martes, 29 de noviembre de 2016

ZAMENHOFA JARO 2017: Jen programero de UEA.


Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 654 2016-11-29

KONKURSO POR PAĜARO PRI ZAMENHOF

UEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017.
Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof.
Kion?
La nova retejo enhavu detalan kaj allogan prezenton pri la vivo, verkoj, fotoj, filmetoj, citaĵoj kaj idearo de Zamenhof.
La retejo celas enkadriĝi en la iniciatoj rilataj al la Zamenhof-Jaro, sed ankaŭ esti uzebla post 2017 kiel ĉefa informejo pri Zamenhof. Tial, ni antaŭvidas ke post la lanĉo de la retejo la laboroj daŭros la tutan jaron, sekvantan la okazaĵojn rilate al la Zamenhof-Jaro. 

Kia ĝi estu?
    1. La strukturo estu tia, ke:
      1. ĝi povu mem rekoni la lingvan preferon de la uzanto, kaj montri la retejon tuj en tiu lingvo
      2. ĝi devas doni eblon havi pli ol 50 diversajn lingvoversiojn.
    2. Rilate al la aspekto, ni konsideros:
      1. la ĝeneralan belecon kaj agrablecon
      2. la implicitajn mesaĝojn: moderneco, diverseco, amikeco
    3. La informoj en la retejo estu:
      1. bone organizitaj
      2. allogaj, detalaj - ja ni celas ĝin kiel ĉefan informejon pri Zamenhof
      3. diversaj (filmetoj, fotoj, tekstoj)
    4. La administrado estu:
      1. farebla por ne-komputilistoj
      2. facile ĝisdatigebla (ni atentu pri sekureco)
      3. diversaj homoj devas havi la eblon havi diversajn administrajn rajtojn
      4. facile tradukebla
    5. La retejo estu optimumigita por serĉiloj: 
      1. la ligiloj kaj enhavo devus esti kompreneblaj de robotoj
 Pri tekniko:
La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6) ĉar ĝi devus funkcii sur la serviloj de UEA.
Se la retejo uzas Drupal, prefere uzu 8.1.x
Se la retejo uzas Wordpress, prefere uzu 4.6.x
Se la retejo uzas Joomla, prefere uzu 3.6.x
Se la retejo uzas symfony, prefere uzu 2.7.x
Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu demandi.
Reguloj:
La limdato por prezenti vian proponon estas la 12-a de decembro je la 14-a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo, en Roterdamo. Por kandidatiĝi, bonvolu sendi bazan grafikan ideon kaj planon pri la strukturo de la retejo.
La Estraro de UEA decidos pri la gajninta propono.
La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro, kaj preta por ricevi nacilingvajn versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto
Por pliaj informoj, se vi havas demandojn aŭ por sendi vian proponon skribu al zamenhofjaro100@gmail.com

domingo, 27 de noviembre de 2016

Informo pri ls 45-a Malferma Tago de la C.O. de UEA. EKO-34





                                                                         
Informo pri ls 45-a Malferma Tago de la C.O. de UEA. EKO-34
Tre malfermita tago okazis en Roterdamo okaze de la 45-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA .

Sesdeko da vizitantoj alvenis el pluraj landoj por la 45a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, el Nederlando, Belgio, Germanio, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Svislando.

 Bonvenigon donis la nova Ĝenerala Direktoro, Veroniko Poór; sekvis la tradicia prezento de novaj eldonaĵoj ĵus aperintaj en la Libroservo de UEA fare de ĝia multjara prizorganto Ionel Oneţ. 

