jueves, 22 de noviembre de 2018

JORGE ABRAHAM (1916-2001). IN MEMORIAM

 Afiche de la Municipalidad de Venado Tuerto anunciando que una pasaje de la ciudad llevarà el nombre de Jorge Abraham

 http://venado.gob.ar/2018/11/21/pasaje-barrio-iturbide-llevara-nombre-jorge-abraham/

 Que se rinda homenaje a un esperantista no es algo comun. Ni tampoco VENADO TUERTO aparece frecuentemente en las noticias, aunque es una ciudad agrotecnologica importante y ademas, fue alli donde SE COMPUSO LA MARCHA DE SAN LORENZO ya que alli vivio su autor, el maestro de musica uruguayo-argentino CAYETANO ALBERTO SILVA (1868-1909)

EN ESTE CASO SE HOMENAJEARÀ AL INSIGNE ESPERANTISTA JORGE ABRAHAM (1916-2001), QUE AUNQUE NACIDO EN LOS ESTADOS UNIDOS COMO EMIGRANTE, VIVIO LA MAYOR PARTE DE SU VIDA EN ARGENTINA Y EN VENADO TUERTO DONDE TUVO SU FAMILIA, FUNDO SU "ESCUELA AMERICANA DE ESPERANTO" QUE ENSEÑABA POR CORREO, Y PRODUJO ENTRE SUS ESCRITO EL FAMOSO UNICO DICCIONARIO ARABE ESPERANTO EDITADO POR UEA Y LA CORRESPONDIENTE GRAMATICA EN ARABE PARA EL APRENDIZAJE.

HE AQUI UNA MINIBIOGRAFIA EN ESPERANTO tomada de internet:
Vendrede, la 23-an de novembro 2018, la urbestraro de Venado Tuerto, provinco Santa Fe, oficiale donos la nomon "Jorge Abraham" al strato tiuurba.

Jorge Abraham (1916-2001), estis elstara argentina esperantisto kaj pioniro sur la kampo de arab-lingvaj Esperanto-lernolibroj kaj -vortaroj.
Naskiĝinte en Usono en 1916, li transloĝiĝis al Argentino en 1929. Esperanton li lernis en 1931. En 1941 li kunfondis Argentinan Esperanto-Ligon, en kiu li plenumis gvidajn funkciojn dum pluraj mandatoj. En 1952 li gvidis la unuan Esperanto-kurson en sia loĝurbo Venado Tuerto, kie li fondis kaj prizorgis klubon.. En 1966 Abraham starigis Amerikan Esperanto-Lernejon por koresponda instruado.

En 1995 la Komitato de UEA distingis Abraham per Honora Membreco de la Asocio. En 2000 li ricevis ankaŭ premion de Fondaĵo Antoni Grabowski.

Abraham tradukis el la araba verkojn de Ĥalil' Ĝibran: Rakontoj kaj Poemoj. (1972), La Rompitaj Flugiloj (1981), Plukitaĵoj (1986) kaj Preter la Horizonto (1992). Li krome verkis plurajn Esperanto-lernilojn, sed lia ĉefa verko estas la ampleksa araba Esperanto-vortaro, kies unuan volumon, Klara Vortaro Esperanta-Araba, UEA eldonis en 1998. En 2000 UEA aperigis ankaŭ lian lernolibron por arablingvanoj, Kurso de Esperanto, Lingvo Internacia. Tiuj verkoj metis la bazon por la lastatempa ekdisvastiĝo de Esperanto en la arabaj landoj.

---------------------------------------------------
De la familia de JORGE ABRAHAM, queda como continuadora de su obra esperantista, su nieta ELIZA VAZQUEZ ABRAHAM, que ademas es una eximia profesional de la danza arabe, que ha participado en el 99ºCONGRESO UNIVERSAL DE ESPERANTO celebrado en Buenos Aires en 2014  y  en otros acontecimientos similares.

