miércoles, 31 de julio de 2019

GLOBALA MEDITADO; 1.A AUGUSTO 2019

Ĉar mi skribas por esperanto-parolanto, mi supozas ke ĉiu esperantisto en la mondo komprenas ankaŭ la anglan (kaj (eble la hispanan, unu el miaj patrinaj lingvoj)...Do vi komprenas pri kiu temas tian ĉi aferon de meditado.
Minimune povas signifi ke mi unuiĝas al granda grupo de milionoj da bonvolulaj personoj el mondo kiu pripensas pri si mem, kion ni estas, kion ni faras ĉi tie sur la planedo, kaj kial nia nuna civilizacion draste estas detranta nian domon...
---
CYBORG WILL SAVE HUMANITY
Novacene: The Coming Age of Hyperintelligence. By James Lovelock with Bryan Appleyard. The MIT Press; 160 pages; $22.95. Allen Lane; £14.99.
My father was, in many ways, a hunter-gatherer,” recalls James Lovelock on the patio of his cottage above Chesil Beach, on England’s south coast. In a poor household, the elder Lovelock not only scrabbled to feed the family, but taught young Jim the virtue of respecting nature and Earth. As a scientist, Mr Lovelock went on to develop Gaia theory, the idea that Earth is a single, complex, self-regulating system. Though initially rejected by life scientists, it became the main way many people conceive of the planet.


---------

La alarmo pri la situacio de la homa komunumo sur la planedo estas granda, ĉar nia situacion komencas esti katastrofa, kaj nia SISTEMO  kondukas nin al memdetruo.

Laŭ HARARI,  la "homo sapiens" fariĝas "Homo Deus"...kaj kion oni povus atendi el "dioj" kiuj ne scias kiuj estas, kion volas, kion serĉas, ĉiam malŝataj kaj ĉiam malkontentaj...?
Do pripensada meditado estas estas mia alvoko al mia lenganta amikaro.

 Meditation LiveStream - Time Correction

Dear Unifiers,

Please join us on Tuesday July 30th at 7pm PST for the Unified Field Deep Dive @ The Resonance Retreat - Nassim Haramein, Foster Gamble and Kimberly Carter Gamble, Gregg Braden and Bruce Lipton will bring to light core concepts of the unified field through the lens of their own research, personal insights and experiences. This will be an intimate evening with some of the most courageous and foremost leaders in the communication, education and application of a unified science worldview. The live stream will be available on www.facebook.com/unify
We invite you to participate in a Global Coherence Meditation via Facebook LIVE At 11:11am PST onAugust 1st! All you need to join is your heart and intention, but if you'd like to engage deeper, download the FREE Global Coherence app to see a map of all the people joining us and get feedback on collective coherence in real-time here: https://apps.apple.com/us/app/inner-balance/id569278747

THE HEARTMATH COHERENCE PRESENTATION FEATURING DIRECTOR ROLLIN MCCRATY WILL BEGINS AT 10:10AM PST AND THE GLOBAL COHERENCE MEDITATION WILL FOLLOW.

If you would like to deepen your participation, you can purchase a heart-rate variability monitor here:https://store.heartmath.com/innerbalance to contribute to the research by registering your coherence during the mediation and beyond.


sent with the deepest love and gratitude for you from the entire UNIFY family
At UNIFY, we conduct Global Synchronized Meditations and Collective Social Impact Campaigns to contribute to the growing field of peace on earth. We unite communities to elevate consciousness on Peace Day, Yoga Day, Water Day, Earth Day, and more. If you’ve read this far, please know we love you! 

lunes, 29 de julio de 2019

IJK-75-a INTERNACIA JUNULARA KONGRESO


KOMENCIS LA 2019 75-a INTERNACIA JUNULARA KONGRESO DE ESPERANTISTOJ
ĈI JARE OKAZAS EN 
SLOVAKIO
 Liptovský Hrádok  
(Se vi ne konas TEJON  kaj la lokon de la Kongreso, serĉu informojn en Google: tie ne ĝenos ĉijare la Eŭropa varma ondo, kaj eble la tagoj estos pluvetaj Horaro GMT+2)

IJK 2019 - 75-a Internacia Junulara Kongreso

Sendube, vi kara leganto, ne aliĝis kaj ne vojaĝis, do restas al ni, al vi, nur informiĝi, ĉefe se vi apartenas al la esperantista junularo, aŭ al Dulingo-lernanto.