Ekde la dekunua horo tra dek minutoj la asocia vicprezidanto skizis la celojn kaj trajtojn de la nuna Jaro de la Lernanto, komuna projekto de UEA kaj ILEI - Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La temoj de la Jaro estis traktitaj en plia detalo de aliaj kontribuantoj al la Tago. Prezentitaj estis la seso da eventoj, kiuj jam traktis la Jaron, kaj la dekduo, kiuj ankoraŭ traktos ĝin ĝis la fermo en Seulo en la sekva Universala Kongreso – tiuj okazos en ĉiuj kontinentoj de la mondo – sendepende ĉu vi opinias, ke la mondo havas 5 aŭ 6 kontinentojn.
Defioj por ILEI unuavice pro la Jaro de la Lernanto
Jen la temo de la prezidanto de ILEI, Mirejo Grosjean. Defio estas reeldoni la Manlibron pri Instruado; kunlaboros Katalin Kováts, Germain Pirlot kaj Ronald Glossop. Temos pri la kvara eldono de tiu daŭre populara verko, kiu jam antaŭ dudeko da jaroj estis komune verkita, ĉefe per reta kunlaboro – rara fenomeno tiutempe.
Defio estas fortigi la rilatojn kun Unesko, kiu postulas kapablon funkcii en iliaj ĉefaj komuniklingvoj.
Mirejo rakontis pri la vojaĝoj ĵusaj al Ĉinio kaj Nepalo. Defio en 2017 por UEA kaj ILEI kunlabore estos AMO-LIMA en 25-28 majo en Les Brenets, vilaĝo tiom ekstreme okcidente en Svislando, ke multaj tranoktos en la apuda franca vilaĝo Villers-le-Lac, kaj ĉiutage promenos en Svislandon por la programo. La seminarifina festmanĝo okazos en Francio, kiel ankaŭ la disdonado de diplomoj. Tio gravos pro grupoj de danoj, kiuj partoprenos pere de eŭrope subvenciata projekto kiu ligas i.a. Francion kaj Danion, sed ne Svislandon.
ILEI proponas komunan legadon de poemo “Je kies nomo” de Tibor Sekelj, el lia Libro “Kolektanto de Ĉielarkoj”. Oni rekomendis al la partoprenantoj aĉeti la libron en la Libroservo de UEA je kosto de €12 – nemulta por libro kun bonkvalitaj enhavo kaj aspekto. La projekto ricevis raporton en EKO 2016-32, sed la poemo ne povis esti alkroĉita pro manko de permesoj. Intertempe konsentis la eldoninto, Edistudio, kaj la heredantoj de Tibor Sekelj, do la poemo aperos kiel PDF alkroĉita al baldaŭa komuniko.
Demandaj, klarigaj kaj respondaj ebloj pri statutŝanĝoj.
30-minutan sesion gvidis Veronika Poór, pri la ŝanĝoj, kiuj nune trairas ĜeneralanVoĉdonon. Starigitaj estis multaj demandoj, nemire, ĉar la lasta ĝenerala voĉdono okazis fine de 1979, komence de 1980. Pri la nuna voĉdono oni povas nur anonci, ke alvenis inter 700 kaj mil kovertoj, sed ne eblas scii la nombron da enaj voĉoj. La voĉdonado finiĝos je la 15a de decembro 2016. Ene de landa aŭ faka asocio, oni aplikas la postulojn de ilia statuto, aŭ manke de tio, mem decidas, kiom vaste ili konsultadu. La kunsido aŭdis raportojn, kiel en iuj landoj oni atingis rezulton. Venis demando, kiel varbi inter la nevoĉdonintaj individuaj membroj ene de sia lando
 Venas poste alia raporto pri la postagmeza programo kaj fotoj.

…disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe: <
https://creativecommons. org/licenses/by-sa/4.0/>.





Ne tiom konata foto de L:L:Zamenhof fumanta...Frankfurt 1906.

Ne tiom konata foto de L:L:Zamenhof fumanta...Frankfurt 1906.

[Iam, kuracistoj asertis ke la driga kutima fumado fare de Zamenhof, kune al malfacilaĵoj  kaj streboj de la agado por Esperanto kaj la survivo de la familio tre mallarĝis sian vivon nur ĝis 58-aj jaroj.]
(Ŝajnas ke la foto apartenas al la MUSEO ESPERANTO, el Vieno en Aŭstrio... aperis en Facebook el Pollando)

sábado, 26 de noviembre de 2016

Forpasis FIDEL CASTRO RUZ, “soldato” de Esperanto, kaj heroa revoluciulo de niaj tempoj







Forpasis FIDEL CASTRO RUZ (1926-2016)
“soldato” de Esperanto….
Kaj heroa revoluciulo de niaj tempoj.

Kune al "Che" Guevara, Hugo Chavez kaj Nestor Kirchner, ŝanĝis por ĉiam la historion de Ameriko!


