinto, Zamenhof  kaj Seula UK en 2017.
 Kie kaj Kiam?
+ 4-a UIA RondaTablo Azia-Pacipiko en Paradiza Hotelo (Paradise Hotel), Busan, Koreio, en 28 and 29 Septembro 2016

UIA kaj Esperanto

Ni, tri esperantistoj tie deziris konatiĝi kun kiel eble plej multe da partoprenantoj,  ĉar ili  ĉeestis reprezentante iajn asociojn kaj do sinprezenti nin al ili mem eatis la propaganda agado. Nancy Carfre, kunordiganto de UIA deziris  lerni ‘dankon’  kaj volonte uzis ĉiam, kiam renkontis nin.  Mi renkontis 2 polojn, kiuj jam bone konis Esperanton kaj fiere kaj alte taksante pri Zamenhof en Ronda Tablo helpis mian propagandon. Plejparto de la reprezentantoj miris pri tio, ke UK okazas seninterpretisto, kvankam kongresas averaĝe kun ĉ. 1500-2000 kongresanoj el ĉ.70 landoj. La direktoro de Hostelling International Korea proponis, se esperantistoj membriĝos, li promesis  doni la plej eblan rabaton.
Mi demandis pri la ebleco de ŝtata monsubteno por eldoni informilon pri la urbo Busan en Esperanto.  Ŝia respondo estis pozitiva. Ni, tri Busan esperantistoj espereble pleumis rolon kiel reprezentanto de de UEA kaj ILEI.

sábado, 8 de octubre de 2016

UEA-noj pretas voĉdoni pri statutaj ŝanĝoj kaj jura memstariĝo de TEJO.

Dum la 100-a UK-Lillo estas proklamite la sendependecon de TEJO.

Jam alvenis al voĉdoniloj de UEA, kie la ĉefaj artikoloj voĉdonontaj estas la 1-a kaj la 30-a, t.e. la "jura memstariĝo de TEJO".

Ni klopodis legi opiniojn de niaj movadanoj pri la afero, tamen ne estas tute klare la kialon de tia ĉi memstariĝo.

Verŝajne la revo esti financonta kiel junula libera organizado fare de la Eŭropa Unio, -el kiu jam TEJO ricevis kelkajn milojn da eŭroj- estas la "kerno" de tia ĉi bezono  de jura sendependiĝo... 
Tamen laŭ publika opinio post la "Brexit", la Eŭrounio, estas mortanta kiel politika organizo... do ankaŭ oni ne povas esti certa pri estonta financa helpo.
Plie, nun jam la nuna UEA straro klopodis rejiunigi iom la administradon kaj nomumis junan Tejo-aninon kiel Direktoro de la CO de UEA...

Tamen oni ne dubas, ke la afero de junulara sendependeco akordas al la nuna monda situacio, okazinta ĉefe danke al teknika progreso de la komunikado, la sociaj retoj, la personaj telefoniloj, interreto, ktp kiu liberigis ni ĉiujn de la "familia" kaj tradicia "socia" kontrolo...

Estas vera drasta ŝanĝo en la nuna socia kaj publika vivo kiu akceladis en la nuna jarcento...

Infanoj ne plu akceptas la gepatran aŭtoritaton kaj klopodas libere decidi pri si mem...same en la lernejoj ne akceptas regulojn nek aŭtoritaton de la instruistaro. Plie ankoraŭ la junularo: pri kies la gepatraro preskaŭ tute devas rezigni.  
Ĉiuj ajn volas decidi pri si mem, pri sia propra vivo kaj agado...pri seksa ĝenro. geedzaj kondiĉoj, kredemo, organizado, drogaj konsumoj...ktp.ktp.

 La leĝoj de nia antaŭa societo ne plu utilas, la ŝtata socia organizado kaj aŭtoritato falas antaŭ la povo de amasmedioj,  kaj internaciaj entreprenoj, la monda bankaro, la militista industrio kune al aliaj krimaj organizoj de la drogo-dependenco, ktp ĉiuj fidelaj servantoj de la MONO-dio, al kiu dediĉas la tutan agadon kaj vivon. 

Do kompreneblas ke eble la junularo TEJOana, volus sendependĝi de la ĉefa maljunularo kiu kontrolas UEAn kaj la ĉefajn asociojn de la esperanta movado.

Ili, ne konis la tradician agadon de la movado antaŭ  Interreto, nek interesiĝas pri ĝia centjara historio... Ili vivas la nunon, kaj ne volas dependi de tiaj  malnovaĵoj, sed pere la nova teknologio iri antaŭen ĝis la... "fina venko". La estonteco apartenas al ili...

