miércoles, 24 de octubre de 2018

Cent jaroj post la Rusia Revolucio kaj la fino de la unua mondmilito.

Revuo Esperanto
Antaŭ cent jaroj, kiam ĝis la fino de la Granda Milito restis nur kelkaj semajnoj, en la septembra-oktobra numero de la revuo Esperanto aperis artikolo de Edmond Privat, dediĉita al novaj ŝtatoj, aperintaj en la teritorio de Ruslanda Imperio, kiu ĉesis ekzisti en 1917. Privat esperis, ke post nacia liberiĝo venos internacia refratiĝo, sed tio ne realiĝis…
Edmond PrivatEble la ĉefa rezultato de la milito estos la renaskiĝo de diversaj ŝtatoj en orienta Eŭropo precize en tiu parto de l’ mondo, kie aperis Esperanto. Preskaŭ neniu en Okcidento komprenis kaj antaŭvidis, ke fatale tiu granda skuo devos inciti la multajn gentojn de l’ rusa Imperio barakti por regajni ilian antikvan sendependecon. Eĉ hodiaŭ, ekzistas multaj personoj, kiuj volonte diras pri Ukrainio aŭ Litovujo, ke ili ne ekzistas, kaj ĉiu povas vidi, ke politikistoj neantaŭvidemaj laboras ankoraŭ por restarigo de vasta unu Rusujo.
Estas vere, ke tre malmultaj homoj en Okcidento ion aŭdis antaŭ la milito pri la diversaj gentoj, kiuj loĝas sur la grandega teritorio regita de l’ caroj. Eĉ en lernejoj, francaj, anglaj kaj germanaj, infanoj ricevis iluziojn pri unueco de l’ orienta giganta ŝtato. Inter tiuj, kiuj ne partoprenis tian eraron kaj estis iom pli bone informitaj pri la vera stato de tiuj landoj inter Balta kaj Nigra maroj, oni povas kalkuli la Esperantistojn. Efektive, la tuta predikado de nia dolore bedaŭrata Majstro, D-ro Zamenhof, montris al ni ne nur la diversecon de gentoj pola, hebrea, ukraina, litova, leta, esta, fina, blank-rusa, tatara, georgia, armena, kirgisa, k. t. p., sed ankaŭ la disputojn kaj ofte malamon, kiuj ekzistas inter ili. Aŭdante la genian parolon de l’ amata mortinto estis facile kompreni, kiel fervore li deziris pacigon inter tiuj popoloj.
Cetere listoj de diverslingvaj Esperanto-lernolibroj, legado de naciaj Esperantaj gazetoj kiel “Pola Esperantisto”“Ukrajna Stelo”, k. t. p., korespondado kun samideanoj de tiuj regionoj konigis al ni la ekziston de tiuj nacioj premataj sub fremda regado.
Kiu el ni ne memoras ankaŭ la indignan proteston de finlanda aŭ pola delegitoj ĉar sekretario de kongreso nia forgesis kalkuli ilian nacion sur la listo de l’ parolontoj ĉe l’ malferma kunsido?
Tiel, en nia propra Esperantista rondo familia, ni lernis konatiĝi kun tiuj malfeliĉaj popoloj, kiuj ne ĝuas liberan vivadon kaj revis pri malproksima tago de nacia liberiĝo metante sian esperon en la sama stelo, kiu simbolas por ni la tempon de homa refratiĝo. Kun intereso, kun simpatio kaj ankaŭ eble kun iom da skeptika dubo ni sekvis ilian klopodadon por defendi la rajton de iliaj nacioj kaj memorigi la mondon pri ilia ekzisto. Ĉu kelkaj el la plej belaj tradukaĵoj aperintaj en nia lingvo ne estas efektive literaturaĵoj el tiuj lingvoj, kiujn imperia cenzuro malpermesis en oficialaj lernejoj kvazaŭ oni povus tiel elradikigi el koro de l’ homoj la karan hejman parolon lernitan sur genuoj de patrino?
