PARISO kaj OJNONA (ΠΑΡΙΣ και ΟΙΝΩΝΗ)

Estas ja en la tuta mondo konate, ke la plej granda, plej longa, katastrofa kaj mortokaŭza milito de la tre antikvaj epokoj, estas tiu, okazinta en Trojo (Τροία), la mond-konata Troja Milito (Τρωικός Πόλεμος). Dum multaj jam jarmiloj, ankoraŭ ĝis nun, la homoj lernas kaj diskonigas la famon, ke sola kaŭzo de la terura milito estis unu eksterordinare bela kaj alloga virino, la konata bela Helena (ωραία Ελένη).
Ne nur ĉar mi amas la virinojn, sed ĉar mi estas homo justa, mi devas pledi por la fatala belulino kaj se ne tute renversi, almenaŭ moderigi la ĉiesan maljustan opinion. En la nuna tempo ni kutimas tre ĝuste diri proverbe, ke la tango postulas du partnerojn; mi aldonas, ke ankaŭ la amoro kaj la adulto postulas du partnerojn! Do, ni lasu Helenan, ni jam diris multon pri ŝi, ni prezentu la partneron, la duan kaŭzanton de la granda katastrofo.

Kompreneble mi parolas pri Pariso (Πάρις), unu el la filoj de la troja reĝo Priamo (Πρίαμος), kiu forrabis kaj kondukis al Trojo la reĝinon de Sparto (Σπάρτη), Helenan, kaj kaŭzis la indignon de la Helenoj kaj ties ekspedicion kontraŭ Trojo.
Estas vere, ke antaŭ la naskiĝo de Pariso, la dioj estis avertintaj la trojan reĝan paron, ke tiu filo kaŭzos nedezirindan sortoturnon, eble la tutan detruon de la longe feliĉa Trojo. La reĝino Hekuba (Εκάβη) estis graveda, kiam ŝi vidis en inkubsonĝo, ke ŝi naskis flamantan kaj sangogutantan torĉon, kiu bruligis Trojon. Ajzako (Αίσακος), bastarda filo de la reĝo kaj la plej bona sonĝoeksplikisto de la lando, konsilis la reĝon mortigi la bebon, tuj post ties naskiĝo. Priamo ne povis ignori tian klaran, tute certan averton, sed li ne povis mem mortigi sian infanon, do, tuj post la naskiĝo, liveris ĝin al servisto, kiu, laŭ la ordono, forlasis ĝin en fora, kruta kaj dezerta monta loko. Mirakle, la bebo ne mortis, oni diradis, ke estis ina urso, kiu mamnutris ĝin, ĝis kiam, tute hazarde, trovis ĝin montano, iu Arĥelao (Αρχέλαος), brutpaŝtisto kaj bredisto de taŭroj. Tiele, la infano pasigis sian infanaĝon en foraj montaj lokoj, inter la paŝtistoj, li iĝis tre lerta taŭrobredisto kaj dank’ al la bona eduko kiun ĝi ricevis de la simplanima, sed bonkora kaj honesta adopt-patro, ĝi iĝis unu bonkonduta, afabla kaj brava junulo. Tre frue li iĝis estro de siaj samaĝuloj en la junulaj ludoj kaj aventuroj, li estis forta, tamen ne tre laborema kaj penema. Malgraŭ tio, kiam fremdaj, sovaĝaj ĉasistoj atakis la montan restadejon de la paŝtistoj celante ŝteli brutojn kaj virinojn, Pariso estis la unua, kiu kuraĝe alfrontis kaj forpelis ilin. Post tiu lia bravaĵo, liaj kunuloj donis al li lian duan nomon, Aleksandro (Αλέξανδρος), kiu en la helena lingvo signifas “tiu, kiu repuŝas la kontraŭulojn”. Malgraŭ tiu okazaĵo, la vivo de la juna paŝtisto fluis glate, pace kaj feliĉe.