Bedaŭrinde ne illi nek ni mem, ankoraŭ tute konsciiĝis ke la "sendependeco" ne plu eblas en la mondo, ĉar nun -danke al la teknologio- ni ĉiuj estas sub la strikta kontrolo de la SISTEMO, t.e. de la nunaj povos regantaj de la mondo. 
Kaj al tiu ĉi sistemo Esperanto ne ŝatas, malpli ĝia "interna ideo"... do nur permesas ankoraŭ al ni ludi tiujn ĉi rolojn de sendependeco kaj liberiĝo pere de nia internacia lingvo...
Pro tio oni klopodas pli dividi nin, kaj mem deteni aŭ detrui fare de ni mem: UEA-SAT-CIVITO-UETA-TEJO...ktp se eblas ĉiuj kontraŭ ĉiuj: pli dividitaj, malpli fortaj!  Do oni bezonos nek okupiĝi plu pri nin....

Laste ne balaste: kial ne starigi menstara ASOCIO DE FEMINAJ ESPERANTISTOJ? (ili ankaŭ nun povu ricevi politikajn subvenciojn fare de Ŝtatoj aŭ la sama EŭroUnio!  Kaj ankoraŭ, kial ne menstara ASOCIO DE TRIAĜULAJ ESPERANTISTOJ (Por maljunuloj kaj emerita popolo ĉiam povus alveni financajn helpon, ktp.- (-)

(Tia estas resumeto de mia navigado "peripateante" tra la T.T.T.)





Jen tre raciema opinio de Dietrich Michael Weidmann, en Facebook:

 "Kial mi kontraŭstaras la sendependiĝon de TEJO?: En Svislando ni devis lastjare unufojon pli konstati, ke la jure sendependa junulara asocio JES ĉesis funkcii kaj volis deklari sian malfondon, ĉar post generacia ŝanĝo (la reganta generacio pasis al la plenkreska aĝo) restis adiministra truo. SES nun fine solvis la problemon integrigante la junularan sekcion al SES mem, tiel garantiante la pluekziston de la nomo kaj junulara movado. La kreita regularo donas al la junularo liberecon mem agadi, kiam denove estas aktivuloj pretaj al tio kaj mem decidi pri siaj financaj rimedoj, kiujn la kasistino de SES por ili konservas. Ni vidas ke en nia nuna societo ja bezono estas minimumigi kaj faciligi administrajn strukturojn kaj multaj ebloj tra la reto nun estas organizi eventojn tute senburokrate.
Memkompreneble organizaĵo kiel TEJO bezonas sian propran juran strukturon, sed tian ĝi ĉiam havis. 
Mi mem estis dum kvar jaroj ĝenerala sekretario de TEJO kaj ne vidis iun ajn problemojn, ke TEJO povis memstare agi. Ni mem decidis kongresi en Kubo kaj Israelo en la 1980-aj jaroj (UEA nin poste sekvis al Kubo), TEJO mem faris siajn kontraktojn, neniam estis iu ajn problemo, ke UEA enmiksiĝis en la sendependajn agadojn de TEJO. 

Tio ĉiam bone funkciis. Ek de 2007 TEJO ankaŭ estis bonorde registrita kiel asocio en Nederlando, ankaŭ tio ne kaŭzis realajn problemojn, la sola argumento estis ke iu notario (kiu eĉ ne scipovas Esperanton, kaj tial apenaŭ komprenas nian kulturon) rimarkis, ke eventuale ekzistas kelkaj kontraŭdiroj en la statutoj de UEA… - tamen tio estas afero de interpreto, kaj ni povas mem interpreti niajn statutojn, por tio ni certe ne bezonas la helpon de ne-esperantista nederlanda notario.

