sábado, 24 de febrero de 2018

AMO SEMINARIOJ, dahŭriga sukcesa laboro de S.MacGill...

 EN LA NUNA TUTMONDO DE SINSEKVA TEKNOLOGIA
ANTAŬENIRO, NI JAN NE KAPABLAS KOMPRENI
KION NI FARAS EN TIU ĈI PLANEDO.

NI BEZONAS DAŬRIGAN REEDUKADON.

DO TRAFAN AGADON DE TIU ĈI GRUPO 
DE UEA-AKTIVULOJ.
GRATULOJN!

"

*Estrara Komuniko EKO 2018-03 sendita el Budapeŝto, la 21an de februaro.*

21 Feb 2018 10:57 am . Inviato da:

"Stefan MacGill


*Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la
Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, ILEI-aktivuloj,
TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj
kaj unuopuloj.*

Por tuja uzo kaj plia diskonigo inkluzive de la alkroĉaĵoj kun indiko de
fonto: EKO de UEA

AMO abunde en Ameriko – seminarioj 42 kaj 43

Raportas Sara Spanò, respondeculo pri eksteraj rilatoj kaj aktivula
maturigo, kiu vivis dum jaro en Usono, ne malproksime de Novjorko. Ŝi
skribas: “Mi havis la privilegion kunlabori de proksime kun la Laborgrupo
pri Rilatoj kun UN-Novjorko, kunordigata de Humphrey Tonkin, nia
ĉefreprezentanto tie; al li, kaj al ĉiuj aktivuloj de la Laborgrupo iru mia
granda danko, ĉar ili modele reprezentas la ampleksan, multkapablan
mozaikon bezonatan por antaŭenigi la eksterarilatan laboron.

Mi kunpartigas iom da materialoj pri la lastaj monatoj dum kiuj ni ĉiuj
kunmetis diversajn kontribuojn, spertojn kaj stilojn por antaŭenigi la
agadon, kaj dum kiuj intensiĝis ankaŭ la kunlaboro kun Rakoen Maertens,
komisiito de TEJO pri agado ĉe Unesko.

Unu el la decidoj de la interna laborkunsido pri Eksteraj Rilatoj
<https://docs.google.com/document/d/1foIa4AVm49EJDW57accsrotqkdI5YodKQ5nS2w3kKP4/edit>
en decembro 2017 estis aranĝi AMO-seminarion, kaj tio okazis la 27-an de
januaro 2018. La raporto pri la 42-a AMO-seminario estas longa kaj detala,
ĉar mi preferis disponigi per ĝi ĉiujn informojn. La kontribuoj, kaj de la
gvidantoj kaj de la partoprenantoj, estis variaj, kaj tre valoraj:

https://docs.google.com/document/d/17YTF1Scyfff6cn4dgVTz1x5F6BAmW
0N2YCZs_vWRcZU/edit.

Pli sinteza versio legeblas alkroĉe aŭ ĉi tie:

https://docs.google.com/document/d/1BGSGR9_65AmNdSdazH38xBCT-
tmjPk4IeZBYbGMXveA/edit)

Materialoj pri la 42-a AMO-seminario (mi enkondukis tie la saman ŝablonon
kiun mi uzis por AMO-43): https://www.dropbox.com/sh/jpeimejw472ukk4/
AADDVV5Ji4UgUSTszmpfxDGya?dl=0

Unu el la kontribuoj dum la seminario estis tiu de Rakoen Maertens pri
Modela UN kaj ĝia aplikindeco en Esperanto (EsperantoMUN), agado kiu havas
kaj kapabligan kaj konsciigan valorojn:

https://docs.google.com/document/d/1CaDO0LAg7WU8udXBXTjzyrEORyTkw
ZMEpUDHwghxd6A/edit

Per la ligilo alireblas lia priskribo pri la agado kaj propono provi
enkonduki eksperimente simpligitan EsperantoMUN, ekzemple dum la UK en
Lisbono. Mi taksas tiun ideon tre interesa kaj konkretiginda. Konstanta
kunaganto en ĉio ĉi estis kaj estas Francesco Maurelli, vicprezidanto de
TEJO pri rilatoj kun UN kaj Unesko.