Feliĉe, ne nur ĉar li ĝuis la belan medion, ne nur ĉar li kunvivis kun bonaj, honestaj kaj virtaj homoj, sed ĉar en lia vivo gravan rolon tenis Ojnona! Kaj tiu Ojnona estis belega junulino, la unua kaj sola amatino de Pariso, en liaj unuaj junulaj jaroj. Ojnona estis nimfo, filino de la rivera duondio Cebreno (Κεβρήν), kaj vivis en la arbaroj de Ido (Ίδη), la plej alta monto de la troja lando. Ojnona estis ne nur tre bela junulino, sed tre bonkora, kompatema kaj helpema virino, tre amata al ĉiuj montanoj kaj ne nur al tiuj. Ŝi havis tre specifan kapablon, ŝi tute bone konis ĉiujn herbojn, ŝi sciis la kuracefikon de ĉiu drog- kaj kuracherbo, kaj tiele ŝi povis prepari la plej efikan sanigaĵon por ĉiu okazo kaj kuraci tute kontentige la malsanulojn, kiuj petis pri ŝia helpo. Tio, tamen, kion Ojnona sciis plej bone, estis la sanigo de ĉia vundo. Por ĉia vundo, morda, pika, unga, skrapa, por ĉia ajn vundo, ŝi havis la taŭgan drogherbon kaj la tute efikan terapion. Estas, do, kompreneble, kial la junulino, kiu tute bonvole kaj senprofite oferis al ĉiuj homoj siajn servojn, estis tiel amata.
Pariso kaj Ojnona renkontiĝis en la arbaro, kie ambaŭ vivis, kiam ili estis ankoraŭ en la pubereco, sed tuj post la unua rigardo, ili pasie enamiĝis inter si. Ili ambaŭ ĝuadis longe sian amon, post kelka tempo ili geedziĝis laŭ la kutimoj de la regiono kaj ili akiris unu filon, Koriton (Κόρυθος). Nu, Pariso, la bela, juna paŝtisto estis unu benita de la dioj, vere feliĉa, juna viro.

Estis la antaŭtagoj de la plej granda, jara festo-foiro, kiu okazis solene en la ĉefurbo, sub la aŭspicio de la reĝo mem. En la programo de la granda foiro estis atletaj kaj aliaj ludoj kaj konkursoj, en kiuj, tradicie, la reĝo premiis la venkintojn per elektitaj taŭroj. Tial, kelkajn tagojn antaŭ la festo, reĝaj servistoj trairadis la montajn regionojn de la lando, serĉante pri la plej taŭgaj bestoj. Kiam tiuj servistoj atingis la bredejon de Arĥelao, ravite ekvidis la plej belan, imprese grand-korpan, blank-makulitan nigran taŭron, kaj kompreneble ili deziris ĝin aĉeti, eĉ oferinte tre altan prezon. Arĥelao hezitis vendi tiun sian beston, ĉar, aparte bredita de Pariso, ĝi estis ties plej amata taŭro. Li hezitis, sed li ne povis rifuzi al la reĝaj senditoj la vendon, do, li, vole nevole, liveris al ili la beston. Kiam Pariso prenis la bedaŭran informon, ĉio estis jam farita, li do, vane afliktiĝis, koleris, indignis, li ne plu povis fari ion. Fine, malgraŭ la kontraŭiĝo kaj maltrankviliĝo de liaj kunuloj, precipe malgraŭ la petoj kaj protestoj de Ojnona, li decidis sekvi la reĝajn senditojn ĝis la granda urbo, celante trovi la taŭgan okazon reakiri sian amatan taŭron. Tiele, li konservis sian memregecon kiam li troviĝis en tute fremda, nekonata medio, en loko kie ĉio estis por li nova kaj stranga. Li estis ege impresita de multo, tamen li ne perdis sian kuraĝon kiam li prezentis sin antaŭ la respondeculoj por submeti al ili sian partopren-peton en la atletaj konkursoj, en kiuj la plej granda premio estis lia amata taŭro. La prezentiĝo de la nekonata, eksterordinare bela junulo en la tereno de la ludoj profunde impresis ne nur la ceterajn spektantojn, sed ankaŭ la nobelojn kaj la membrojn de la reĝa familio. Ĉies surprizo iĝis ankoraŭ pli granda, kiam la nekonata junulo komencis venki sinsekve ĉiujn siajn konkurantojn, multaj el kiuj estis bone ekzercitaj kaj trejnitaj junaj nobeloj.
Iun momenton, granda tumulto kaj plena konfuzo eksplodis, kiam en la stadionon eniris la reĝidino Kasandra (Κασάνδρα), kiu, ekvidinte Parison, ekkaptis hakilon kaj furioze, sovaĝe kriante, sin ĵetis kontraŭ lin, provante lin mort-bati. La lastan momenton oni povis ŝin deteni, tamen la reĝo postulis eksplikojn, li, do, ordonis, ke oni konduku la junulon kaj la reĝidinon antaŭ li. Kiel sciate, Kasandra estis neeraripova divenistino, tamen, pro malbeno de la dio Apolono (Απόλλων), ŝiaj antaŭdiroj, malgraŭ ĝustaj, estis kredataj de neniu. La malfeliĉa junulino lamentante klopodis ĉiamaniere konvinki sian patron, ke je la vizaĝo de la nekonata junulo ŝi rekonis sian perditan fraton, la certan kaŭzonton de la totala katastrofo de Trojo. Kiel ordinare, la reĝo malatentis la aŭgurojn de Kasandra, tamen la ideo, ke la junulo povas esti lia filo, enigis lin en pezajn kaj maldolĉajn pensojn. Estis eble lia kulpa konscienco, estis eble la beleco de la junulo, ties neeksplikebla lerteco je okupoj decaj al nobeloj, pli probable estis haŭtmakuleto sur la dekstra brako de la junulo, tute egala al tiu, kiun la reĝo estis distinginta sur la brako de la forlasita bebo. La reĝo ordonis enketadon, oni venigis en la palacon la adoptan patron de Pariso, tiel, post nelonge ĉio estis klarigita kaj eksplikita, jes, Pariso estis filo de la reĝo, do, plenrajte li prenis sian lokon, ne nur en la palaco, sed precipe en la koro de la reĝo, kiu ekde tiam favoris kaj aparte amis tiun sian longe perditan filon.

