sábado, 27 de enero de 2018

27-a januara: tago de la holojausta memoro.


Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 723 2018-01-27

DEKLARO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO OKAZE DE LA TAGO DE HOLOKAŬSTA MEMORO


27 januaro 2018. Ĉiujare la 27-an de januaro Unuiĝintaj Nacioj rekonas la Tagon de Holokaŭsta Memoro, la tagon de la liberigo de la ekstermejo Auschwitz-Birkenau kiun starigis la Nazioj kiel parton de sia programo de genocido. Temas pri tago de funebrado, ĉiujara promeso neniam forgesi tiujn kiuj mortis nek la monstrecon de la genocido kiu detruis ilin, kaj tago kiam la popoloj de la mondo estas alvokataj eldiri la vortojn “Neniam Plu” – neniam plu oni permesu ke tiaj barbarismaj agoj okazu.
La Esperanto-movado aparte funebras tiujn kredantojn pri internaciismo kaj internacia kompreniĝo kiuj, ĉu pro sia raso ĉu pro siaj politikaj konvinkoj pereis je la manoj de la Nazioj. Inter ili estis ĉiu rekta familia posteulo de L.L. Zamenhof, fondinto de Esperanto, escepte de unu sola transvivanto – kaj inter ili estis multnombraj esperantistoj en Germanio, Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj aliloke. Ili inkluzivis esperantistajn ŝtatoficistojn, instruistojn, kuracistojn, ĵurnalistojn, poetojn. Kaj inter la travivantoj estis ankaŭ esperantistaj herooj kiuj ŝirmis aliajn for de ekstermiĝo.
Temas ankaŭ pri tago kiam ni memoras tiujn kiuj ne rezistis aŭ ne povis rezisti tiun tiranecon kaj buĉadon; kaj ni promesas, antaŭ la ekzemplo de la Holokaŭsto, kontraŭstari maljustecon kie kaj kiam ajn ĝi okazas. Ni eble memoras la vortojn de la esperantista poeto Leen Deij, kiu en 1948 esprimis sentojn kiuj rilatas al ĉiuj gentoj kaj ĉiuj religioj.
Al la juda foririnto
Li fermis la kofron, manpremis – adiaŭ!
Sen ia protesto li iris… Hodiaŭ
mi tion komprenas; li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
Kun kapo klinita la kofron li portis.
Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis
sen ia protesto… Li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
Kaj iam la filo kun filo parolos,
kaj tiu demandos, la veron li volos.
La mia silentos… kaj povos nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
Ni sentis kompaton kaj monon kolektis,
dum kelkaj el ni la infanojn protektis.
Sed Auschwitz ekzistis! Nu, kion plu diri?
Ke mi kaj ke vi… ni lin lasis foriri.//-

----------------------------------------------------------
Resuma komentarieto, leginta en la reto:
Kiu kaj kial IU AJN nomis "HOLOKAŬSTON" la "finan solvon"
organiziitan kaj parte plenumitan de la Naziistoj?
Kion vere intencis fari ili kun la "ne ariaj" popoloj kaj kun la plej parto
de la judaro en la programita nova germana imperio?
"Holokaŭsto", estas "ofero al iu ajn dio"... Al KIU dio la germanaro
bezonis oferi mortigon de milionoj da homoj? Oni diras ke

ĉiuj militoj kaj genocidoj estas "ofero" al la veraj dioj regantaj
de la nuna planedo...Iu estas "Princo" de tiu ĉi mondo, laŭ kristana Biblio.j
La uzo de la vorto Holokaŭsto estis jam tradicia en la angla lingvo,
kaj estas tre uzita nun de la judoj...tamen en la hebrea lingvo  oni
nomas tiun ĉi okazaĵon "Shoah", t. e. "katastrofo"...

lunes, 22 de enero de 2018

Nova eldono de KONTAKTO,januar-2018

Kontakto


Posted: 16 Jan 2018 05:10 AM PST
Antaŭ viaj okuloj troviĝas iom eksterodinara Kontakto. Temas pri eldono, kies movadaj artikoloj iom translokiĝis de la kutima Movada Rubriko kaj ekhavis pli gravan lokon en niaj paĝoj. La kialo estas komprenebla: La okazigo de la historia unua Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Afriko.

