martes, 21 de mayo de 2019

Multaj esperantistoj legas LeMondDiplo,




Multaj esperantistoj kutimas legi ĉefajn artikolojn de LE MONDE DIPLOMATIQUE esperanten tradukitajn, ekde Kubo en la labor Centro de SAT-MAS-Monda asembleo socia direktita de Vilhelmo Lutermano.
Ŝatas al ni elekti kaj republiki kelkakn el ili por miaj legantojn, esperantistoj al kiuj ne tro interesas la "fina No" kaj aliaj sensensaĵoj, sed okupiĝas pri la monda socio-ekonomio-politika nuna freneca situacio.
Lasta tempe mi komencis legi Yuval N.HARARI, kiu relegas kaj reeskribas la homan historion sur la planedo, ĝis la nunaj tempoj. Historio, ĉefe de la HOMO SAPIENS, la plej granda depredanto de la planedo, kiu nun fariĝas jam HOMO DEUS, kreanto de homaj seksaj divercecoj, "bionika" soldataro, kaj novaj ADN reprogramitaj vivantuloj...

Antaŭ la KLIMATAJ ŜANĜOJ, kaj la akcela detruado de la planedo kaj ĝia BIOSFERO laste tempe fare de la "agrotoksikaĵoj", estas tre malfacile kompreni la agadon de la mondaj registaroj, ĉefe de USONO...

La teknologio jam farigis la tutmondon "unu landon" interkomunikitan fare de la reto kaj la portebla telefono. Jam la digitalaj ROBOTOJ regas niajn vivojn kaj ni eniras en ia "tohuvabohua" situacio.

(Ne miru se multaj retanoj parolas pri tempoj regintaj de la "reptilianoj"... antaŭ kiuj malfacilas rezisti!)

Ni, iom naivaj esperantistoj, kiuj anjoraŭ revas pri la homa "universala frateco" danke al "unu komuna lingvo" kaj ĝia "interna ideo" estas alvokintaj pli okupiĝi pri la "realeco".-
  
Komerco por trudi sian potencon 

Alia historio de la merkantilismo
Ĉu la temo emfazata de s-ro Donald Trump, de la „Usono unue” montras la volon reveni al la merkantilismo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kiu celis submeti la komercajn rilatojn al la klopodoj de la ŝtato akiri potencon ? Tiu hipotezo subtaksas la ligojn, kiuj unuigas la merkantilismon kaj la liberkomercon ĉirkaŭ sama strategio : konkeri la mondmerkaton.

LA MERKANTILISMO, politika ekonomio de la frua aĝo de la kapitalismo, estas ordinare prezentata kiel ekonomia doktrino, laŭ kiu la noblaj metaloj konsistigas la ĉefan riĉaĵon de la ŝtatoj. Sed tiu difino invitas al du malsamaj interpretoj. Unuflanke ĝi kompreneblas kiel esprimo de la absolutisma karaktero de la ŝtatoj, kiuj leviĝis dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj en la okcidenta Eŭropo kaj kiuj volis certigi sian suverenecon en la ekonomia, jura, diplomatia kaj militisma kampoj. Do laŭ tio temus pri politika ekonomio kaj samtempe pri ekonomia politiko de la absolutismo. Aliflanke ĝi ankaŭ interpreteblas kiel la esprimo, ene de tiuj samaj ŝtatoj, de la kreskanta dominado de la kapitalismaj ekonomiaj interesoj. Komerca kapitalo unue, sed ankaŭ industria kapitalo.
….................................................
Legu la tuton ĉe:

No hay comentarios.:

Publicar un comentario