Ni povas kompari la rilaton de TEJO kaj UEA al rilato de geedzoj: Pro la geedziĝo la du partioj certe ne perdas sian juran personeceon, sed memkompreneble la libero de kelkaj decidoj estas limigita pro la geedza rilato. Tamen tiu rilato estas por la bono de ambaŭ. Estus tute absurda la ideo, ke la geedzoj devus eksedziĝi, nur ĉar unu el la partneroj akceptas laborkontrakton. Memkompreneble ĉiu el la partneroj povas libere kontrakti sen ke necesas eksedziĝi. 
En nia nuna tempo kaj UEA kaj TEJO multe profitas de la komuna tegmento, kaj tiun tegmenton mi ne volas tuŝi. TEJO povas tre bone plu aktivi en la junulara forumo, ĝia jura personeco neniel estas pridubita pro la nunaj statutaj rilatoj kun UEA. La estraro de TEJO ĉiam rajtas libere decidi pri la havaĵo de TEJO. Problemoj kun la junulara forumo neniam estiĝis pro la statua situacio (se estintus tiel, TEJO neniam povintus aliĝi kaj ne povintus jam dum multaj jaro aktivi en de ĝi). 
Problemoj estis, kiam administrantoj de TEJO fuŝe plenigis formulerojn aŭ ne liveris raportojn – kaj tiaj fuŝoj certe ne malpliiĝus, kiam la administrantoj de TEJO agus tute sendepende de UEA, tute kontraŭe: La ĝenerala sekretario de UEA multfoje savis TEJOn en kazo de paneo, ĉar evidente al gejunuloj ofte mankis necesaj vivospertoj. 
Aliflanke ankaŭ ni devas konscii, ke estas grava por UEA, ke la aktivuloj de TEJO iam, kiam ili pasas la TEJO-aĝlimon (kaj eĉ se ni altigas la aĝlimon, tio nur prokrastiĝos, sed ne ŝanĝiĝos) devas transiri al UEA kaj daŭrigi sian aktivecon en UEA. La nuna komuna tegmento tion aŭtomate garantias. 

Disiĝo de TEJO kaj UEA estus falsa signalo kaj paŝo al malĝusta direkto, signalo por dissplitiĝo kaj fando de nia movado! 
Tial mi forte kontraŭstaras tiun memstarecon kaj rekomendas ne-e voĉdoni al tiuj partoj de la voĉdono. TEJO devos resti integrita parto de UEA kaj ĝia junulara sekcio!
Mi subtenas aliflanke la altigon de la TEJO-aĝlimo kaj memkompreneble la procedurajnn faciligojn por ĝenerala voĉdono kaj statumodifoj en estonto. Do la aliajn punktojn de la ĝenrala voĉdono mi plene subtenas.
Por konkretigi: Mi diros ne al la modifoj de la statutaj artikoloj 1 kaj 30, la reston de la modifoj mi akceptas.-"

jueves, 6 de octubre de 2016

LA ONDO DE ESPERANTO, ekde 2017 nur "bitgazeto" je malalta prezo.



Al la perantoj de “La Ondo de Esperanto”
2016 10 05 - Karaj kolegoj,

Bedaŭrinde, post la 25-jara eldonado ni estas devigitaj ĉesigi la eldonadon de la papera gazeto. Ekde 2017 “La Ondo de Esperanto” aperos nur elektronike kiel bitgazeto. Pri la kaŭzoj de ĉi tiu malfacila decido ni skribis en la postkongresa “Ondo” (№8-9) http://sezonoj.ru/2016/07/ondo-12/kaj precizigis la aferon en la oktobra “Ondo” (№10).

La abonprezo de “La Ondo de Esperanto” por 2017 restas la sama: 15 eŭroj por ĉiuj landoj.

La perantoj de “La Ondo de Esperanto” ricevas makleraĵon (2 eŭroj de ĉiu perita abono) kaj senpagan abonon. La restintan sumon (13 eŭroj de ĉiu abono) bonvolu ĝiri al nia UEA-konto “avko-u”. La abonlistojn bonvolu sendi al nia adreso ret-poŝte sezonoj@kanet.ru, kopie alsezonoj@yahoo.com.

Kelkaj bazaj informoj:

    Titolo: “La Ondo de Esperanto”
    Elektronika gazeto (pdf kaj ePub)
    Aperas: 11 numeroj jare, literatura suplemento jarfine
    Amplekso: 48-60 paĝoj -     Abonprezo por 2017: 15 eŭroj

“La Ondo de Esperanto” estas la unua grava Esperanto-periodaĵo, kiu estas abonebla nur kiel bitgazeto (ekzistas aboneblaj retversioj de paperaj gazetoj kaj senpagaj bitgazetoj, sed nun aperas neniu abonebla bitgazeto).

La unua (januara) bitnumero de “La Ondo” por 2017 estos senpage elŝutebla por ĉiu deziranto en nia retejo, kie aperos ankaŭ kalrigoj pri la manieroj legi ĝin.

Bonvolu kontroli la aktualecon de la informoj pri vi en nia retejo


lunes, 3 de octubre de 2016

Reinhard Haupenthal, elstara esperantisto, forpasis la 29-a sep.2016.


