sábado, 28 de octubre de 2017

INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOLANDO informas

 

[Vere, malfacilas kompreni, kial ne eblas akordojn inter UEA.TEJO-ILEI, ktp kaj la INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOLANDO, reginta kun tiom da sukcesso kaj profecieco  de Koffi Gbeglo, familio kaj loka amikaro. 
S-no Koffi Gbeglo estas elstara esperantisto, profesiulo, kiu studis kaj volontulis en la CO, ktp. Ricevis helpon fare de alia grava esperantisto nederlandana HANS BAKKER kaj UEA men... Kaj li inteligentece profitis el tia ekonomia helpo.
Kompreble ne estas publikaj la kialoj de tia malamikeco. 

Tamen kiel la internacia lingvo helpos al la internacia amikeco kaj frateco ene de la homaro, se ni ne kapablas superi ene de nia movado mem, niajn malakordojn?

Jam sufiĉas ke la CIVITO laboru por la divido kaj detruo de UEA...kaj foje foje sukcesis enmiksiĝi inter Koffi kaj Uea.  Bonŝance malsukcese...!

Oni povas kompreni ke afrikanoj ne povas pardoni al la europa kolonialistaro, la rabadon de iliaj  riĉecoj krom la sklaviĝon, politikan dividon kaj detruon de la aborigenaj lingvoj kaj kulturo. TIO NE POVAS ESTI PARDONEBLA,  plie ankoraŭ ĉar daŭrigas senpune en niaj tempoj.  

Pri tio Koffi mem kaj multaj aliaj esperantistoj en iliaj verkoj denoncadas, kaj nur petas ke UEA ne havu samajn lonialismajn kondukadojn...
Afrikanaj esperantistoj, komprenas ke UEA ne kulpas pro la agado de kolonialistoj, tamen ili volas havi la samajn rajton partopreni la movadon, kiel aliaj eksterlandanoj, eĉ se ili estas "nigruloj" kaj iom rasisme ankor rigardas ilin kiel maledukitaj, barbaraj kaj subevoluintaj, kaj malinteligentaj...
"Ni estas homoj en egalaj rajtoj"
Afrikanaj esperantistoj ne nur bezonas ke ni redonu al ili iom el la rabita riceco, nun kiel ekonomia helpo, sed ĉefe ke ni donu al ilin amon, amikecon, konfidon, kunfratecon...
Ene de la Instituto Zamenhof kaj apude estos tre facile organizi kongresojn, kunvenojn au UK. 
Bonvole atendu ni rapidajn ŝangojn en la apuda estonteco.]

(Resume el retaj opinioj)
 



Ekis la lernojaro 2017-2018 en 
Instituto Zamenhof en Togolando


INFORNAS Koffi GBEGLO <esp.togo@gmail.com>



LA NOVA LERNOJARO 2017-2018 EN INSTITUTO ZAMENHOF (IZo)
==========================================================

Programite por okazi la 25-an de septembro 2017, la lerneja rekomenco finfine okazis la 2-an de oktobro 2017. Tiun tagon, en Instituto ZAMENHOF, multnombraj estis la gepatroj kaj la gelernantoj kiuj ghoje revenis al la Instituto en belaj kaj novaj vestajhoj por rekomenci siajn lernejajn laborojn. La tre bonaj jarfinaj rezultoj de la antaua lernojaro 2016-2017 estis motivigo por multaj gepatroj enskribigi siajn gefilojn en Instituto ZAMENHOF. Post la periodo dedichita al la enskribighoj  la lernantaro de Instituto ZAMENHOF  aspektas jene.

Infanvartejo (CI)
--------------------
Estas  39 gelernantoj :  15 knaboj 24 knabinoj

Elementa nivelo
-----------------

Estas en
- La unua klaso  (CP1) : 47 gelernantoj (18 knaboj 29 knabinoj)
- La dua klaso d (CP2) :37 gelernantoj (17 knaboj) 20 knabinoj)
- La tria klaso  (CE1) :47 gelernantoj (26 knaboj 21 knabinoj)
- La kvara klaso  (CE2) :35 gelernantoj( 13 knaboj 22 knabinoj)
- La kvina klaso  (CM1) :39 gelernantoj( 24 knaboj 15 knabinoj)
- La sesaklaso  (CM2) : 39 gelernantoj( 24 knaboj 15 knabinoj)

