miércoles, 31 de agosto de 2016

Brazila puĉo: Dilma Rousseff eksigita kiel Prezidento de la Registaro....


Dilma Rousseff


SENSACIA NOVAĴO: 

Dilma Rousseff, prezidantino demokratie elektita en Brazilo 
estas eksiginta kiel prezidento de la brazila Registaro fare de la Parlamento.

La tutmonda ĵurnalaro kaj retinformiloj ekas pri la hontega puĉo fare de la liberala destrularo en la Parlamento, regita de la perfidula vicprezidanto Michel Temer, kiu prenis la povon..... 

Malantaŭ tio estas la amasmedioj kaj la usonanaj "reptilianaj" fortoj kontraŭ la popoloj sudamerikaj kies populismaj registaroj komencis fali kun Paragvajo, kies prezidento estas eksigita de sama parlamenta puĉo; sekvis  argentina liberala dekstrula nova prezidento Mauricio Macri, kiu detruas la popolan konkerojn de inklusiva egaleco en la lando kaj nur okupiĝis antaŭĉio pagi al usonajn "Vulturojn"... Nun sekvas la falo de Brazilo, la plej forta kaj  granda lando povas treni Peruon, Venezuelon, Ekvatoron, Bolivion ktp kiuj ricevas daurigajn atakojn de la samaj fortoj regitaj de usonaj kapitalistoj...

Tiel la sudamerika revo de kunfraĝa unuiĝo en la "UnaSudo" kaj la "Merkosuda" ricevadas fatalan detrueman minacon...

Oni povas legi la komentaristojn pri politikaj aferoj el ĉiuj landoj... Tamen je la vico de la grupaj "konspiranoidoj" oni antaŭvidas tre malferme kaj evidente la preparon por la alveno de la "Nova Monda Ordo"... do estas deviga alineo al nova ordo, kie neniu lando estos plu sendependa... Eĉ se por atingi tion mankas eble ankoraŭ la lastan grandan "Armagedon" inter la nunaj potencoj.-

lunes, 22 de agosto de 2016

Malfermitaj festivege sukcesaj kaj pacaj OLIMPIADOJ-Rio 2016

MALFERMITAJ KUN GRAN SPEKTAKLO LA OLIMPIADOJ - RIO - 2016

“Cidade maravilhosa, cheia de encantos mil; 
cidade maravilhosa, coração do meu Brasi.... 
Rio, mirinda urbo, el milĉarmoj plena, 
mirinda urbo, koro de mia Brazilo…” 

Sendube la granda urbo, sen grandaj malfacilĵoj plene sukcesis en la organizado de la  XXXI-a Olimpiado.

DANKE AL LA T.T.T. KAJ INTERNACIA TELEVIDO MILIONOJ DA PERSONOJ  SEKVIS LA OLIMPIADAJN LUDOJN DE SPORTISTOJ EL LA TUTA MONDO.

PLI OL DUCEN LANDOJ KAJ DEKUNMILO DA PARTOPRENINTOJ,  KUNVENIS EN LA URBO RIO JANEIRO DE BRAZILO: VERA FRATERNIĜO DE ĈIU POPOLOJ DE LA MONDO SUB LA TRADICIA DEVIZO: "DUM LA OLIMPIADOJ LA MILITOJ DEVAS ĈESI..." TAMEN EN LA OKZAĴO LA  MILITOJ DAŬRIGIS ... Kaj senhonte  eĉ partoprenis la landoj kiu daŭrigis bombardadon kaj mortigojn aŭ teroristaj atakoj... Domaĝe!  Tamen la INTERNACIA KOMITATO, permesis aldoni ke grupo da rifuĝintoj partoprenu nome de la dezirinta paco... idealo de la Olimpikaj tradiciaj ludoj el la greka antikveco.

UNUA FOJE OKAZINTA EN SUDAMERIKO, LA OLIMPIADO PERMESIS KONKURANDON DE LA MONDA SPORTISTARO KAJ ĈIU HACIO MONSTRIS ĜIAN SPORTAN POTENCON LAŬ LA NOMBRA DE LA ORA, ARGENTINA KAJ BRONCAJ MEDALOJ KONKERITAJ.

NUN ATENDENDA POR LA JARO 2020 
LA VENONTAJN XXXII -an TOKIO-OLIMPIADAJ LUDOJ.


