sábado, 28 de octubre de 2017

INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOLANDO informas

 

[Vere, malfacilas kompreni, kial ne eblas akordojn inter UEA.TEJO-ILEI, ktp kaj la INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOLANDO, reginta kun tiom da sukcesso kaj profecieco  de Koffi Gbeglo, familio kaj loka amikaro. 
S-no Koffi Gbeglo estas elstara esperantisto, profesiulo, kiu studis kaj volontulis en la CO, ktp. Ricevis helpon fare de alia grava esperantisto nederlandana HANS BAKKER kaj UEA men... Kaj li inteligentece profitis el tia ekonomia helpo.
Kompreble ne estas publikaj la kialoj de tia malamikeco. 

Tamen kiel la internacia lingvo helpos al la internacia amikeco kaj frateco ene de la homaro, se ni ne kapablas superi ene de nia movado mem, niajn malakordojn?

Jam sufiĉas ke la CIVITO laboru por la divido kaj detruo de UEA...kaj foje foje sukcesis enmiksiĝi inter Koffi kaj Uea.  Bonŝance malsukcese...!

Oni povas kompreni ke afrikanoj ne povas pardoni al la europa kolonialistaro, la rabadon de iliaj  riĉecoj krom la sklaviĝon, politikan dividon kaj detruon de la aborigenaj lingvoj kaj kulturo. TIO NE POVAS ESTI PARDONEBLA,  plie ankoraŭ ĉar daŭrigas senpune en niaj tempoj.  

Pri tio Koffi mem kaj multaj aliaj esperantistoj en iliaj verkoj denoncadas, kaj nur petas ke UEA ne havu samajn lonialismajn kondukadojn...
Afrikanaj esperantistoj, komprenas ke UEA ne kulpas pro la agado de kolonialistoj, tamen ili volas havi la samajn rajton partopreni la movadon, kiel aliaj eksterlandanoj, eĉ se ili estas "nigruloj" kaj iom rasisme ankor rigardas ilin kiel maledukitaj, barbaraj kaj subevoluintaj, kaj malinteligentaj...
"Ni estas homoj en egalaj rajtoj"
Afrikanaj esperantistoj ne nur bezonas ke ni redonu al ili iom el la rabita riceco, nun kiel ekonomia helpo, sed ĉefe ke ni donu al ilin amon, amikecon, konfidon, kunfratecon...
Ene de la Instituto Zamenhof kaj apude estos tre facile organizi kongresojn, kunvenojn au UK. 
Bonvole atendu ni rapidajn ŝangojn en la apuda estonteco.]

(Resume el retaj opinioj)
 



Ekis la lernojaro 2017-2018 en 
Instituto Zamenhof en Togolando


INFORNAS Koffi GBEGLO <esp.togo@gmail.com>



LA NOVA LERNOJARO 2017-2018 EN INSTITUTO ZAMENHOF (IZo)
==========================================================

Programite por okazi la 25-an de septembro 2017, la lerneja rekomenco finfine okazis la 2-an de oktobro 2017. Tiun tagon, en Instituto ZAMENHOF, multnombraj estis la gepatroj kaj la gelernantoj kiuj ghoje revenis al la Instituto en belaj kaj novaj vestajhoj por rekomenci siajn lernejajn laborojn. La tre bonaj jarfinaj rezultoj de la antaua lernojaro 2016-2017 estis motivigo por multaj gepatroj enskribigi siajn gefilojn en Instituto ZAMENHOF. Post la periodo dedichita al la enskribighoj  la lernantaro de Instituto ZAMENHOF  aspektas jene.

Infanvartejo (CI)
--------------------
Estas  39 gelernantoj :  15 knaboj 24 knabinoj

Elementa nivelo
-----------------

Estas en
- La unua klaso  (CP1) : 47 gelernantoj (18 knaboj 29 knabinoj)
- La dua klaso d (CP2) :37 gelernantoj (17 knaboj) 20 knabinoj)
- La tria klaso  (CE1) :47 gelernantoj (26 knaboj 21 knabinoj)
- La kvara klaso  (CE2) :35 gelernantoj( 13 knaboj 22 knabinoj)
- La kvina klaso  (CM1) :39 gelernantoj( 24 knaboj 15 knabinoj)
- La sesaklaso  (CM2) : 39 gelernantoj( 24 knaboj 15 knabinoj)