Mezgrada nivelo (Kolegio)
-------------------------
Estas en la
- unua klaso (6ème) : 62 gelernantoj(35 knaboj 27 knabinoj)
- dua klaso  (5ème) :54 gelernantoj (27 knaboj 27 knabinoj)
- tria klaso (4ème) :50 gelernantoj (26 knaboj 24 knabinoj)
- kvaraklaso de (3ème) : 50 gelernantoj (31 knaboj 19knabinoj)

Kompare kun la pasintaj jaroj, estas altigo de nombroj de gelernantoj en iuj klasoj kaj malaltigeto en aliaj. La altigo aperas chefe en la sesa klaso de la elementa nivelo kaj en la kvara klaso de la mezgrada nivelo. Okazis tiel pro la fakto, ke :
- En Instituto Zamehof (IZo) la rezultoj  de la jarfinaj ekzamenoj  de la sesa klaso elementa kaj de la kvara klaso mezgrada estis tre bonaj kaj ebligis al la kandidatoj ricevi siajn finstudajn diplomojn en la niveloj.
- La malaltigeto de nombro en iuj klasoj, precipe elementnivelaj, kauzis la fakto, ke nun kreighas  chie neleghaj  lernejoj (kvazau nigrmerkajhoj)  en la urbo Lomeo. Tiuj neleghaj lernejoj ne havas  permeson de la shtato por funkcii.Plie, ili ne pagas imposton al shtato, nek asekurigas siajn instruistojn. La instruistoj de tiuj lernejoj havas salajrojn nur dum la lernotempo, kaj neniom dum la ferioj. Ech mankas necesejoj en tiaj lernejoj. Male, Instituto Zamenhof estas tute legha lernejo, kiu asekurigas chiujn siajn laborantojn.  La lernokotizo en la neleghaj lernejoj estas pli malaltaj ol tiuj de Instituto Zamenhof. Jen do iuj gepatroj, kiuj komprenas neniam preferas neleghajn ( NIGRAJN au SOVAGHAJN)lernejojn por pagi malpli, tute forgesante, ke la kvalito estas pli bona ol la kvanto. Sed, kiam la gelernantoj atingas ekzamenajn klasojn gepatroj petas ilian enskribighon en IZo. Tamen Instituto Zamenhof havas tre bonajn nombrojn de gelernantojn.

Oni povus demandi pri la sorto de Esperanto en Instituto Zamenhof.
Jes, la lingvo estas regule instruata. Chiujare IZo havas pli ol 60 novajn gelernantojn, kiuj la tutan lernojaron studas Esperanton. Tiel funkcias tiu sistemo de 2004 ghis nun 2017-2018 kaj pli poste. Tio klarigas parte la Esperanto-nivelon bonan de togolandanoj, char preskau chiuj junaj esperantistoj togolandaj eklernis Esperanton en Instituto Zamenhof.Ech en Benino kaj Kotdivuaro estas nun junaj espeprantistoj kiuj eklernis Esperanton en IZO, kaj ne nur tion.

La informadika kurso regule okazas por chiuj gelernantoj de la kolegio. Ili lernas teksprilaboron kaj la uzadon de aliaj programoj, jes ankau la utiligadon de interreto.


Komprenindas la kvazau devizo de la lernejo "En Instituto Zamenhof, oni lernas ne por la diplomo, sed por la vivo......." ( la tuta medidtajho aperas sube). La instruado en Instituto Zamenhof koncernas la formadon de kompleta homo. Tion chi atestas gepatroj,  kiuj asertas, ke la gelernantoj de IZo havas tute alian konduton kompare kun gelernantoj de aliaj lernejoj. Ho jes, ankau gelernintoj de IZo ion tian rakontas. Tiel ili montras sian dankemon al tiu lernejo, kiu taskas al si kontribui en la formado de homo kompleta pere de siaj lecionoj diversaj.

Spirito de la lernado en Insituto Zamenhof
-----------------------------------------

Kion ni sciu pri niaj instrulaboroj en Instituto Zamenhof,
tio estas :
1. Konsciu ni, ke ni faras ne ordinaran lernejon, sed modelan lernejon.
2. Necesas krom faka kompetenteco de la instruisto ankau aliaj ecoj:
- instrui en spirito de toleremo kaj frateco
- instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo
- instrui kun chiama atento al sano, higieno kaj ordo
- instrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraghigado
- instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj
- instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto
- ne nur instrui sed ankau labori por ke la lernejo enspezu ekonomie
- krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la lernejo
- serchi bonajn rilatojn de gepatroj, por ke tiuj interesighu  pri la lerneja vivo
- kaj helpu ghin
3. Oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo.