OLIMPIAJ LUDOJ
La sportaj ludoj etas atesto de interkulturo kaj paca kunvivado…
Ekde la jaro 776 a.K. Grekujo honoras sian plej malnovan, plej grandan kaj signifan feston, la Olimpiajn Ludojn.
Ĉiuj homoj de la mondo egalrajte partoprenas la grandan feston, ĉiuj homoj en la mondo ĉiun kvaran jaron dediĉas sin al la spirito de la nobla idealo, kiu estas ne nur atleta.
En la antikveco la paca konkura emo, kaj ĝenerale la atleta idealo, tenis gravan rolon en la socio, tiel ke estis kreita esenca rilato inter la anima kaj spirita kulturo, paralele al la ekzercado de la korpo.
La Olimpiaj Ludoj konsistigis la absolutan manifestiĝon de la plej alta atleta idealo, esprimita per la kunveno de civitanoj liberaj, el diversaj urboj-ŝtatoj de la tuta helena lando, homoj, kiuj flankenpuŝis, lasis foren eblajn inter si kontraŭecojn, ĉar en la daŭro de la Ludoj regis ĉie vera, plena armistico.
La grekaj esperantistoj, okaze de la granda, tutmonda festo, sin turnas al la noblaj samideanoj, al la esperantistoj el la tuta mondo, ili esprimas sian varman, elkoran deziron por konstanta tutmonda paco, por konstanta interhoma frateco kaj solidareco.
El la mirinda Rio-de-Ĵanejro eksonis kaj estas disaŭdigita en la tuta mondo la vere belega, vere komuna, tutmonda Olimpia Himno, kiun ni oferas al ĉiuj kun niaj plej bonaj sentoj:

Αρχαίο Πνεύμ’ αθάνατο, αγνέ πατέρα,
του ωραίου, του μεγάλου και τ’ αληθινού,
κατέβα, φανερώσου κι άστραψ’ εδώ πέρα,
στη δόξα της δικής σου γης και τ’ ουρανού.
Στο δρόμο και στο πάλεμα και στο λιθάρι,
στων ευγενών Αγώνων λάμψε την ορμή,
και με τ’ αμάραντο στεφάνωσε κλωνάρι,
και σιδερένιο πλάσε κι άξιο το κορμί.
Κάμποι, βουνά και θάλασσες φέγγουνε μαζί σου
σαν ένας λευκοπόρφυρος μέγας ναός.
Και τρέχει στο ναό εδώ προσκυνητής σου
Αρχαίο Πνεύμα αθάνατο, κάθε λαός.

Antikva Spirito senmorta, sankta Patro
de ĉio bela, granda, vera,
venu, prezentu vin kaj fulmu ĉi tie,
en la gloro de la via tero, de la ĉielo via.
En la kuro, la lukto kaj la ŝtonĵeto,
en la elano de la noblaj ludoj brilu,
kaj kronu per la nevelkema branĉeto,
kaj faru la korpon fera kaj brava.
Kampoj, montoj, maroj kiun vi lumas,  
kvazaŭ blank-purpura sanktejo granda,
kaj kuras ĉi-tien, al la sanktejon, pilgrimanto via,
Ho Antikva Spirito senmorta, ĉiu popolo.
Poezio: Kostis Palamas
Muziko: Spiros Samaras
-----------------
Tion ĉi verkis Spiros Sarafian en Facebook.

domingo, 21 de agosto de 2016

Esperanto estas disvastiginta kaj uzinta dum la Olimpiadoj Rio-2016.




 La Internacia Lingvo estas vigle diskonigata dum la Olimpiaj Ludoj en Rio. 

Krom la agado de la Atleto de Esperanto, la maratonisto Walter Fontes, kiel volontulo en la Olimpika Parko, efektiviĝas aliaj iniciatoj. 

Fontes ne nur algluis sciigon, ke li parolas Esperanton, en sian identigilon, sed ankaŭ ĉiam kunportas la Esperantan flagon kaj plurlingvajn propagadilojn. 

La 10-an de Aŭgusto oni disdonis propagandfoliojn ĉe la Muzeo de la Morgaŭo, en la centra regiono de Rio. Tiam okazis maratono por virinoj en tiu loko. Loĝantoj de Rio kaj turistoj estis alparolitaj kaj ricevis foliojn en pluraj lingvoj.
....................

Je la 21-a de Aŭgusto esperantistoj kolektiĝos en la Parko Madureira, je la 10h00. La organizantoj de tiu aranĝo petis, ke la partoprenontoj kunportu E-flagojn.
Ĉiujn tiujn propagandajn iniciatojn kunordigas Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ), Esperanta Kunfratiĝo de la Okcidenta Regiono (EKOR) kaj Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE).




Esperantistoj en la Sportejo Miécimo da Silva. (Foto: E. Caboclo)


sábado, 13 de agosto de 2016

FIDEL CASTRO: 90 -a jarigho: revoluciisto kaj “Soldato de Esperanto”


FIDEL CASTRO: 90 -a jariĝo revoluciisto kaj “Soldato de Esperanto”

"... Mi konsideras min kiel soldato de Esperanto. Ne gravas ke vi ne estas multnombraj, via ideo venkos. Ĝi venkos ĉar ĝi estas justa. Ĉiu nacio havas sian lingvon, la homaro havu la sian: Esperanton.!" El parolado antau la 75-a UK-LA HABANA 1990..-

Festiva tago en Kubo, La komandanto de la historia revolucio, atingis lian 90-an jariĝon. Oni salutis lin revoluciistoj de la tuta mondo...

En ĉiuj lingvoj oni povas trovi informojn pri tiu ĉi homo, kiu ŝanĝis la historion...

Se vi aparenas al la nova generacio de la XXI jarcento, informiĝu.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Fidel_Castro

Aŭ aŭskultu lin:
F.Castro bonvenigas la 75-an UK-1990 en La Habana, Kubo kun esperanta traduko.

