viernes, 31 de mayo de 2019

KIAL ESPERANTISTOJ DEVUS INTERESIĜI PRI...?

KIAL "BILDERBERG MEETINGS" ESTUS DEVONTA INTERESIĜI
AL ESPERANTO-MOVADO?

Ekde longa tempo, aŭ ekde la naskiĝo de la internacia lingvo, la averaĝa esperantisto okupiĝas ĉefe pri la disvatigo kaj instruado de Esperanto, kiel internacia komuna lingvo de la homaro. Same ankaŭ en niaj tempoj nia atentemo estas sur UEA, UK-oj, revuo Esperanto, asocioj, ILEI, kunvenaroj, ktp.ktp.

Certeme, SAT "Sennacieca Esperanto-Asocio" havis propran devicon: "SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-,pens- kaj agadkapablo", kaj ĝis nun okupiĝas pri la realo de la homa ĉiutaga vivo, kaj pri la laboristaro, militoj, maljustecoj, malriĉeco, teknologio, ktp kaj en ĝiaj revuoj kaj retoj oni povas informiĝi en korekta Esperanto pri la planedaj okazintaĵoj. Krome MAS -Monda Asamblea Asocio" eldonas gravan kolekton da libroj pri politiko kaj monda historio...

Tio ie ajn okazas ankaŭ en la reto, kiel privata interesiĝo de kelkaj politikistoj, ekonomistoj, historiciistoj, teknologistoj...kiuj uzas Esperanton. Nun, ekzemple, kun la traduko esperanten de la UNESKO- Kuriero.


Estas ankaŭ la revuetoj kaj la paĝoj aŭ kunvenoj de la religiuloj, kompreneble post la traduko de la Biblio  kiel fonto de nia okcidenta civilizacio.


Lasta tempe aperis la CIVITO, grupeto kreanta de la "diaspora esperanto-popolo" kiu eble post du mil jaroj estos nova sendependa nacio inter nacioj... kiel okazis kun Israelo. Dume tamen "detruenda est UEA"... ktp.


Do, al kiuj povus interesiĝi la faman jaran kunvenon de gravuloj nomata "Bilderberg meeting", kies informoj apenaŭ aperas perditaj iej ajn en la monda informaro?
Eĉ preskaŭ al neniu, malpli al averaĝa esperantisto, okupita pri la "fina No" kaj la jara kotizo "MA(-T)?

Tamen estas grava eraro. Ŝajnas ke Bilderberg kunveno de grupeto de gravuloj regantaj la mondon ekde Britio-Usono-Eŭropo, havas eĉ la ŝlosilon de la ebla estonto de Esperanto kiel homarana komuna lingvo. Se ili, okupitaj ĉiam je la "NWO" -verŝajne nun en momenta krizo- decidus ke Esperanto helpos ilin kiel komuna lingvo de la homaro, en ĝiaj socio-ekonomia politiko, tuj Esperanto alvenos al revema "Fina venko".

Alie por ĉiam Esperanto restos abomenota de la nuna "SISTEMO", kaj ni povus adiŭi ĝin, aŭ reteni nur kiel lingva ludeto por senokupulaj fantaziuloj.




Se vi ne scias kio estas "Bilderberg meeting", estus bone pro via persona menssano tuj informiĝi en Google:

Kaj oni ne bezonas aparteni al "konspiranoidaro" por scii ke tiun ĉi kunvenvon kunvokas gravulojn kiuj estas la ĉefaj sekretaj
 "regantoj" de la nuna mondo, kaj eĉ la "kontrolantoj" de la vivo de ni ĉiuj, danke al la nuna teknologio, ĉar ni naive donis kaj donas tute libere ĉiujn detalojn de nia propra vivo, eĉ niajn
opiniojn pri ĉio, kredemon kaj ĉiutagan  eĉ intiman agadon...

Ĉar  ili nenion timas, -estas potentuloj- la ĉefajn nomojn de la organizantoj aŭ partoprenantoj aperas en la Reto por ke ni sciu "kiuj ili estas", kaj kiel ni devas mem konduti,

Ĉi jare la 65-a Bilderberg kunveno, okazas nun en Svislando, de la  30-an de majo ĝis 2.an de junio, kaj eĉ la supozata temaro aperas, almenaŭ krom la "resekretamaj" aferoj pri kiuj ĉiuj devigas silenti. 