 Kompilis Dzifa kaj Koffi GBEGLO

miércoles, 25 de octubre de 2017

25-a de oktobro: centjarigho de la RUSA REVOLUCIO.






25-a de oktobro: centjarigho de la RUSA REVOLUCIO.
La ŝanceliĝo de la malnova Relegi la rusan revolucion - Datoj de gravaj eventoj –
De la Februara Revolucio ĝis la morto de Lenino
La ŝanceliĝo de la malnova ordo
Antaŭ la 31-a de januaro 1918, Ruslando vivis en la ritmo de la Julia kalendaro, kiun la eŭropaj katolikaj landoj fine de la 16-a jarcento forlasis favore al la Gregoria kalendaro, sed kiu restis la referenco de la rusa ortodoksa eklezio. Tiu ĉi skizo de laŭdataj eventoj uzas la kalendaron validan en la momento de la okazaĵoj, kun interkrampe la respektivan daton de la Gregoria kalendaro.
1917
23-a – 27-a de februaro (8-a – 12-a de marto). La teksadlaboristoj de la antaŭurbo Vyborg manifestas kontraŭ la porciumigo de la pano, al ili aliĝas 150.000 laboristoj. Ĝenerala striko. La subpremado kaŭzas centon da mortintoj kaj sekvigas okazojn de malobeo. Soldatoj kaj laboristoj akiras armilojn kaj ekokupas strategiajn punktojn de la urbo.
27-a de februaro (12-a de marto). En Petrogrado, grupo de deputitoj de la Dumao [parlamento] starigas provizoran komitaton. En apuda salono, socialistaj gvidantoj kreas provizoran plenumkomitaton de la soveto kaj alvokas al elektado de delegitoj en la fabrikoj kaj en la soldataj unuoj. La du organoj faris kompromison : la soveto agnoskas la legitimecon de provizora registaro dominata de la liberaluloj (KD*), kondiĉe ke ili aplikas programon de demokratiaj kaj sociaj reformoj.
3-a de marto (14-an de marto). La caro Nikolao la 2-a cedas la tronon al sia frato, kiu siavice abdikas.
Marto-aprilo. La unua provizora registaro adoptas disponojn pri la fundamentaj liberecoj, la universala voĉdonrajto, ĝeneralan amnestion, la abolon de mortpuno, la forigon de diskriminacioj de kasto, de raso aŭ de religio, la agnoskon de la rajto de Finnlando kaj de Pollando je memdeterminado. Ĝi deklaras sin favora al daŭrigo de la milito. Pli ol 600 sovetoj stariĝas laŭ la modelo de Petrogrado. Komitatoj de soldatoj, de fabriko, de kvartalo aperas en la tuta lando. Pli ol 150.000 dizertoj.
4-a (17-an) de aprilo. Revene el ekzilo, Lenino konatigas siajn „ apriltezojn ” kaj proponas tri sloganojn : „ For la militon ! ”, „ For la provizoran registaron ! ” kaj „ Ĉian povon al la soveto ! ”
20-a – 21-a de aprilo (3-a – 4-a de majo). Manifestacioj kontraŭ la provizora registaro, kiu, en sekreta noto disvastigita en la gazetaro, deklaris al la aliancanoj [la militaj aliancanaj landoj], ke ĝi volas „ batali ĝis la fina venko ”.
5-a (18-a) de majo. Sed eksaj socialistaj gvidantoj de la soveto eniras la duan provizoran registaron. La bolŝevistoj rifuzas partopreni en ĝi.
18-a de junio (1-a de julio). La granda rusa ofensivo enŝlimiĝas post semajno. La 2-an (15-an) de julio, la centraj imperioj lanĉas venkan kontraŭofensivon.
3-a – 4-a (16-a – 17-a) de julio. Popola ribelo lanĉita de la maristoj de Kronŝtado. Akuzitaj pri defetismo kaj pri sekreta interkonsento kun la malamiko, multaj bolŝevistaj gvidantoj estas malliberigitaj. Lenino fuĝas al Finnlando.
27-a de aŭgusto (9-a de septembro). Provo de milita puĉo, fiaskigita de la fabrikkomitatoj kaj de la sindikatoj. La kadetoj estas senkreditigitaj pro esti subtenintaj la puĉistan generalon Lavr Kornilov. La bolŝevistoj aperas kiel la defendantoj de la revolucio.
Fine de aŭgusto. Komenco de granda kampula ribelo kontraŭ la grundproprietuloj.
9-a (22-a) de septembro. Novaj elektoj donas plimulton al la bolŝevistoj en preskaŭ ĉiuj sovetoj de la industricentroj de la lando. Leo Trocko elektiĝas prezidanto de la petrograda soveto.