 

 Fidel Castro Ruz nun mortis, 90-jara, je sia natura morto, malgraŭ la
 multegaj murdoprovoj, kiam li estis en respondeca funkcio, faritaj
 precipe de la usona sekreta servo. La kubanoj konsideras lin, apud sia
 José Martí, sia nacia heroo.

 Kaj ne senkiale.  La atako al la kazerno de Santiago de Kubo kontraŭ
 la usone subtenata Batista-reĝimo, en 1953, kiu malsukcesis kaj en kiu
 li kun aliaj estis kaptita, fariĝis ĝis hodiaŭ simbolo de la kuba
 rezistado al la usone trudita sistemo kaj de la insisto de la kubanoj
 pri sia rajto je memdecido kaj je socia justeco. Lia parolado antaŭ la
 tribunalo, „La historio absolvos min” – ankaŭ tradukita al Esperanto –
 fariĝis la teoria bazo de la kuba revolucio.

 Poste, kun manpleno da homoj – inter ili lia frato Raul, Ernesto Che
 Guevara kaj Camilo Cienfuegos – kaj kun la aktiva apogo de la grandega
 parto de la kuba popolo li en mallonga tempo, en sinsekvaj bataloj,
 liberigis Kubon el la usona novkoloniismo – io ĝis tiam ne vidita en
 la historio.

 Sub lia gvido la kubanoj venkis la invadon de usonaj ekzilkubanoj,
 kiuj elŝipiĝis en la Porkogolfo apogate de Usono. Ekonomie kaj
 politike izolita fare de Usono, Kubo en la sekvo estis helpata de la
 USSR kaj de la ceteraj landoj de la socialisma mondsistemo, kaj,
 kvankam ne industriigita kaj tute subevoluinta lando, sur tiu bazo
 povis konstrui la socialismon … ĝis la kolapso de la eŭropaj
 socialismaj landoj komence de la 1990-aj jaroj.

 La helpo de Kubo al aliaj revoluciaj movadoj en la mondo, precipe en
 Afriko, estis kelkfoje decida. La decido de Fidel milite helpi Angolon
 kontraŭ la trupoj de la sud-afrika apartheid-reĝimo (la decida venko
 en Cuito Cuanavale) ŝanĝis la sorton de la tuta suda Afriko.

 Ekde la 1990-aj jaroj denove izolita kaj devigata iel-tiel elturniĝi
 en la epoko, kiun la kubanoj nomas la „speciala periodo”, Kubo sub
 Fidel iom post iom transiris al provoj konstrui ekonomian bazon por
 povi konstrui la socialismon, do aplikis politikon, kiu pli aŭ malpli
 sekvis tiun de Lenino, kiam tiu troviĝis en simila situacio: en esence
 neindustriiĝinta lando kaj izolita en kapitalisma mondo, rompi la
 izolitecon per kompromisoj kun eksterlanda kapitalo por konstrui
 ekonomian bazon necesan por konstrui la socialismon. La modelo de
 Ĉinujo kaj de Vjetnamujo kaj la rilatoj kun ili kaj kun latinamerikaj
 landoj faciligis la paŝojn sur tiu vojo.

 La komenca izoliteco de Kubo en Latinameriko, trudita de Usono, en la
 fluo de la tempo inversiĝis kaj kondukis al relativa politika
 izoliteco de Usono en Latinameriko.

 La sukceso de la politiko kaj praktiko de Fidel Castro ne estas
 komprenebla sen liaj principoj, esprimitaj en la 10 punktoj de „Kio
 estas revolucio?” Surpriza por iuj, sed ne de marksistoj, estas ke la
 unua punkto de tiuj principoj estas: „Sento pri la historia momento”.
 Do, „sento”, kiu gvidas la homon, kompreneble laŭ lia analizo de la
 historia situacio. Tio helpas distingi tion, kio jam eblas, disde tio,
 kio ankoraŭ ne eblas.

 La evoluo de Latinameriko, de multaj landoj en tiu mondoparto sur
 socie progresema vojo, estas pli aŭ malpli rekte ligita kun Fidel
 Castro.
 Kaj nelaste, multaj Esperantistoj ne forgesos, kiam Fidel, dum
 Universala Kongreso de Esperanto en Havano, deklaris sin "soldato de
 Esperanto".

