miércoles, 29 de marzo de 2017

1 75a datreveno de la morto de Miguel Hernández

 

 

 https://eo.wikipedia.org/wiki/Miguel_Hern%C3%A1ndez

 

 La 28an de marto 1942 mortis de tuberkulozo la poeto Miguel Hernández en la flegejo de la prizono de Alicante. Lia delikto: fideli al la laŭleĝa reĝimo balote elektita de la popolo, la Dua Hispana Respubliko. El li restas: ĉi dato, paro da genepoj, María José kaj Miguel, niĉo en la tombejo de Alicante kun harstarige simplaj vortoj: “Miguel Hernández, poeto”... kaj lia verkaro: liaj versoj plenaj de lumo kaj de lia varmo de homo respondeca kaj solidara kun la vivantoj kaj kun la revuloj.


Hodiaŭ, en la 75a datreveno de lia forpaso, mi invitas vin trapaŝi lian vojon tra la vivo, la amo kaj la morto kaj volas rememori antaŭ vi neforgeseblan okazaĵon. En Poezio: armilo ŝargita per futuro, komentita antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia, mi jene priskribas la aferon, kiu rilatas al la Hernández’a poemo Lulkantoj pri la cepo, verkita de Miguel en prizono: 

Ne eblas legi ĉi poemon sen senti sin invadita de tenero kaj emocio. Mi havis la plezuron esperantigi, krom aliaj poemoj Hernández’aj, ĝuste la renomajn lulkantojn, kiujn la poeto dediĉis al sia filo Manuel Miguel. La rezulto aperis libro-forme en 1988. Temis pri la komentita poem-antologio Miguel Hernández, poeto de l’ popolo. 
La libron mi prezentis en Valencio, kadre de la tiujara Kongreso de Hispana Esperanto-Federacio. Kaj la familio de Miguel Hernández akceptis partopreni la prezenton! Do mi havis la honoron persone konatiĝi kun la edzino kaj la gefiloj de Manuel Miguel, jam forpasinta ankoraŭ en juno. Kaj la honoron brakumi ilin –iel mi brakumis la bardon de l’ popolo–, kaj publike deklami, duope kun María José Hernández, la nepino de la poeto –ŝi, en la hispana; mi, en Esperanto– la senmortajn lulkantojn dediĉitajn de ŝia avo al ŝia patro. 
Ankaŭ mia patro, alia sammilita venkito, ĉeestis la prezenton kaj apenaŭ povis deteni sin de larmoj kaj tiumomente kaj poste, kiam ankaŭ li brakumis la familianojn de la admirata kamarado poeto. Estis la 17a de julio 1988. Eĉ se nur pro ĉio ĉi, mia danko al Esperanto ne povus ne eterni.
Jen la fina strofo de tiu epok-fara poemo, kiun la beletristino Concha Zardoya taksis “la plej tragika lul-kanto en la hispana poezio”:

"Traflugu la duopan
lunon de l’ brusto:
ĝi tristas pro la cepo,
vi sentas ĝuon.
Kaj ne disfalu.
De nunaj okazaĵoj
ekstere staru.!"

----------------------------------
Vivu la memoro pri Miguel Hernández!
Sanon kaj poezion!
  (Miguel Fernandez en la reto)

viernes, 24 de marzo de 2017

AMIKUMU jam funkcias...


AMIKUMU JAM FUNKCIAS...!
Ĉi tie, en nia urbo, regiono kaj eble nia lando, ni ricevis la APP de AMIKUMU en nia poŝtelefono kaj korekte funkcias..."esperante kaj angle". -amikumu nova beta "tester"-....ankoraŭ malfacilas trovi esperantistojn en la apudaĵoj... ĉar ni ne nur estas la UNUAJ sed eble ankaŭ la UNIKAJ... almenaŭ en nia regiono...



AMIKUMU en beta-versio estos  elŝutebla...


AMIKUMU EN BETA-VERSIO ESTAS JAM ELŜUTEBLA.
Estas longa vojaĝo por ni kaj longa atendo por vi, sed la Beta-versio de Amikumu estas finfine elŝutebla. Mi ne povas esprimi kiel ekscita ni estas por ĉi tiu longe-atendita momento!

Kiel subtenanto per Kickstarter, vi ricevas la ekskluzivan testaliron al la beta-versio de Amikumu. Por elŝuti ĝin, simple plenigu la formularon ĉe www.amikumu.com/beta kaj iam poste vi ricevos retpoŝton al la elŝutejo.
Kvankam la kerno de la apo jam estas evoluigita, ankoraŭ mankas multaj funkcioj kaj belaĵoj. Ekzemple:
·        Serĉeblo por parolantoj krom Esperanto,
·        la povo krei eventojn kaj klubojn,
·        la eblo trovi aliajn laŭ ties interesoj kaj hobioj
·        kaj grafika interfaco, kiu kongruas kun nia ĝenerala dezajn-etoso.  