La rezulto de la kunveno ne estos publikota, sed ni povas diveni kia apuda estonteco atendas nin.


La estonto de la Kapitalismo, la "AI" artefarita inteligento, krom la 5G, la EU kaj la renazkiĝo de la nacionalismoj.... dum Rusio kaj ĉefe Ĉinio, konkuradas por la internacia povo.... jen kelkaj el la punktoj de la temaro.


Do mi haltas ĉi tie, kaj invitas vin malkovritian ĉi apudan estontecon, antaŭ ĉiuj, ĉar la ŝanĝoj estas akcelegaj. Do estu singarda, evitu danĝeron, proofitu en via laboro, -eĉ en Esperantujo- kaj estu atentema laŭ via profesio, al via publika kaj privata agado.//




jueves, 30 de mayo de 2019

UEA daŭrigas aktivadon en la Reto.


UEA - UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO
DAŬRIGE AKTIVADAS
KAJ SENDAS RETINFORMOJN POR LA AVERAĜA DORMANTAJ ESPERANTISTOJ.

ESPERANTO ANKORAŬ NE MORTIS.
SED ESTAS VIVANTA LINGVO TUTMONDA


ESPERANTO.NET



Ni invitas vin ekkoni kaj uzi gravan rimedon por disvastigi Esperanton. Esperanto.net estas retejo de UEA, kiu provizas bazajn informojn pri Esperanto, kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti landajn, regionajn aŭ lokajn asociojn. Tiuj informoj disponeblas en 66 lingvoj kaj la retejo aŭtomate montras la lingvon de la vizitanto.

Amikoj de Esperanto

Per la retejo jam aliĝis pli ol 600 Amikoj de Esperanto, kiuj konsistas el homoj, kiuj ĵus konatiĝis kun Esperanto kaj al kiuj ni sendas mesaĝojn por sciigi ilin pri la lingvo, pri UEA, pri TEJO kaj pri la koncerna landa asocio.
Ni sendas la enkondukan dulingvan mesaĝon en Esperanto kaj la anglaarabafarsiaportugalahispana kaj franca. Tiuj lingvoj reprezentas 87% el ĉiuj aliĝintoj. Se vi volas helpi nin sendi mesaĝojn ankaŭ en via lingvo, bonvolu kontakti nin.
Ni sendos ankaŭ mesaĝojn en Esperanto al eks-membroj de UEA.

Traduko kaj plibonigo de la tekstoj


La nova versio de la retejo disponeblas en 16 lingvoj. Ni bezonas volontulojn por traduki aŭ plibonigi tradukojn. Ni proponas ne laŭliteran tradukon, sed adapton de la baza teksto en Esperanto. Ni sugestas, ke oni kreu laborgrupojn por tradukado kaj plibonigo de la tekstoj, preferinde kun la partopreno de la koncerna Landa Asocio. Se vi volas ricevi la tradukendajn dosierojn, bonvolu kontakti nin.

Ĝisdatigo de la mondmapo


En nia retejo estas bela mondmapo, kiu montras esperantajn asociojn aŭ klubojn. Bonvolu viziti http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj kaj kontroli la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo en la kadro aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon serĉatan. Se vi trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion per nia formularo: http://tinyurl.com/mondmapo.

Unu lerneja leciono pri Esperanto!


En la baza lernejo, ĉiuj devus lerni iom pri Esperanto, minimume per unu leciono. Tiu leciono povus okazi kadre de la instruado de fremdaj lingvoj, aŭ de aliaj temoj (ekz. historio, sociaj kaj politikaj sciencoj). Konatiĝu kun la baza ideo de Klaus Friese, kiu vizitis jam pli ol cent lernejojn en Germanio: http://esperanto.net/eo/leciono/.
 Kunagu kun ni!
Ĉi tiu retejo apartenas al vi. Uzu ĝin kaj helpu nin disvastigi ĝin al ĉiuj. Indiku la retejon al viaj ne-esperantistaj amikoj. Plusendu tiun mesaĝon en la diskuto-listoj kaj grupoj en via lingvo. Partoprenu!
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj (necesas ensaluti)
Gazetaraj Komunikoj de UEA-N-ro 804-2019-05-28

martes, 21 de mayo de 2019

20-o de majo: internacia tago de la abeloj.

