viernes, 24 de marzo de 2017

AMIKUMU jam funkcias...


AMIKUMU JAM FUNKCIAS...!
Ĉi tie, en nia urbo, regiono kaj eble nia lando, ni ricevis la APP de AMIKUMU en nia poŝtelefono kaj korekte funkcias..."esperante kaj angle". -amikumu nova beta "tester"-....ankoraŭ malfacilas trovi esperantistojn en la apudaĵoj... ĉar ni ne nur estas la UNUAJ sed eble ankaŭ la UNIKAJ... almenaŭ en nia regiono...



AMIKUMU en beta-versio estos  elŝutebla...


AMIKUMU EN BETA-VERSIO ESTAS JAM ELŜUTEBLA.
Estas longa vojaĝo por ni kaj longa atendo por vi, sed la Beta-versio de Amikumu estas finfine elŝutebla. Mi ne povas esprimi kiel ekscita ni estas por ĉi tiu longe-atendita momento!

Kiel subtenanto per Kickstarter, vi ricevas la ekskluzivan testaliron al la beta-versio de Amikumu. Por elŝuti ĝin, simple plenigu la formularon ĉe www.amikumu.com/beta kaj iam poste vi ricevos retpoŝton al la elŝutejo.
Kvankam la kerno de la apo jam estas evoluigita, ankoraŭ mankas multaj funkcioj kaj belaĵoj. Ekzemple:
·        Serĉeblo por parolantoj krom Esperanto,
·        la povo krei eventojn kaj klubojn,
·        la eblo trovi aliajn laŭ ties interesoj kaj hobioj
·        kaj grafika interfaco, kiu kongruas kun nia ĝenerala dezajn-etoso.  

Krom la supre-menciitaj funkcioj, bonvolu uzi www.amikumu.com/komentu por raporti erarojn kaj sugestojn, kiujn vi eble havas.

Bonvolu esti sciigite, ke per via elŝutado, instalado, kaj alirado de la Beta-versio de Amikumu kaj ties ĝisdatigoj, vi deklaras, ke vi legis, komprenas kaj konsentas esti limigita per niaj 
Kondiĉoj de Uzado kaj Privateca Politiko.


No hay comentarios.:

Publicar un comentario