Mas sobre el tema en: 

 http://venado.gob.ar/2018/11/21/pasaje-barrio-iturbide-llevara-nombre-jorge-abraham/

.......ooo0Oooo.......

jueves, 15 de noviembre de 2018

Sten Johansson: esperantista verkisto.

Estas mirinda afero, ke ekzistas Esperanto-literaturo

Intervjuo kun Sten Johansson

Sten JohanssonSten Johansson [pron.: Júhanson] estas aŭtoro de dudeko da originalaj novelaroj kaj romanoj, inter kiuj ankaŭ facilaj legaĵoj. Li kreis kaj redaktas la retejon “Originala Literaturo Esperanta” (OLE), verkis plurajn recenzojn kaj literaturajn eseojn. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉi-jare aperis lia nova romano Marina ĉe la limo. Li afable konsentis respondi kelkajn demandojn de Paweł Fischer-Kotowski, vicredaktoro de La Ondo de Esperanto.
Kiel okazis, ke vi komencis verki en Esperanto? Ĉu vi verkis pli frue en via denaska lingvo?
Mi unue provis verki svede, sed trovis nek temojn nek bonan stilon. Esperanto fariĝis ia prova tereno por mia verkado, kaj poste mi dum periodoj verkis alterne aŭ paralele svede kaj esperante, precipe novelojn.
Vi verkas ankaŭ en facila lingvaĵo. Ĉu el la vidpunkto de verkisto tio estas pli aŭ malpli facila ol kiam oni verkas en “normala” Esperanto?
Estas pli malfacile verki facile. Mi lernis tion iom post iom. Parolante pri facila lingvaĵo oni ofte atentas nur la nombron kaj oftecon de vortoj aŭ radikoj, sed same aŭ eĉ pli grava estas simplaj, klaraj frazoj kaj intrigo facile sekvebla. Kaj mi konstatis kontraŭvole, ke almenaŭ por mi la simpla lingvaĵo foje influas ankaŭ la enhavon kaj donas al tiu ian naivan trajton. Sed tiam mi klopodis konscie uzi tiun trajton kiel stilan rimedon.
Lastatempe vi regalas la publikon per nova romano ĉiun duan jaron, ĉi-jare la eldonejo Mondial surmerkatigis vian novan romanon eĉ pli frue, nur unu jaron post la antaŭa. Ĉu vi intencas teni tiun rapidan ritmon?
Nu, tio dependas de inspiro, kapablo kaj – eldonisto, ĉu ne? Mi nun laboras pri nova romano, kiun mi eble finos en 2019, sed neniu certeco ja ekzistas.
Kiel vi laboras pri novaj verkoj? Ĉu, kiel multaj verkistoj, vi havas iujn kutimojn aŭ ritojn ligitajn kun la elpensado de intrigo kaj verkado? De kie venas ideoj por viaj noveloj kaj romanoj?
Ritojn ne (krom eble ke mi ŝatas skribi mane en ĉina notlibro kun silka kovrilo, ofte en kafejoj). Por la intrigoj mi ne vere scias, de kie origine aperas la ideoj. Iufoje mi verkas laŭ klara plano, alifoje pli spontane. Sed mi ĉiam multege prilaboras, ŝanĝas, aldonas, redaktas, kaj mi ĉiam poste petas konsilojn kaj kritikojn de bonaj provlegantoj, ne nur pri la lingvaĵo sed ankaŭ pri intrigaj aferoj, se eble.
Ĉu ankaŭ opinioj de ordinaraj legantoj influas vin? Ĉu vi havas kontakton kun la publiko? Estas nature, ke por E-verkisto tio estas malpli facila. Kiel tio aspektas en via kazo?
Bedaŭrinde, mi havas malmulte da kontakto kun legantoj, sed kiam mi ricevas komentojn, tio ja ĝojigas min. Ĉu ili influas la pluan verkadon, mi ne povas diri. Verŝajne tio validas ĉefe en la okazo de provlegantoj, eble iufoje ankaŭ pro trafa recenzo.
Marina ĉe la limoKaj kiomgrade la vera vivo servas kiel inspiro por via fikcio, ekzemple en El ombro de l’ tempo?
Jam delonge mi klopodas ekspluati proprajn sentojn, memorojn, dilemojn ktp, sed planti ilin en plene fikcian rakonton. Ĉar mi verkas en realisma ĝenro, tiun rakonton mi spicas per detaloj el la realo, ĉu el propraj travivaĵoj, ĉu alimaniere trovitaj, ekzemple per guglado. Krome mi ofte enplektas novaĵojn kaj temojn de la aktuala socio – plej multe en Marina ĉe la limo. En El ombro de l’ tempo mi eĉ pli ol antaŭe uzis proprajn memorojn por la medio kaj detaloj, sed la bazaj intrigo kaj personoj estas same fikciaj kiel kutime. Tamen mi supozas ke ĉiuj miaj protagonistoj enhavas iom da trajtoj el la aŭtora memo, sed tio okazas ne intence sed iel aŭtomate, neeviteble.
Vi kreis la retejon “Originala Literaturo Esperanta” (http://esperanto.net/literaturo), kiu sen ajna dubo estas la plej bona fonto de informoj pri la originalaj Esperanto-libroj. Kiam kaj kial vi eklaboris pri tiu projekto?