25-a de oktobro (7-a de novembro). La bolŝevistoj akaparas la vintropalacon kaj la ĉefajn centrojn de potenco. Post la foriro de la menŝevistoj* kaj de la socialrevoluciuloj*, la 2-a Tutrusia kongreso de la sovetoj agnoskas registaron ekskluzive bolŝevistan. [1]
26-a de oktobro (8-a de novembro). La nova potenco anoncas apartan packontrakton kun Germanujo kaj Aŭstrujo-Hungarujo kaj abolas la grandan grundproprieton.
12-a (25-a) de novembro. Elekto de la Konstituciiga Asembleo, kie la sociaj revoluciuloj dominas kaj la bolŝevistoj akiras nur 168 seĝojn el 703.
14-a (27-a) de novembro. La senproprietigitaj industrientreprenoj estas metitaj sub la respondecon de la komitatoj elektitaj de la laboristoj. La registaro agnoskas la principon de la okhora labortago. en la sekva monato la bankoj estas ŝtatigitaj.
15-a (28-a) de novembro. La dekreto pri la naciecoj agnoskas la egalecon kaj la suverenecon de la popoloj, la rajton je memdeterminado, je federiĝo, je disiĝo. Poloj, finnoj, baltoj, ukrainoj, kartveloj, armenoj, azeroj proklamas sian sendependecon.
7-a (20-a) de decembro. Starigo de la Ĉeka (Tutrusia speciala komisiono de batalo kontraŭ la kontraŭrevolucio kaj la sabotado), la politika polico de la nova reĝimo.
Fine de decembro. Starigo de kontraŭrevolucia armeo en la sudo de la lando.
1918
5-a (18-a) de januaro. Kunveno de la Konstituciiga Asembleo, la plimulto rifuzas agnoski la dekretojn de la registaro. Lenino decidas dissolvi la asembleon favore al la kongreso de la sovetoj.
3-an de marto. La subskribo de la brest-litovska packontrakto kun la centraj imperioj agnoskas la perdon de 26 elcentoj de la loĝantaro, nome la regionojn plej produktivajn je ŝtalo kaj tritiko.
Majo-junio. Taĉmentoj pri proviantigo rekvizicias tritikon en la kamparo. Ŝtatigo de la entreprenoj kun kapitalo pli granda ol 500.000 rubloj.
6-a – 7-a de julio. La „ maldekstraj ” socialrevoluciuloj provas ŝtatrenverson, sensukcese.
Aŭgusto. Lanĉiĝo de aliancana interveno por subteni la blankistajn rusojn.
30-an de aŭgusto. La socialrevoluciulino Fanny Kaplan provas murdi Leninon en Moskvo. La reĝimo respondas per la „ ruĝa teroro ” (antaŭmalhelpaj arestoj, ekzekutado de ostaĝoj). La blankistoj siavice multigas la ekscesojn en la urboj, kiujn ili ekprenas sub sian regadon kaj nuligas la dekretojn pri la grundo kaj per tio fremdiĝas al la kampulaj amasoj.
21-an de novembro. Monopolo pri la interna komerco. Ĉiuj magazenoj estas metitaj sub distrikta regado. La malpermeso de liberkomerco kaj la rekvizicioj pligravigas la malabundojn.
1919
Marto 1919. Unua granda purigo de la partio. Triono de la membroj estas ekskludita pro „ karierismo ” aŭ „ politika pasiveco ”.
1920
11-a de novembro 1920. La lastaj blankistaj trupoj, kunpremitaj en Krimeo, fuĝas fal Konstantinopolo. Blankistaj rezistadoj en Ekstremoriento ĝis en 1922.
1921
Februaro-marto de 1921. Ribelo de la maristoj kaj laboristoj de Kronŝtado kontraŭ la „ diktatoreco de la bolŝevistaj komisaroj ”. Samtempe flamiĝo de kampulaj ribeloj.
8-a de marto 1921. Malfermo de la 10-a Kongreso, kiu reenkondukas elementojn de merkatekonomio : la novan ekonomian politikon (NEP).
1922
3-a de aprilo 1922. Jozefo Stalino fariĝas ĝenerala sekretario de la partio.
Decembro de 1922. Malsana, Lenino redaktas notojn por averti kontraŭ la riskoj de disŝiriĝo kaj burokratiiĝo de la partio. Kvankam singardema pro la aroganteco de Trocko, li taksas Stalinon pli danĝera. [2]
1924
21-a de januaro 1924. Morto de Lenino.
Fontoj : Nicolas Werth, Les Révolutions russes, Presses universitaires de France, Paris, 2017, kaj Histoire de l’Union soviétique de Lénine à Staline, 1917-1953, Presses universitaires de France, 2017.
 http://eo.mondediplo.com/article2547.html

