lunes, 3 de abril de 2017

Esperanto antaŭeniras je ĝia 130-a jariĝo.







                                      2 Apr 2017  "Stefan MacGill"



Estrara Komuniko EKO 2017-06  sendita el Kutaisi, la 2an de aprilo.

*Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, ILEI-aktivuloj, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj.*

Por tuja uzo kaj plia diskonigo (kun fontagnosko) inkluzive de la alkroĉaĵoj.


EKEK – ideoj naskiĝis el la FLAM’

Kun kvardeko da partoprenantoj la 10a Mezorienta Kunveno proksimiĝas al la fino. Fine de la dua tago, la partoprenantoj de la 31a Seminario pri AMO revizitis la rezultojn de la antaŭtaga FLAM-analizo por diskuti solvojn aŭ tiri konkludojn. Jen la rezultoj de tiu sesio. En la teksta versio de nia komuniko ni ne ripetos la punktojn el la FLAM-analizo mem, kiujn vi retrovos en nia komuniko EKO 2017-05 kaj en la PDF, kune kun kvar fotoj.

==============

EVOLUIGI la FORTOJN




*Organizi lingvajn festivalojn: *Tio emfazas la egalrajtecon de diversaj
lingvoj, kaj lokas Esperanton inter tiuj valorindaj lingvoj. Ĝi altigas la
konscion pri komunikaj defioj en multlingva mondo.

*Eluzi la potencialon de Esperanto en turismo:* Depost la fermo de la
centro de Bydgoczsz, ioma vakuo restas, indas reaktivigi la asocion *Monda
Turismo* aŭ starigi novan. Gravas malfermi centrojn aŭ agantojn en turisme
allogaj areoj, kiuj proponos servojn ne nur al esperantistoj.

*Evoluigi la uzon de Esperanto en la Komerco: *Gravas kunlaborado kun IKEF,
kaj pretigi datumbazon de funkciantaj aŭ naskiĝantaj projektoj; Necesas
rezisti la argumenton, ke esperantistoj kiel idealistoj, ne miksu sin en
komencaj agadoj. Klare, unu el la kampoj por komenco estas turismo, alia
estas livero de klerigaj servoj.

*Konigu la pontlingvan rolon de Esperanto en literaturo: *Sukcesis kelkloke
la uzo de Esperantaj tradukoj el malpli konataj lingvoj, por permesi
plutradukon al aliregionaj malpli konataj lingvoj. Tiel sukcesas
kultur-transmigroj, kiuj ne okazis pere de la grandlingvoj. Necesas pli
forte konigi tiujn projektojn, krome dokumenti la organizadon malantaŭ ili,
por kuraĝigi aliajn starigi similajn projektojn.

*Pontolingva instruado:* Ripetu alimaniere la siatempajn eksperimentojn, en
kiuj oni pruvas, ke kelkmonata studo de Esperanto pliefikigas la lernadon
de alia celata lingvo (precipe hindeŭropa). La retepoko donas novajn eblojn
pli simple testi kaj pruvi la tezon.

*Eluzi la parolkomunumon kaj ĝiajn strukturojn: *Esperanto unikas inter
planlingvoj, ke ĝi havas tre internacian parolkomunumon kune kun
ellaboritaj strukturoj: Akademio, universitataj retoj, landaj kaj
kontinentaj agadoj ktp. Tio helpas al ni rapide disvastigi konatecon pri
novaj projektoj kaj akiri kunlaborantojn.


*KURACI la LAMAĴOJN*

*Pli efike mobilizi niajn hom(mal)fortojn:* Potenca bremso al nia progreso
estas niaj modestaj laborfortoj. Pli efika organizado kaj kunordigo eluzus
la fortojn, kiuj ekzistas: por traduki, por verki, kaj literature kaj
lingvo-prezente. Gravas profundigo de la kapablo organizi allogajn eventojn
(temo por iama AMO-seminario).

*Eo-centroj kaj renkontiĝejoj:* La modelo de E-centroj de la 80aj jaroj de
la antaŭa jarcento jam ne prosperas. Kreendas nova modelo por E-centroj,
ekonomie vivipovaj, kiuj proponos servojn ne nur al la esperantista
komunumo, sed pli vaste. Gravas, ke e-istoj sciu, kie kaj kiam ili povos
aliri esperantan etoson.

*Konigo de aranĝoj:* Ĝis nun la plej ampeksa kalendaro de eventoj estas
ĝuste ĉe *Eventoj.hu*. Ĝi akceptas ĉion, kiun oni orde raportas. Nun ĉe UEA
la revuo *Esperanto* ekhavas retejon, kiu povos same prezenti kalendaron
pli ampleksan ol tiu en la presita revuo. Ĉiukaze, la esperantistoj atendas
povi trovi multe pli frue informojn pri la gravaj eventoj – nelaste pri UK.
Kalendaroj kaj simile devas ne nur konigi datojn kaj urbojn, sed kiujn
unikaĵojn kaj specifaĵojn proponas difinitaj aranĝoj. La reto permesas
aliri tiujn informojn, sed la event-organizantoj devas ilin bontempe fiksi
kaj diskonigi. Esenco de komunikarto estas koni la bezonojn de la
inform-ricevantoj – necesas demandi: kiam ili faras siajn decidojn pri
partopreno en aranĝoj, kiuj estas la informoj, kiujn ili bezonas, kaj ĝis
kiam, por fari konvenajn decidojn.

