lunes, 6 de mayo de 2019

CENT JAROJ DE LA NASKIĜO DE EVA PERON.

"Don't cry for me Argentina!"

(Tia ne estis vorto el Eva Peron sed de la brita komponisto)

https://www.youtube.com/watch?v=KD_1Z8iUDho (angle)


En la longa historio de la homaro, la grandaj homoj 
kaj feminoj ĉiam eniris en la vicon de kontesteblaj personoj kie la amo, malamo kaj envio aperas kiel bilanco tra la vero kaj malvero. Oni ne bezonas ĉi tie ke ni plie aldonu historiajn atestojn.
-----
Ĉar ni nur volas mencii la tragican historion de 
EVA PERON (1919-1952), fama argentina femino kiu apenaŭ dum sep jaroj kiel edzino de la Prezidento de Argentino, sukcesis revolucii kaj ŝanĝi la vivon de milionoj de kuncivitanoj... 
Ŝi intenzege laboradis ĝis kiam falis je malsana kancero.
------
Resume oni povas legi en Wikipedio pri ĝi:
https://en.wikipedia.org/wiki/Eva_Per%C3%B3n
kaj pri la fenomeno "Peronismo-Justicialismo" ĉe
https://en.wikipedia.org/wiki/Peronism
NU, JEN KIEL ŜI VERKIS AŬTOGRAFIECAN LIBRON KIE ŜI VOLIS MANIFESTI LA "KIALON" DE ŜIA VIVO, FAVORE DE LA LABORISTARO KAJ MALRIĈULARO DE LA LANDO.
Verkita en la hispana patrinlingvo, aperis unu jaro antaŭ ŝia forpaso, kaj la registaro decidis eldoni en pluraj lingvoj.
Do tuj oni akceptis ankaŭ ke la libro aperu en la internacia lingvo Esperanto.
Argentina esperanista profesoro ANDRES VILLAFRANCA (1889-1872) prenis la taskon traduki ĝin esperanten.

Bedaŭrinde en 1955 milita puĉo fare de perfida grupo de militoj,kondukita ekde Usono kaj Britio kun apogo de la loka katolika eklesio,kaj amasmedioj detruadis la tutan socio-ekonomian agadon, kaj malpermesis eĉ pronoci la nomon de Peron, Eva Peron, ktp.
Ŝia tombejo estis profanita, ŝi korpo sekrete translokita al Italio, ktp. ktp.
kaj ĉiuj hororoj kiu kapablas la malamo de la homoj.
Kopio de la traduko esperanten oni sukcesis savi, kaj ankaŭ manskriba alia libro dictita voĉe de Eva dum ŝia lasta monato de vivo, ankaŭ survivis kaj estis eldonita multaj jaroj poste sub la nomo MIA MESAĜO.
----
MEMORE DE TIAJ HORORAJ TEMPOJ...
KAJ 
EN LA CENTJARIĜO DE LA NASKIĜO DE EVA PERON
NI VOLUS LASI TIAN ĈI ATESTON EN LA RETO.

Unua originala eldono de la verko.
Projekto de la esperanta eldono.
Jen unuaj kaj lastaj vortoj de la libro:

“Tiu ĉi libro naskiĝis el la plej intimo de mia kojoro. Malgraŭ ke, tra ĝiaj paĝoj mi parolas pri miaj sentoj, kaj mia propra vivo, en ĉio kion mi skribis, la plej simplaj el miaj legantoj, ne trovos alian aferon, ol la animon kaj la vivon de Ĝenerala Peron kaj mian koran amon por li kaj por lia celo..."

Mi sopiras nenian honoron...Tiu estas mia inklino kaj mia destino. Tiu estas mia destino. Kiel iu ajn virino el mia popolo mi volas plenumi ĝin ĝis la fino. Eble iam kiam mi definitive foriros, iu diros pri mi: kiel diras multaj filoj de la popolo kiam ilia patrino ankaŭ definitive forpasas: ĵus nun ni konstatas ke ŝi tiom multe amis nin!

Skanigita kopio de la nura ekzemplero de la traduko.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario