domingo, 14 de enero de 2018

Kuraĝa denonco kontraŭ la mensogoj de la amasmedioj.




 

JEN KURAĜA ATESTO PRI LA MENSOGOJ KAJ MALHONESTECO DE LA AMASMEDIAJ RETOJ EN LA TUTA MONDO…
NI CIAM SCIIS TIOM…!

ESPERANTISTOJ, VEKIĜU!

LA HOMARO TUTA ESTAS DAŬURIGE MISTIFIKINTA DE LA MALLUMAJ REGANTOJ DE LA MONDO.


Jen korespondaĵo en la angla de nia grupo Keep Talking pri anglalingva eldono de la germanlingva libro 'Gekaufte Journalisten' [aĉetitaj ĵurnalistoj] de Udo Uflkotte. Udo Ulfkotte estis ĵurnalisto ĉe Frankfurter Algemeine, kiu estis konata kiel dekstrulo kaj subtenanto de ĉio usona. Finfine li demisiis kaj malmaskis tutan skandalon: pli-malpli ĉiuj politikaj ĵournalistoj en Germanio estas en la pago de CIA. Li konfesis ke li eĉ metis sian nomon al artikoloj provizitaj por li de CIA por publikigi en Frankfurter Algemeine. Li eniras detalojn pri la amplekso de tiu skandalo en Germanio. Demandita en RT [Russia Today] pri aliaj landoj, li respondis, ke Britio estas la plej malbona tiurilate.


Mencio de la libro en germanaj gazetoj estas nepermesebla, tamen ĝi haveblas pere de la kutimaj ret-kanaloj. Mi aĉetis de Amazon en Britio, sed mi nur malrapide legas ĝin.


Oni anoncis anglalingvan version, sed kiam ni provis mendi ĝin en diversaj lokoj oni akceptis la mendon, sed poste anoncis ke ĝi ne plu haveblas, kaj redonis la monon. Tio demonstras, ke la cenzurado en Britio ja estas pli malbona ol tiu en Germanio!

 
Mia kolego Paul Barbara sugestis, ke iu enretigu eĉ piratan version en la angla aŭ en Esperanto, por trarompi la cenzuradon. Tion mi ege dezirus. Ĉu iu kapablus kaj volus Esperantigi la libron? Mi fakte opinias, ke se tiu libro estus eldonita libroforme en Esperanto ĝi bone vendiĝus pere de Esperantaj kanaloj. Ĝi ne temas pri dekstro kontraŭ maldekstro, sed pri honesto kontraŭ malhonesto.
Ĉu iu interesiĝas? – Info: IanFantom
 <ian@ fantom.org.uk>

No hay comentarios.:

Publicar un comentario