 La principoj de Fidel, lia modelo kaj lia pensado restas vivaj en la
 kuba popolo same kiel en la revoluciaj movadoj de Latinameriko. En la
 konscio de la progresemaj homoj en la tuta mondo li restas kiel
 grandulo de analiza pensado kaj de konsekvenca praktiko. Lia influo ne
 ĉesas kun lia morto. Mi finu kun la kubanoj: „Hasta la victoria
 siempre, Fidel” („Ĝis la venko ĉiam, Fidel!”).

 Havano, la 26-an de novembro 2016 -  Vilhelmo Lutermano

jueves, 24 de noviembre de 2016

SUKCESA DUOLINGO kurso por hispanparolantoj. Reklamadinde!


Antaŭ nelonge la populara lingvoinstrua retejo Duolingo publikigis sian duan 

kurson de Esperanto. Ĝi instruas la internacian lingvon al hispanlingvanoj. 
Lucas Cerante, unu el la kunkreintoj de la kurso, rakontis pri ĝi en la ĵus presita jarfina kajero de
 “La Ondo de Esperanto”. 
Ĉi tiu artikolo de la 
argentina aktivulo nun estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo.

miércoles, 23 de noviembre de 2016

EKO 33-BULTENO: legindaj aktualaj informetoj.

EKO 33 -

 Jaro de Lernanto, IVU, Afrika Kongreso

*Estrara Komuniko EKO 2016-33 sendita el Budapeŝto, 

la 22an de novembro.*

*Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, ILEI-aktivuloj,TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj.*

Por tuja uzo kaj plia diskonigo inkluzive de la alkroĉaĵoj kun indiko de fonto: EKO de UEA Jaro de la Lernanto – kontinua aktivado

Jen eĉ ankoraŭ unu ideo por la Jaro de la Lernanto. 
Ni jam raportis pri la filmo-konkurso kaj pri la 18 kunsidoj en 14 landoj kaj ĉiuj kontintentoj.
Jen la plej nova propono de Mirejo Grosjean, la prezidanto de ILEI, la ligo kiu realigas la jaron, kunlabore kun UEA:...
KOMUNA LEGADO en la TAGO de la LIBRO
En Pollando estas la kutimo (mi eksciis pri tio per raportoj de esperantistoj), ke la tuta popolo en fiksita tago legas la saman tekston. Tio donas ian komunan senton, kiu estas laŭ mi pozitiva. Tiu kutimo
koncernas la tutan polan popolon. Kial ni ne faru la samon en la tuta Movado?
En nia Movado estas jam diversaj kutimoj kaj agadoj por sugesti, rekomendi legadon al niaj membroj. La Esperanto-Sumoo, kiun ILEI aŭspicias, lanĉita de nia japana kolego HORI Jasuo, estas bona ekzemplo. La 15a de decembro estas la Tago de la Libro. Do tiam ni aĉetu librojn, kaj pli bone estas legi ilin ol lasi ilin sub polvo sur breto.

Kadre de la Jaro de la Lernanto ILEI lanĉas novan agadon: Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro. Ni ĉiuj legu en tiu Tago la saman tekston. Ne povas esti kompleta libro, ĉar horoj mankus por tia legado. La teksto mem aperos en diversaj mesaĝoj kaj retpaĝoj, ĉar ne ĉiuj povas iri al Esperanto-biblioteko por trovi la libron ( ni aldonas ĝin alkroĉe.)

En 2016 venas poemo de Tibor SEKELJ (foto en la PDF). Pri tiu grava verkisto de nia kulturo, kiu cetere verkis ankaŭ en aliaj lingvoj, vi povas trovi informojn pri lia vivo kaj verkaro ĉe: www.eo.wikipedia.org. La
poemo titoliĝas “Je kies nomo?” kaj ĝi rilatas al la nuna monda situacio militoplena. Viaj demandoj, komentoj kaj rimarkoj pri tiu teksto povos veni en pria paĝo en *Facebook*.

