jueves, 30 de mayo de 2019

UEA daŭrigas aktivadon en la Reto.


UEA - UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO
DAŬRIGE AKTIVADAS
KAJ SENDAS RETINFORMOJN POR LA AVERAĜA DORMANTAJ ESPERANTISTOJ.

ESPERANTO ANKORAŬ NE MORTIS.
SED ESTAS VIVANTA LINGVO TUTMONDA


ESPERANTO.NET



Ni invitas vin ekkoni kaj uzi gravan rimedon por disvastigi Esperanton. Esperanto.net estas retejo de UEA, kiu provizas bazajn informojn pri Esperanto, kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti landajn, regionajn aŭ lokajn asociojn. Tiuj informoj disponeblas en 66 lingvoj kaj la retejo aŭtomate montras la lingvon de la vizitanto.

Amikoj de Esperanto

Per la retejo jam aliĝis pli ol 600 Amikoj de Esperanto, kiuj konsistas el homoj, kiuj ĵus konatiĝis kun Esperanto kaj al kiuj ni sendas mesaĝojn por sciigi ilin pri la lingvo, pri UEA, pri TEJO kaj pri la koncerna landa asocio.
Ni sendas la enkondukan dulingvan mesaĝon en Esperanto kaj la anglaarabafarsiaportugalahispana kaj franca. Tiuj lingvoj reprezentas 87% el ĉiuj aliĝintoj. Se vi volas helpi nin sendi mesaĝojn ankaŭ en via lingvo, bonvolu kontakti nin.
Ni sendos ankaŭ mesaĝojn en Esperanto al eks-membroj de UEA.

Traduko kaj plibonigo de la tekstoj


La nova versio de la retejo disponeblas en 16 lingvoj. Ni bezonas volontulojn por traduki aŭ plibonigi tradukojn. Ni proponas ne laŭliteran tradukon, sed adapton de la baza teksto en Esperanto. Ni sugestas, ke oni kreu laborgrupojn por tradukado kaj plibonigo de la tekstoj, preferinde kun la partopreno de la koncerna Landa Asocio. Se vi volas ricevi la tradukendajn dosierojn, bonvolu kontakti nin.

Ĝisdatigo de la mondmapo


En nia retejo estas bela mondmapo, kiu montras esperantajn asociojn aŭ klubojn. Bonvolu viziti http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj kaj kontroli la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo en la kadro aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon serĉatan. Se vi trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion per nia formularo: http://tinyurl.com/mondmapo.

Unu lerneja leciono pri Esperanto!


En la baza lernejo, ĉiuj devus lerni iom pri Esperanto, minimume per unu leciono. Tiu leciono povus okazi kadre de la instruado de fremdaj lingvoj, aŭ de aliaj temoj (ekz. historio, sociaj kaj politikaj sciencoj). Konatiĝu kun la baza ideo de Klaus Friese, kiu vizitis jam pli ol cent lernejojn en Germanio: http://esperanto.net/eo/leciono/.
 Kunagu kun ni!
Ĉi tiu retejo apartenas al vi. Uzu ĝin kaj helpu nin disvastigi ĝin al ĉiuj. Indiku la retejon al viaj ne-esperantistaj amikoj. Plusendu tiun mesaĝon en la diskuto-listoj kaj grupoj en via lingvo. Partoprenu!
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj (necesas ensaluti)
Gazetaraj Komunikoj de UEA-N-ro 804-2019-05-28

No hay comentarios.:

Publicar un comentario