En la jaro 2000 mi volis kompletigi kaj aktualigi ekzistantajn listojn pri originalaj romanoj kaj publikigi la rezulton en Interreto. Iel senintence tiu listo multobliĝis, ĉar mi trovis inde aldoni informojn pri novelaroj, poemaroj ktp, kaj ankaŭ liston pri la aŭtoroj de tiuj verkoj. Plej multe la afero ekŝvelis, kiam mi komencis kolekti recenzojn pri la verkoj.
Ĉu tiu kolekto de recenzoj estas jam pli-malpli kompleta? Se ne, ĉu oni povas helpi vin kaj sendi plian materialon?
Ĝi ne estas kaj neniam estos kompleta. Unue, mankas materialo el pluraj gazetoj kaj el kelkaj periodoj de konataj gazetoj. Due, ja ĉiam aldoniĝos nove publikigitaj recenzoj, kvankam pli kaj pli malofte, bedaŭrinde. Do, por OLE mi ĉiam volonte akceptas kontribuaĵojn malnovajn kaj novajn, prefere retpoŝte al stenjo@hotmail.com.
Kion vi opinias pri la streboj de la Esperanta PEN-Centro kandidatigi Esperantan aŭtoron por la Nobelpremio pri literaturo? Ĉu inda strebo aŭ ĥimera projekto? Kiun vi vidus kiel eventualan kandidaton?
Ankaŭ la tielnomata Akademio Literatura de Esperanto proponas kandidatojn, ĉu ne? Laŭ mi tio estas nur stultaĵo. La originala esperanta literaturo estas tre fora de nobelpremia nivelo, pro kialoj tute naturaj. Fakte estas sufiĉe mirinda afero ke entute ekzistas tia literaturo, ĉe ia ajn nivelo.
Nu, la nivelo verŝajne ne altiĝos, se la publiko ne grandiĝos kaj ne kreskos interesiĝo de la esperantistaro. La tendenco ŝajnas esti malfavora kaj tiuj, kiuj povus provi influi ĝin – precipe UEA – ne impresas zorgi pri la afero.
Konsentite. La kulturaj ambicioj de UEA evidente ne estas grandaj, krom eble koncerne la Belartajn Konkursojn. Tiuj ja estas bona rimedo por veki intereson pri literaturo, sed ŝajne ankaŭ ili iom post iom perdas signifon. Alia ĉiama apartaĵo de la Esperanta mondo estas, ke oni emas prijuĝi ĉion – ankaŭ literaturon – el ekskluzive lingva vidpunkto. Nu, literaturaj verkoj ja tre gravas por Esperanto, ĉar ili helpas ŝtopi breĉojn, kie la lingvo apenaŭ estas praktike uzata. Tamen la plej granda signifo de ĉia literaturo estas riĉigi, vastigi kaj profundigi la vivospertojn de homoj, ne nur kontribui al la lingvo.
Kiel vi karakterizus la Esperantan literaturon ĝenerale? Kiuj trajtoj – krom la lingvo de la originalo – karakterizas la verdajn librojn?
Jen interesa kaj malfacila demando. Karakterizas ĝin diverseco kaj malkohero, sed tio ne nepre estas malbona. Unueca literaturo sonus al mi iom timiga! Bedaŭrinde, superregas etoso malmoderna, kvazaŭ ĉio okazus kun malfruiĝo de kelkaj jardekoj. La moderna reala vivo ne ofte penetras en Esperantajn verkojn. Krome kompreneble regas amatoreco de ĉio, ekde verkado ĝis eldonado kaj recenzado, kio tamen ja estas sufiĉe natura. Oni povus atendi ke la Esperanta literaturo ofte traktus aferojn internaciajn aŭ diverskulturajn, sed ial tio okazas nur malofte.
Kiu estas via plej ŝatata Esperanto-verkisto?
Malfacilas elekti unu. El nuntempuloj mi mencius Spomenka Štimec kaj Mikaelo Bronŝtejn. El pli fruaj – eble Endre Tóth kaj Ferenc Szilágyi. Sed aliokaze mi eble mencius aliajn.
Svedio elstaras sur la kampo de librolegado. Averaĝa svedo legas ĉiutage dum 20 minutoj, la libromerkato kaj interesiĝo pri libroj estas pli grandaj ol en aliaj landoj. Ĉu vi havas konsilon, kiel la Esperanto-komunumo povus ĉerpi el la svedaj spertoj pri vigligado de la literatura vivo?
Tiuj dudek minutoj estas novaĵo por mi. Eble oni tenu sin iomete skeptika al tiaj mezuroj. Ĉe ni en la lastaj jardekoj furoras la leĝera literaturo, precipe krimromanoj de sufiĉe varia valoro. Tamen certe ja estas bone, ke homoj legas, ĉu bildstriajn rakontojn, ĉu la verkaron de Marcel Proust, fakte ne plej gravas. Mi bedaŭras ke la Esperanto-gazetoj ŝajne perdis ĉian intereson pri literaturo. Iam nova verko – originala aŭ tradukita – estis konsiderata grava novaĵo. Hodiaŭ oni apenaŭ plu eĉ mencias ĝin, des malpli recenzas. Ankaŭ la vendado de libroj evidente ege ŝrumpis. Kion fari? Mi vere ne scias. Sed eble tiuj, kiuj klopodas disvastigi kaj instrui la lingvon fojfoje devus demandi sin, por kio la lernantoj uzu la lernatan lingvon. “Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas – ni semas kaj semas konstante”. Bone, sed eble utilus ankaŭ iomete sterki…
Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Originalaj verkoj de Sten Johansson en Esperanto