Bonvole printu ĝin kaj provu legi ĝin en la 15-a de decembro, plurfoje, se eblas laŭte, se eblas kun aliaj esperantistoj. Povus esti diskuttemo okaze de kunveno aŭ kluba vespero. Ni deziras al vi riĉan pripenson kaj helpan paŝon en la kompreno de nia mondo.

Alvoko de Mirejo Grosjean, prezidanto de ILEI, kadre de la Jaro de la Lernanto.
Ne nur IKU, nun IVU – niaj propraj universitatoj La sekretario de la Internacia Kongreso Universitato (IKU), Amri Wandel, komunikas: “Mi invitas proponojn por la 9a sesio de la Internacia Vintra Universitato (IVU) okazonta en la du jarfinaj aranĝoj Novjara Renkontiĝo (NR) kaj Luminesk – la daŭrigo de IF.

Ankaŭ ne tro fruas proponi por la IKU en Seulo (jam la 70-a sesio); baldaŭ UEA publikigos oficialan inviton. Proponojn bv. sendi al mi ĝis la 31 de januaro, 2017.

Hieraŭ mi estis intervjuita pri IKU dum unu horo en la brazila portalo Kultura Esperanto-Kooperativo, https://www.youtube.com/channel/UCkMOUa5sO_duyZFHp9PfyKw?feature=hovercard.
Notu ke la intervjuo komenciĝas je la minuto 4:35.”
Lastaj informoj pri la 6a AKE

Jam 88 personoj el 23 landoj aliĝis al la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto.Certe rekorda kongreso el la historio de afrikaj kongresoj laŭ la listo de la aliĝintaj landanoj. Multaj aktivaj Esperanto-agantoj, bonvoluloj de la tanzania movado arde laboras kunlabore kun la Afrika Komisiono de UEA por pretigi la plej sukcesan kaj agrablan kongreson. Pli da informoj:
http://www.esperanto-afriko.org/ake6en2016.htm

Lige kun La Jaro de la Lernanto lanĉita de UEA kaj ILEI, okazos dumkongrese lingva kaj ekzamena sesioj sub la gvido de internacia afrika forto kun helpo de la Vicprezidanto de UEA Stefan MacGill. Jam enskribiĝis trideko da kuraĝaj ekzamenotoj por ĉiuj tri niveloj de la movadaj ekzamenoj.

En aliaj mondpartoj oni aktiviĝas ankaŭ por helpi diskonigi la internacian lingvon ĉeeste en la kontinento per interesaj kaj turismaj programoj. Unu el tiuj ĉi programoj estas la karavano el Azio kun 11 koreaj esperantistoj al la kongreso sub la gvido de prof. So Gilsu. Similan aranĝon prizorgas
s-ro Arnaldo Rebelato el Brazilo. En la AKE gastprelegos altrangaj figuroj de Esperanto-medio, i.a. d-ro Gabor Markus kaj aliaj. Aliaj programeroj por igi la renkontiĝon agrable ne forgesebla estas ankoraŭ en preparado kaj pri ili la partoprenontoj mem prefere havos plaĉan surpriziĝon ĝui ilin
surloke. AKE-6 ĉefe okupiĝos pri la temo *paco kaj disvolviĝo.*

Temos interalie pri la disvolvo de la afrika kulturo, kune kun disvolvo de Esperanto en la kontinento. Mallonge, la organizantoj prepariĝas por kunaltigi la prestiĝon de la enkontinenta movado en la centro de la tanzania urbo Bunda, de la 24-a ĝis la 31-a de la tuj sekva decembro. Ĉiuj,kiuj ne povus mem ĉeesti la renkontiĝon en Tanzanio por rekte interkonatiĝi kaj paroli kun afrikaj gesamideanoj, bonvolu sendi salutmesaĝon al ĝi. Ĉiuj salutmesaĝoj estos bonvenaj kaj voĉlegataj dum la kongresa inaŭgura
ceremonio. Ili plie aperos en la kongresa kajero, kiu nun estas en
kompilado.

Adjé Adjévi :   El afriko pluiras projekto por ebligi partoprenon de esperantistoj en Burundo, Togolando, DR Kongo, Ruando, Zambio, Malavio kaj Sudafriko. Kadre de la Kongreso okazos la 29a AMO-seminario. Gvidantoj estos Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA, pri Eo-instruado, d-ro SO Jinsu pri Azia-Afrika
kunlaboro, Emile Malanda Nianga, Jérémie SABIYUMVA, Jean Bosco MALANDA LUTETE kaj Adjévi ADJE (fotoj en la PDF).