Krom la supre-menciitaj funkcioj, bonvolu uzi www.amikumu.com/komentu por raporti erarojn kaj sugestojn, kiujn vi eble havas.

Bonvolu esti sciigite, ke per via elŝutado, instalado, kaj alirado de la Beta-versio de Amikumu kaj ties ĝisdatigoj, vi deklaras, ke vi legis, komprenas kaj konsentas esti limigita per niaj 
Kondiĉoj de Uzado kaj Privateca Politiko.


miércoles, 22 de marzo de 2017

Monda tago de l' akvo 2017...mesaĝoj.




 MONDA TAGO DE L' AKVO.

"Aliro al pura trinkakvo and saniĝajn servojn estas en la kerno de la homaj rajtoj and homa digno bezonata por la survivo de virinoj kaj viroj trans la tuta planedo..."
(El la mesaĝo de Irina Bokovs, Ĝenerala Direktorino de UNESKO okace de la Monda tago de l' akvo 2917)



Laŭ konstato de la monda senskrupula uzo kaj malpurigada poluado kaj infektado de l' akvo, jam komencis en la tuta planeda la alarmego pri la manko de sufiĉa pura akvo por la tuta homaro.

La monda manipulado jan konvinkis nin ke ni ne povas trinki alian akvon, ol la puregajn botelon da akvo de la suermerkataro. Pli ankoraŭ, oni proponas nin trinki nur kolorigajn saporigitajn akvojn  -iom pli multekostajn- eĉ se la koloroj kaj saporoj estas "kimiaĵoj"... (Tamen la samaj mondaj organizoj informas pri la kanceraj konsekvencoj...)

La misterio de l'akvo sur la planedo kie verŝajne estis origita la "biosfero" ne estas ankoraŭ sufiĉe esplorinta... ĉar la homo ke li mem estas "akva ento" ne sukcesis koni sin mem.

Ĉu ne estas sufiĉe da akvo sur la planedo por nutri ĉiujn ĝiajn logjantoj? Jes. Estas. Kion okazas ke la grandaj tutmondaj entreprenoj alpropiĝas de la plej grandaj fontoj de trinkakvo sur la planedo? Ili nur pensas en la granda negoco en la vendo da akvo! Tamen havi akvon, estas homa rajto...

La teknologio por malsalado de la markvo jam  ekzistas: do ni devus pensi ke al la homaro neniam  mankos purigan trinkakvon...

Do, nur dependas de ni: harmonii niaj civilizacion al la leĝoj de la naturo.

Jen alvoko por konscii pri la afero:



-…Oni nomas min, Naturo, aŭ Patrina Naturo. Mi estis ĉi tie sur la planedo antaŭ miloj da miloj da jaroj... Mi ne bezonatas la homaron. Sed ĝi bezonas min....
Mi nutris dum miloj da jaroj ĉiuj specojn da vivantuloj....
Ĉia mi, miaj oceanoj, riveroj, ĝangaloj, ktp povas akompani vin aŭ abandoni vin.
De vi dependas... El via nunaj agadoj dependas vian estontecon..."




Message from Ms Irina Bokova, Director-General of UNESCO
 on the occasion of the World Water Day

 http://unesdoc.unesco.org/images/0024/002476/247628E.pdf
"Access to safe water and sanitation services is essential to the human rights and dignity, and the survival, of women and men across the world, especially the most disadvantaged. This is vital for progress across the 2030 Agenda for Sustainable Development – water links all 17 Sustainable Development Goals and their interconnected targets.....
 At a time when demand is growing and limited resources are increasingly stressed by over-abstraction, pollution and climate change, we simply must not neglect the opportunities from improved wastewater management. We cannot afford to waste wastewater – this is UNESCO’s message today..."

martes, 21 de marzo de 2017

21-a de Marto: Monda Tago de Poezio…






Hodiaŭ, la 21an de marto, okaze de la Monda Tago de Poezio en pluraj landoj 
oni diversmaniere omaĝas sialandajn kaj sialingvajn poetojn. Ankaŭ ni en 
Esperantujo rajtas fieru pri niaj poetoj. Kaj inter ili aparte elstaras 
Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiu, laŭ Wiliam Auld, «kvazaŭ mem ellaboris la 
tutan “tradician poezion” en Esperanto».

Je ĉi tiu Tago la novaĵretejo “La Balta Ondo” proponas al vi relegi lian 
poemon “En amara horo”, verkitan en 1924 kaj aperintan en “Streĉita kordo” 
(1931). En ĝi nia “poeto sen popolo” malgraŭ la malperfektaĵoj de la 
esperantista “popolo” (dormema rondo familia, stranga sekto eta) deklaras 
sian fidelon al Esperanto, “la konsolo en nia mond’ amara”.

(Re)Legu la poemon “En amara horo” de Kálmán Kalocsay

Poemoj akompanu vin ne nur en la Monda Tago de Poezio!

