miércoles, 26 de abril de 2017

Pri la uzo de esperanto en ĉinia komerco.







Komerco per Esperanto en Ĉinio

persona atesto de: 

Aldrin Rodrigues Speck (el Brazilo)
                                                  
(Revuo TRA LA MONDO, n 2. Aprila 2017 p. 35)
omerco
Mi loĝas en Ĉinio ekde 2010, kiam mi alvenis por labori kiel oficisto por Internacia
Komerco ĉe la ĉina kompanio Da Vinci, posedata de samideano Wang Tianyi
(Ĉielismo), ĉina komercisto kaj gvidanto de la Esperanto-Asocio de Xi'an (Siano).  
Mi estis invitita de mia amiko Silvio Kniess Mates (ankaŭ eminenta brazila esperantisto) labori kiel tradukisto kaj kvalita inspektisto en la tiam nova ĉina branĉo. La kompanio operacias en eksterlanda komerco, importado kaj eksportado de diversaj produktoj de Ĉinio, Brazilo kaj Angolo (Afriko).

Kiam mi venis al Ĉinio, kaj konis iom pri tiu granda lando, mia scio estis limigita al kelkaj fontoj: malnovaj eldonoj de la revuo El Popola Ĉinio, filmoj de Bruce Lee (Li Xiaolong) kaj iu libro verkita de brazila ĵurnalisto Henfil, rezulto de ilia vojaĝo al Ĉinio en la jaro 1977 (tuj post la morto de Mao Zedong), en kiu li priskribas Ĉinion ankoraŭ sub la influo de la Kultura Revolucio, kie ĉiuj havis samajn vestojn kiel militan uniformon, kaj la plej ofta rimedo de transporto estis la ĉiea biciklo.

Tia estis mia opinio pri Ĉinio, granda kaj stranga lando (almenaŭ al miaj fremdaj okuloj de Okcidentano). Sed kiam mi alvenis en 2010, mi trovis tute ŝanĝitan landon kaj longe preter la stereotipoj aldonitaj de ne tiel informitaj personoj.
Mi trovis novan landon, viglan, vekitan el longa dormo, kun granda energio, rigardantan la estontecon kiu alvenas pli rapide, pli neatendite. 
Ĉiuj diras al mi ke Ĉinio estas kun 5000-jara civilizacio, sed la konstruaĵoj en la urbo estas tute novaj, plejparte sub 50 jaroj da aĝo.
Ĉinio, nova lando kun miljara historio, interesa kombinaĵo!

Ĉio en miaj unuaj monatoj tie ĉi estis malfacilaj, mi devis adapti min al nova vivo,
malsamaj manĝaĵoj, malsamaj kutimoj, kaj al la nova laboro kaj ofico en kompanio.
La klimata ŝanĝo estis aparte brutala. Mi naskiĝis kaj kreskis ĉe la suda marbordo de
Brazilo, kun mildaj someroj kaj vintroj, humida aero, abunda pluvokvanto dum la tuta jaro, temperaturoj varias de 30 gradoj (en la somero) ĝis 10 gradoj (en la vintro). 
En Xi'an, la vetero estas tre seka kaj la temperatura varieco estas ĉ. kvardek gradoj (35 en somero, 5 sub nulo vintre!).
Mi bezonis unu jaron por alkutimiĝi al nova cirklo de la naturo, kvankam ĝi havas siajn avantaĝojn, kiel la ĝusta reguleco kaj antaŭvidebleco de la sezonoj: vintro,
printempo, aŭtuno kaj somero tre bone distingitaj kaj stabilaj. 
En Xi'an, la vetero ne alportas surprizojn, ne kiel mia urbo, Florianopolis, kie foje la 4 sezonoj okazas en la sama semajno (aŭ tago!).

Ankaŭ la manĝaĵo en Xi'an estas sufiĉe malsama de la nutraĵoj en suda Brazilo, multe
da pipro kaj fortaj spicoj, kiujn oni ne uzas. En kontrasto, en Xi'an mi manĝis iom el la
plej bongustaj nudeloj de mia vivo. Multaj malsamaj specoj de pasto kaj spagetoj, kutime permane faritaj, kiel Lanzhou-nudelo (Lanzhou Lamian), aŭ la aŭtenta ĉina sandviĉo Rujiamuo, Paomuo (supo kun hakitaj pano kaj viando de ŝafo). La manĝaĵo en la urbo vere estas "dikiga", mi gajnis kelkajn "ekstrajn duonkilogramojn" post kelkaj semajnoj. 