La prezentaĵo pri la konsilaro de Humphrey Tonkin havas iom apartan
historion, ĉar mi pretigis la lumbildojn kunligante spritajn bildojn kun
liaj konsiloj, sen montri al li la finan rezulton antaŭ la seminario. Ni
travivis certe densajn kunkapabligajn horojn en Novjorko, sed la etoso
estis samtempe riĉa je pluraj anekdotoj, el la Ĝenerala Konferenco de
Unesko en 1954 kaj pri la Kongresa Aŭkcio en 2011.

Ameriko analizas sin – helpe de AMO 43

Raportas la estrarano de UEA respondeca i.a. pri Aktivula Maturigo, Sara
Spanò:

La 9-a TutAmerika Kongreso (TAKE) estis fermita hodiaŭ, la 17-an de
februaro en Havano. Laŭ la konsciiga, kapabliga, komunuma vidpunktoj, ĝi
funkciis elstare, danke al la sperto kaj konoj de la gvidantoj de Kuba
Esperanto-Asocio, kun aldona valoro: la homrilata flanko. Ne povas manki
aparta danko al la tuta LKK, kiu nelacigeble certigis la plene funkciantan
okazigon de la kongreso.

Pri miaj kontribuoj nome de UEA:

· Inaŭgura parolado de Mark Fettes aperis en la kongresa libro,
aldoniĝis skriba saluto de Lee Jungkee kaj tiu de mi farita vive:
https://docs.google.com/document/d/1i9npR87gcSj2-
nCpr4xDKBZCT6mKyAYQPPcJcHNTen8/e
<https://docs.google.com/document/d/1i9npR87gcSj2-nCpr4xDKBZCT6mKyAYQPPcJcHNTen8/edit>
*dit *

· Kontribuo en la hispana por la kuba televido, kiu aperis
plurfoje, kaj en Esperanto por aliaj kanaloj. Estis strange esti rekonata
de homoj en restoracioj, gastejo, ktp., sed tio signifas ke la kongreso
havis bonegan videbligon.

· Sesioj kaj subteno dum la AMO-seminario - vidu la alkroĉitan
raporton.

· Kunsido pri Ĝemelaj Urboj; kun rakonto de spertoj, i.a. pri la
ĝemeliĝo inter Santiago de Kubo kaj Triesto en Italio. Mi parolis pri la
valoro de ĜU, komentis pri la ĉefaj defioj identigitaj de la ĉeestantoj,
kaj invitis kontaktiĝi kun UEA okaze de novaj projektoj, ideoj, sugestoj
ktp. por ricevi konsilojn kaj subtenon.

· Prezento pri UEA kaj ĝia agado. Homoj estis pozitive surprizitaj
ne ricevi frontan, statikan prezenton, sed aliformatan. Aprezita ankaŭ la
engaĝa diskutrondo de TEJO.

Mi kaj Francesco Maurelli, vicprezidanto de TEJO, vizitis la sidejon de la
Kuba Asocio pri UN (ACNU), akompanate de Julián Hernández Angulo,
reprezentanto de KEA ĉe ACNU, kie KEA oficiale membras delonge. La celo de
la vizito estis akiri subtenon de ACNU por la kandidatiĝo de UEA al la
Estraro de CoNGO (Konferenco de Neregistaraj Organizoj en konsultaj rilatoj
kun UN). Danke al la favora kunlabora grundo kreita de la bonaj rilatoj
kun Kuba Esperanto-Asocio, al kiu ni aldonis internacian dimension, ni
trovis grandan kunlaboremon kaj subtenemon flanke de la Prezidanto de ACNU,
Fermín Quiñones Sánchez. Grave estis povi transdoni, danke al la teama
laboro de pluraj aktivuloj, dokumentojn en la angla kaj la hispana pri UEA
kaj ties starpunktoj pri temoj rilataj ĉefe al edukado kaj daŭripova
evoluo. La kunlaboro de TEJO estis nemalhavebla por antaŭenigi la tutan
aferon.

