viernes, 26 de abril de 2019

Kleriga Esperanto-aktualiĝo ĉe la UEA-CO.

Jen la domo de la CO de UEA en ROTTERDAMO, kie ĵus okazis la kunveno nomata MALFERMA TAGO, en ĝia 50-a vico. Leginde la informaro de la UEA Gazetara Komuniko kaj aŭskultinde la prelegaro. Multfoje en la reto oni legas kritikojn pri UEA kaj ĝiaj estraranoj kaj oficistoj, kaj pri ĝia ekonomia situacio, ktp.  Do jen okazaĵo por ni, kiuj estas for kaj ne havas tro da tempo por legi esperantaĵojn, okazaĵo legi kaj aŭskulti rektajn voĉojn el gravaj esperantistoj kunvenintaj ĉe UEA

KLERIGE KAJ KLARIGE 

ĈE LA 

50-A MALFERMA TAGO DE UEA

En la paska sabato, la 20-an de aprilo 2019, okazis la 50-a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Partoprenis 43 homoj, iom malpli ol en antaŭaj okazoj, sed la programo estis same bunta kaj riĉa kiel kutime. Ĉeestis ses el la ok estraranoj de UEA, kies printempa kunsido komenciĝis jam vendredon kaj daŭris ĝis lundo (du estraranoj, Lee Jungkee kaj Emilio Cid, partoprenis nur skajpe por ŝpari kostojn; aliaj pagis siajn proprajn vojaĝojn). Aperis ankaŭ malnovaj oficistoj inkluzive de István Ertl, eksa redaktoro de la revuo Esperanto, kaj Nikola Rašić, eksa kongresa sekretario.

Tiuj, kiuj ne ĉeestis la aranĝon, povos tamen spekti grandan parton de la enhavo per videoj. Jen la listo de programeroj kun ligiloj:
Ionel Oneţ (libroservisto), prezento de la libroservaj novaĵoj (video).
Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova (redaktoroj de la Revuo Esperanto): "Reta Revuo Esperanto: kio ĝi estas?" (video);
Manuela Burghelea (volontulo de TEJO): “Tutmondaj voĉoj: civitana amaskomunikilo en pli ol 40 lingvoj” (video);
Trezoro Huang Yinbao (estrarano de UEA, ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto): “Disvastigo de idealoj kaj valoroj de Unesko per Esperanto” (video bedaŭrinde ne disponebla pro neantaŭviditaj teknikaj problemoj)
Katalin Kováts (Edukado.net): "Kiel evoluigi niajn lingvokapablojn? - Metodikaj konsiloj eĉ por fluparolantoj" (video)
Stefan MacGill (Vicprezidanto de UEA): "Radikoj de la Volontula Servo kaj teknologio en la Centra Oficejo" (video);
Mark Fettes (Prezidanto de UEA) - Prelego “Esenco kaj estonteco: La signifoj de Esperanto kaj UEA por la nuntempa mondo” (video).

Post la prelego de Fettes (montrata en la sama video), estis okazo por la publiko starigi demandojn al li kaj aliaj estraranoj. Ne surprize, la ĉefa temo estis la financa situacio en UEA kaj la estonteco de la Centra Oficejo. Jam antaŭ kelkaj semajnoj, la Prezidanto anoncis al la Komitato de UEA ke li kaj la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer iniciatis procezon por ŝpari ĉe la salajroj, kiuj konsistigas du trionojn de la jaraj elspezoj (la deficito jam kreskis ĝis unu triono). Ertl demandis, kiel oni plenumos la laboron per malpli da laborfortoj. Rašić kritikis la ofertojn faritajn (private, unuope) al la oficistoj. Fettes kaj Schäffer respondis per klarigoj pri la utiligo de pagataj kaj volontulaj laborfortoj, la jura kadro por la reprilaboro de kontraktoj kaj la transpreno fare de la Estraro de diversaj taskoj antaŭe faritaj en la Oficejo. Kováts esprimis subtenon al la preteco de la Estraro alfronti la financan defion kaj ne pluŝovi la problemon al la venonta Estraro – starpunkto, kiu rikoltis aplaŭdon de la publiko. Alia ĉeestanto demandis, ĉu okazos pliaj Malfermaj Tagoj, al kiu venis la respondo: jes, nepre.

La plej multaj programeroj estis filmitaj kaj rete elsenditaj en Fejsbuko, kvankam teknikaj problemoj iom ĝenis la elsendon. Foto-raporton oni povas trovi en la Reta Revuo: revuoesperanto.org/mt2019. La kostojn de la aranĝo grandparte kovris diversaj donacantoj, responde al alvoko de estrarano Fernando Maia, kiu agnoskis kaj dankis ilin fine de la programo. Detaloj aperos en Oficiala Informilo de la revuo Esperanto.////
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 798 - 2019-04-26

No hay comentarios.:

Publicar un comentario