Kaj en la hispana, legu lian faman paroladon "La historio  absolvos min"

Eldonita en esperanta traduko:
la historia me absolverá. Discurso Pronunciado por Fidel Castro
en el juicio de la Moncada, el 16 de octubre de 1953
(tradukita al Esperanto kiel La Historio absolvos min / Fidel Castro. Trad: Niurka Escalante. Eld.: Asociación Cubana de Esperanto. - Habana: Martí, 1984. -62 p.)


 (

lunes, 8 de agosto de 2016

TEFA-Esperanto-Futbala asocio, en argentina ĵurnalo "Pagina 12"."





 La kreado de TEFA, "Futbala Teamo" kiu estas la 51-a membro de "NF-Board" ("Nouvelle Federation Board" - aŭ FIFA paralela) estis skcesa agado de D-ro Jorge Montanari kaj lia socia  "Bola sin manija" ( <bulo sen manilo>). Tria foje la selektitaro de TEFA ludis dum lasta 101-a UK -Nitra, en Slovakio.


"Futbalo kiel universala lingvo. 
(El intervjuo  al D-ro Jorge Montanari en revuo KONTAKTO, sept. 2014.)

Oni diras ke la konkura sportumado anstataŭis la militemon de la moderna homo, sed bedaŭrinde ni ne vidas malpliigon de la perforto en la mondo. Male, tio, kion ni rimarkas, estas ofta agresemo en la sportoj.
Oficialan rekonon de internaciaj piedpilkaj asocioj al la Esperanta teamo, okazis la 31an de julio en Bonaero, kadre de la 99-a Universala Kongreso.
La pilko estas moviĝanta bildvortaro, kiun ĉiuj komprenasJorge Montanari kun la pokalo
“Internacia amika matĉo”
Esperantujo rajtas havi sian propran oficialan futbalteamon. Ĝi naskiĝis okaze de la lasta Universala Kongreso en Argentino, kie ĝi ludis sian unuan matĉon. Nia ĉi-eldona gasto, Jorge Montanari, estis unu el la kreintoj kaj trejnistoj de nia teamo, kiu (iom atendite) suferis gollavangon. La apogantaro estis tamen feliĉaj ̶ almenaŭ pro la ŝanco krii "golo!" kelkfoje.
La pilko estas moviĝanta bildvortaro, kiun ĉiuj komprenas. La bona futbalo ne dividas, ĝi kunigas la homaron. Kiam Barcelona ludas kontraŭ Real Madrid, la okuloj de multaj personoj celas la
ekranon: Riĉulo el Svedio, malriĉulino el Rumanio, ĉeha studentino kaj kuba kuracisto spektas la matĉon. Sporto estas kultura fakto. Ĝi estas bona por la korpa kaj mensa sano.
Kiam mi unue renkontis Osmo Buller en la komenco de la UK, li montris al mi ke li estis kunportanta sian futbal-kluban identigilon, de fama nederlanda teamo. Mark Fettes same esprimis sian feliĉon pri la ideo de la futbalmatĉo. Per tiuj lumoj, nia komenca vojo iĝis pli klara.