=====================

Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde. Por pli da informoj vidu ĉe: <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/>.

Aperintaj komunikoj legeblaj ĉe: http://uea.org/vikio/index.php/Komunikado_kun_LA,_FA. Ni esperas baldau proponi pli adekvatan vidigejon, kiu ebligas vidigon de bildoj.

*ALDONU VIN:* Skribu al <stefan.macgill&lt;ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj, neniam-membroj, volapukistoj ktp.

*SUBTRAHU VIN:* Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson, landon kaj (se eble) la grupo aŭ kialo por via ĉeesto en la ekspedolistoj.

Stefan MacGill Vicprezidanto de UEA *Respondecoj: *instruado, Jaro de la Lernanto, revuo *Esperanto*,
Mezoriento kaj Norda Afriko, rilatoj kun LA, FA.- Strebante je konkretaj atingoj kaj rezultoj
Estas iu kolekto de EKO-bultenoj en:
http://uea.org/vikio/Komunikado_kun_LA,_FA...

miércoles, 16 de noviembre de 2016

Finiĝis la kampanjon por sponsori la projekton AMIKUMU



Finiĝis la  15-na Novembro  la

por sponsori la projekton AMIKUMU!

Laŭ estis informite, Chuck Smith kaj Evildea nun kreadas telefonaplikaĵon (apon) por helpi al homoj trovi esperantistojn apude.
Sendube, iom okazis en la internacia movado: pli ofte  malfacilas en la nunaj tempoj kunveni kaj partopreni  persone en niaj sidejoj al kunvokadoj. La nova generacio de esperantistoj kiu lernas en la reto kaj  ĉefe uzas nur telefonilojn por komunikado, ne estas interesitaj en la asocioj aŭ  sidejaj kunvenoj, malpli ankora ŭ  pagi kotizojn ktp.
Do por faciligi enigon de novaj  lernantoj  en la Movado, AMIKUMU estos nova teknologia helpilo, por niaj instruistoj kaj aktivuloj aŭ sociaj estraranoj.
Aliĝante senpage al la apo ili vidos ĉiujn ajn esperantistoj en la proksimeco, kaj povos kontaktiĝi kaj renkontiĝi kun ili pli facile kaj bonvole!
Tiu servo unue ekzistos por Esperanto, sed poste oni povos uzi ĝin por kontakti homojn de ĉiuj  lingvoj en la mondo…Do sendube estos profitema iniciato en la apuda estonteco.
Krom tio, la sponsoroj rekte partoprenos en la iniciato kaj ricevos diversajn stimulojn eĉ  financajn.
La kampanjo sukcese finiĝis danke al malavararo da esperantistoj inteligentaj kaj aktivaj, kaj eĉ la sama UEA farIĝis OFICIALA SPONSORO DE AMIKUMU…
Do en venontaj tagoj Chcuk Smit partoprenos en kelkaj renkontiĝojn por renkonti sponsorajn subtenantoj…kaj pli reklamadi la aferon…ktp.
-La 19-a Nov. En Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2016-11-17/20 (Slovakio) - http://kaest2016.ikso.net/
Do tia nova teknologia iniciato puŝos Esperanton kaj enirigos ĝin en la kerno de la personaj komunikiloj…

Ĉiam ANTAUEN!.

lunes, 14 de noviembre de 2016

Ĉu vi ŝatus ricevi esperantajn librojn senpage? Jen bona okazaĵo.



Via klubo povas ricevi 5 Esperanto-librojn

by Kulturcentro

Kontaktu:   19sun@sunrise.ch   
Internacia Fondaĵo pretas donaci kvin librojn ĝis elĉerpiĝo de stokoj - al la Esperanto-bibliotekoj kiuj petos ilin. La Fondaĵo mem repagos la sendokossojn.
TEMAS PRI KVIN VERKETOJ DE LA FAMA BULGARA MAGISTRO
OMRAAM MIKHAEL AIVANHOV
(1900-1986)