Por la unuaj du jaroj de mia laboro, mi multe vojaĝis tra Ĉinio, vizitante multajn
urbojn, ĉefe en la oriento, en la marbordaj provincoj, kiuj havas la ĉefajn eksportajn
industriojn.
Trajnovojaĝoj en Ĉinio estas unika sperto, nova al mi. En Brazilo la fervojoj estas malmultaj kaj ĝenerale uzataj nur por transporti eksportajn varojn kiel fera erco.
Pasaĝera transportado ekzistis en la pasinteco, sed malaperis en Brazilo, anstataŭigite per aŭto kaj buso (mallongaj kaj mezaj distancoj) kaj aviadilo (longdistanca).
Foje mi babilis kun brazilano kaj mi diris ke oni multe vojaĝas per trajno en Ĉinio, ŝi
faris esprimon de miro kaj diris "Trajno? Jes, mia avino diris, ke kiam ŝi estis juna, ŝi multe vojaĝis per trajno en Brazilo." Por la ordinara brazilano, trajno estas nostalgio de pasinta tempo, multaj konsideras trajnon "malnova", malaktuala teknologio, sed fakte tio estas tute erara. Altrapidaj trajnoj en Eŭropo, Japanio kaj Ĉinio estas la plej altnivelaj kaj efikaj rimedoj de transporto en la mondo, permesante la movadon de grandaj amasoj da pasaĝeroj sekure kaj rapide. La alt-rapida fervojo havas la avantaĝon ke ĝi ne bezonas longtempan kontroladon(ĉeck-in). Krome, trajnaj stacidomoj estas kutime konstruitaj en urbocentroj, dum flughavenoj situas ekster la
randaj urboj, for de la centra areo. La veturado al flughaveno elspezas valoran tempon.
Ankaŭ en la komerca mondo, mi rimarkis grandan kulturan diferencon. En Brazilo (kaj
ĝenerale en okcidento) negoco venas unue (la malnova proverbo "Amikoj, amikoj, negoco estas aparta afero"), tio estas, nur post plenumo de la transakcio (aĉeto, vendo ktp) eblas amikeco inter la komercaj partneroj.
En Ĉinio, ni devas unue establi fidon inter la partneroj antaŭ ol la interkonsento estas
farata, kio okazas nur post vespermanĝo kun abunda kvanto da alkoholaĵo (Baijiu), kaj devas respondi al privataj demandoj (Ĉu edziĝinta?

Ĉu vi havas infanojn? Kiom da infanoj?). Nur kiam ambaŭ flankoj konas unu la alian pli bone, oni havas bazon por fido kaj subskribi kontrakton. Sen reciproka fideco, oni malfacile povas havi longdaŭran komercan rilaton, precipe en la kampo de internacia komerco.
Ankaŭ ekzistas diferencoj rilate al la percepto de negocoj. Kiam brazila kaj ĉina
komercistoj diskutas pri varoj (eksporto al Brazilo, ekzemple) por havi favoran prezon
de la varoj, la brazilano diros "granda aĉeto ". Sed por ĉinoj, "granda aĉeto" signifas 100 kontenerojn (25 tunoj da kapacito) dum por la brazila komercisto, limigita de la skalo de sia merkato, multe pli malgranda en populacio, 5 konteneroj jam estas "granda" negoco, kiu kaŭzas miskomprenojn kaj ĉagrenojn por ĉiu flanko. 

Kiam iu kontraktas en la ĉina merkato oni rekomendas atenti pri la esperoj de la ĉina
partnero en pli realisma nivelo, ĉar en Ĉinio oni kutimas al granda volumeno da produktado kaj vendoj, tiel evitante problemojn en la negoca rilato.

Tamen, malgraŭ la grandaj diferencoj inter niaj landoj, kaj kulturaj kaj ekonomiaj, Ĉinio kaj Brazilo estas naturaj partneroj kies ekonomioj kompletigas unu la alian, en komuna gajno (win-win), rilato destinita por longdaŭri, tiel mi deziras longe loĝi en Ĉinio, ĉinlingve Lando de la centro, eble dum multaj jaroj. //-
Aldrin Rodriguesc Speckk

No hay comentarios.:

Publicar un comentario