domingo, 7 de agosto de 2016

Babadum: "homo ludens" preferas lerni ludante...


https://babadum.com/play/?lang=24&game=1

La tutmondiĝo  fortege puŝas nin antaŭen... Ĉiutage la teknologio faciligas al ni la vivon, malgraŭ ke ĉiuj ni restu pli kontrolitaj de la maŝinaro... kaj kompreneble fare de ĝiaj "mastroj" kiuj nun ĉion scias pri ni kaj povas facilege manipuladi nin pere de menzogoj kaj stupida novaĵaro.
La SISTEMO donis al ni "interreton" kaj la "poŝtelefonilon" kaj tio kreadis en nin veregan senson kaj konscion de unu homaro sen limoj sur la planedo.  Dume ĝi semadis/as plian malamon por ke ni restu dividitaj kaj en novaj "obstinaj baroj" "eterne militantaj"...

Sed tia ĉi "planeda konscio" fortege vekigas almenaŭ grandan parton de la nova generacio, kiu deziras personan rapidan kaj praktican komunikadon kun ĉiuj... t. e. kun ĉiuj homoj el diversaj lingvoj, kulturoj, naciecoj aŭ religioj.
Estas afero ĉefe de la nova junulara generacion de tiu ĉi jarcento.
La studado de lingvoj progresas  ĉiutage. Miloj da junuloj studas la ĉinan lingvon, kaj multaj aliaj strange foraj aŭ aborigenaj preskaŭ malaperintaj.
La lernado de lingvoj tute ŝanĝis danke al multimedia komputilaro...
Oni ne plus studas dum jaroj la absurdaĵojn de la gramatikoj, sed la vivanta lingvo uzita de la popolo, la radioj, la ĵurnalaro.
Kiuj lernis esperanton scias ke ĝia facileco helpas al rapida komunikado internacia, ĉar estas la nura lingvo kiu havas parolantoj en ĉiuj nacioj kaj popoloj. Do nun cento da miloj eniris en la kursojn de "Duolingvo", kaj aliaj...
Do ne surpriziĝu se BABADUM alportus novan metodon eksklusive pere de imagoj...

Eblas ankaŭ ke "Pokemojn" povu paroli en ĉiuj lingvoj... dum fuĝas el la ĉasado.

Do bonvena homaro kapabla interkompreniĝi pere de propraj lingvoj fare de la maŝinoj, kaj ĉefe fare de la persona rekta homa voĉo kaj emocio... kaj internacie, fare de Esperanto.-

No hay comentarios.:

Publicar un comentario