Denaska kongresano (novelaro 1992),
Ĝis revido, krokodilido! (novelaro 1996),
Interkona mateno (teatraĵoj 1996),
Mistero ĉe Nigra Lago (romaneto por infanoj 1997),
Falĉita kiel fojno (krimromano 1997),
Trans maro kaj morto (krimromano 1999),
Neĝo kaŝas nur… (krimromano 2001),
La krimo de Katrina (facil-lega rakonto 2001),
Dis! (romano 2001),
Kion ajn (facil-lega rakonto 2002),
Vojaĝo kun Katrina (facil-lega rakonto 2002),
Memor’ mortiga (krimromano 2003),
Katrina malfruas (facil-lega rakonto 2004),
Pasteĉo (25 stilpastiĉoj 2005),
Amaro (novelaro 2005),
Kroze – proze (literatura esearo 2013),
Marina (romano 2013),
Skabio (romano 2015),
Kiam la vento turniĝos (bit-libra novelaro 2015),
El ombro de l’ tempo (romano 2017),
Marina ĉe la limo (romano 2018).
Ĉi tiu intervjuo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).

jueves, 1 de noviembre de 2018

LA MONDA "SISTEMO" NENIAM AKCEPTOS ESPERANTON...

Ankaŭ en Barato, lando multligva, kie esperantistoj multigas, la ĵurnalaro foje foje okupiĝas pri Esperanto... 