viernes, 20 de octubre de 2017

LEGEBLAS RETE REVUO ESPERANTO DE NOVEMBRO 2017.





LEGEBLAS NOVEMBRA ESPERANTO-REVUO...
--------..
Esperanto:.."la lingvo ke ne nur unuigas!....El ĉiuj
fremdaj lingvoj, studado de kiuj postulas kapablon,
deziron, neceson, nur por Esperanto ni inkluzivigas ankaŭ nian koron
!"
-------
En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la novembra numero de la revuo Esperanto.
La enhavlisto de la novembra kajero:
• 219 ... Malferme: Neforgesebla UK preparata por Lisbono
• 220 ... Eduardo Vivancos: Esperanta Legendo
• 222 ... Kotiztabelo de UEA por 2018
• 223 ... Esperanto en universitatoj: Ronda tablo pri Esperanto en grava forumo
• 224 ... Kalejdoskopo
• 225 ... Kongresa Komuniko 1
• 226 ... Esperanto-edukado: Mil gestudentoj ĉe la Artkolegio de Kunming
• 227 ... Brilas afrikaj junuloj
• 228 ... Intervjuo kun la ensemblo Asorti
• 230 ... Laste Aperis
• 231 ... Recenzo: Nerimarkita libro
• 231 ... Ivo Lapenna – esperantisto kaj juristo
• 233 ... UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Lisbono
• 234 ... TEJO: Esperantistoj partoprenis la eventon pri efika komunikado por junularo 234
• 235 ... Venontaj renkontiĝoj
• 236 ... Scienco: AIS denove SUS-as
• 237 ... UEA: Nova honora membro de UEA
• 237 ... Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
• 238 ... Landa agado: La lingvo, kiu ne nur unuigas!
• 239 ... Abontarifoj 2018 de la Libroservo de UEA
• 239 ... Ni daŭrigu kune! ¬
• 239 ... Oficiala Informilo

jueves, 12 de octubre de 2017

12-a de Oktobro: tago de rezisto kontraŭ kolonigadoado.DE OKTOBRA

 La  tiel nomata "malkovro" kaj "konkero" de AMERIKO, estas hodiaŭ rigardinta kiel la plej granda genocido en la historio de la homaro.

Tamen tia ĉi konero de iana imperiestroj ne finiĝis, ĉar la manipulado kaj kolonigado daŭrigis dum  kvin jarcentoj kaj estas tre aktuala kun la nuna kolonigado fare de interreto, la angla lingvo deviga en la lernejoj kaj la manipulado de la amaskomunikiloj, ĉiuj sub la kontroldo de la nuna imperio kaj kompliaro.

DO PRAVE LA ABORIGENARO VOKAS TIUN ĈI TAGON KIEL LA 

TAGO DE LA REZISTO.

PRAVE NI BEZONAS KONSCII PRI LA NUNA SKLAVIĜO KAJ REZISTI AL LA KOLONIGADO KUN ĈIUJ NIAJ FORTOJ.

LA POPOLOJ DE LA MONDO UNUIĜINTAJ NENIAM ESTOS VENKINTAJ!