Aprila 2017 Revuo ESPERANTO de UEA...


Aprila 2017 ESPERANTO Revuo de UEA



MALFERME:
Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova
“Karaj­ legantoj,
­ vi­ tenas­ en­ la manoj novan numeron de la revuo Esperanto.­Tio­estas­la­1312-a­numero,sed nur la unua por ni, kiel redaktoroj. Kompreneble­ ni­ sentas­ ioman­ eksciton. Multaj el vi subtenis nian kandidatiĝon­ ĉu­ en­ la­ sociaj­ retoj,ĉu­ per­ retmesaĝoj,­ ĉu­ en­ privatajinterparoloj.­Dankegon­al­vi­ĉiuj,­senvia helpo la tuto ne eblus!

Aparte ni dankas la Estraron de UEA­ kaj­ kunlaborantojn­ de­ la­ COne nur pro la decido elekti nin kiel redaktorojn,­ sed­ ankaŭ­ pro­ la­ multflanka­sincera­kaj­sindona­helpo­dumla­preparo­de­tiu­ĉi­numero.­Nun­ni­veresentas nin parto de la teamo, kiu po vas efike­labori­kune,­rapide­kaj­kvalite­solvi­eĉ­la­plej­komplikajn­taskojn.

Kiel­vi­povis­legi­en­la­GazetarajKomunikoj­de­UEA,­okazas­la­unuanfojon­en­la­historio­de­la­revuo,­keĝin­ oficiale­ redaktos­ samtempe­ dure­daktoroj.­ Ni­ tre­ ĝojas­ pri­ tio,­ ĉarni­ ĉiam­ ĉion­ faras­ kune,­ ankaŭ­ enla­ profesia­ agado.­ Niaj­ personaj­ kajprofesiaj­ interesoj­ multe­ kongruas.Ekzistas proverbo, ke “unu kapo estas bona, sed du kapoj estas multe pli bonaj”.

Antaŭ­ ni­ staras­ ne­ facila­ tasko,kiu­komplikiĝas­ankaŭ­pro­la­novajdefioj­al­la­Esperanto-movado­kaj­lamoderna­mondo­ĝenerale.­Sed­ni­netimas­tion.­Ni­certas­pri­niaj­fortoj­kajsentas grandamasan subtenon. Malgraŭ­ opinioj­ de­ skeptikuloj,Esperanto havas propran kulturon, kiu estas­unika­kaj­internacia.­Ĝi­ĉiutagegeneras­ amason­ da­ informoj:­ afiŝojnen­sociaj­retoj,­bildojn,­fotojn,­tekstojn,librojn,­ kantojn,­ filmojn­ kaj­ multon
alian.­En­tiu­ĉi­lavango­aperas­amasegoda bonkvalita kaj interesa enhavo. Se vi havas ion por komuniki, sendu vian kontribuon al la redakcio. Via artikolo povus­aperi­en­la­revuo­aŭ­en­ĝia­retejo.Konstanta­ informado­ pri­ la­ diversajeroj de la Esperanto-vivo kaj kulturo estas vere gravaj por nia vivanta lingvo……”



La enhavlisto de la aprila kajero:

  • 76 ... Malferme: Novaj redaktoroj Anna kaj Dima
  • 77 ... Ulrich Lins pri la historio de La danĝera lingvo
  • 78 ... Malkontinentigismo: 18-litera titolo por analizi!
  • 80 ... Venontaj renkontiĝoj: Kalendaro de la baldaŭaj eventoj
  • 82 ... Recenzo: La legenda legenda biblio de Izrael Lejzerowicz
  • 83 ... Unesko:­ Nemateriaj heredaĵoj
  • 84 ... Turismo kaj evoluo: karavanaj vojoj al Seulo
  • 87 ... Strategia prioritato de la Esperanto-movado: reta esperantista infrastrukturo
  • 88 ... Rete: Subteno akumulita por Amikumu.
  • 88 ... UEA: Oficiala Informilo
  • 89 ... Afriko brilas: Pri novaj radikoj (neologismoj) en la evea lingvo
  • 90 ... Recenzo: La Morto en Venecio
  • 91 ... Ĉu mi povas helpi vin? Faka agado gravas.
  • 92 ... Interese: Walter Klag pri Esperanto-Mono
  • 93 ... Tajvano: Neforgesebla, fruktodona kaj internacia Komuna staĝo de koreaj kaj tajvanaj esperantistoj
  • 94 ... Kalejdoskopo: Mallonge pri tio, kio okazas en la Esperanto-mondo
  • 95 ... Statistiko de UEA
La aprila PDF-versio de la revuo Esperanto estas trovebla sub la menuero TEKO - kune kun pluraj antaŭaj numeroj. Junaj membroj trovos tie ankaŭ aktualajn PDF-versiojn de la revuo Kontakto.