Lunes, 8 de agosto de 2016
FUTBOL › EL SELECCIONADO DE FUTBOL DE ESPERANTO, UNA IDEA ARGENTINA
Un golazo con la lengua
La idea de aunar idioma y fútbol nació de la mano de Jorge Montanari, Francisco Godínez Galay y Juan Pablo Alvarez, miembros del colectivo alternativo deportivo Bola Sin Manija. Desde 2014, el equipo es el miembro 51º de NF-Board (Nouvelle Fédération Board o “FIFA paralela”).
Final del formulario
Descripción: http://www.pagina12.com.ar/commons/imgs/go-gris.gif Por Fabio Lannutti
Iban 4-4 y faltaban dos minutos para que termine el tiempo reglamentario de un inusual partido de fútbol disputado el último 28 de julio en Nitra, la ciudad más grande de Eslovaquia occidental. En el marco del 101º Congreso Universal de Esperanto, y con una concurrencia de más de dos mil personas hablantes de ese idioma artificial, estaba en juego la 2ª edición de la Copa Zamenhof válida para la NF-Board, entidad que nuclea a selecciones de naciones no reconocidas, regiones separatistas y otro tipo de comunidades que no cumplen los requisitos de la FIFA.
En esa oportunidad se enfrentaban ZMOS (una Selección de Alcaldes de Eslovaquia que venía de ganar la “Champions League” de intendentes de toda Europa) contra la Selección Internacional de Fútbol de Esperanto (con valores como el local Samuel Stano, que tiene sólo 13 años, y el tanque Emile Malanda, de República Democrática del Congo, que se calzó la 9 con 47 años). En el último minuto ganó ZMOS 5 a 4 y se llevó el preciado trofeo, que el año pasado fue a parar a manos de Sahara Occidental.
Pero, ¿qué es el esperanto y de qué manera llega a vincularse con el fútbol? Vayamos por partes, diría un matarife con marcado entusiasmo.
El esperanto es una lengua internacional y planificada, ideada para hacer posible la comunicación entre los hombres de todos los pueblos de la tierra en pie de igualdad y por encima de las diferentes culturas. Tiene una característica distintiva: su neutralidad y la ausencia de privilegios para los hablantes de un idioma nacional concreto. La base de este idioma tan particular fue creada en 1887 por el oculista polaco Lázaro Zamenhof. Según las estadísticas, es la lengua construida más hablada del mundo hoy en día. Con más de 100 años de uso práctico, el esperanto demostró ser un idioma vivo, capaz de expresar todos los matices del pensamiento humano.
La idea de aunar idioma y fútbol nació de la mano de Jorge Montanari, Francisco Godínez Galay y Juan Pablo Alvarez, miembros del colectivo alternativo deportivo Bola Sin Manija, que además inventó el ping pong con obstáculos y fue una disciplina en los World Alternative Games, una especie de Juegos Olímpicos “desquiciados” que se realizan en Gales.
La Selección de Fútbol de Esperanto está plenamente conformada por hablantes de esa lengua de todo el mundo. Cuenta el DT Montanari: “Siempre nos fascinó el fútbol ‘No-FIFA’, por lo que regularmente cubríamos información de ese tipo de torneos en los que juegan selecciones como Gozo (una de las islas de Malta), Darfur, Occitania, Principado de Seborga, República Turca del Norte de Chipre, Islas Chagos, el Kurdistán, el pueblo Mapuche, los Gitanos y muchas más”.
Montanari habla esperanto desde el año 2000. Y cuando en 2013 se anunció que el Congreso Mundial de Esperanto se iba a realizar en Buenos Aires, surgió la idea de crear el seleccionado de fútbol, que desde 2014 es el miembro 51º de NF-Board (Nouvelle Fédération Board o “FIFA paralela”). “Fue una tarea lenta de convencimiento y mucho laburo, pero salió todo fantástico y fuimos creciendo”, dice Montanari, quien junto a sus amigos cumplió el sueño de “inventar un seleccionado y dirigir partidos verdaderos, cuyo fin es usar el fútbol como herramienta de difusión del esperanto para aquellos que no lo conocen, que creen que está muerto o que no tiene utilidad alguna aprenderlo”.
Ahora bien, ¿de qué modo se financia la participación en los torneos? “Es complejo –dice Alvarez–. Por un lado, los congresos son costeados por la Asociación Universal de Esperanto (uea.org), que tiene socios y otros recursos en todo el mundo. Y la selección, poco a poco, se va ganando su lugar. Primero nos contentamos con que nos dejaran probar la locura de armar un partido. Pero este año sumamos la venta de tres publicidades en la camiseta y hasta una señora belga donó dinero porque estaba emocionada con lo que habíamos generado. Aunque en general nuestro socio importante para los esponsoreos es la ciudad donde se dan los congresos, dado que no sólo nos presta un estadio sino que aporta árbitros, terrenos para entrenar y difunde localmente el evento.” Por lo demás, la Liga de Esperanto de Brasil ya financió dos veces el viaje de una de las estrellas del seleccionado, Paulinho Esperantista, quien metió un hat trick en la final de Nitra.
Montanari dirigió en esta ocasión a Novota Zoltan, un ex goleador de Checoslovaquia en el Mundial Sub-17 de Japón 1993, que en realidad juega en la selección de Felvidek, región perdida por Hungría a expensas de Eslovaquia tras la Primera Guerra Mundial. En la selección también participaron futbolistas de Timor Oriental y hasta un jugador de Benín que venía a entrenar sin zapatillas, “hasta que nos dimos cuenta de que no era por rebelde sino... porque no tenía. Y en el mismo equipo había jugadores alemanes de muy buen pasar. Se da una convivencia increíble entre culturas y realidades impensadas”, subraya Montanari.
Pese a haber perdido 5-4 en el último suspiro del encuentro, desde la tribuna esperantista el aliento no cesaba y se cantaban en esa lengua algunas estrofas del himno compuesto por el mismo Zamenhof: “Bajo el sagrado signo de la esperanza / se reúnen los combatientes de la paz / y pronto avanza la obra / por el trabajo de los esperanzados”.

domingo, 7 de agosto de 2016

Babadum: "homo ludens" preferas lerni ludante...


https://babadum.com/play/?lang=24&game=1

La tutmondiĝo  fortege puŝas nin antaŭen... Ĉiutage la teknologio faciligas al ni la vivon, malgraŭ ke ĉiuj ni restu pli kontrolitaj de la maŝinaro... kaj kompreneble fare de ĝiaj "mastroj" kiuj nun ĉion scias pri ni kaj povas facilege manipuladi nin pere de menzogoj kaj stupida novaĵaro.
La SISTEMO donis al ni "interreton" kaj la "poŝtelefonilon" kaj tio kreadis en nin veregan senson kaj konscion de unu homaro sen limoj sur la planedo.  Dume ĝi semadis/as plian malamon por ke ni restu dividitaj kaj en novaj "obstinaj baroj" "eterne militantaj"...