Ĉi tie mi kunhavigas al vi kelkajn dokumentojn kaj materialojn:

· La raporto pri la 43a AMO-seminario estas alkroĉita kaj plie trovebla
ĉe:: https://docs.google.com/document/d/1bjVoJdKLj0_
h2Zau8bqeKGGnySTH3RROPafOKL5WSdY/edit

· Pliaj AMO-materialoj kun nova ŝablono kaj ĝisdatigitaj informoj
troveblas ĉe: https://www.dropbox.com/sh/bje82w22nrh58ck/
AABQyuvOGPwlAQ9V5DZsa61ka?dl=0.


Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite
Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.

Por pli da informoj vidu ĉe: <https://creativecommons.
org/licenses/by-sa/4.0/>.

Aperintaj komunikoj legeblaj ĉe: http://aktivulo.net/eo/
content/komunikoj-pri-agado

*ALDONU VIN:* Skribu al <stefan.macgill&lt;ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo
aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj,
neniam-membroj, volapukistoj ktp.

*SUBTRAHU VIN:* Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson,
landon kaj (se eble) la grupon aŭ kialon por via ĉeesto en la ekspedolistoj.

Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
*Respondecoj: *instruado, Jaro de la Lernanto, revuo *Esperanto*,
Mezoriento kaj Norda Afriko, rilatoj kun LA, FA, Fondajo Canuto.