Hodiaŭ, karaj fratoj, ukrainaj, litovaj kaj polaj, vi preskaŭ atingis la unuan celon, la horo de l’ liberiĝo subite jen eksonis por vi kiel hela sonorilo inter la dolora bruado de l’ milito kaj la frakaso de l’ ruiniĝanta imperio. Kun vi ni ĝojas pri via nacia renaskiĝo kaj ni tutkore esperas, ke vi sukcesos starigi viajn ŝtatojn en plena sendependeco je potencaj najbaroj. Se vere povas lumiĝi super viaj kapoj la tiom esperita tago de liberiĝo, al vi el malproksimo ni sendas tutkoran bondeziron kun frata saluto kaj al vi, kiuj restas ankoraŭ premataj ni sendas esperan senton. Sed la duan, nian komunan celon ni devas nun ĉiuj atingi. Post nacia liberiĝo devos iam veni internacia refratiĝo. Kiel ankoraŭ malproksima ŝajnas tiu tempo! Eĉ inter apenaŭ starigitaj novaj ŝtatoj jam komenciĝas akraj disputoj pri landlimoj kaj teritorio. Imperialismo, avideco kaj maltoleremo jam venenas la sunleviĝon en ĉielo de junaj popoloj.
Post la milito sur la ruinoj de la Aŭstria-Hungaria, Germania kaj Ruslanda imperioj fondiĝis pluraj novaj ŝtatoj.
Al tiaj tendencoj la Esperantistoj devas energie kontraŭbatali. Ni ŝiru la verdan stelon de nia brusto se ni konsentas akcepti patriotismon bazitan sur malamo! Pli ol unu fervora samideano subite fariĝis influa viro kaj politikisto en nova ŝtato de orienta Eŭropo. Ilia Esperantismo kaj la memoro de nia Majstro trudas al tiaj homoj gravan respondecon kaj tre klaran devon. Ĉiuj ni fidas, ke ili donos tutan sian forton por praktike realigi la principojn de Zamenhof en la konstruado de siaj ŝtatoj.
Neniam, kaj speciale ne en orienta Eŭropo, povos landlimoj precipe apartigi la gentojn laŭ lingvo kaj religio. Ĉiam restos polaj kaj hebreaj urboj meze de ukrainaj aŭ litovaj kamparoj. Malsaman lingvon kaj diversan religion havos eterne vilaĝanoj kaj urbanoj de vastaj regionoj. Kiel starigi pacan kunvivadon inter ĉiuj, se ne per plena toleremo kaj per reciproka respekto de ĉiuj gentaj rajtoj. Kiam kaj kie pli profete taŭgas la tuta homa instruado de Zamenhof?
En Svisujo neŭtrala kaj sen teritoria ambicio ni starigis Orientan Komisionon por interkonatiĝo kaj studado de komunaj demandoj inter Poloj, Ukrainoj, Litovoj, Letoj, k. t. p. Ni tutkore dezirus, ke en tiuj landoj disvastiĝu pli kaj pli la ideoj de Esperantismo, t. e. la tendencoj al internacia kunfederiĝo kaj al neŭtraleco. Kompreneble nenio pli helpos tian rezultaton ol propagando de nia lingvo mem. Tial duoble fervore ĉiuj Esperantistoj en orienta Eŭropo laboru por enkonduki Esperanton en la ŝtataj lernejoj. Neniam antaŭe estis la ŝancoj tiel vastaj kaj la eblaj rezultatoj tiel gravaj por tuta homaro.
Edmond Privat.
Fonto: Esperanto, 1918, №9-10 (217-218), p. 10 (102)
http://sezonoj.ru/2018/10/privat/
Retajpis kaj korektis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