Sed tia ĉi "planeda konscio" fortege vekigas almenaŭ grandan parton de la nova generacio, kiu deziras personan rapidan kaj praktican komunikadon kun ĉiuj... t. e. kun ĉiuj homoj el diversaj lingvoj, kulturoj, naciecoj aŭ religioj.
Estas afero ĉefe de la nova junulara generacion de tiu ĉi jarcento.
La studado de lingvoj progresas  ĉiutage. Miloj da junuloj studas la ĉinan lingvon, kaj multaj aliaj strange foraj aŭ aborigenaj preskaŭ malaperintaj.
La lernado de lingvoj tute ŝanĝis danke al multimedia komputilaro...
Oni ne plus studas dum jaroj la absurdaĵojn de la gramatikoj, sed la vivanta lingvo uzita de la popolo, la radioj, la ĵurnalaro.
Kiuj lernis esperanton scias ke ĝia facileco helpas al rapida komunikado internacia, ĉar estas la nura lingvo kiu havas parolantoj en ĉiuj nacioj kaj popoloj. Do nun cento da miloj eniris en la kursojn de "Duolingvo", kaj aliaj...
Do ne surpriziĝu se BABADUM alportus novan metodon eksklusive pere de imagoj...

Eblas ankaŭ ke "Pokemojn" povu paroli en ĉiuj lingvoj... dum fuĝas el la ĉasado.

Do bonvena homaro kapabla interkompreniĝi pere de propraj lingvoj fare de la maŝinoj, kaj ĉefe fare de la persona rekta homa voĉo kaj emocio... kaj internacie, fare de Esperanto.-

miércoles, 3 de agosto de 2016

Esperantaj interpretistoj... kaj kiel havi du patrinajn lingvojn...


http://blog-bilinguisme.fr/interpretes-professionnels-esperanto/

Interprètes professionnels en action avec l’espéranto.

Posted by  

Voici un aperçu du travail d’interprète de conférence.
J’étais le week-end dernier à Neufchâtel pour une conférence sur l’enseignement de l’espéranto qui se déroulait en espéranto, bien sûr.
Mais pour la rendre accessible aux non locuteurs, l’organisateur avait prévu une interprétation simultanée en français.
Certains interventions se déroulant en français, nous avons également travaillé vers l’espéranto pour les étrangers non francophones.

Video:    http://youtu.be/oTj5HYLnNtE
J’ai pensé à vous et j’ai tourné quelques images avant, pendant et après le travail. En fait, pendant, ce n’est juste pas possible car rien n’est plus gênant que d’être filmé lorsque nous travaillons.
Profitez de cette occasion pour découvrir le point de vue de l’orateur, celui de l’interprète, voir où nous travaillons.
Avec mes collègues Istvan Ertl et Adrian Tanner. Adrian est au micro tandis que je prends les chiffres.
Crédits photo : Mireille Grosjean
Equipe interprètes
L’équipe Espéranto réunie pour cette conférence

Vous avez peut-être l’impression que c’est toujours le même qui travaille ! Au moment où les photos ont été prises, c’est effectivement le cas.
Nous changeons toutes les 20 à 30 minutes ou en fonction des sujets ou du contexte si l’un de nous est particulièrement bien placé pour le traiter. Adrian s’est chargé de l’intervention concernant le système d’enseignement helvétique car il est suisse.
Je me suis chargé des examens du cadre européen de référence pour les langues du Conseil de l’Europe car je suis accrédité pour les faire passer.
Istvan s’est chargé de l’histoire du mouvement en Hongrie car il connaît le contexte.

Après 2 jours en cabine, le colloque se déplaçait à La Chaux de fond pour une troisième journée plus tranquille si ce n’est que j’animais un atelier d’une heure avec chacun des 3 groupes. Le tout étant couronné d’une synthèse en 15 minutes pour redonner toutes les idées à tout le monde sous forme intelligible.
Pourquoi utiliser un interprète pour faire cela ?
La synthèse est ma plus grande force.
Voilà pourquoi l’organisateur m’a demandé d’animer cet atelier.
Mais ce n’est pas tout car l’atelier portait sur l’avenir de l’espéranto, un sujet sur lequel j’ai quelques idées à dire.



Je suis Cyrille Hurstel et j’aurais dû être bilingue précoce mais le destin en a décidé autrement.
Aujourd’hui, envers et contre tout, mon épouse et moi sommes parents de 3 filles bilingues précoces. Et je suis devenu un praticien du bilinguisme précoce.
Ce blog est né du désir de partager mon expérience pour que l’ignorance recule et que tous les enfants du monde aient accès à cette richesse extraordinaire : Avoir deux langues maternelles.
.........
Vous vous posez des questions sur le comment aider vos enfants en langues ? Le moyen le plus rapide de profiter de mes synthèses est de vous rendre ici:
http://blog-bilinguisme.fr/produits/

lunes, 1 de agosto de 2016

Kion opinii pri la elekto de la nova UN-Ĝenerala Sekretario.


