domingo, 21 de agosto de 2016

Esperanto estas disvastiginta kaj uzinta dum la Olimpiadoj Rio-2016.




 La Internacia Lingvo estas vigle diskonigata dum la Olimpiaj Ludoj en Rio. 

Krom la agado de la Atleto de Esperanto, la maratonisto Walter Fontes, kiel volontulo en la Olimpika Parko, efektiviĝas aliaj iniciatoj. 

Fontes ne nur algluis sciigon, ke li parolas Esperanton, en sian identigilon, sed ankaŭ ĉiam kunportas la Esperantan flagon kaj plurlingvajn propagadilojn. 

La 10-an de Aŭgusto oni disdonis propagandfoliojn ĉe la Muzeo de la Morgaŭo, en la centra regiono de Rio. Tiam okazis maratono por virinoj en tiu loko. Loĝantoj de Rio kaj turistoj estis alparolitaj kaj ricevis foliojn en pluraj lingvoj.
....................

Je la 21-a de Aŭgusto esperantistoj kolektiĝos en la Parko Madureira, je la 10h00. La organizantoj de tiu aranĝo petis, ke la partoprenontoj kunportu E-flagojn.
Ĉiujn tiujn propagandajn iniciatojn kunordigas Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ), Esperanta Kunfratiĝo de la Okcidenta Regiono (EKOR) kaj Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE).




Esperantistoj en la Sportejo Miécimo da Silva. (Foto: E. Caboclo)


No hay comentarios.:

Publicar un comentario