martes, 27 de diciembre de 2016

Inspira klasika muziko: Händel-MESIO...taŭga por Kristnasko.

DONACO POR KRISTNASKO: MESIO DE HÄNDEL – EN ESPERANTO

La oratorio MESIO de Friedrich Händel estis prezentita en Esperanto la 29-an de marto en 1987 fare de la fama 100-membra neesperantista koruso de Centra Ensemblo de KISZ.
La koncerto estis parto de la neesperantista projekto "Budapeŝta Printempa Festivalo", kies direktoro Lengyel Márton estis esperantisto. La koncerto mem okazis en unu el la plej elegantaj urbocentraj koncertejoj "Vigadó" en Budapeŝto, kie la spektejo estis plenŝtopita de esperantistoj. Szilvási László prizorgis la sonregistradon de la koncerto, kiu estis eldonita tiam de lia entrepreno "Lingvo-Studio" en muzika sonkasedo kiel historia dokumento de nia esperantista kultur-historio.
La sonkasedo jam de multaj jaroj ne plu estas aĉetebla. Ĉi jare la eldonejo decidis liberigi la sondosierojn en la originala kvalito por libera uzo - do ili staras nun je via ĝuo kiel senpaga kristnaska donaco de la eldonejo.
Aŭskultu la koncerton ĉe: http://www.eventoj.hu/mesio/
Pri la "Projekto Mesio" Roberto Poort kompilis apartan retpaĝon ĉe lia Aŭd-Vida Studio ĉe http://novajhoj.weebly.com/mesio-projekto.html
------
​- Muziko: Kamerorkestro de Hungara Ŝtata Koncertensemblo 
- Kanto: Universitata Koruso de Centra Ensemblo de KISZ 
- Solkantistoj: Verebics Ibolya (soprano), Pánczél Éva (aldo), Szilágyi Béla (baso), Márk László (tenoro) 
- Korusa estro: Hollerung Gábor 
- Arta gvidanto: Bohus Gábor 
- Tradukinto: Szabó Imre
- Sonregistrado: Lingvo-Studio 1989, Szilvási László.

------ 
endite de Szilvási László, L.S. -
www.eventoj.hu

__________________________________________________________________________________________ 
Ĉˆe plusendo de la mesaĝo bv. mencii la fonton: Ret-Info / Lingvo-Studio, L.S.

martes, 20 de diciembre de 2016

VENKIS KONKORDO? 6-A afrika Kongreso de Esperanto.


 Estu paco kaj konkordo en Afriko:
fin fine la “oficiala” 6-a Afrika Kongreso de Esperanto, organizinta de la “Afrika Komisiono de UEA okazos de la 24-31 dec 2016. Pli ol cent alighintoj partoprenos: do bv. Sendu viajn salutmesaghon al ake-2016@yahoogroupes.fr  kaj adjevia@gmail.com

 


Kiel sciate, la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto, 
okazos en Bunda,  Tanzanio, de la 24-a ĝis la 31-a de decembro sub la aŭspicio de 
 Universala Esperanto-Asocio, kunlabore inter la Afrika Komisiono de 
 UEA kaj la landa movado en Tanzanio. La kongresa temo estas 
"Esperanto, ilo por paco kaj disvolviĝo".

 Pliajn informojn pri la kongreso vi povas legi per la ligilo: 

 Certe vi ĉiuj ne povas fizike esti inter AKE-anoj en Tanzanio 
 ĉi-jarfine, sed vi ja povas ĉeesti la renkontiĝon spirite, per sendo 
 de salutmesaĝo al: adjevia@gmail.com <mailto:adjevia@gmail.com>. Ĉiuj 
 ricevotaj salutleteroj aperos en la kongresa kajero kaj ankaŭ estos 
 voĉlegataj dum la kongresa malfermo.

 Vi povas ankoraŭ donaci monon al UEA-konto de Afriko kun mencio 
“AKE-2016“ por subteni la renkontiĝon, kies budĝeto prezentas 
 deficiton de nur kelkaj centoj da eŭroj nun, malgraŭ subtenoj de 
 malavaraj esperantistoj (al kiuj ni diras refoje dankon tie ĉi) kaj 
 kontribuoj eĉ de afrikanoj mem.

 Afrika Komisiono de UEA helpas en la limo de la disponeblaj rimedoj 
 disvastigi Esperanton, por ke ĝi estu tagon post tago pli vaste 
 konata, por ke ĝi estu akceptita de ĉiuj nacioj kaj registaroj en la 
 kontinento.-  Por la organizantoj:  Adjévi Adjé – adjevia @ gmail.com

jueves, 15 de diciembre de 2016

Edukado net: je la "Esperanto-tago" kun la 100-a panteonino.