La elektoprocezo de la posteulo de s-ro Ban Ki-Moon 
estas malfermita
Konduki la Unuiĝintajn Naciojn, stranga metio
http://eo.mondediplo.com/article2387.html
Konkurado por la anstataŭo de s-ro Ban Ki-Moon ĉe la posteno de ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj estas malferma. Antaŭ la jarfino estos konata la nomo de la elektito, fine de procezo, kiu, la unuan fojon, konsistis ankaŭ el publikaj aŭdadoj. La aŭtoro de tiu ĉi artikolo estis ĝenerala vicsekretario antaŭ ol prezenti sian kandidatiĝon je la antaŭa elekto, en 2006
de Shashi THAROOR 

« LA LABORO la plej mal ebla en la mondo»
En 1953 la unua ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la norvego Trygve Lie (1946-1952) ja per tiuj vortoj priskribis sian postenon al sia posteulo, la svedo Dag Hammarskjöld
Laŭ la pasintaj jardekoj, la laboro ne simpliĝis. La Ĉarto de la UN precizigas, ke la ĝenerala sekretario plenumas la funkciojn de ĉefadministranto kaj de sendependa funkciulo, al kiu la ĝenerala Asembleo aŭ la Sekurec-Konsilio povas konfidi misiojn ne precizigitajn (sed implice politikajn). La nomumito povas decidi, ĉu li deziras esti pli « sekretario » aŭ « ĝenerala ». 

Lia metio enhavas pezajn paradoksojn. Oni atendas de la ĝenerala sekretario, ke li respondu al la deziroj de la registaroj, kaj precipe al tiuj de la kvin konstantaj membroj de la Sekurec-Konsilio (Ĉinujo, Usono, Francujo, Britujo kaj Rusujo, kiun oni nomas « P5 »), sed ankaŭ, ke li montriĝu senpartia. 
Oni postulas de li kvalifikojn konstruitajn en la sekretaĵoj de la burokratio aŭ la diplomatio, sed oni ankaŭ volas, ke li transcendu sian pasinton kaj fariĝu la proparolanto de la planedo, kaj, kial ne, rolu kvazaŭ « sekulara papo ». Li devas asisti la membro-ŝtatojn, por ke tiuj faru la plej bone informitajn decidojn, kiujn li poste devos aplikigi. Sed li ankaŭ devas influi ilian laboron kaj instigi ilin agi en la direkton, kiun li juĝas taŭga. Li mastrumas administracion de 41 081 homoj, timige kompleksan, kaj ankaŭ ĉiujn agentejojn, kiuj dependas de ĝi [1]. Li tamen restas dependanta de la buĝetaj kaj reglamentaj devigoj kaj limoj trudataj de la membro-ŝtatoj. 

Jes ja, li disponas pri senkompara aŭtoritato por pezi sur la internacia politika agado, sed li havas neniun povon por traduki siajn ideojn en agojn, aŭ eĉ akceptigi ilin al la registaroj. "Li reprezentas la mondon sed ne direktas ĝin". Hammarskjöld (1953-1961) ŝatis diri, en la pinto de la malvarma milito, ke servisto de la publikaj aferoj devas esti « politike fraŭlo » sen esti « politike virga », tio estas ludi politikan rolon, sen rezigni pri sia senpartieco nek, kompreneble, pri la respekto al la UN-Ĉarto kaj al la internacia leĝo. 

Akraj debatoj sine de la P5 

KONCERNE la elekton de la ĝenerala sekretario de la UN, ĝi havas malmulton komunan kun la cirkeca usona prezidanta elektokampanjo. Ĝi okazas ege diskrete, preskaŭ sekrete, kaj sub kuratoreco de balot-rajtantaro la plej selekteca en la mondo, ĉar ĝi konsistas nur el la 15 membroj de la Sekurec-Konsilio [2] ; tiuj alelektas la kandidaton, kiu estos submetata al la aprobo de la 193 ŝtatoj de la ĝenerala Asembleo – formalaĵo sen surprizo, la asembleo ja ĉiam konsenteme akceptis la elekton de la Konsilio. Sed en la sino de tiu lasta povas okazi akraj debatoj, konsiderante la vetorajton de ĝiaj kvin konstantaj membroj. 

Ĉi-jare, la veto estas, por Orienta Eŭropo, prezenti kandidaton, kiu ne estu rifuzita de Rusujo aŭ Usono, (la tri aliaj konstantaj membroj verŝajne ne kontraŭos kandidatiĝon de eŭropano). Se la kandidatoj de Orienta Eŭropo ne sukcesas esti akceptitaj de Vaŝingtono kaj Moskvo, reprezentanto de la grupo « Okcidenta Eŭropo kaj aliaj » kiu inkluzivas la ŝtatojn de Pacifiko, povus havi siajn ŝancojn, precipe se estas virino. 

La ideo de virina kandidato ja ricevas kreskantan eĥon sine de organizaĵo, kiu estis ĉiam direktata de viroj. 

Por 2016, la elekto de latinamerikano, afrikano aŭ aziano estas neverŝajna. 