20 de majo: 
WOLD HONEY BEE DAJ
MONDA TAGO DE LA ABELOJ
Sendube tio ne povas esti priokupiĝo  de la averaĵa esperantisto nek de la plej granda parto de la urbanaj loĝantoj de la planedo.
Tamen la afero estas tre grava:
Abelaro kaj aliaj insektoj polinigintaj, estas en la tuta planedo en grava danĝero, kaŭze de la agrotoksikaĵoj.
La afero ne temas nur pri la estonta manko de mielo, 
sed ĉefe de la manko de polinigiĝo de la tuta frutarbaro.

La afero estas pli grava ol povas pensi. Kaj en la tuta mondo jam fariĝas socio-ekonomia problemo apud la klimataj ŝanĝoj.

Ĉar jam granda kvanto de la homaro estas "urbana" t.e. loĝas en grandaj au malgrandaj urboj, tiaj ĉi loĝantoj nenion scias au spertas pri la "agrotoksikaĵoj". Do ne povas priokupiĝi, nek multon legas (se ne intence serĉas en la reto) ĉar la amasmedioj apartenas al la samaj grandaj internaciaj korporacioj kiuj fabrikas kaj uzas agrotoksikaĵojn, kaj aliaj kemiaj toksikaĵoj kiuj eĉ en nia propra domo malsanigas nin.


Iam, iu lerta esperantisto faris proponon por "nepagipovuloj" kaj "senlaboruloj" esperantistaj, ĉefe el la tria mondo, -sudamerikanoj kaj afrikanoj- pri la "bredado de abeloj" kiel fonto de la bezonata mono por survivadon.
Li disvastigis la verkon de 
A. P. ANDERSEN - "Pri la bredado de abeloj"
eldonita antaŭ multaj jaroj, kiu havas la ĉefan instruadon por facile lerni kaj fariĝi "apikulturisto". Sendube trovebla en ĉiuj esperantaj bibliotekoj-
Eĉ al afrikanoj kaj sudamerikanoj kiuj loĝas ĉirkaŭ arbarojn aŭ ĝangalojn, invitas malkovri aa sovagjan abelojn, kiel mielo oni povas rakolti... La rekomendo: ne detrui la tutan abelejon, por ke la abeloj povu survivi kaj daŭrigi la rikoltadon de polenon kaj eliksirojn el la floroj.

En la jaro 2017, la UN starigis la 20-on de januaro kiel "monda tago de la abeloj" -finfine priokupita pri la mortigo de abeloj fare de toksikaĵoj- memore de la eslovena 
ANTON JANŜA (1734-1774) 
pioniro de la moderna Apikulturo.
https://es.wikipedia.org/wiki/Anton_Jan%C5%A1a
------------------

Multaj esperantistoj legas LeMondDiplo,




Multaj esperantistoj kutimas legi ĉefajn artikolojn de LE MONDE DIPLOMATIQUE esperanten tradukitajn, ekde Kubo en la labor Centro de SAT-MAS-Monda asembleo socia direktita de Vilhelmo Lutermano.
Ŝatas al ni elekti kaj republiki kelkakn el ili por miaj legantojn, esperantistoj al kiuj ne tro interesas la "fina No" kaj aliaj sensensaĵoj, sed okupiĝas pri la monda socio-ekonomio-politika nuna freneca situacio.
Lasta tempe mi komencis legi Yuval N.HARARI, kiu relegas kaj reeskribas la homan historion sur la planedo, ĝis la nunaj tempoj. Historio, ĉefe de la HOMO SAPIENS, la plej granda depredanto de la planedo, kiu nun fariĝas jam HOMO DEUS, kreanto de homaj seksaj divercecoj, "bionika" soldataro, kaj novaj ADN reprogramitaj vivantuloj...

Antaŭ la KLIMATAJ ŜANĜOJ, kaj la akcela detruado de la planedo kaj ĝia BIOSFERO laste tempe fare de la "agrotoksikaĵoj", estas tre malfacile kompreni la agadon de la mondaj registaroj, ĉefe de USONO...

La teknologio jam farigis la tutmondon "unu landon" interkomunikitan fare de la reto kaj la portebla telefono. Jam la digitalaj ROBOTOJ regas niajn vivojn kaj ni eniras en ia "tohuvabohua" situacio.