Kaj kio pri Ojnona? Estas kompreneble, ke la junulino ne povus havi lokon en la palaco, ne nur ĉar la reĝa familio ne povus ŝin akcepti kiel bofilinon de la reĝo, sed ankaŭ ĉar ŝi ne povus elteni tion. Ŝi estis nimfo, alkutimiĝinta al tute libera, simpla travivo en la libera, belega naturo, apud la ordinaraj, facilanimaj homoj de la monto, ŝi ne povus resti en tegmentitaj lokoj, porti komplikajn, delikatajn robojn kaj ornamojn, paroli kaj konduti laŭregule. Nu, Pariso loĝis en la urbo, ĝuante per ĉiuj siaj sensoj la lukson de la palaca vivo, jes, li loĝis malproksime de Ojnona. Tiu lasta amis lin ne nur multe sed eksterordinare pasie, tiel, ke senproteste ŝi akceptis la novan situacion. Ŝi tute kredis al la forto de ŝia amo, do, ŝi konservis la esperon, ke Pariso post nelonge sentos, same kiel ŝi dolorige, la mankon de ilia feliĉa kunvivado; ŝi senlime konfidis lin, do, malgraŭ sia granda malfeliĉo, ŝi ĉion eltenis, ŝi klopodis montri, ke sufiĉas al ŝi la neoftaj liaj vizitoj, kiuj daŭris nur kelkajn tagojn.
Estas vere, ke en la komenco Pariso ne povis ne pensi pri sia amatino, pri ilia bela, senzorga kaj feliĉa vivado, li sopiris al ŝi, li sopiris al ĉio ŝia. Tio, en la komenco, ĉar la reĝa palaco estis plena je tentoj kaj allogaĵoj. Estis tiom da belegaj sklavinoj, da liberpensaj, fascinaj nobelinoj, da bonvolaj konkubinoj, estis riĉa diverseco de tiaj ĝuoj, tiel iom-post-iome la bildo de Ojnona, en la menso de Pariso iĝis pli kaj pli malklara, iom-post-iome ĝi preskaŭ estingiĝis.

Ojnona sciis ĉion; estis tiom da homoj, kiuj venis el la urbo kaj rakontadis multon pri la faktoj kaj famoj, rilate al la vivmaniero de la riĉuloj kaj nobeloj. Ŝi povis fari nenion, ŝi nur suferis, ŝi nur klopodis elteni kaj konservi ian preskaŭan, obtuzan esperon, ĝis la lasta momento.

Kaj tiu lasta momento venis, kiam atingis ŝin la informo, ke Pariso preparis longan vojaĝon tra la mondo. Kelkajn tagojn antaŭ lia ekiro, Ojnona trovis la manieron renkontiĝi kun li, kaj tiun fojon, ŝi tute forgesis sian devenon, sian reputacion, sian fierecon, ŝi petegis lin, humilece ŝi veis, ploradis antaŭ li, ĉiaforte, sed vane ŝi klopodis ŝanĝi lian decidon. Pariso foriris kaj Ojnona sciis jam tre bone, ke ĉio estis por ŝi definitive perdita.

Pariso foriris, post longe li revenis kaj kun si li venigis fremdan virinon kaj kruelan militon! 
La antaŭdiroj de Kasandra veriĝis, tamen nun estis tre malfrue, nun ĉio estis preninta sian fatalan vojon! La informoj pri la kruela milito, pri la senfinaj mortigoj de la plej bravaj trojaj herooj, pri ĉiuj malagrablaj okazintaĵoj atingis akurate la malproksiman mondon de Ojnona. Kune kun ĉio tio ĉi atingis ŝin informoj pri la fremda virino, pri ties nepriskribebla beleco, pri la pasia amo de Pariso al ŝi, pri ĉio rilata al ŝia propra, neeltenebla malfeliĉo! Ĉiu tia informo estis doloriga pikbato en la koro de la malfeliĉa Ojnona.

