miércoles, 26 de abril de 2017

26-A DE JULIO 1937-2017: 80-aj JAROJ POST GERNIKA.



 
IN MEMORIAM 

OKAZIS LA 26-A DE JULIO DE 1937

UNU EL LA UNUAJ KRIMEGOJ EN LA MODERNAJ TEMPOJ
KIU POSTE FARIĜUS NORMALA EN ĈIU MILITO
KAJ OKAZAS ĈIUTAGE IE AJN ANTAŬ NIAJ OKULOJ...

https://es.wikipedia.org/wiki/Guernica_y_Luno

Pri la uzo de esperanto en ĉinia komerco.







Komerco per Esperanto en Ĉinio

persona atesto de: 

Aldrin Rodrigues Speck (el Brazilo)
                                                  
(Revuo TRA LA MONDO, n 2. Aprila 2017 p. 35)
omerco
Mi loĝas en Ĉinio ekde 2010, kiam mi alvenis por labori kiel oficisto por Internacia
Komerco ĉe la ĉina kompanio Da Vinci, posedata de samideano Wang Tianyi
(Ĉielismo), ĉina komercisto kaj gvidanto de la Esperanto-Asocio de Xi'an (Siano).  
Mi estis invitita de mia amiko Silvio Kniess Mates (ankaŭ eminenta brazila esperantisto) labori kiel tradukisto kaj kvalita inspektisto en la tiam nova ĉina branĉo. La kompanio operacias en eksterlanda komerco, importado kaj eksportado de diversaj produktoj de Ĉinio, Brazilo kaj Angolo (Afriko).

Kiam mi venis al Ĉinio, kaj konis iom pri tiu granda lando, mia scio estis limigita al kelkaj fontoj: malnovaj eldonoj de la revuo El Popola Ĉinio, filmoj de Bruce Lee (Li Xiaolong) kaj iu libro verkita de brazila ĵurnalisto Henfil, rezulto de ilia vojaĝo al Ĉinio en la jaro 1977 (tuj post la morto de Mao Zedong), en kiu li priskribas Ĉinion ankoraŭ sub la influo de la Kultura Revolucio, kie ĉiuj havis samajn vestojn kiel militan uniformon, kaj la plej ofta rimedo de transporto estis la ĉiea biciklo.

Tia estis mia opinio pri Ĉinio, granda kaj stranga lando (almenaŭ al miaj fremdaj okuloj de Okcidentano). Sed kiam mi alvenis en 2010, mi trovis tute ŝanĝitan landon kaj longe preter la stereotipoj aldonitaj de ne tiel informitaj personoj.
Mi trovis novan landon, viglan, vekitan el longa dormo, kun granda energio, rigardantan la estontecon kiu alvenas pli rapide, pli neatendite. 
Ĉiuj diras al mi ke Ĉinio estas kun 5000-jara civilizacio, sed la konstruaĵoj en la urbo estas tute novaj, plejparte sub 50 jaroj da aĝo.
Ĉinio, nova lando kun miljara historio, interesa kombinaĵo!

Ĉio en miaj unuaj monatoj tie ĉi estis malfacilaj, mi devis adapti min al nova vivo,
malsamaj manĝaĵoj, malsamaj kutimoj, kaj al la nova laboro kaj ofico en kompanio.
La klimata ŝanĝo estis aparte brutala. Mi naskiĝis kaj kreskis ĉe la suda marbordo de
Brazilo, kun mildaj someroj kaj vintroj, humida aero, abunda pluvokvanto dum la tuta jaro, temperaturoj varias de 30 gradoj (en la somero) ĝis 10 gradoj (en la vintro). 
En Xi'an, la vetero estas tre seka kaj la temperatura varieco estas ĉ. kvardek gradoj (35 en somero, 5 sub nulo vintre!).
Mi bezonis unu jaron por alkutimiĝi al nova cirklo de la naturo, kvankam ĝi havas siajn avantaĝojn, kiel la ĝusta reguleco kaj antaŭvidebleco de la sezonoj: vintro,
printempo, aŭtuno kaj somero tre bone distingitaj kaj stabilaj. 
En Xi'an, la vetero ne alportas surprizojn, ne kiel mia urbo, Florianopolis, kie foje la 4 sezonoj okazas en la sama semajno (aŭ tago!).