(Ne miru se multaj retanoj parolas pri tempoj regintaj de la "reptilianoj"... antaŭ kiuj malfacilas rezisti!)

Ni, iom naivaj esperantistoj, kiuj anjoraŭ revas pri la homa "universala frateco" danke al "unu komuna lingvo" kaj ĝia "interna ideo" estas alvokintaj pli okupiĝi pri la "realeco".-
  
Komerco por trudi sian potencon 

Alia historio de la merkantilismo
Ĉu la temo emfazata de s-ro Donald Trump, de la „Usono unue” montras la volon reveni al la merkantilismo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kiu celis submeti la komercajn rilatojn al la klopodoj de la ŝtato akiri potencon ? Tiu hipotezo subtaksas la ligojn, kiuj unuigas la merkantilismon kaj la liberkomercon ĉirkaŭ sama strategio : konkeri la mondmerkaton.

LA MERKANTILISMO, politika ekonomio de la frua aĝo de la kapitalismo, estas ordinare prezentata kiel ekonomia doktrino, laŭ kiu la noblaj metaloj konsistigas la ĉefan riĉaĵon de la ŝtatoj. Sed tiu difino invitas al du malsamaj interpretoj. Unuflanke ĝi kompreneblas kiel esprimo de la absolutisma karaktero de la ŝtatoj, kiuj leviĝis dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj en la okcidenta Eŭropo kaj kiuj volis certigi sian suverenecon en la ekonomia, jura, diplomatia kaj militisma kampoj. Do laŭ tio temus pri politika ekonomio kaj samtempe pri ekonomia politiko de la absolutismo. Aliflanke ĝi ankaŭ interpreteblas kiel la esprimo, ene de tiuj samaj ŝtatoj, de la kreskanta dominado de la kapitalismaj ekonomiaj interesoj. Komerca kapitalo unue, sed ankaŭ industria kapitalo.
….................................................
Legu la tuton ĉe:

sábado, 11 de mayo de 2019

Foje foje legindas retaj disputetoj...


Vilhelmo Lutermano a través de rezo.net 

10 may. 2019 23:58 (hace 21 horas)
para Diskutlisto
Por kompreni Jurij, la afero statas sufiĉe klara, ne necesas ion aldoni. Pri Bardhyl necesas  scii,  ke li estis civitano de la Albanujo de Enver Hoĝa, 
tie instruis marksismon 
kaj nuntempe en Albanujo ne apartenas al la granda amaso de albanoj en malriĉeco. 

Li estas unu el la malmultaj albanaj Esperantistoj, vidas la konfliktojn, en kiuj la albanoj en la regiono troviĝis, el nacia albana vidpunkto kaj, ne mirige, laŭ tio ankaŭ difinas amikojn kaj malamikojn. ĵus aperis ĉe MAS, per lia helpo, libro de albana verkisto, kiu estas ambasadoro de Albanujo en Parizo, Ylljet Alic,ka: Sloganoj el ŝtonoj, ankaŭ en la germana, sub la titolo "Steinerne Parolen", rakontoj, kiuj priskribas absurdajn,  sed realajn situaciojn en Albanujo dum la hoĝaa kaj la post-hoĝaa tempo. Estus bone legi tiujn rakontojn por iom kompreni Bardhyl.

Liaj eldiroj, en kiuj li identigis komunismon kaj faŝismon, montras, ke li en la hoĝaa Albanujo neniom lernis de la marksismo, kiun li instruis. Kaj, kiel multaj, poste estis naŭzita de tio kaj ne emas plu okupiĝi pri tio, eĉ se nur pli bone kompreni sian propran pasntecon …
Ĉu lia kulpo? Aŭ kies kulpo?

Kiu legis la ĵus aperintan libron de Alfredo Kozingo: "Supreniro kaj pereo de la reala socialismo"[1], tiu scias, ke eĉ Gorbaĉovo estis en la tiama situacio senhelpa,
interalie ĉar li konis nur supraĵe la stalinisme kaj krome dogme deformitan marksismon, en la formo de la  stalina (kaj tute mallenina) "marksismo-leninismo". 
Do, ni prefere ne kulpigu homon pri mankoj, kiuj apartenas al tutaj generacioj. Estas la horo de ĝusta informado, instigado al kleriĝo por povi kompreni tion, kio okazas en la mondo.