Esperanto, A language whose time never came
131 years on, L.L. Zamenhof’s unfulfilled dream of a ‘universal language’ is finding new takers in India 
A group of Esperanto promoters at the Vatican City. Photo: AFP
A group of Esperanto promoters at the Vatican City. Photo: AFP
The poster promised the moon. Stuck outside Mumbai University’s linguistics department, it said: “Keen to travel abroad without breaking the bank? Eager to give yourself a head start learning French, German or another foreign language? Then sign up right away for our Esperanto Club!”
One Thursday afternoon in July, about 15 students, piqued by the poster, assembled in a nearby room. “I promised you a couple of grand things,” said Rohan Dharwadkar, the poster’s author, to the students. “And it wasn’t just for the heck of getting you here.” Esperanto, he claimed, could provide an easy gateway to learning Romance languages and a passport to couchsurfing through fellow speakers’ homes.
Dharwadkar, a linguistics master’s student, plunged into a lecture on Esperanto’s background and history for the neophytes.
With about two million speakers, Esperanto is the world’s most widely spoken “artificial” language. In 1887, L.L. Zamenhof, a Polish Jew, published a booklet in Russian announcing his plans for a new language. Zamenhof, who had grown up seeing close-hand the friction between Poles, Russians, Germans and Jews, believed the world needed a simple, functional language to smoothen interaction between linguistic groups. The multilingual doctor felt tensions would abate if only people understood each other better. The idea gained some traction, with an inaugural global conference held in 1905 in France and the establishment of the Universal Esperanto Association in 1908.
Built on 16 basic grammar rules, using the Roman script and weaving influences from Latin and the modern Romance languages, at first glance Esperanto appears robustly logical, attractively simple. Nouns don’t have genders, and an endless combination of words can be fashioned from a limited tool kit. “In most languages there is some kind of irregularity, which to the learner feels like an immense task,” said Dharwadkar, who taught himself the language online. “Here what you see, is what you get.”
As the class rolled on, worksheets were handed out, conversation attempted. “Saluton!” the students chanted together, the greeting for hello, “Bone gis!” they said for “Okay, bye”.
While this was the first session of the new club , Esperanto first surfaced in India in the 1920s, and saw a resurgence in the 1960s once the famous Esperantist Lakshmiswar Sinha translated Tagore into the language and established the Bengali Institute of Esperanto. Sinha learnt it while studying abroad. In the following decades interest was sporadic, with learners coming and going in waves.
But in the past few years this tiny tribe has grown rapidly. Apart from the Mumbai University club, Premji University (APU) in Bengaluru set up a club in 2014, the Indian Institute of Science Education and Research (IISER) in Pune floated their club early this year, and Dhruba Chand Halder College in South 24 Paraganas, West Bengal, began offering a course last year. This December, Esperantists will gather in Tirupati for their first national conference since 2013.
“It looks like we are entering an interesting phase,” says Giridhar Rao, a linguistics professor at APU and former general secretary of the Indian Esperanto Federation . “Maybe because of the spurt of interest in invented languages like in the film Avatar (N’avi) and the show Game Of Thrones(Dothraki), people are attracted to planned languages.”
Most of these initiatives do not offer formal certification, usually measured in six levels running from A1 to C2, according to the Common European Framework of Languages. “Let it be fun,” says Avinash Pandey, head of Mumbai University’s linguistics department, and himself a new learner. But it was something deeper than just fun that had fuelled him. “We were talking about linguistic justice and languages dying out and thought of this as one of the dimensions of the solution,” he says.
Unity through language