 12 de Octubre - Día de la Resistencia "Informática"

Santiago Garcia Gago -
12/10/2017    

El 12 de octubre, tradicionalmente, se celebra la fecha en que los “conquistadores” españoles “descubrieron” América. Para los pueblos de Abya Yala (así denominaban el continente antes de que los invasores llegaran) este día no es una fecha de celebraciones, sino para rememorar la resistencia indígena frente a la invasión.

Pero, ¿por qué recordamos en Radios Libres esta colonización? Pues porque es una excusa perfecta para hablar de otro tipo de colonizaciones, las que invadieron nuestras cabezas y computadoras. Invasiones más normalizadas contra las que presentamos menos resistencia e incluso justificamos con argumentos como “es que lleva mucho tiempo liberarse”, “es un esfuerzo muy grande”, “no todo funciona tan bien” y un largo etcetera.

¿Contra qué tipo de colonizaciones tecnológicas tendríamos que resistir?

Colonizaron nuestro lenguaje

No abrimos el procesador de texto, sino “word”. No pedimos que nos manden una hoja de cálculo sino un “excel”. Ya no buscamos en Internet, sólo “googleamos”. Y cuando modificamos una foto estamos “phothosopeando”.

Las palabras son fundamentales a la hora de construir la realidad. Comenzar a nombrar las cosas adecuadamente es el principio para concebirlas de forma distinta. Algo que parece obvio en temas de género donde asumimos la necesidad de utilizar un lenguaje inclusivo para visibilizara a las doctoras y juezas, nos cuesta aún en los temas tecnológicos.

Colonizaron nuestras computadoras

Y lo hicieron tan bien que vemos normal que cuando compramos una computadora venga con un sistema operativo preinstalado. Software que, además, cada vez es más complejo desinstalar. Es como si compráramos un reproductor de música y ya viniera con las canciones que los vendedores decidieron que teníamos que escuchar y nos impidieran escuchar otras. Por cierto, ese software que viene preinstalado no es gratis, es parte del precio que pagamos al comprar la computadora.

Colonizaron nuestras escuelas y las universidades

Con la eficiente estrategia de “regalar” licencias educativas los sistemas privativos se fueron enquistando en las computadoras de colegios y universidades. Los alumnos y alumnas consumen esa primera dosis de software privativo y quedan enganchados para siempre. Cuando llegan a un puesto de trabajo solicitan trabajar con los programas que conocen y las empresas requieren que sepan manejar los programas que “usa el mercado”.

Un círculo vicioso impuesto por las grandes multinacionales del software que se podría romper obligando al sistema educativo a enseñar ambas alternativas, la privada y la libre, y que sean estudiantes o trabajadores quienes elijan.

Colonizaron nuestros principios

Mientras que en otros frentes los movimientos sociales no tenemos dudas de quiénes son los antagónicos (extractivistas, mineras, agronegocios, maquilas,...) en el terreno de la tecnología todo se vuelve más difuso. Por ejemplo, justificamos usar “herramientas del imperio” (Facebook, Google,..) y aceptar todas sus condiciones para “hacer la revolución desde dentro” o “porque ahí está todo el mundo”, pero nunca usaríamos argumentos similares para pactar con asociaciones privadas de medios de comunicación.

Aún hay quienes opinan que instalar software ilegal (“pirata”) en sus computadoras es una forma de resistencia contra el monopolio privativo del software. Pero de seguro nunca incentivarían la siembra de semillas transgénicas aunque no hubieran tenido que pagar por ellas.

Postergamos los procesos de migración alegando “que lleva mucho tiempo aprender nuevos programas” pero de seguro le reprocharíamos a alguien que alegue que realiza una charla sólo con hombres economistas o científicos porque son muchos más y le llevaría más tiempo buscar a mujeres que tengan esa profesión.

Por eso, desde Radios Libres, queremos proponer que el 12 de octubre, además del día de la Resistencia Indígena, celebremos el día de la “Resistencia Informática”. Una fecha para promover la descolonización tecnológica de nuestras computadoras y, sobre todo, de nuestras cabezas. ¡También la propia! Porque aún sigo invadido por muchos de estos prejuicios y resistencias.

12-10-2017
https://radioslibres.net/article/12-de-octubre-dia-de-la-resistencia-informatica/
https://www.alainet.org/es/articulo/188578