e

sábado, 3 de febrero de 2018

SUKCESA E-KURSO EN M.I.T. -USONO







SUKCESA ESPERANTO-kurso ĉe MIT - USONO.                                                                 MASSACHUSETTS INSTITUTE OF TECHNOLOGUY.
Hodiaŭ -Febr la 2-a-2018-glore finiĝis Esperanto-kurso aranĝita ĉe MIT ( https://goo.gl/ce7D14), laŭ pluraj statistikoj la plej bona universitato en la mondo.
Profitante mian nunan MIT-anecon pro esplorlaboroj en robotiko, mi rajtis proponi kaj kunorganizi kurson dum la januara inter-semestra periodo. Ni havis 11 kunvenojn, kiuj kulminis en altnivela seminario hodiaŭa, aranĝita
de Julie Schwartz kun honora partopreno de prof-ro Esther Schor, el Princeton Universitato, ankaŭ aŭtoro de la fama libro "Bridge of Words" - https://goo.gl/6nNkRV
Temis pri granda kunlaboro inter la membroj de la Bostona Esperanto-Klubo, kaj estis aranĝita jene:
- unu kunveno kiel "apetitigo&quot;, kun prezento pri Esperanto, la historio, la nuntempeco, ktp.
- ok lecionoj pri la lingvo
- seminario pri E-muziko
- seminario pri E-literaturo
Entute partoprenis 25 homoj, inter studentoj de MIT, komencant-klubanoj, kaj aliaj homoj. Kelkaj eksteraj homoj aperis sen antaŭanonco danke al Facebook-rekla kampanjo, kaj MeetUp, kio montras kiel utilas bone uzi tiujn ilojn.
*Elkoraj danko*j iras al multaj homoj kaj organizoj:
- BRUEGo (Bostona Regiona kaj Urbega Esperanto-Grupo): multaj homoj subtenis, ideumis, partoprenis, instigis, ktp.
- TEJO, kiu morale subtenis la kurson i.a. per disponigo de sia
vicprezidanto - Esther Schor, kiu tre afable akceptis nian inviton por la literatura seminario - Itala MIT-societo, kiu formale mendis la MIT-ĉambrojn - Andy Rosenbaum, kiu instruis kune kun mi
- Julie Schwartz, kiu prizorgis la seminarion pri literaturo, aranĝis
eventojn en Facebook, kaj afiŝojn
- Janjo kaj Chris Pacejo, kiuj aranĝis informojn ĉe MeetUp
- Benson Smith, kiu afiŝis ĉe la Harvarda kampuso
- edukado.net kiu provizas mirindajn ilojn por instruistoj
- Anna Lowenstein, pro la tre utila elŝutebla instrumaterialo pri
"Esperanto laŭ rekta metodo" (kiun mi tre profite uzis por la kurso)
- Katalin Kovats, kiu senlace tuj respondis kaj subtenegis la kurson per tre utilaj konsiloj
- Marko Rauhamaa, kiu pretigis simplan sed efikan retejon kun 10 lecionoj pri Esperanto (uzitaj de Andy)
- Stano Marcek, kiu ĉiam rapide kaj afable respondis al informpetoj pri lia lernolibro
- E@I kiu realigis la filmetojn "Esperanto estas...", unu el tiuj montrita dum la unua kunveno
- Vinilkosmo, kiu sendis multe da materialo por la seminario pri E-muziko
- Sara Spano', Janjo kaj Chris Pacejo kiuj laŭtlegis literaturaĵojn dum la seminario pri literaturo
- ĉiuj artistoj kiujn ni aŭskultis en la seminario pri muziko, inter kiuj Amindaj, JoMo, Mayoma, Denis Rock Tamba, Junior Ngangu, Viktor Lufimpu, JonnyM, Eterne Rima, Oraj Kantoj, La Perdita Generacio, Eva Fitzelová, kaj Johannes Mueller, Kajto, Ĵomart k Nataŝa, Cristina Casella kaj Roberto Pigro, Kimo, kaj la Koruso kaj Orkestro de Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio
pro la brila muzikigo de Ebrio (William Auld)
- ĉiuj verkistoj prezentitaj dum la seminario pri literaturo, inter kiuj:
L.L. Zamenhof, Henri Vallienne, Marie Hankel, Jeanne (Roksano) Flourens, Kazimierz Bein (Kabe), Antoni Grabowski, Edmond Privat, René de Saussure, Hector Hodler, Julio Baghy, Kálmán alocsay, Gaston Waringhien, Roger Bernard, Émile Grosjean-Maupin, Raymond Schwartz, William Auld, John S..
Dinwoodie, John Islay Francis, Reto Rossetti, Marjourie Boulton, Tibor Sekelj, Baldur Ragnarsson, Tivadar Schwartz (Soros), Giorgio Silfer, Manuela Bottiglioni, Carlo Minnaja, Nicolino Rossi, Gianfranco Molle, Ulrich Lins, Claude Piron, Miguel Fernándex, Liven Dek (Miguel Gutiérrez), Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Spomenka Štimec, Anna Löwenstein, Esther Schor
- Muzaiko.info por montri E-retradion kun muziko kaj paroladoj
- Amikumu, por montri E-apon
- Kosmo Strategio ltd. kiu "sponsoris&quot;, pagante por kelkaj Poŝamikoj
*Kuriozaĵoj pri Esperanto kaj MIT:*- Esperanto estis formala studobjekto ĉe MIT en 1909, kiel elektebla kurso, gvidita de Prof. Vogel, kun rekomenditaj lernolibroj: "Lessons in Esperanto", de Bullen, kaj "Unua Legolibro", de Kabe
- antaŭ dekkvar jaroj, en 2004, ankaŭ okazis Esperanto-kurso ĉe MIT, dum la intersemestra periodo, fare de J. Schwartz kaj E. Piateski. Tiutempe estis eĉ oficiala studenta societo pri Esperanto ĉe MIT amike, Francesco Francesco Maurelli