Ankaŭ la manĝaĵo en Xi'an estas sufiĉe malsama de la nutraĵoj en suda Brazilo, multe
da pipro kaj fortaj spicoj, kiujn oni ne uzas. En kontrasto, en Xi'an mi manĝis iom el la
plej bongustaj nudeloj de mia vivo. Multaj malsamaj specoj de pasto kaj spagetoj, kutime permane faritaj, kiel Lanzhou-nudelo (Lanzhou Lamian), aŭ la aŭtenta ĉina sandviĉo Rujiamuo, Paomuo (supo kun hakitaj pano kaj viando de ŝafo). La manĝaĵo en la urbo vere estas "dikiga", mi gajnis kelkajn "ekstrajn duonkilogramojn" post kelkaj semajnoj. 

Por la unuaj du jaroj de mia laboro, mi multe vojaĝis tra Ĉinio, vizitante multajn
urbojn, ĉefe en la oriento, en la marbordaj provincoj, kiuj havas la ĉefajn eksportajn
industriojn.
Trajnovojaĝoj en Ĉinio estas unika sperto, nova al mi. En Brazilo la fervojoj estas malmultaj kaj ĝenerale uzataj nur por transporti eksportajn varojn kiel fera erco.
Pasaĝera transportado ekzistis en la pasinteco, sed malaperis en Brazilo, anstataŭigite per aŭto kaj buso (mallongaj kaj mezaj distancoj) kaj aviadilo (longdistanca).
Foje mi babilis kun brazilano kaj mi diris ke oni multe vojaĝas per trajno en Ĉinio, ŝi
faris esprimon de miro kaj diris "Trajno? Jes, mia avino diris, ke kiam ŝi estis juna, ŝi multe vojaĝis per trajno en Brazilo." Por la ordinara brazilano, trajno estas nostalgio de pasinta tempo, multaj konsideras trajnon "malnova", malaktuala teknologio, sed fakte tio estas tute erara. Altrapidaj trajnoj en Eŭropo, Japanio kaj Ĉinio estas la plej altnivelaj kaj efikaj rimedoj de transporto en la mondo, permesante la movadon de grandaj amasoj da pasaĝeroj sekure kaj rapide. La alt-rapida fervojo havas la avantaĝon ke ĝi ne bezonas longtempan kontroladon(ĉeck-in). Krome, trajnaj stacidomoj estas kutime konstruitaj en urbocentroj, dum flughavenoj situas ekster la
randaj urboj, for de la centra areo. La veturado al flughaveno elspezas valoran tempon.
Ankaŭ en la komerca mondo, mi rimarkis grandan kulturan diferencon. En Brazilo (kaj
ĝenerale en okcidento) negoco venas unue (la malnova proverbo "Amikoj, amikoj, negoco estas aparta afero"), tio estas, nur post plenumo de la transakcio (aĉeto, vendo ktp) eblas amikeco inter la komercaj partneroj.
En Ĉinio, ni devas unue establi fidon inter la partneroj antaŭ ol la interkonsento estas
farata, kio okazas nur post vespermanĝo kun abunda kvanto da alkoholaĵo (Baijiu), kaj devas respondi al privataj demandoj (Ĉu edziĝinta?

Ĉu vi havas infanojn? Kiom da infanoj?). Nur kiam ambaŭ flankoj konas unu la alian pli bone, oni havas bazon por fido kaj subskribi kontrakton. Sen reciproka fideco, oni malfacile povas havi longdaŭran komercan rilaton, precipe en la kampo de internacia komerco.
Ankaŭ ekzistas diferencoj rilate al la percepto de negocoj. Kiam brazila kaj ĉina
komercistoj diskutas pri varoj (eksporto al Brazilo, ekzemple) por havi favoran prezon
de la varoj, la brazilano diros "granda aĉeto ". Sed por ĉinoj, "granda aĉeto" signifas 100 kontenerojn (25 tunoj da kapacito) dum por la brazila komercisto, limigita de la skalo de sia merkato, multe pli malgranda en populacio, 5 konteneroj jam estas "granda" negoco, kiu kaŭzas miskomprenojn kaj ĉagrenojn por ĉiu flanko. 

Kiam iu kontraktas en la ĉina merkato oni rekomendas atenti pri la esperoj de la ĉina
partnero en pli realisma nivelo, ĉar en Ĉinio oni kutimas al granda volumeno da produktado kaj vendoj, tiel evitante problemojn en la negoca rilato.

Tamen, malgraŭ la grandaj diferencoj inter niaj landoj, kaj kulturaj kaj ekonomiaj, Ĉinio kaj Brazilo estas naturaj partneroj kies ekonomioj kompletigas unu la alian, en komuna gajno (win-win), rilato destinita por longdaŭri, tiel mi deziras longe loĝi en Ĉinio, ĉinlingve Lando de la centro, eble dum multaj jaroj. //-
Aldrin Rodriguesc Speckk

martes, 25 de abril de 2017

INVITO AL ĈIUJ ESPERANTISTOJ ENIRI AL NOVA RETO AMIKUMU.

