martes, 21 de marzo de 2017

21-a de Marto: Monda Tago de Poezio…






Hodiaŭ, la 21an de marto, okaze de la Monda Tago de Poezio en pluraj landoj 
oni diversmaniere omaĝas sialandajn kaj sialingvajn poetojn. Ankaŭ ni en 
Esperantujo rajtas fieru pri niaj poetoj. Kaj inter ili aparte elstaras 
Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiu, laŭ Wiliam Auld, «kvazaŭ mem ellaboris la 
tutan “tradician poezion” en Esperanto».

Je ĉi tiu Tago la novaĵretejo “La Balta Ondo” proponas al vi relegi lian 
poemon “En amara horo”, verkitan en 1924 kaj aperintan en “Streĉita kordo” 
(1931). En ĝi nia “poeto sen popolo” malgraŭ la malperfektaĵoj de la 
esperantista “popolo” (dormema rondo familia, stranga sekto eta) deklaras 
sian fidelon al Esperanto, “la konsolo en nia mond’ amara”.

(Re)Legu la poemon “En amara horo” de Kálmán Kalocsay

Poemoj akompanu vin ne nur en la Monda Tago de Poezio!

No hay comentarios.:

Publicar un comentario