*Vastigi la eblojn uzi la lingvon praktike: *Kreskas niaj ebloj kaj atingoj
pri informado kaj instruado, sed daŭre malfortas nia kapablo proponi
konkretajn uzojn de la lingvo. Tiuj uzebloj alios por Esperanto ol por
aliaj ‘grand’lingvoj; ni devas pli klare difini kaj kreskigi ilin.

*EKSPLUATI la AVANTAĜOJN*

*Intensigi la uzadon de retaj ebloj
:* Unuaflanke por liveri pli bonajn
servojn al esperantistoj, inkluzive de la filmado de eroj el Universalaj
Kongresoj kaj aliaj gravaj eventoj, por ke homoj ne povantaj fizike ĉeesti
povu gustumi la enhavon. Sed aliflanke, vastigi la videblon de Eo por pli
sistema informado en aliaj lingvoj, eventuale en kunteksto de pli vastaj
celoj – daŭripovo, komunika justeco ks.

*Malplialtiĝantaj vojaĝkostoj: *Vastigi la eblojn por organizitaj
prelegvojaĝoj, kiel delonge funkcias bone en Francio. Esperantistoj eluzu
siajn konojn por proponi allogajn vojaĝservojn kaj praktikajn konsilojn por
memvojaĝantoj.

*Lingvaj Kunpuŝiĝoj: *Esperanto povus ludi mildigan rolon, sed ne se ĝi
aliancigas sin kun unu flanko de la kunpuŝiĝo. Necesas ĉiam senpartie
interveni.

*Propedeŭtika valoro: *Konsideru tion pli ol nur lernfaciligo, sed kiel
humaneca kontribuo, por evoluigi la kapablon pli bone lerni pensi.

*KONTRAŬI la MINACOJN*

*Militoj, diktaturaj regantoj: *Malfacilas multon fari rekte; provindas
aliĝi la pac-movadoj aŭ partopreni en pac-studoj.

*Voĵaĝmalebligoj: *En la regiono vizito al unu lando povos malfaciligi aŭ
malebligi eniron en alian landon. Foje eblos renkontiĝi en apudaj sed
“neŭtralaj” lokoj.

*Komuniklimigoj:* Tiuj povas ekzisti, sed troveblas ‘etaj pordoj’; konsiloj
pri alternativaj komunik-kanaloj devus esti troveblaj.

*Fondusoj kaj subtenaj projektoj:
* La enmovadaj ebloj estas modestaj, sed
ekzistas programoj por ebligi partoprenon de indaj aktivuloj en UK, en
kongresoj de ILEI, TEJO kaj aliaj. Limigitaj sumoj ekzistas por regiona
evoluigo; nur bone prezentitaj buĝethavaj projektoj havas ŝancojn.
Ekstermovadaj subtenoj estas ĉiam esplorindaj.

*Seksa diskriminacio:* En la koncernaj landoj eble organizindas kunvenoj
nur por virinoj, kie eblos konigi la E-komunumon.

*Antaŭjuĝoj:* Tiuj povas varii laŭ regionoj kaj tra la tempoj. Iuj
antaŭjuĝoj eksmodiĝis kaj jam ne bezonas reagojn, sed novaj antaŭjuĝoj
povas naskiĝi – gravas frue rekoni ilin.

*Difini pli klare la valorojn de Esperanto: *Tiu punkto jam listiĝis sub
‘Lamaĵoj’ sed ripetindas: ni devas ellabori strategiojn pli klare prezenti
ilin al kursanoj kaj interesatoj.

====================

Pri la cetera enhavo de la Mezorienta Renkontiĝo necesos raporti alifoje.
Sufiĉas noti, ke okazis post pluraj prezentaĵoj viglaj diskutoj. En lastaj
minutoj finiĝis muzika kaj danca spektaklo por doni kulminon al la kvartaga
renkontiĝa sperto. En la lasta tago okazos pritaksa sesio kun la kompilo de
rekomendoj, sed pro la neceso de pluraj kunvenintoj (inter ili la EKO-isto)
tuj ekvojaĝi al Armenio, nur poste eblos raporti tiujn rekomendojn.

=============================

Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite
Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe:
Aperintaj komunikoj legeblaj ĉe
http://aktivulo.net/eo/content /komunikoj-pri-agado


*ALDONU VIN:* Skribu al <stefan.macgill&lt;ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo
aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj,
neniam-membroj, volapukistoj ktp.

*SUBTRAHU VIN:* Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson,
landon kaj (se eble) la grupo aŭ kialo por via ĉeesto en la ekspedolistoj.

MyDOC/UEA/AMO/AMO 31…-Stefan MacGill   Vicprezidanto de UEA
*Respondecoj: *instruado, Jaro de la Lernanto, revuo *Esperanto*,
Mezoriento kaj Norda Afriko, rilatoj kun LA, FA. Strebante je konkretaj atingoj kaj rezultoj







No hay comentarios.:

Publicar un comentario