 INVITO AL ĈIUJ ESPERANTISTOJ ENIRI EN LA RETO DE AMIKUMU
 
 
 
Lastan sabaton 22- an de aprilo,  sukcese lanĉita Amikumu, la apo por trovi proksimajn Esperanto-parolantojn. Nun oni invitas vin elŝuti Amikumu v1.0 de Google Play
 
Estas fakte nekredeble, ke post nur 24 horoj, la apo jam havis 1.750 membrojn. Ĉi-momente kiam mi skribas al vi, ĝi havas pli ol 2.300 uzantojn! Nova esperantisto fakte aliĝas al Amikumu pli malpli ĉiun 2-an aŭ 3-an minuton. 
 
La aŭtoroj ĝojegas pro la helpemo de la komunumo kaj antaŭĝojas la belan estonton. Ili ankaŭ havas finan peton al ĉiuj: bonvolu disvastigi la apon al ĉiuj viaj amikoj, ĉar ju pli da homoj uzas ĝin, des pli utila ĝi estas por ni ĉiuj! 

lunes, 24 de abril de 2017

INVITO PRIPENSI KIEL ŜANĜI NIAN MONDON....




KIUJN NI SUFERADAS 
SEN KAPABLO REZISTI
EN LA TUTA MONDO.

ESTAS INVITO PRIPENSI IOM FOR EL NIAJ ĈIUTAGAJ PRIOKUPIĜOJ,

IAM NI ESTIS PLI FELIĈAJ HOMOJ LOĜANTE SUR LA PLANEDO NUR SUB LA NATURA SUFERADO DE NIAJ HOMAJ KONDIĈOJ, PLI MALPLI EGALAJ EN LA TUTA MONDO.

NUN DANKE AL TUJA KOMUNIKADO, AL PROGRESO DE LA TEKNOLOGIO POR PLIBONIGI NIAN VIVON, ŜAJNAS KE NI VIVAS SUB ALARMO KAJ TERORO.

EĈ MILOJ DA PERSONOJ DUBAS FORIRI EL PROPRA HEJMO AL PROKSIMA STRARO.
LA TELEVIDO ELŜATITA DUM LA TUTA TAGO KAJ LA TUJA KOMUNIKADO DE LA TELEFONILOJ KUN FAMILIANOJ KAJ AMIKARO NE PERMESAS AL NI ĜUI IOM EL LA BONAĴOJ DE LA VIDO...

KAJ NI NE SCIAS KIEL REZISTI: ĈAR NENIU INSTRUAS NIN PRI TIO...

SED NI ESTAS LA PLEJPARTO DE LA HOMARO SUFERANTA ANTAŬ MINACO DE ATOMBOMBA MILITO, DETRUEMO, KLIMATAJ ŜANĜOJ, INVADO DE ENMIGRINTOJ, KAJ FANATIKAJ RELIGIULOJ, TERORISTOJ AŬ MALRIĈULOJ AL KIUJ MALSANO, MALSATO, SENHEJMO FORĜETAS EN MALESPERO.

KIEL REZISTI?

NI KLOPODOS PRIPENSI TIAN AFERON....
 ĈU ESTAS SAVO POR LA HOMARO?
 
------------
---------------

The Hay House World Summit is coming
to you on May 6 – 23, 2017!
The World’s Largest Health and Wellness Event
18 Days, 100 Life-Changing Lessons, 15 Inspirational Videos and Powerful Resources Coming Soon– ALL FOR FREE! Because you took action and said “YES” to creating important healthful changes in your life, you’ll be the first to know about the 2017 Hay House World Summit and any free bonuses we offer!

There was a time – quite a long time ago - when I used to tune in to the news on TV, just to stay abreast of what was going on in the world. However, I no longer do that, because it disrupts the flow of my life. I've noticed that the way the news is presented these days has changed dramatically, and it no longer feels like we are getting unbiased information on what is actually going on in the world. On the contrary, it seems as though we are being bombarded with negative, fear based messages, presented to us repeatedly in different formats, over and over again.  After a while, it starts to feel like the world we live in is filled only with negative occurrences and fearful incidences, with very little of anything else. Do any of you relate to this?
If we are living in constant fear of everything that is happening outside, we start to carry this fear inside of us, and our own joy starts to erode. We bring whatever is inside with us wherever we go, and soon it becomes a self-fulfilling prophecy. In other words, we not only inadvertently spread this fear, we also start to look at the world through this filter of fear. And since fear begets fear, our experience of the world reflects it right back at us.