Pasis jaroj kaj la milito daŭris kaj daŭris, ĉiam same kruela, sovaĝa, virovora. Malgraŭ tio, Pariso daŭrigis ĝuadi la favoron de sia patro, la komforton de la reĝa vivo, precipe la neelĉerpeblan dolĉecon de la unika sia amorantino. Li ne estis tre lerta en la aferoj de la milito, ne tre ofte li partoprenis batalojn, li ne riskis multe sian vivon, ordinare li batalis de malproksime, ĉirkaŭita de bone armitaj, kuraĝaj kunuloj, li evitis enmiksiĝi en kolizioj kontraŭ la plej famaj helenaj batalantoj, tiel li estis sekura, dum la ceteraj, vere bravaj, distingindaj trojaj militistoj falis la unu post la alia. 

Li estis sekura, tamen nur ĝis kiam venis la kriza tago, venis la fatala momento, en kiu la plej lerta helena arkisto, Filokteto (Φιλοκτήτης) streĉis sian teruran pafarkon, metis la pezan sagon, ekcelis atente kaj pafis!

La neordinara, dika sago trafis Parison ĉe la brusto, ĝi trapasis la kirason kaj Pariso falis! Multaj ŝildoj leviĝis, kovris lin protekte, dekoj da kunuloj ĉirkaŭis, levis lin, per la plej rapidaj ĉevaloj ili transportis lin malantaŭ la murego, en la sekurecon de la reĝa palaco.

La vundo estis tre serioza, ĉiuj plej bonaj kuracistoj de la lando kolektiĝis ĉirkaŭ la vundito, ili faris ĉion eblan, tamen la kazo estis kriza. Pariso suferis multe, la doloro estis ofte neeltenebla, li perdis kaj retrovis mult-foje la konscion, la kuracistoj ne plu povis fari ion, ili retiriĝis, venis la vico de la pastroj, de la preĝoj, de la sanktoferoj.
Tamen, en momento de mallonga pens-klareco, la vundito alvokis sian plej fidelan serviston, li ion povis murmureti al li kaj tuje, la plej bonaj reĝaj ĉevaloj estis selitaj, kaj fideluloj de Pariso fulme kuris sur la monton. Ili atingis la loĝejon de Ojnona kaj plorante transdonis al ŝi la peton de Pariso, ke ŝi iru apud li, kun ŝiaj kuracherboj. Ojnona, kvazaŭ fulmobatita, restis iom senmova, rigidmiena, silenta. En ŝi eksplodis forta batalo inter diversaj, kontraŭaj inter si sentoj, ŝia koro estis preta krevi, kaj tiam, la servisto de Pariso, senpacience ekkriis: “Ojnona, Pariso petas vian helpon, savu lin!”. La larmoj abunde elfluis el la belaj okuloj de Ojnona, sed per voĉo tremanta ŝi respondis: “Li petu la helpon de Helena!”, kaj ŝi fermis la pordon!

Mult-foje mi pensis, ke la kolero de perfidita virino estas forto neretenebla, ĝi estas armilo mortiga; mi pensas pri tio, sed mi ankaŭ meditas pri la vira perfido kontraŭ la sentoj, kontraŭ la virina sindediĉo, kontraŭ la virina varma amo, kaj mi trovas tiun perfidon abomene severa!

Pri tiu afero oni povas longe paroli, oni povas multon skribi, tamen, mia rakontado ne finiĝis, mi devas aldoni ankoraŭ, ke post kelkaj horoj, Ojnona rekonsciiĝis, ŝi metis en sia sako siajn kuracherbojn kaj ekiris, irante al la urbo. Kiam ŝi atingis la palacon, ŝi informiĝis, ke antaŭ kelkaj minutoj Pariso estis mortinta. Ŝi ne haltis, ŝi iris returne al sia monto. Tie ŝi lasis sin al senfina plorado. Kiam ŝi ne plu havis larmojn, iris ĉe fora, sole staranta arbo, de kiu ŝi sin pendumis!

Ŝi mortis kelkajn horojn post Pariso kaj la homoj diradis, ke oni enterigis la malfeliĉajn geamantojn kune, en komuna tombo, sur la monto.
Mi ne povas esti certa pri tio, tamen mi pensas, ke tia fino iom mildigas la maldolĉan guston, kiun lasas al mi tiu ĉi tragika historio!
(elekto, aranĝo de bildoj, de Kostas Kiriakos)