martes, 21 de mayo de 2019

20-o de majo: internacia tago de la abeloj.

20 de majo: 
WOLD HONEY BEE DAJ
MONDA TAGO DE LA ABELOJ
Sendube tio ne povas esti priokupiĝo  de la averaĵa esperantisto nek de la plej granda parto de la urbanaj loĝantoj de la planedo.
Tamen la afero estas tre grava:
Abelaro kaj aliaj insektoj polinigintaj, estas en la tuta planedo en grava danĝero, kaŭze de la agrotoksikaĵoj.
La afero ne temas nur pri la estonta manko de mielo, 
sed ĉefe de la manko de polinigiĝo de la tuta frutarbaro.

La afero estas pli grava ol povas pensi. Kaj en la tuta mondo jam fariĝas socio-ekonomia problemo apud la klimataj ŝanĝoj.

Ĉar jam granda kvanto de la homaro estas "urbana" t.e. loĝas en grandaj au malgrandaj urboj, tiaj ĉi loĝantoj nenion scias au spertas pri la "agrotoksikaĵoj". Do ne povas priokupiĝi, nek multon legas (se ne intence serĉas en la reto) ĉar la amasmedioj apartenas al la samaj grandaj internaciaj korporacioj kiuj fabrikas kaj uzas agrotoksikaĵojn, kaj aliaj kemiaj toksikaĵoj kiuj eĉ en nia propra domo malsanigas nin.


Iam, iu lerta esperantisto faris proponon por "nepagipovuloj" kaj "senlaboruloj" esperantistaj, ĉefe el la tria mondo, -sudamerikanoj kaj afrikanoj- pri la "bredado de abeloj" kiel fonto de la bezonata mono por survivadon.
Li disvastigis la verkon de 
A. P. ANDERSEN - "Pri la bredado de abeloj"
eldonita antaŭ multaj jaroj, kiu havas la ĉefan instruadon por facile lerni kaj fariĝi "apikulturisto". Sendube trovebla en ĉiuj esperantaj bibliotekoj-
Eĉ al afrikanoj kaj sudamerikanoj kiuj loĝas ĉirkaŭ arbarojn aŭ ĝangalojn, invitas malkovri aa sovagjan abelojn, kiel mielo oni povas rakolti... La rekomendo: ne detrui la tutan abelejon, por ke la abeloj povu survivi kaj daŭrigi la rikoltadon de polenon kaj eliksirojn el la floroj.

En la jaro 2017, la UN starigis la 20-on de januaro kiel "monda tago de la abeloj" -finfine priokupita pri la mortigo de abeloj fare de toksikaĵoj- memore de la eslovena 
ANTON JANŜA (1734-1774) 
pioniro de la moderna Apikulturo.
https://es.wikipedia.org/wiki/Anton_Jan%C5%A1a
------------------

No hay comentarios.:

Publicar un comentario