EDUKADO NET atingis 15-an jaron de laboro tre sukcese.  
                                       16 novaj premiitoj en la PANTEONO                             http://edukado.net/novajhoj?id=665
Eniri kaj konatighi kun elstara aro de esperantistoj
http://www.edukado.net/novajhoj?id=665
Halina Komar estas la numero 100 en la “PANTEONO DE ESPERANTISTOJ”

 Konfeso de Halina Komar:
“Danke al la realigitaj projektoj, mi eksciis, ke, ĉiu agado povas servi al edukado, liberigo de homaj kreadfontoj, stimulo de aliaj antaŭen. Oni diras, ke mi estas kiel gisto, komencanta procezon de fermentado, sed poste la fermentaĵo jam povas longdaŭre kreskigi panbulojn

lunes, 12 de diciembre de 2016

viernes, 9 de diciembre de 2016

UEA-revuo ESPERANTO, de oktobro 2016.

EN LA ZAMENHOF-JARO kaj JARO DE LA LERNANTO
FORTIGI LA ROLON DE NIAJ ESPERANTO CENTROJ:
 “Por daŭrigi nian movadon, tra la mondo de loko al loko devas naskiĝi novaj esperantistoj. Mi firme kredas, ke la fortigo de Esperanto-centroj povas esti unu el la solvoj por tiu frontita tasko. Jen kunlabore kun UEA kaj ILEI ni malfermis novan paĝon ‘www.esperanto.center’, esperante ke ĝi fariĝos inform-centro kaj platformo por interŝanĝi spertojn kaj informojn de Esperanto-centroj.
La nova kunlaboro fare de UEA kaj ILEI simbole diras, ke la rolo de Esperanto-centroj estas tiel grava kiel aliaj kampoj en Esperantujo:..Esperanto-centro estas iasence la civitana movado de nia socio pro siaj variaj kaj liberaj agadoj memstare sed kunlabore kun aliaj Esperanto-instancoj…”
LEE Jungke, estrarano de UEA pri Esperanto-centroj.




La enhavlisto de la oktobra kajero:
·        195 ... Malferme: Kial gravas la rolo de Esperanto-centroj? – LEE Jungkee
·        195 ... Leganto de la monato: CHOE Taesok
·        197 ... Kalejdoskopo
·        197 ... Zamenhof-Jaro 2017: kial memori datrevenon?
·        198 ... Zamenhof-Jaro 2017 – Sara Spanò
·        200 ... Frustriĝo – Humphrey Tonkin pri TEJO
·        202 ... UEA kaj TEJO ne disiĝas, sed iras kune antaŭen – Mark Fettes kaj Michael Boris Mandirola
·        204 ... Ĉu novaj ebloj en edukado? – Ottmár Járeb
·        206 ... UEA aktiva en UIA – Oh Gisuk
·        207 ... Ekvadoro kaj la identeco en interkultura kunteksto – Maritza Gutiérrez
·        207 ... Pacmarŝo en la pacurbo, Asizo – Renato Corsetti
·        208 ... La 83-a Itala Kongreso de Esperanto – Liba Gabalda. Kjara Franchitti kaj Martina Imbriglia
·        210 ... Interlingvistika sesio en Poznano – Koutny – Amis – MacGill
·        211 ... La intereso de lernantoj defendataj – Stefan MacGill
·        212 ... Hungareske pri otomanoj – Nikola Rašić
·        213 ... Dana spirita esploranto – Mihai Trifoi
·        214 ... Baltiaj Esperanto-Tagoj: miraklo de Esperantujo – Dima Ŝevĉenko
·        215 ... Laste aperis
La oktobra PDF-versio de la revuo Esperanto estas trovebla sub la menuero TEKO - kune kun pluraj antaŭaj numeroj. Junaj membroj trovos tie ankaŭ aktualajn PDF-versiojn de la revuo Kontakto.
*** Pardonpeton, se la informo vin ne interesas. Por ne plu ricevi la sciigojn pri la PDF-versioj, bonvolu viziti retan Jarlibron - http://reto.uea.org -> Retlistoj kaj malaboni. Aŭ bonvolu peti tion al reto@uea.org.
Amike,                                               
Andrej Grigorjevskij,
volontula prizorganto de UEA.ORG




martes, 6 de diciembre de 2016



Post longa atendado, ni ĝojas informi vin ke la kurso en Duolingo
 “esperanto por hispanparolantoj” estis lanĉita hodiaŭ.
Kvankam preskaŭ 18 mil homoj petis ke oni informu ilin pri la disponebleco de la kurso, 
ni esperas ankoraŭ ke tagon post tago la kvanto da lernantoj rapidege plialtiĝu.
Lucas, Mallely, Alex, Enric, Soraya, Pablo kaj Chuck, kunlaborantoj de la kurso, 
esperas plibonigi ĝin laŭbezone.
Dume ni petas vin, kara parolanto de la internacia lingvo, 
informi al viaj konatuloj la bonan novaĵon.
Vi povas sendi la mesaĝon en la hispana aŭ peti ilin viziti la sekvan ligon, 
kie troviĝas ĉiujn necesajn informojn:
La kurso mem troviĝas jene 
Kaj la grupo en Facebook nomata 
“Comunidad Esperanto Duolingo” 
Dankon pro via kunlaboro!
* Verkita de Mallely Martínez.