Vi trovos ĉion en la paĝoj de TEJO, Tutmonda esperanto-junulara Organizo: < https://www.tejo.org/ >  kaj povas aliĝi, por vojaĝi, ricevi stipendiojn aŭ loĝadon, volontuli, kunlabori aŭ simple informiĝi.
https://ijk2019.tejo.org/en/ 

Ĉi jare aliĝis pli malpli 280 junulaj el dekoj da landoj, do estos sukcesa Kongreso, kaj granda sperto de kunvivado kaj amikiĝo por partoprenantoj el diversaĵ landoj kaj lingvoj uzante la internacian lingvon Esperanton, kaj en ne tro konata lando kiel Slovakio.
https://ijk2019.tejo.org/utilaj-informoj/?fbclid=IwAR0G2CYFAQLVVvdyLIVcGffvqeMBDXz7BkCN99XAWQ9pKFR_yXnVQ8KlqS4
https://www.tejo.org/es/cause/internacia-junulara-kongreso/  (hispane)

ATENTU:
Dum la kongreso, oni vive elsendos! (Rekte al via telefonilo aŭ komputilo)
Alklaku https://www.youtube.com/c/tejoesperanto/live por spekti!
Vi trovos pliajn informojn en la paĝo Viva elsendado.

DO, SUKCESA PARTOPRENO DANKE AL INTERRETO.
KAJ EKDE TIE NIAJN ELKORAJN SALUTOJN AL PARTOPRENANTOJN NOME DE LA ESPERANTISTA JUNULARA
EOL NIA REGIONO.

viernes, 26 de julio de 2019

26 de julio: ESPERANTO-TAGO 2019.

 

 

DUM LA 104-a UNIVERSALA KONGRESO EN FINLANDO
ALVENAS AL LA FINO
LA TUTMONDA ESPERANTO MOVADO
FESTAS LA
ESPERANTO-TAGON
memore de la publikiĝo de Esperanto en 1887.
Jen memoraĵo de Brazila LBV
Festu kun ni en via lando aŭ urbo.

26 de julio: ESPERANTO-TAGO 2019

 

 

DUM LA 104-a UNIVERSALA KONGRESO EN FINLANDO
ALVENAS AL LA FINO
LA TUTMONDA ESPERANTO MOVADO
FESTAS LA
ESPERANTO-TAGON
memore de la publikiĝo de Esperanto en 1887.
Jen memoraĵo de Brazila LBV
Festu kun ni en via lando aŭ urbo.

viernes, 12 de julio de 2019

TEMO DE LA 104-a UK: VIVANTA NATURO, FLORANTA KULTURO.



Olga Shiliaeva pri "Vivanta naturo, floranta kulturo"

Redakcio de la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo intervjuis Olga Shiliaeva, la reĝisoron de la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso, kiu okazos en Lahtio, Finnlando, post malpli ol unu monato.