La malfacilo en tiuj ĉi demandoj troviĝas ankaŭ en la fakto, ke la krimegoj de Stalino tre similas al tiuj de Hitlero, kio faciligas al la imperiistoj igi la homojn identigi faŝismon kaj komunismon, krome silentante pri la fakto, ke ĉe la stalina flanko temis tute ne pri komunismo (eĉ Stalino mem ne diris tion), sed pri stalinismo.

Mi ŝatus atentigi pri io tre aktuala: La usona prezidanto ĵus anoncis, ke li agnoskas Brazilon (do tiun aktuale regatan de la faŝisto Bolsonaro) aparta aliancano ekster la NATO. La aktuala Usono kaj la aktuala Brazilo nomis Venezuelon unu el siaj ĉefaj malamikoj … !
Kaj kio okazas en la granda brazila regiono Amazonio, tio estas interese legebla en la libro de Elmar Getto: Brazilo trans piedpilko kaj sambo. Serio pri Brazilo en 13 partoj. MAS, 2011 (nova eldono estas en preparo).
[1] Alfredo Kozingo: Supreniro kaj pereo de la reala socialismo. Okaze de la 100-jariĝo de la Oktobra Revolucio. MAS 2019, bindita, 792 paĝoj, 39,99 eŭroj ISBN 978-2-36960-167-8 (ekzistas ankaŭ multe malpli kosta epub-versio, la unua akirebla en la libroservoj de FEL kaj de UEA, ambaŭ akireblaj en nacilingvaj retaj liboservoj, sufiĉas en Interreto serĉi la titolon per serĉilo).

Kore,
Vilhelmo Lutermano

Am Fr., 10. Mai 2019 um 18:36 Uhr schrieb Ian Fantom <ian@fantom.org.uk>:
Karaj amikoj,
preskaŭ ĉiam en la tielnomata 'internacia komunumo' aferoj ne estas tiaj kiaj ili ŝajnas esti. Ekzemple en la brita parlamento ĝuste la 'moderaj' parlamentanoj dum la jardekoj iniciatis militojn, kaj la 'ekstremistoj' de la dekstro kaj la maldekstro petis pruvaĵojn pri la asertoj de la registaro. La afero de Tony Blair kaj Irako ne estis escepto. En tiu kazo la propagando misiris, sed konstante tiel funkciis la propagando por la imperiismaj militoj.
Sen la mensogoj de la politikistoj kaj la sklaveca sekvado de la ĉefaj amaskomunikiloj la post-9-11-aj militoj ne estus okazintaj. Kaj nek la antaŭ-9-11-aj militoj. Kaj nek la Unua Mondmilito kaj ties sekvoj, kiel ekzemple la Dua Mondmilito.
Kiel diris mia maljuna juda amiko Rik Dalton, nelonge antaŭ sia morto, "Ni ĉiuj estas cerbolavitaj. Verŝajne mi estas pri iuj aferoj".  La kaŭzo de la konflikto inter Bardhyl kaj Yuri estas preskaŭ certe la rezulto de malsamaj spertoj en malsamaj landoj, plus la profunda propagando de regantaj politikistoj kaj la lakeaj ĵurnalistoj.
Oni diras, ke kaj la Bolŝevika Revolucio kaj la Tria Regno de Germanio estis financataj de la banko Loeb en Usono. Pri la lasta mi devas ankoraŭ plue esplori; pri la unua oni povas legi en 'The Anglo-American Establishment' de Carroll Quigley.
La skalo de la mortoj en Rusio estas preskaŭ neenkapigebla. Sed ankaŭ la skalo de la mortoj en Germanio post la invado de la Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis ege alta. Sed tion oni ne mencias en la lakeaj amaskomunikiloj.
Zamenhof serĉis la kaŭzojn de militoj. Nun ni havas multe pli da informoj pri tio ol li havis, inkluzive de Operacio Gladio.
Operacio Gladio (antaŭ ol BBC fariĝis tiom mensoga kiom ĝi nuntempe estas) estis dokumentita de BBC en 1992, kaj ankaŭ de Daniele Ganser en sia libro, aperinta en multaj lingvoj, 'Sekretaj armeoj de NATO' (https://www.danieleganser.ch/home.html?lang=en).
Por la dokumentada televidserio de 1992, kaj ties reĝisoro, kiu frue mortis, serĉu sub 'Gladio, Francotich'.
Bonvolu provi kompreni unu la alian.
Kore salutas Ian
_______________________________________________
Diskuto@rezo.net - https://listes.rezo.net/mailman/listinfo/diskuto
MONDA ASEMBLEO SOCIA (MAS)
http://mas-eo.org

lunes, 6 de mayo de 2019

CENT JAROJ DE LA NASKIĜO DE EVA PERON.