domingo, 21 de octubre de 2018

MUAMAR GADAFI . IN MEMORIAM

Muamar Gadafi (1942-2011)
IN MEMORIAM

https://eo.wikipedia.org/wiki/Muamar_Kadafi

https://en.wikipedia.org/wiki/Muammar_Gaddafi

LA 20 . DE OKTOBRO 2011 USONO-BRITIO KAJ EŬROP-UNIO
INVADIS, DETRUIS LIBION KAJ MORTIGIS MUAMAR GADAFI.

UNU EL LA GRANDAJ KRIMOJ DE LA ĈEFAJ MALBENAJ NACIOJ DE NIA OKCIDENTA CIVILIZACIO.

NENIU PLI VOLAS MEMORIGI  LA AFERON,
KIES KONSEKVENCOJ  PUŜOS LA FINON DE NIA OKCIDENTA CIVILIZACIO.
 

viernes, 12 de octubre de 2018

La plej granda genocido de la historio.

ĈIU JARE EN LA AMERIKOJ ONI DEVAS REMEMORI LA NOMITA "MALKOBRO KAJ KONKERO" DE AMERIKO FARE DE EUROPEANOJ AŬ EL LA JUDKRISTANA CIVILIZACIO.
NUN ESTAS TUTE KLARE KE TIA MALKOVRO KAJ KONGERO ESTIS LA PLEJ GRANDA GENOCIDO DE LA HISTORIO KAJ LA EKSPOLIADO DE LA RIĈECOJ DE LA KONTINENTO NUN NOMITA "AMERIKO"-

JAN LA AFERO ESTAS HISTORIO TAMEN EN LA MIKSAĴO DE LA NUNAJ AMERIKAJ POPOLOJ LA ABORIGENA SANGO SURVIVANTA PERMESAS KE ONI SCIU LA VERON, KAJ LA TAGO NE ESTU FESTINTA SED SILENTE PLORANTA.

LA VIVO SUR LA PLANEDO TERO VERŜAJNE ĈIAM ESTIS KAJ ESTOS TRAGEDIO.

SUFIĈAS SPEKTI LA NUNAN MONDON


A 526 años del inicio del holocausto en Abya Yala

12/10/2018
nada_que_celebrar_custom.jpg
-A +A

Holocausto es un término de origen hebreo que significa sacrificio, matanza masiva de personas por motivos raciales, políticos o religiosos. Después de la Segunda Guerra Mundial se popularizó este término para denunciar la desaparición forzosa de “seis millones” de judíos en campos de concentración nazi alemán.

En 1492, cuando los “misioneros” del Rey de España, bajo la conducción de Cristóbal Colon, fueron recibidos amigablemente por los habitantes de las islas caribeñas de Abya Yala, en este continente convivían, según cálculos generales, cerca de 80 millones habitantes. De esta cantidad, para mediados del siglo XVII, sólo quedaban apenas un promedio de 5 millones de habitantes, según crónicas de ese entonces.

En las minas de plata de Potosí, Bolivia, fueron aniquilados cerca de 10 millones de indígenas, incluso provenientes de Centroamérica. Sucesos como la matanza de decenas de miles de indígenas en Tóxcatl, México, el 20 de mayo de 1520 (como venganza española por una derrota militar), grafican a brocha gorda el invisibilizado holocausto en Abya Yala. O la matanza de miles de indígenas, junto al Inca Athahuallpa, en Cajamarca, Perú, en mayo de 1533.

Masacres por venganzas, trabajos forzados, virus europeo, guerras, entre otras, fueron las razones del innombrado holocausto indígena en Abya Yala.

¿Cómo estamos los indígenas después de cinco siglos del inicio de aquel holocausto?

El holocausto implicó, no sólo la aniquilación física de decenas de millones de indígenas, sino también el despojo de la condición humana del ser indígena. Es decir, la constitución “ontológica” del indígena como “agente de obligaciones”, mas nunca como sujeto de derechos, es la mayor evidencia del holocausto continuado.

Esta negación de la condición antropológica del indígena se constituyó en la Colonia europea, y se afianzó durante los dos siglos de colonialismo interno republicano. Al grado de configurarnos psicológicamente a los indígenas como seres “cuasi humanos”, “cuasi piezas de museo”. Psicológica y políticamente casi imposibilitados para ejercer y exigir el cumplimiento de nuestros derechos, establecidos en el derecho internacional. En especial los derechos políticos.

El holocausto psicológico/cultural que sobrevino al holocausto físico hizo que de los cerca de 50 millones de indígenas que cohabitamos en Abaya Yala actualmente, casi la totalidad estemos en situación de empobrecimiento y de desnutrición. Arrinconados y, ahora, asediados por agentes empresariales. Sin mayor posibilidad de defendernos porque legalmente (al no habérsenos restituido aún nuestros territorios) subsistimos en estas repúblicas ajenas como extranjeros en nuestros propios territorios.