La elekto de 2006, al kiu mi mem prezentiĝis (por fini dua, post s-ro Ban Ki-Moon, inter la sep kandidatoj), estis markita de senprecedenca elmontrado de la kandidatoj : renkontiĝo kun regionaj grupoj, parolado ĉe la jara pintkunveno de la afrika Unio, analizoj de la baloto sur la Interreto, opinienketoj, ĉefartikoloj, kaj eĉ debato sur la kanalo British Broadcasting Corporation (BBC) – la elektito ne partoprenis ĝin, kio konfirmas la marĝenan efikon de publika kampanjo. 

Ekde la komenco, la sudkorea kandidato afiŝis siajn ambiciojn vizitante ĉiun el la dek kvin membro-landoj de la Konsilio kaj promesante al la plej malriĉaj el ili dulandajn interkonsentojn pri helpo al disvolviĝo, kiujn neniu el siaj rivaloj havis la rimedojn egali. Sud-Koreujo estis la sola lando kiu realigis longan kampanjon, bone organizitan kaj financitan, kun la rezulto, ke ĝia kandidato venkis. Tio montras, ke ĉarmo-operacio taŭge alcelita ne estas senutila, kondiĉe ke neniu el la kvin konstantaj membroj oponas al la kandidato. 

La ĝenerala sekretario ne estas elektita pro sia vidado, sia programo, sia elokventeco, siaj kapabloj aŭ sia karismo. Temas pri politika posteno, kies atribuo obeas al politikaj kriterioj, starigitaj ĉefe de la P5 [3]. 
Fakte, la elektitoj estas rigardataj kiel « la malplej neakcepteblaj » el ĉiuj disponeblaj kandidatoj. Pli ol unu fojon, oni ĝojis, ke la elektito ne estigos grandan reagon se, hazarde, li falus el la ŝipo. La P5 ĉiam preferis la profilon « sekretario » al la « ĝenerala », kaj tio ne baldaŭ ŝanĝiĝos. La fakto, ke nun la kandidatoj montras sin al la publiko estas iel refreŝiga ; tamen, la kandidato aprobita de Vaŝingtono kaj Moskvo ekiros nepre kun konsiderinda, eble eĉ neakceptebla, avantaĝo, kompare kun ĉiu alia kanditato. 
La elektoprocezo devas komenciĝi en julio por finiĝi en septembro aŭ en oktobro. 

Neniu dubo, ke la P5 deziras la nomumon de fleksebla sekretario, kiu ne riskas ribeli. 

La historio tamen montras ke eĉ konsento-homo povas foje ribeli kaj plene plenumi sian mandaton. 
Oni memoras la ganaanon, Kofi Annan (1997- 2006), kiu, post la fino de la malvarma milito, konsiderinde etendis la « aŭtoritaton de la parolo » propra al sia funkcio. Li pledis por la moraleco de intervenoj, vokis ĉiujn sekvi la voĉon de sia konscienco kaj admonis la ŝtatojn liberiĝi el la « jugo de la suvereneco » por plenumi sian respondecon pri protekto de la civilaj loĝantaroj [4]. 

En februaro 1998, kiam Usono minacis bombardi Irakon pro tio, ke Saddam Hussein rifuzis kunlabori kun inspekto-misioj de la UN, s-ro Annan, je granda bedaŭro de la kvin konstantaj membroj, ensaltis aviadilon ĝis Bagdado kaj sukcesis solvi la krizon. Tiu sukceso ve estis mallonga, sed, trairante la limojn, kiujn donis al li la mastroj, li montris, ke ĝenerala sekretario povas ludi unuarangan rolon. 

Li ja havas la povon starigi la demandojn pri la tiklaj temoj, sed havas neniun povon dikti la bonajn respondojn. La fama parolado de s-ro Annan pri la eksterlandaj intervenoj, eldirita antaŭ la ĝenerala Asembleo en 1999, ĝermigis ĉiajn pripensaĵojn en la pensfabrikoj kaj sub la plumo de la ĉefartikolistoj, sed havis neniun konkretan efikon. Kvankam la Unuiĝintaj Nacioj estas perceptataj kiel la ejo de la internacia laŭleĝeco, la deklaroj de ties ĝenerala sekretario havas malpli da efiko al la sinteno de la registaroj, ol tiuj de la papo al la nasko-regado. 

Nenio povas plenumiĝi sen la subteno de registaroj, de kiuj la ĝenerala sekretario rajtus, cetere, denunci la agadon aŭ neagon pri tiu aŭ tiu ĉi temo. Li do ne povas permesi al si plej etan ĉagrenan reagon, kiu misefikus lian kapablon ricevi ilian kunlaboron pri aliaj dosieroj. 
S-ro Annan iam citis tiun malnovan ganaan proverbon : « Neniam frapu homon ĉe la kapo dum viaj fingroj estas kaptitaj inter liaj dentoj. » 

En mondo, kiu havas plu nur unu grandpotencan landon, la gvidanto devas pluteni reton de rilatoj, kiu permesas al li certigi la pluvivon de la organizaĵo sen malbonigi sian propran honestecon kaj sendependon. La voĉoj, kiuj leviĝas en Usono por ordoni al li labori je ĝia servo – postulo, kiun ili ne povintus formuli tiel dum la malvarma milito - trudas al li konstantan ekvilibro-ekzercon inter la usonaj interesoj kaj tiuj de la aliaj membro-ŝtatoj. Paradokse, li estas ofte pli utila al Vaŝingtono kiam li afiŝas sian sendependon rilate al ili. 