En sia artikolo pri tiu mejloŝtona IJK, Łukasz Żebrowski skribas: “Nun ne vere eblas eltrovi, kiam por la unua fojo aperis la ideo pri TEJO-kongreso en Afriko" kaj aldonas: "Mi tute ne mirus, se temas pri pli aŭ malpli seriozaj diskutoj, daŭrantaj jam de jardekoj".

Fakte, jardekon pli frue, de la jaro 2007 ĝis 2009, mi estis estrarano pri Landa Agado en TEJO kaj memoras ke dum iu el niaj estrarkunsidoj, per la iniciato de Gregor Hinker ― la tiama prezidando ― ni decidis starigi konkretan planon por okazigi la unuan IJK en Afriko. El tio rezultis la dokumento akceptita de la komitato en 2009, kiun la artikolo mencias.

Kun ĝojo mi vidas ke post kelkaj jaroj la plano efektiviĝis ― la revo fariĝis realo. Mi eĉ fieretas ĉar mi en eta parto kontribuis al ĝia okazigo! Sed ne dubu ke estas multaj aliaj homoj, kiuj multege strebis por la konkretigo. Sube mi cedas lokon al unu el tiuj homoj, kiuj kunlaboris ankaŭ por la aperigo de ĉi tiu speciala numero.

Rogener PAVINSKI

La AEJK-projekto ― jen sengusta akronimo preparita el la Eŭrop-unia sistemo: Afrika Eŭropa Junulara Kapabligo. Ĝi estas nia tofuo (sojkazeo), nia baza ingredienco. Kun ĝi venis baza recepto. Kun aliaj volontuloj, mi kirlis ĝin en kaserolo dum pli ol 1 jaro. Feliĉe, la TEJO-estraro ambicia kaj partoprenantoj entuziasmaj aldonis siajn proprajn ingrediencojn: kiom multe da interesaj saŭcoj, multajn spicojn. Plurfoje ni renkontiĝis, kune manĝis, festis. Bongustega!

Mi devas diri ke tiu longa kirlado iĝis granda parto de mia ĉiutaga vivo, kaj ankoraŭ moviĝas mia brako. Mi ofte estis laca. Ho! Grumblis ke multajn el la spicoj ne ĉiuj toleras, ke oni ne bakas kiam oni ne havas fornon. Sed verdire pro nenio mi rezignintus pri tiu projekto, ĉar mi eltrovis riĉajn kaj ne konatajn gustojn. Mi profunde fieras, eĉ se kelkfoje ni trovis fiŝajn ostojn en la teleroj, ke ni eŭropanoj, afrikanoj, teranoj, sukcesis atingi la finon kun entuziasmo. Povas esti ke ni sukcesos eĉ purigi la manĝilaron, ĉiam malfacila tasko.

Nu, mi parolas metafore, sed en ĉi tiu revuo vi trovos detalojn pri la projekto, kiu permesis partoprenigi pli ol 100 personojn en diversaj renkontiĝoj. La raportojn spegulas ankaŭ la perceptoj de la partoprenintoj kaj ilia riĉa kultura diferenco. Estas dekoj, eble cento da homoj por danki. Mi tamen pensas specife pri niaj sponsoroj, niaj trejnistoj, niaj volontuloj kaj oficistoj (inkluvize de UEA). Same, mi dankas al Eŭropa Unio pro la tofuo, el kiu ni preparis bongustegan pladon.