Mezgrada nivelo (Kolegio)
-------------------------
Estas en la
- unua klaso (6ème) : 62 gelernantoj(35 knaboj 27 knabinoj)
- dua klaso  (5ème) :54 gelernantoj (27 knaboj 27 knabinoj)
- tria klaso (4ème) :50 gelernantoj (26 knaboj 24 knabinoj)
- kvaraklaso de (3ème) : 50 gelernantoj (31 knaboj 19knabinoj)

Kompare kun la pasintaj jaroj, estas altigo de nombroj de gelernantoj en iuj klasoj kaj malaltigeto en aliaj. La altigo aperas chefe en la sesa klaso de la elementa nivelo kaj en la kvara klaso de la mezgrada nivelo. Okazis tiel pro la fakto, ke :
- En Instituto Zamehof (IZo) la rezultoj  de la jarfinaj ekzamenoj  de la sesa klaso elementa kaj de la kvara klaso mezgrada estis tre bonaj kaj ebligis al la kandidatoj ricevi siajn finstudajn diplomojn en la niveloj.
- La malaltigeto de nombro en iuj klasoj, precipe elementnivelaj, kauzis la fakto, ke nun kreighas  chie neleghaj  lernejoj (kvazau nigrmerkajhoj)  en la urbo Lomeo. Tiuj neleghaj lernejoj ne havas  permeson de la shtato por funkcii.Plie, ili ne pagas imposton al shtato, nek asekurigas siajn instruistojn. La instruistoj de tiuj lernejoj havas salajrojn nur dum la lernotempo, kaj neniom dum la ferioj. Ech mankas necesejoj en tiaj lernejoj. Male, Instituto Zamenhof estas tute legha lernejo, kiu asekurigas chiujn siajn laborantojn.  La lernokotizo en la neleghaj lernejoj estas pli malaltaj ol tiuj de Instituto Zamenhof. Jen do iuj gepatroj, kiuj komprenas neniam preferas neleghajn ( NIGRAJN au SOVAGHAJN)lernejojn por pagi malpli, tute forgesante, ke la kvalito estas pli bona ol la kvanto. Sed, kiam la gelernantoj atingas ekzamenajn klasojn gepatroj petas ilian enskribighon en IZo. Tamen Instituto Zamenhof havas tre bonajn nombrojn de gelernantojn.

Oni povus demandi pri la sorto de Esperanto en Instituto Zamenhof.
Jes, la lingvo estas regule instruata. Chiujare IZo havas pli ol 60 novajn gelernantojn, kiuj la tutan lernojaron studas Esperanton. Tiel funkcias tiu sistemo de 2004 ghis nun 2017-2018 kaj pli poste. Tio klarigas parte la Esperanto-nivelon bonan de togolandanoj, char preskau chiuj junaj esperantistoj togolandaj eklernis Esperanton en Instituto Zamenhof.Ech en Benino kaj Kotdivuaro estas nun junaj espeprantistoj kiuj eklernis Esperanton en IZO, kaj ne nur tion.

La informadika kurso regule okazas por chiuj gelernantoj de la kolegio. Ili lernas teksprilaboron kaj la uzadon de aliaj programoj, jes ankau la utiligadon de interreto.


Komprenindas la kvazau devizo de la lernejo "En Instituto Zamenhof, oni lernas ne por la diplomo, sed por la vivo......." ( la tuta medidtajho aperas sube). La instruado en Instituto Zamenhof koncernas la formadon de kompleta homo. Tion chi atestas gepatroj,  kiuj asertas, ke la gelernantoj de IZo havas tute alian konduton kompare kun gelernantoj de aliaj lernejoj. Ho jes, ankau gelernintoj de IZo ion tian rakontas. Tiel ili montras sian dankemon al tiu lernejo, kiu taskas al si kontribui en la formado de homo kompleta pere de siaj lecionoj diversaj.

Spirito de la lernado en Insituto Zamenhof
-----------------------------------------

Kion ni sciu pri niaj instrulaboroj en Instituto Zamenhof,
tio estas :
1. Konsciu ni, ke ni faras ne ordinaran lernejon, sed modelan lernejon.
2. Necesas krom faka kompetenteco de la instruisto ankau aliaj ecoj:
- instrui en spirito de toleremo kaj frateco
- instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo
- instrui kun chiama atento al sano, higieno kaj ordo
- instrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraghigado
- instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj
- instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto
- ne nur instrui sed ankau labori por ke la lernejo enspezu ekonomie
- krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la lernejo
- serchi bonajn rilatojn de gepatroj, por ke tiuj interesighu  pri la lerneja vivo
- kaj helpu ghin
3. Oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo.


 Kompilis Dzifa kaj Koffi GBEGLO

No hay comentarios.:

Publicar un comentario