1 Oktobro 2016 de AlKo
La 29an de septembro 2016 post longa suferiga malsano forpasis
Reinhard Haupenthal (1945-2016)

Reinhard Haupenthal naskiĝis la 17an de februaro 1945 en Kronach, studis lingvojn, teologion, filozofion kaj pedagogion en la Sarlanda Universitato, poste estis instruisto pri la germana lingvo kaj katolika religio en Saarbrücken.
Esperantisto ekde 1961, li estis multjara afergvidanto de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) kaj instrukomisiito pri esperantologio kaj interlingvistiko ĉe la Sarlanda Universitato. Dum 15 jaroj organizis Kulturajn Semajnfinojn kun elstaraj prelegantoj (Auld, Boulton, de Diego, Duc Goninaz, Neergaard, Ragnarsson, Régulo Pérez, Szerdahelyi, Wells k. a.). Redaktis la revuojn Dialogo (1973-88), Internacia Pedagogia Revuo (1973-74), Volapükabled (1985-90), Iltis-Forumo (1989-95) k. a. Multe okupiĝis pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof kaj Schleyer.
La ĉefa agadsfero de Haupenthal estis eldonado. De 1968 ĝis 2010 li eldonis 260 librojn kaj broŝurojn (poste aperis pli ol 30 pliaj libroj), plejparte en Esperanto, sed ankaŭ en la germana kaj aliaj lingvoj pri Esperanto, Volapuko kaj ingerlingvistiko; inter ĉi tiuj libroj estis ankaŭ liaj propraj verkoj originalaj kaj tradukitaj (plej laste La suferoj de la juna Werther de Goeto, 2015). Lia propra bibliografio, eldonita en 2006, enhavas 854 erojn, kaj la nombro de liaj publikaĵoj dum la posta jardeko certe superis milon.
Ni funebras okaze de la morto de Reinhard Haupenthal, kiu dum pluraj jaroj kontribuis prihistoriajn artikolojn, recenzojn kaj tradukojn al La Ondo de Esperanto kaj donis multajn valorajn konsilojn pri niaj esplora kaj eldona agadoj; kaj ni sincere kondolencas al lia edzino Irmi.
Pacon al lia animo!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

sábado, 1 de octubre de 2016

Opinia raporto pri Esperanto en Israela Ĵurnalo...je la Nova 5777 novjara festo.


JEN INTERESA TEKSTO LEGINDA DA ESPERANTISTOJ. 
----------

DU EVENTOJ ALVOKAS NIN:
FORPASO DE LA NOBEL PACPREMIITO KAJ EKSA ISRAEL PREZIDENTO SHIMON PERES
KAJ LA ISRAELA FESTO DE 
ROSH HASHANAH 5777.

----------

Esperanto and the Jewish Question: Some thoughts about language.

אספרנטו והשאלה היהודית

Douglas Aronin is a retired attorney living in Forest Hills, Queens, who is continuing his lifelong involvement in the Jewish community.
His writings have appeared in a wide range of print and online forums. 
--
Remember Esperanto?
Okay, maybe I’m being a little unfair. Many readers, I suspect, have never heard of Esperanto — the artificially constructed language that some nineteenth and twentieth century utopians sought to turn into a universal language — so how can I expect them to remember it? The truth is that I barely remember it. Only once do I recall coming into contact with this artificial language. I have never heard anyone speak it, and to the best of my recollection I only saw it written once. During a visit to Amsterdam in 1978, I noted that the instructions for the use of public telephones (remember those?) were written in five or six different languages, Esperanto being one of them.

That one brief exposure lay buried somewhere in the recesses of my subconscious memory until roused by a recent book review in the Forward. I haven’t read the book in question, a biography of Ludwik Zamenhof, the inventor of Esperanto, and I’m not likely to read it. I already have a long list of books of higher priority that I’m trying to find the time to read — but the book review got me thinking about the role that language plays in identity….

Legu la tutan tekston…
 http://blogs.timesofisrael.com/esperanto-and-the-jewish-question-some-thoughts-about-language/
Profitu “Rosh Hashanah” por legi iom pli pri la tradicia religia espiritualeco… 
Ĉar hodiaŭ oni opinias ke la NWO havas alian "dion" kaj sekretan celon pri la tuta homaro...
http://blogs.timesofisrael.com/not-in-heaven-nitzavim-covenant-conversation-5776-on-spirituality


Kaj -ne kredeble, ĉu? La dua de oktobro 2016 estas ankaŭ la nova jaro de la Islama Komunumo: Jaro 1438 de la "Hiyri -Hégira", en la unua tago de la "Mŭarram" monato.-