Pierre VITTET


La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Laŭ la nova reguloj, homoj ĝis 35 jaroj daŭre estas TEJO-memboj. La "novaj junuloj" jam povas elŝuti Kontakto-n, sed kun nepra kondiĉo, ke en la datumbazo de UEA estu registrita ilia naskiĝdato. Por elŝuti Kontakto: uea.org/revuoj/

miércoles, 17 de enero de 2018

Aperis jam revuo ESPERANTO febr.2018.




 Februara 2018, REVUO ESPERANTO, OFICIALA DE UEA-UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO.

MALFERME: “La 103-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Lisbono, Por tugalio, 28 julio – 4 aŭgusto  2018, estas tre promesplena. Ĝi certe estos ne malgranda – la kvanto de ali ĝintoj tute malstreĉe transiris unu mi lon en la unuaj tagoj de januaro kaj ekkreskis plu jam en la dua aliĝ pe riodo, kio estas pli ol bona rezulto. Krom la kutima riĉa programo de UK, Portugalio allogas ankaŭ turisme mu lojn, kiuj povos elekti el bunta kaj va ria propono de antaŭ-, dum- kaj post kongresaj ekskursoj aŭ turismi mem stare laŭ la propraj itineroj. Ankaŭ ne malgravas tiu fakto, ke Portugalio akceptas UKon la unuan fojon…”
…………………………………………………………………
La Estraro dankas al Veronika Poór.
En majo 2016, post kvarmonata en konduka periodo, D-ro Veronika Poór transprenis la postenon de Ĝenerala Direktoro de UEA, kaj portis tiun respondecon ĝis la fino de 2017. Ŝia lasta labortago en la Centra Oficejo estos la 28-a de februaro 2018. La Estraro de UEA kore dankas ŝin pro ŝiaj grandaj fortostreĉoj por la Asocio tra tiu periodo, kiu inkluzivis sukcesan Ĝeneralan Voĉdonon, la juran memstarigon de TEJO, la aĉeton de la Volontula Domo kaj la lanĉon de diversflankaj laboroj por modernigi la administradon de la Asocion, inkluzive de ĝia retejo. Ni deziras al ŝi multe da sukceso en ŝia plua kariero, enmovade kaj ekstermovade.-



La enhavlisto de la februara kajero:
· 27 ... Malferme
· 28 ... Faka Agado: Poŝtkartojn oni eksponas en la 2750-jara Samarkando
· 29 ... Kulturo: En Semaforo sonis Esperanto
· 29 ... ILEI: Esperanto-kongresoj en Madrido julie 2018
· 30 ... 105-a Universala Kongreso: Montrealo 2020!
· 32 ... Recenzo: Sablohorloĝo en la centro de l’ uragano: la poezio de Suso Moinhos
· 33 ... Recenzo: Giuseppe Ungaretti. Vivo de Homo
· 35 ... Laste Aperis
· 36 ... UEA: Nia solidareca programo
· 37 ... La kulmino de la Zamenhof-Jaro
· 38 ... Unesko: Unesko subtenis la klimakson de la Zamenhof-jaro
· 39 ... La graveco de plurjara strategio
· 40 ... Unua kurso pri la Unesko-Kuriero ekestas en Koreio: Esperanto
· 41 ... Landa Agado: La 20-jara jubileo de la fondo de Hanoja Esperanto-Asocio 41
· 42 ... Faka agado: Esperanto en Rotary International
· 42 ... La Estraro dankas al Veronika Poor
· 43 ... Eventoj: NR kaj IVU: familia kaj scienca novjariĝo
· 44 ... La 22-a Zamenhofa Metiejo en Guantánamo
· 44 ... Oficiala Informilo ­
· 45 ... Opinio: «Esperanto» en skribaj tekstoj kontraste al la kresko de la Esperanto-komunumo­­
· 46 ... Kalejdoskopo
· 47 ... Afriko brilas: Afrika Centro Mondcivitana en Lokossa
· 47 ... Landa agado: Esperanto en Peruo vigliĝas
· 47 ... Forpasoj