Often associated with left politics, Esperanto sprung as an experiment from ideas of social justice and overthrowing linguistic hegemony. Its adherents say dominant languages like English have contributed to erasing identities and furthering insecurities of marginalized groups. “One of the long lasting effects of colonization is of the mind, where one believes the colonizer is superior and their own culture is worthless. Getting rid of this is only possible if we have a resource for meaningful communication,” says Rao. At APU, aside from the weekly club with 40 members that he helms, he also teaches an optional course in Esperanto and linguistic diversity.
“The point of Esperanto has been to defend the rights of people to use their own language as much as possible,” says Probal Dasgupta, a linguistics professor at ISI in Kolkata and former president of the Akademio de Esperanto, a scholarly body that regulates the language. “It is not about using Esperanto all the time but having limited use for an international language.”
G.N. Devy, scholar, writer and head of the People’s Linguistic Survey of India, has often made a related point: the importance of promoting linguistic diversity to preserve cultural knowledge.
Dasgupta, considered among the country’s most prominent Esperantists, began learning the language at the age of 14 one summer in the 1960s when he chanced upon an Esperanto book. Within two months, he had mastered it, and began corresponding with other speakers across the world. When Lakshmiswar Sinha donated his books to the National Library of India in Kolkata, Dasgupta was the only one who could read and catalogue them. Rao himself stumbled on to the language when he met Dasgupta and heard about Esperanto’s rich science fiction.
“In India, for those who learnt the language in the earlier waves, there wasn’t a follow-up plan for getting them deeper into the culture,” says Dasgupta, estimating a few thousand ever learnt it. “That is unlikely to happen now. People are more connected and in general more driven.”
Much of the interest here and abroad can be chalked up to the vast possibilities offered by virtual platforms. In 2015, Duolingo, the language learning portal, introduced an Esperanto learning option (which now has 100,000-plus users) followed by the app Amikumu in 2017. The internet has helped connect older learners who might have fallen out of touch or new learners looking to practise with others online. A 90-member WhatsApp group for active Indian Esperantists has also consolidated a core group of speakers.
An idealistic mistake
But some say the entire project is utopian—and ultimately just an oddball experiment. “The fundamentally flawed idea on which it rested was that the problems of the world were due to linguistic misunderstandings and if people understood each other better, those problems would disappear,” says Alok Rai, a former English professor at Delhi University, whose research is focused on language and culture. “I fully respect the motivation but it was an idealistic mistake because language is never perfectly transparent; it is more often than not used to dissemble and deceive, for ambiguity and ambivalence, and the idea that the problems of the world are because of language is a flawed one.”
Even Esperantists admit that it never transformed into the common linguistic currency Zamenhof had hoped for. “Once, there were Esperanto speakers who believed that Esperanto might become the lingua franca of India, but the international strength of English, on the one hand, and the regional dominance of Hindi, on the other, have (sadly) prevented the discovery of neutral linguistic ground among the many competing languages of the subcontinent,” says Humphrey Tonkin, a professor at the University of Hartford in Connecticut, former Universal Esperanto Association president and lifelong Esperantist. “For a language to succeed, it needs power and prestige and it needs economic justification. Esperanto, a logical and sensible solution for India, has in the past lacked these advantages…”
Still, there are myriad attractions—it has its own literature, films and art. Since it is not attached to a territory, and is no one’s first language, it nourishes an organic, passionate sense of community even across borders. “You’re automatically broadcasting to the world that you are open to new ideas, you are a pacifist, not an ultra-nationalist,” says Dharwadkar.
As with any new language, it is a gateway to another universe. “Part of the benefit was opening up my friend circle to include people who have never needed English,” says Rao, who recently returned from the annual global conference in Lisbon with 1,600 participants from 75 countries. “With English I thought I had the keys to the world. But with Esperanto I discovered a whole new one.”