Revuo Esperanto: La kongresa temo de la 104-a UK estas "Vivanta naturo, floranta kulturo". Ĉu vi povus kurte kundividi viajn pensojn pri la Temo.
Olga Shiliaeva: Kiu ligo ekzistas inter naturo kaj kulturoj? Ĉu eblas kompreni kulturon de iu homgrupo trans rilatoj al ĝia vivmedio? Ĉu detruado de naturo postsekvigas detruadon de kulturo? Ĉu rilatoj inter naturo kaj kulturo estas ambaŭflankaj. Kio do estas kulturo? Tiujn kaj multajn aliajn demandojn ni prilumos dum programeroj pri la Kongresa Temo.Samkiel bestoj kaj kreskaĵoj atingas ekvilibron en la naturo, okupante taŭgan ekologian niĉon, kulturoj strebas al konformeco kun la ĉirkaŭa medio. Certe kulturoj ne estas vivaj estaĵoj en la rekta senco de la vorto, sed ili havas kelkajn ecojn, specifajn por vivaĵoj. Temas pri adaptiĝemo, ŝanĝiĝemo kaj dinamismo. Tio permesas trakti kulturojn kiel naturaj fenomenoj kaj esplori ekvilibrajn rilatojn «vivanta naturo - floranta kulturo». Ĉinoj diras: “Se vi pensas pri la sekva jaro - semu grajnon, se vi pensas pri la postsekva jaro - plantu arbojn, kaj se vi pensas pri 100 venontaj jaroj - eduku homon”.
La 21-an jarcenton oni traktas kiel tempo de la kultura demoralizado. Aktiva aplikado de novaj teknologioj, tutmondaj informsistemoj, ekonomia tutmondiĝo ktp. plialtigas aktualecon de naturaj problemoj interrilate kun homara kulturo.
Samkiel en naturo ekzistas limoj ekde kiuj komenciĝas nereturneblaj procezoj, ankaŭ en kulturoj estas limoj de distordo. Do jam necesas purigadi kulturojn, kiel oni purigadas aeron, teron kaj akvon. Kultura medio devas esti taŭga ne nur por vivantaj homoj, sed ankaŭ por estontaj generacioj. Ĝi samkiel ekologia sistemo devas esti renaskiĝebla kaj renovigebla - kaj tio estas nia komuna zorgo.
Malbonstata natura medio povas kaŭzi homan malsanecon, malbonstata kultura medio - provoki spiritan degradiĝon de aparta homo aŭ tuta nacio, povas mortigi la nacion kiel kultur-historian fenomenon.

Revuo Esperanto: La 2019 estas jaro de indiĝenaj lingvoj, ĉu tio iel rilatas al la Kongresa Temo?
Olga Shiliaeva: Jes, per feliĉa koincido, 2019 estas proklamita de UN kaj Unesko kiel la Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Indiĝenaj lingvoj estas mirindaj trezoroj de indiĝenaj kulturoj, kulturoj bazitaj sur intima interrilato kun naturo.
En mia lando Rusio multaj etnoj de la Ekstrema Nordo formortis kaj, kiel sekvo, malaperis ankaŭ iliaj etnaj kulturoj. Rusiaj sciencistoj antaŭ nelonge sukcesis surbendigi rakontojn de la lastaj aleutoj (indiĝenoj de la Aleutaj insuloj en Alasko (Usono) kaj en Kamĉatko (Rusio)), posedantaj la gepatran lingvon. Ili estas nur sepope kaj loĝas en la Aleutaj insuloj.
Kaj tio ne estas unika afero. Ĉiujare lingvistoj veturas al la plej foraj anguletoj de la mondo por registri la lastajn atestaĵojn de dume ekzistantaj lingvoj kaj kulturoj. Sciencistoj konfesas, ke multaj lingvoj havas, bedaŭrinde, nur kelkajn dekojn de parolantoj - kaj tiujn procezojn oni povas observi tra la tuta mondo. Junaj homoj strebas paroli en la lingvo de plimulto, kiu estas uzata ĉie. Do tiel la gepatra lingvo restas nur en la memoro de maljunuloj, kaj poste malaperas por ĉiam.
Mi mem parolas la indiĝenan lingvon - la udmurtan, kaj la temo tute ne staras flanke de mi. Parte pro tio mi ne rifuzis, kiam venis propono de la Estraro esti reĝisoro.

Revuo Esperanto: Ĉu vi povus iomete malkovri, kiamaniere la Temo estos diskutata dum UK?
Olga ShiliaevaPor prezenti la kongresan temon estas planataj tri podiaj diskutoj. La unua enkondukos vivantan naturon kaj konsciigos la kongresanojn, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al la temo. La dua sesio pritraktos (mal)florantajn kulturojn de la mondo, kio okazis kaj pro kio? Dum la tria sesio temos pri la intima interrilato “naturo-kulturo” kaj ambaŭflanka penetrado.
Poste okazos resuma diskutrondo, dum kiu ni starigos gravajn demandojn pri nia estonteco kaj ebla kunlaboro kun neesperantistaj ekologiaj kaj kulturaj organizoj.
Ankaŭ multaj IKU kaj AIS-prelegoj tuŝos la Kongresan temon, ekzemple Mark Fettes elpaŝos kun la prelego “Indiĝenaj lingvoj kaj la streboj al daŭripovo”. Nordenstorm Leif parolos pri “Laponoj aŭ sameoj – unu popolo en 4 landoj”.
Krome ni atendas viziton de reprezentantoj de 3 sameaj lingvoj kaj planas veni urba gasto kun prelego “La verda urbo Lahtio”.
Kongrestema estos ankaŭ la prelego de Probal Dasgupta pri tradukado de la finna klasikaĵo ”Sep fratoj” en la bengalan surbaze de la Esperanta traduko.
Kaj certe okazos natur-kulturaj ekskursoj: «Natura Lahtio», «Recikligo kaj naturprotektado», «Du subĉielaj akvovojoj» kaj aliaj.

