sábado, 27 de enero de 2018

27-a januara: tago de la holojausta memoro.


Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 723 2018-01-27

DEKLARO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO OKAZE DE LA TAGO DE HOLOKAŬSTA MEMORO


27 januaro 2018. Ĉiujare la 27-an de januaro Unuiĝintaj Nacioj rekonas la Tagon de Holokaŭsta Memoro, la tagon de la liberigo de la ekstermejo Auschwitz-Birkenau kiun starigis la Nazioj kiel parton de sia programo de genocido. Temas pri tago de funebrado, ĉiujara promeso neniam forgesi tiujn kiuj mortis nek la monstrecon de la genocido kiu detruis ilin, kaj tago kiam la popoloj de la mondo estas alvokataj eldiri la vortojn “Neniam Plu” – neniam plu oni permesu ke tiaj barbarismaj agoj okazu.
La Esperanto-movado aparte funebras tiujn kredantojn pri internaciismo kaj internacia kompreniĝo kiuj, ĉu pro sia raso ĉu pro siaj politikaj konvinkoj pereis je la manoj de la Nazioj. Inter ili estis ĉiu rekta familia posteulo de L.L. Zamenhof, fondinto de Esperanto, escepte de unu sola transvivanto – kaj inter ili estis multnombraj esperantistoj en Germanio, Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj aliloke. Ili inkluzivis esperantistajn ŝtatoficistojn, instruistojn, kuracistojn, ĵurnalistojn, poetojn. Kaj inter la travivantoj estis ankaŭ esperantistaj herooj kiuj ŝirmis aliajn for de ekstermiĝo.
Temas ankaŭ pri tago kiam ni memoras tiujn kiuj ne rezistis aŭ ne povis rezisti tiun tiranecon kaj buĉadon; kaj ni promesas, antaŭ la ekzemplo de la Holokaŭsto, kontraŭstari maljustecon kie kaj kiam ajn ĝi okazas. Ni eble memoras la vortojn de la esperantista poeto Leen Deij, kiu en 1948 esprimis sentojn kiuj rilatas al ĉiuj gentoj kaj ĉiuj religioj.
Al la juda foririnto
Li fermis la kofron, manpremis – adiaŭ!
Sen ia protesto li iris… Hodiaŭ
mi tion komprenas; li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
Kun kapo klinita la kofron li portis.
Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis
sen ia protesto… Li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
Kaj iam la filo kun filo parolos,
kaj tiu demandos, la veron li volos.
La mia silentos… kaj povos nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.
Ni sentis kompaton kaj monon kolektis,
dum kelkaj el ni la infanojn protektis.
Sed Auschwitz ekzistis! Nu, kion plu diri?
Ke mi kaj ke vi… ni lin lasis foriri.//-

----------------------------------------------------------
Resuma komentarieto, leginta en la reto:
Kiu kaj kial IU AJN nomis "HOLOKAŬSTON" la "finan solvon"
organiziitan kaj parte plenumitan de la Naziistoj?
Kion vere intencis fari ili kun la "ne ariaj" popoloj kaj kun la plej parto
de la judaro en la programita nova germana imperio?
"Holokaŭsto", estas "ofero al iu ajn dio"... Al KIU dio la germanaro
bezonis oferi mortigon de milionoj da homoj? Oni diras ke

ĉiuj militoj kaj genocidoj estas "ofero" al la veraj dioj regantaj
de la nuna planedo...Iu estas "Princo" de tiu ĉi mondo, laŭ kristana Biblio.j
La uzo de la vorto Holokaŭsto estis jam tradicia en la angla lingvo,
kaj estas tre uzita nun de la judoj...tamen en la hebrea lingvo  oni
nomas tiun ĉi okazaĵon "Shoah", t. e. "katastrofo"...

No hay comentarios.:

Publicar un comentario