Los históricos esfuerzos por ampliar las oportunidades para ejercer y disfrutar de nuestros derechos colectivos, emprendidos en Bolivia, Nicaragua (más del 30% del territorio nacional ha sido restituido a los pueblos indígenas), ahora, son flagrantemente saboteadas por las oligarquías nacionales e internacional que históricamente jamás quisieron admitir nuestra condición de seres humanos. Sujetos colectivos con historia.

Por nuestra tendencia de apertura hacia la “trascendencia” (espiritualidad) acogimos las creencias cristianas. Obedientes a dichas creencias subsistimos por 526 años. Pero, los mercenarios de la fe cristiana, ahora, Biblia en mano emprenden procesos de resubordinación de resistencias indígenas. Allí tenemos Honduras, Guatemala, Brasil, cuyos predicadores gobernantes, con Dios en los labios, continúan imponiéndonos el sistema neoliberal anti indígena, como lo hacían Pizarro y el cura Valverde allá, cuando en Cajamarca era mayo de 1533.

Pero, las creativas resistencias individuales, comunitarias y territoriales indígenas ante este holocausto también fueron, son y serán permanentes hasta conseguir nuestras autodeterminaciones como pueblos, y hacer florecer el buen convivir entre todas y todos, como hijos e hijas de nuestra Madre Tierra.

- Ollantay Itzamná es defensor latinoamericano de los Derechos de la Madre Tierra y Derechos Humanos
https://ollantayitzamna.wordpress.com/
@JubenalQ

martes, 2 de octubre de 2018

FRATECO INTER SUDAMERIKAJ POPOLOJ, perdita okazaĵo.


LA INTERNACIA KORTUMO DE JUSTECO DECIDIS 
FAVORE AL ĈILIO KONTRAŬ LA INSTANCOJ EL BOLIVIO 
PRI ĜIA RAJTO REKUPERI LA MARORDON.
Estas malnova historio el la jaro 1873, kiam Britio kaj Usono estis enmiksitaj en la merkato de de la iama "guano" (granda kvanto da sterkaro de marbirdoj en la regiono) pro ĝia kontrolado kaj posedo de la tutan merkaton.(iama afero de la natura "salitro", Do ili apogis Chilion en milito kontraŭ Peruo kaj Bolivio, kaj venkis. Bolivio tiel perdis la marbordon... ktp Ekde tiam Ĉilio estis tre fiera de ĝia milito kaj neniam volis paroli pri redono...ktp. Eĉ se estis pacaj interkonsentoj inter la du nacioj, ktp

Sen dube NUN estas tre grava malvemko je Bolivio, Tamen oni atendas ke la afero povu fratece estu solvita en la apuda estonteco, danke al la grandaj riĉecoj el petrol-gaso kaj mineraloj el Bolivio, 

Ĉar ekde tiam Bolivio ĉiam protestis (kiel ARGENTINO en la aferaĉo de la insuloj MALVINAS, ktp) antaŭ la maljusteco de la afero...
Same faris BRASILO tiam kontraŭ Parakvaĵo en la terura milito  de la "Tria Alianco"-Argentino-Brasilo-Urukvajo- kiam rabadis grandan kvanton de la Parakvaĵo teritorio...

KOMPRENEBLE, oni scias ke en la tuta mondo ĉiam la militoj detruadis popolojn kaj ĝiajn limojn.

Eblas ke la KORTUMO ne volis ke la afero estu antecedento por ke multaj aliaj popoloj iru al la kortumo pro la samaj aferaĉoj.

En google, en multaj lingvoj oni povas legi tiajn historiojn, pri kiuj sendube esperantistoj  nel la plej parto de la homaro nenion scias...
La malbena agado de Britio kaj Usono sur Latinameriko ĝis hodiaŭ estas aktiva...Vidu kion okazas nun en Brazilio, Argentino, Venezuelo, kaj centrameriko...ktp.

IAM JOSEPH CONRAD VERKIS TRE INTERESAN ROMANON PRI TIO, TITOLITA "NOSTROMO", ANKORAŬ KUN INTERESO LEGINDA....

Sufiĉu nun tiaj rimarkoj... En momento kiam la mondo iras vole nevole al NWO... Kaj la limoj de la nacioj estu devonta malaperi antaŭ la jaro 2035.... (ĉefe se la "Harmageon" promesita okazu!)