La kontrolo, pli kaj pli ĉikanema, kiun la membroŝtatoj aplikas al la administrado de la buĝetoj ankaŭ malfortigas la aŭtoritaton de la ĝenerala sekretario. S-ro Annan kaj lia antaŭulo, Boutros Boutros-Ghali (1992-1996), ekiniciatis ambiciajn administrajn reformojn, sen tamen solvi la problemojn de procedura kaj reglamenta inercio en la kampoj sub kuratoreco de la registaroj. 
Fronte al ĉi-lastaj, neniu ĝenerala sekretario povis iam ajn praktiki realan aŭtonomion : la Organizaĵo funkcias sen ambasadoj nek inform-servoj, kaj ĉiu provo akiri tiajn atributojn estas firme rifuzita de la membro-ŝtatoj. La influzono de la ĝenerala sekretario neniam superbordiĝas sur iliajn limojn nek iliajn trezorejojn. 

Jes ja, la venonta gvidanto disponos pri nekontestebla diplomatia legitimeco, kaj pri eĉ pli granda amaskomunikila eĥo. Sed liaj politikaj povoj restos larĝe sub la nivelo planita de la UN-Ĉarto [5]. Por sin trudi, la venonta ĝenerala sekretario devos mastri la administradon de la teamoj kaj la buĝetojn, montri altajn kapablojn pri diplomatio kaj teksi lojaleco-ligilojn kun la eksteraj protagonistoj, aparte la neregistaraj organizaĵoj, la negocisto-grupoj kaj la ĵurnalistoj. 

celojn atingeblajn kaj plenumi sian mandaton per la rimedoj, kiujn ili bonvolos provizi al li. 
La ĝenerala sekretario devos ankaŭ konvinki la naciojn de la Sudo suferantajn pri malriĉeco kaj malstabileco, ke iliaj interesoj estos defendataj sub lia mandato, tamen samtempe daŭrigante intiman kunlaboradon kun la nordaj potenculoj. Li devos samtempe submetiĝi al la povoj de la sekurec-Konsilio kaj esti atentema al la petoj foje pasiaj de la ĝenerala Asembleo. 
Fine, li devos proponi al membro-ŝtatoj politikajn celojn atingeblajn kaj plenumi sian mandaton, per la rimedoj, kiujn ili bonvolos provizi al li.

Malfortaj rimedoj malgraŭ grandaj atendoj 

MIA KONVINKO estas, ke la UN bezonas esti reformata, ne pro ĝiaj malsukcesoj, sed ĉar ĝiaj sukcesoj estas sufiĉe gravaj por pravigi, ke oni investu por ĝia estonto. 
Por tio, la ĝenerala sekretario devos unue konstrui propran vidadon rilate al la amplekso de sia tasko kaj al la limoj de sia funkciio, koncepti kaj esprimi ideon pri la mutacioj imaginindaj- sen ĉesi dume plenumi la konkretan laboron. 

Plej verŝajne, la UN restos pli koncentrita en la geografiaj zonoj, kie ĝi ĝis nun estis nekontesteble efika : kunordiganto de la helpoj dum la ĉefaj homaraj krizoj, plej bona garantianto por kontroli la respekton de la pac-interkonsentoj. Ĉiufoje kiam estos necese administri paciĝantan teritorion, atendante eblan politikan solvon, la mondo sin turnos al la UN, nura ento kapabla transcendi la interesojn de loka povo por agi nome de ĉiuj. 

Mi supozas, ke ĝi ne kondukos militajn intervenojn – escepte kadre de pactenaj operacioj -, eĉ se ĝia leĝdona aparato restas la unua fonto de legitimeco por militaj agoj. La armea forto ne estante la plej taŭga rimedo por evoluigi landon (kiel diris Talleyrand [6], « Oni povas ĉion fari per bajonetoj, escepte sidiĝi sur ili »), paco estos la esenca celo. 

Mi ne vidas alian organizaĵon kapabla cetere ŝtopi la fendojn, kiuj trakuras la fasadon de la « internacia komunumo », tiuj mem tra kiuj disvastiĝas la plagoj de la 21-a jarcento – de la malboniĝo de nia hommedio ĝis la tutplanedaj epidemioj, kaj la malrespekto de la homrajtoj kaj la terorismo. 

Tia povus esti la arkitekturo. Sed domo ne estas hejmo. Estos la tasko de la nova ĝenerala sekretario konduki la Organizaĵon en tiun direkton... Jes ja, malebla laboro. 

SHASHI THAROOR [Barata diplomato kaj politikulo]

Tradukita de: Jeanne-Marie Cash el la franca