"Don't cry for me Argentina!"

(Tia ne estis vorto el Eva Peron sed de la brita komponisto)

https://www.youtube.com/watch?v=KD_1Z8iUDho (angle)


En la longa historio de la homaro, la grandaj homoj 
kaj feminoj ĉiam eniris en la vicon de kontesteblaj personoj kie la amo, malamo kaj envio aperas kiel bilanco tra la vero kaj malvero. Oni ne bezonas ĉi tie ke ni plie aldonu historiajn atestojn.
-----
Ĉar ni nur volas mencii la tragican historion de 
EVA PERON (1919-1952), fama argentina femino kiu apenaŭ dum sep jaroj kiel edzino de la Prezidento de Argentino, sukcesis revolucii kaj ŝanĝi la vivon de milionoj de kuncivitanoj... 
Ŝi intenzege laboradis ĝis kiam falis je malsana kancero.
------
Resume oni povas legi en Wikipedio pri ĝi:
https://en.wikipedia.org/wiki/Eva_Per%C3%B3n
kaj pri la fenomeno "Peronismo-Justicialismo" ĉe
https://en.wikipedia.org/wiki/Peronism
NU, JEN KIEL ŜI VERKIS AŬTOGRAFIECAN LIBRON KIE ŜI VOLIS MANIFESTI LA "KIALON" DE ŜIA VIVO, FAVORE DE LA LABORISTARO KAJ MALRIĈULARO DE LA LANDO.
Verkita en la hispana patrinlingvo, aperis unu jaro antaŭ ŝia forpaso, kaj la registaro decidis eldoni en pluraj lingvoj.
Do tuj oni akceptis ankaŭ ke la libro aperu en la internacia lingvo Esperanto.
Argentina esperanista profesoro ANDRES VILLAFRANCA (1889-1872) prenis la taskon traduki ĝin esperanten.

Bedaŭrinde en 1955 milita puĉo fare de perfida grupo de militoj,kondukita ekde Usono kaj Britio kun apogo de la loka katolika eklesio,kaj amasmedioj detruadis la tutan socio-ekonomian agadon, kaj malpermesis eĉ pronoci la nomon de Peron, Eva Peron, ktp.
Ŝia tombejo estis profanita, ŝi korpo sekrete translokita al Italio, ktp. ktp.
kaj ĉiuj hororoj kiu kapablas la malamo de la homoj.
Kopio de la traduko esperanten oni sukcesis savi, kaj ankaŭ manskriba alia libro dictita voĉe de Eva dum ŝia lasta monato de vivo, ankaŭ survivis kaj estis eldonita multaj jaroj poste sub la nomo MIA MESAĜO.
----
MEMORE DE TIAJ HORORAJ TEMPOJ...
KAJ 
EN LA CENTJARIĜO DE LA NASKIĜO DE EVA PERON
NI VOLUS LASI TIAN ĈI ATESTON EN LA RETO.

Unua originala eldono de la verko.
Projekto de la esperanta eldono.
Jen unuaj kaj lastaj vortoj de la libro:

“Tiu ĉi libro naskiĝis el la plej intimo de mia kojoro. Malgraŭ ke, tra ĝiaj paĝoj mi parolas pri miaj sentoj, kaj mia propra vivo, en ĉio kion mi skribis, la plej simplaj el miaj legantoj, ne trovos alian aferon, ol la animon kaj la vivon de Ĝenerala Peron kaj mian koran amon por li kaj por lia celo..."

Mi sopiras nenian honoron...Tiu estas mia inklino kaj mia destino. Tiu estas mia destino. Kiel iu ajn virino el mia popolo mi volas plenumi ĝin ĝis la fino. Eble iam kiam mi definitive foriros, iu diros pri mi: kiel diras multaj filoj de la popolo kiam ilia patrino ankaŭ definitive forpasas: ĵus nun ni konstatas ke ŝi tiom multe amis nin!

Skanigita kopio de la nura ekzemplero de la traduko.