sábado, 3 de febrero de 2018

SUKCESA E-KURSO EN M.I.T. -USONO







SUKCESA ESPERANTO-kurso ĉe MIT - USONO.                                                                 MASSACHUSETTS INSTITUTE OF TECHNOLOGUY.
Hodiaŭ -Febr la 2-a-2018-glore finiĝis Esperanto-kurso aranĝita ĉe MIT ( https://goo.gl/ce7D14), laŭ pluraj statistikoj la plej bona universitato en la mondo.
Profitante mian nunan MIT-anecon pro esplorlaboroj en robotiko, mi rajtis proponi kaj kunorganizi kurson dum la januara inter-semestra periodo. Ni havis 11 kunvenojn, kiuj kulminis en altnivela seminario hodiaŭa, aranĝita
de Julie Schwartz kun honora partopreno de prof-ro Esther Schor, el Princeton Universitato, ankaŭ aŭtoro de la fama libro "Bridge of Words" - https://goo.gl/6nNkRV
Temis pri granda kunlaboro inter la membroj de la Bostona Esperanto-Klubo, kaj estis aranĝita jene:
- unu kunveno kiel "apetitigo", kun prezento pri Esperanto, la historio, la nuntempeco, ktp.
- ok lecionoj pri la lingvo
- seminario pri E-muziko
- seminario pri E-literaturo
Entute partoprenis 25 homoj, inter studentoj de MIT, komencant-klubanoj, kaj aliaj homoj. Kelkaj eksteraj homoj aperis sen antaŭanonco danke al Facebook-rekla kampanjo, kaj MeetUp, kio montras kiel utilas bone uzi tiujn ilojn.
*Elkoraj danko*j iras al multaj homoj kaj organizoj:
- BRUEGo (Bostona Regiona kaj Urbega Esperanto-Grupo): multaj homoj subtenis, ideumis, partoprenis, instigis, ktp.
- TEJO, kiu morale subtenis la kurson i.a. per disponigo de sia
vicprezidanto - Esther Schor, kiu tre afable akceptis nian inviton por la literatura seminario - Itala MIT-societo, kiu formale mendis la MIT-ĉambrojn - Andy Rosenbaum, kiu instruis kune kun mi
- Julie Schwartz, kiu prizorgis la seminarion pri literaturo, aranĝis
eventojn en Facebook, kaj afiŝojn
- Janjo kaj Chris Pacejo, kiuj aranĝis informojn ĉe MeetUp
- Benson Smith, kiu afiŝis ĉe la Harvarda kampuso
- edukado.net kiu provizas mirindajn ilojn por instruistoj
- Anna Lowenstein, pro la tre utila elŝutebla instrumaterialo pri
"Esperanto laŭ rekta metodo" (kiun mi tre profite uzis por la kurso)
- Katalin Kovats, kiu senlace tuj respondis kaj subtenegis la kurson per tre utilaj konsiloj
- Marko Rauhamaa, kiu pretigis simplan sed efikan retejon kun 10 lecionoj pri Esperanto (uzitaj de Andy)
- Stano Marcek, kiu ĉiam rapide kaj afable respondis al informpetoj pri lia lernolibro
- E@I kiu realigis la filmetojn "Esperanto estas...", unu el tiuj montrita dum la unua kunveno
- Vinilkosmo, kiu sendis multe da materialo por la seminario pri E-muziko
- Sara Spano', Janjo kaj Chris Pacejo kiuj laŭtlegis literaturaĵojn dum la seminario pri literaturo
- ĉiuj artistoj kiujn ni aŭskultis en la seminario pri muziko, inter kiuj Amindaj, JoMo, Mayoma, Denis Rock Tamba, Junior Ngangu, Viktor Lufimpu, JonnyM, Eterne Rima, Oraj Kantoj, La Perdita Generacio, Eva Fitzelová, kaj Johannes Mueller, Kajto, Ĵomart k Nataŝa, Cristina Casella kaj Roberto Pigro, Kimo, kaj la Koruso kaj Orkestro de Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio
pro la brila muzikigo de Ebrio (William Auld)
- ĉiuj verkistoj prezentitaj dum la seminario pri literaturo, inter kiuj:
L.L. Zamenhof, Henri Vallienne, Marie Hankel, Jeanne (Roksano) Flourens, Kazimierz Bein (Kabe), Antoni Grabowski, Edmond Privat, René de Saussure, Hector Hodler, Julio Baghy, Kálmán alocsay, Gaston Waringhien, Roger Bernard, Émile Grosjean-Maupin, Raymond Schwartz, William Auld, John S..
Dinwoodie, John Islay Francis, Reto Rossetti, Marjourie Boulton, Tibor Sekelj, Baldur Ragnarsson, Tivadar Schwartz (Soros), Giorgio Silfer, Manuela Bottiglioni, Carlo Minnaja, Nicolino Rossi, Gianfranco Molle, Ulrich Lins, Claude Piron, Miguel Fernándex, Liven Dek (Miguel Gutiérrez), Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Spomenka Štimec, Anna Löwenstein, Esther Schor
- Muzaiko.info por montri E-retradion kun muziko kaj paroladoj
- Amikumu, por montri E-apon
- Kosmo Strategio ltd. kiu "sponsoris", pagante por kelkaj Poŝamikoj
*Kuriozaĵoj pri Esperanto kaj MIT:*- Esperanto estis formala studobjekto ĉe MIT en 1909, kiel elektebla kurso, gvidita de Prof. Vogel, kun rekomenditaj lernolibroj: "Lessons in Esperanto", de Bullen, kaj "Unua Legolibro", de Kabe
- antaŭ dekkvar jaroj, en 2004, ankaŭ okazis Esperanto-kurso ĉe MIT, dum la intersemestra periodo, fare de J. Schwartz kaj E. Piateski. Tiutempe estis eĉ oficiala studenta societo pri Esperanto ĉe MIT amike, Francesco Francesco Maurelli

No hay comentarios.:

Publicar un comentario