Revuo Esperanto: Kiun celon vi planas atingi, rezulte de tiu laboro dum la UK?
Olga Shiliaeva: Unue, ĉiu homo devas konscii profundan senton de la propra respondeco pri la sorto de la gepatra kaj tutmonda kulturoj. Kiel diris la aviadisto kaj mondfama verkisto Antoine de Saint-Exupéry: “Esti homo signifas senti, ke vi estas respondeca pro ĉio”. Due, ni devas strebi unuiĝi kaj kune labori en diversaj kampoj de tiu vasta problemo. Espereble homoj subtenos min.
Revuo Esperanto: Kaj ankoraŭ iomete pri vi. Ĉu vi ŝatus rakonti pri via esperantistiĝo? Kiam kaj kial vi eklernis Esperanton? Pri kio vi okupiĝas en la Esperanto-movado?
Olga Shiliaeva: Pri Esperanto mi eksciis en mia infanaĝo el televidilo. Tamen pasis multaj jaroj antaŭ ol mi komencis lerni la lingvon. Fine de la jaro 2010 mi rimarkis en loka ĵurnalo reklamon pri Esperanto-kurso. La kurso estis senpaga, tempo kaj loko estis oportunaj por mi, do mi decidis veni al la enkonduka leciono. Ekde tiu momento nek unu tago de mia vivo restas sen Esperanto. Vera parola praktiko kaj mia aktivado en Esperantujo komenciĝis post IJK-2011 en Kievo. En 2012-2014 mi estis komitatano A de TEJO por Rusio, organizis kelkajn retajn kaj surlokajn trejnadojn pri oratora arto, gvidado de diskutoj kaj tempmastrumado. Poste mi estis elektita kiel komitatano B, komisiis en la Kultura Komisiono kaj estris en la Komisiono pri scienca kaj faka agado. Dum kelkaj jaroj mi estis konstanta kunlaborano de la revuo Kontakto. Ekde 2014 ĝis nun mi kunlaboras en la internacia projekto “Teo kaj Amo”. //-//

Jen la 104-a UK-2019 komenzas la 20 de Julio

 


La 104-a UK - Lahtio — Finnlando 
20-27 de julio 2019

JE LA SABATON 2O DE JULIO, KOMENCOS EN FINLANDO LA 104-A UK.

EN LA KUTIMA PAĜO DE UEA ONI TROVIĜAS ĈIAN BEZONATAN INFORMON: PROGRAMON, ALIĜINTOJN, ktp


Ĝis la momento aliĝis 855 personoj el 57 landoj.

https://uea.org/teko/IKU/2019 IKU-universitataj prelegoj. 

FINLANDO ŜAJNAS ESTI FORA LANDO... TAMEN POR LA SAMIDEANARO, LA  UNIVERSALAJ KONGRESOJ ESTAS ĈIAM NE FORGESEBLA AGADO DE LA JARO. DO PARTOPRENAS ALIĜINTOJ EL MULTAJ LANDOJ. EĈ EL ARGENTINO, KAJ BRAZILO PARTOPRENAS FANATIKULOJ DE TEFA, LA ESPERANTA FUTBALA ASOCIO ĈAR LAŬ LA PROGRAMERO JE LA VESPERO DE LA ĴAŬDO 25 DE JULIO, OKAZOS FUTBALMATĈO de TEFA en LA  FUTBALA ARENO EN KASPUISTO... 


Pri la eblaj transdisendado pere de interreto 
de la programeroj de la UK oni ankoraŭ troviĝas informoj.
TAMEN ĈI TIE ONI ESTOS ALDONONTA LA INFORMOJ SE APERAS EN LA KUTIMAJ SOCIAJ RETOJ LASTAMOMENTE.
-------------