lunes, 22 de agosto de 2016

Malfermitaj festivege sukcesaj kaj pacaj OLIMPIADOJ-Rio 2016

MALFERMITAJ KUN GRAN SPEKTAKLO LA OLIMPIADOJ - RIO - 2016

“Cidade maravilhosa, cheia de encantos mil; 
cidade maravilhosa, coração do meu Brasi.... 
Rio, mirinda urbo, el milĉarmoj plena, 
mirinda urbo, koro de mia Brazilo…” 

Sendube la granda urbo, sen grandaj malfacilĵoj plene sukcesis en la organizado de la  XXXI-a Olimpiado.

DANKE AL LA T.T.T. KAJ INTERNACIA TELEVIDO MILIONOJ DA PERSONOJ  SEKVIS LA OLIMPIADAJN LUDOJN DE SPORTISTOJ EL LA TUTA MONDO.

PLI OL DUCEN LANDOJ KAJ DEKUNMILO DA PARTOPRENINTOJ,  KUNVENIS EN LA URBO RIO JANEIRO DE BRAZILO: VERA FRATERNIĜO DE ĈIU POPOLOJ DE LA MONDO SUB LA TRADICIA DEVIZO: "DUM LA OLIMPIADOJ LA MILITOJ DEVAS ĈESI..." TAMEN EN LA OKZAĴO LA  MILITOJ DAŬRIGIS ... Kaj senhonte  eĉ partoprenis la landoj kiu daŭrigis bombardadon kaj mortigojn aŭ teroristaj atakoj... Domaĝe!  Tamen la INTERNACIA KOMITATO, permesis aldoni ke grupo da rifuĝintoj partoprenu nome de la dezirinta paco... idealo de la Olimpikaj tradiciaj ludoj el la greka antikveco.

UNUA FOJE OKAZINTA EN SUDAMERIKO, LA OLIMPIADO PERMESIS KONKURANDON DE LA MONDA SPORTISTARO KAJ ĈIU HACIO MONSTRIS ĜIAN SPORTAN POTENCON LAŬ LA NOMBRA DE LA ORA, ARGENTINA KAJ BRONCAJ MEDALOJ KONKERITAJ.

NUN ATENDENDA POR LA JARO 2020 
LA VENONTAJN XXXII -an TOKIO-OLIMPIADAJ LUDOJ.


OLIMPIAJ LUDOJ
La sportaj ludoj etas atesto de interkulturo kaj paca kunvivado…
Ekde la jaro 776 a.K. Grekujo honoras sian plej malnovan, plej grandan kaj signifan feston, la Olimpiajn Ludojn.
Ĉiuj homoj de la mondo egalrajte partoprenas la grandan feston, ĉiuj homoj en la mondo ĉiun kvaran jaron dediĉas sin al la spirito de la nobla idealo, kiu estas ne nur atleta.
En la antikveco la paca konkura emo, kaj ĝenerale la atleta idealo, tenis gravan rolon en la socio, tiel ke estis kreita esenca rilato inter la anima kaj spirita kulturo, paralele al la ekzercado de la korpo.
La Olimpiaj Ludoj konsistigis la absolutan manifestiĝon de la plej alta atleta idealo, esprimita per la kunveno de civitanoj liberaj, el diversaj urboj-ŝtatoj de la tuta helena lando, homoj, kiuj flankenpuŝis, lasis foren eblajn inter si kontraŭecojn, ĉar en la daŭro de la Ludoj regis ĉie vera, plena armistico.
La grekaj esperantistoj, okaze de la granda, tutmonda festo, sin turnas al la noblaj samideanoj, al la esperantistoj el la tuta mondo, ili esprimas sian varman, elkoran deziron por konstanta tutmonda paco, por konstanta interhoma frateco kaj solidareco.
El la mirinda Rio-de-Ĵanejro eksonis kaj estas disaŭdigita en la tuta mondo la vere belega, vere komuna, tutmonda Olimpia Himno, kiun ni oferas al ĉiuj kun niaj plej bonaj sentoj:

Αρχαίο Πνεύμ’ αθάνατο, αγνέ πατέρα,
του ωραίου, του μεγάλου και τ’ αληθινού,
κατέβα, φανερώσου κι άστραψ’ εδώ πέρα,
στη δόξα της δικής σου γης και τ’ ουρανού.
Στο δρόμο και στο πάλεμα και στο λιθάρι,
στων ευγενών Αγώνων λάμψε την ορμή,
και με τ’ αμάραντο στεφάνωσε κλωνάρι,
και σιδερένιο πλάσε κι άξιο το κορμί.
Κάμποι, βουνά και θάλασσες φέγγουνε μαζί σου
σαν ένας λευκοπόρφυρος μέγας ναός.
Και τρέχει στο ναό εδώ προσκυνητής σου
Αρχαίο Πνεύμα αθάνατο, κάθε λαός.

Antikva Spirito senmorta, sankta Patro
de ĉio bela, granda, vera,
venu, prezentu vin kaj fulmu ĉi tie,
en la gloro de la via tero, de la ĉielo via.
En la kuro, la lukto kaj la ŝtonĵeto,
en la elano de la noblaj ludoj brilu,
kaj kronu per la nevelkema branĉeto,
kaj faru la korpon fera kaj brava.
Kampoj, montoj, maroj kiun vi lumas,  
kvazaŭ blank-purpura sanktejo granda,
kaj kuras ĉi-tien, al la sanktejon, pilgrimanto via,
Ho Antikva Spirito senmorta, ĉiu popolo.
Poezio: Kostis Palamas
Muziko: Spiros Samaras
-----------------
Tion ĉi verkis Spiros Sarafian en Facebook.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario