Mostrando las entradas con la etiqueta Socialismo. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta Socialismo. Mostrar todas las entradas

sábado, 11 de mayo de 2019

Foje foje legindas retaj disputetoj...


Vilhelmo Lutermano a través de rezo.net 

10 may. 2019 23:58 (hace 21 horas)
para Diskutlisto
Por kompreni Jurij, la afero statas sufiĉe klara, ne necesas ion aldoni. Pri Bardhyl necesas  scii,  ke li estis civitano de la Albanujo de Enver Hoĝa, 
tie instruis marksismon 
kaj nuntempe en Albanujo ne apartenas al la granda amaso de albanoj en malriĉeco. 

Li estas unu el la malmultaj albanaj Esperantistoj, vidas la konfliktojn, en kiuj la albanoj en la regiono troviĝis, el nacia albana vidpunkto kaj, ne mirige, laŭ tio ankaŭ difinas amikojn kaj malamikojn. ĵus aperis ĉe MAS, per lia helpo, libro de albana verkisto, kiu estas ambasadoro de Albanujo en Parizo, Ylljet Alic,ka: Sloganoj el ŝtonoj, ankaŭ en la germana, sub la titolo "Steinerne Parolen", rakontoj, kiuj priskribas absurdajn,  sed realajn situaciojn en Albanujo dum la hoĝaa kaj la post-hoĝaa tempo. Estus bone legi tiujn rakontojn por iom kompreni Bardhyl.

Liaj eldiroj, en kiuj li identigis komunismon kaj faŝismon, montras, ke li en la hoĝaa Albanujo neniom lernis de la marksismo, kiun li instruis. Kaj, kiel multaj, poste estis naŭzita de tio kaj ne emas plu okupiĝi pri tio, eĉ se nur pli bone kompreni sian propran pasntecon …
Ĉu lia kulpo? Aŭ kies kulpo?

Kiu legis la ĵus aperintan libron de Alfredo Kozingo: "Supreniro kaj pereo de la reala socialismo"[1], tiu scias, ke eĉ Gorbaĉovo estis en la tiama situacio senhelpa,
interalie ĉar li konis nur supraĵe la stalinisme kaj krome dogme deformitan marksismon, en la formo de la  stalina (kaj tute mallenina) "marksismo-leninismo". 
Do, ni prefere ne kulpigu homon pri mankoj, kiuj apartenas al tutaj generacioj. Estas la horo de ĝusta informado, instigado al kleriĝo por povi kompreni tion, kio okazas en la mondo.

La malfacilo en tiuj ĉi demandoj troviĝas ankaŭ en la fakto, ke la krimegoj de Stalino tre similas al tiuj de Hitlero, kio faciligas al la imperiistoj igi la homojn identigi faŝismon kaj komunismon, krome silentante pri la fakto, ke ĉe la stalina flanko temis tute ne pri komunismo (eĉ Stalino mem ne diris tion), sed pri stalinismo.

Mi ŝatus atentigi pri io tre aktuala: La usona prezidanto ĵus anoncis, ke li agnoskas Brazilon (do tiun aktuale regatan de la faŝisto Bolsonaro) aparta aliancano ekster la NATO. La aktuala Usono kaj la aktuala Brazilo nomis Venezuelon unu el siaj ĉefaj malamikoj … !
Kaj kio okazas en la granda brazila regiono Amazonio, tio estas interese legebla en la libro de Elmar Getto: Brazilo trans piedpilko kaj sambo. Serio pri Brazilo en 13 partoj. MAS, 2011 (nova eldono estas en preparo).
[1] Alfredo Kozingo: Supreniro kaj pereo de la reala socialismo. Okaze de la 100-jariĝo de la Oktobra Revolucio. MAS 2019, bindita, 792 paĝoj, 39,99 eŭroj ISBN 978-2-36960-167-8 (ekzistas ankaŭ multe malpli kosta epub-versio, la unua akirebla en la libroservoj de FEL kaj de UEA, ambaŭ akireblaj en nacilingvaj retaj liboservoj, sufiĉas en Interreto serĉi la titolon per serĉilo).

Kore,
Vilhelmo Lutermano

Am Fr., 10. Mai 2019 um 18:36 Uhr schrieb Ian Fantom <ian@fantom.org.uk>:
Karaj amikoj,
preskaŭ ĉiam en la tielnomata 'internacia komunumo' aferoj ne estas tiaj kiaj ili ŝajnas esti. Ekzemple en la brita parlamento ĝuste la 'moderaj' parlamentanoj dum la jardekoj iniciatis militojn, kaj la 'ekstremistoj' de la dekstro kaj la maldekstro petis pruvaĵojn pri la asertoj de la registaro. La afero de Tony Blair kaj Irako ne estis escepto. En tiu kazo la propagando misiris, sed konstante tiel funkciis la propagando por la imperiismaj militoj.
Sen la mensogoj de la politikistoj kaj la sklaveca sekvado de la ĉefaj amaskomunikiloj la post-9-11-aj militoj ne estus okazintaj. Kaj nek la antaŭ-9-11-aj militoj. Kaj nek la Unua Mondmilito kaj ties sekvoj, kiel ekzemple la Dua Mondmilito.
Kiel diris mia maljuna juda amiko Rik Dalton, nelonge antaŭ sia morto, "Ni ĉiuj estas cerbolavitaj. Verŝajne mi estas pri iuj aferoj".  La kaŭzo de la konflikto inter Bardhyl kaj Yuri estas preskaŭ certe la rezulto de malsamaj spertoj en malsamaj landoj, plus la profunda propagando de regantaj politikistoj kaj la lakeaj ĵurnalistoj.
Oni diras, ke kaj la Bolŝevika Revolucio kaj la Tria Regno de Germanio estis financataj de la banko Loeb en Usono. Pri la lasta mi devas ankoraŭ plue esplori; pri la unua oni povas legi en 'The Anglo-American Establishment' de Carroll Quigley.
La skalo de la mortoj en Rusio estas preskaŭ neenkapigebla. Sed ankaŭ la skalo de la mortoj en Germanio post la invado de la Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis ege alta. Sed tion oni ne mencias en la lakeaj amaskomunikiloj.
Zamenhof serĉis la kaŭzojn de militoj. Nun ni havas multe pli da informoj pri tio ol li havis, inkluzive de Operacio Gladio.
Operacio Gladio (antaŭ ol BBC fariĝis tiom mensoga kiom ĝi nuntempe estas) estis dokumentita de BBC en 1992, kaj ankaŭ de Daniele Ganser en sia libro, aperinta en multaj lingvoj, 'Sekretaj armeoj de NATO' (https://www.danieleganser.ch/home.html?lang=en).
Por la dokumentada televidserio de 1992, kaj ties reĝisoro, kiu frue mortis, serĉu sub 'Gladio, Francotich'.
Bonvolu provi kompreni unu la alian.
Kore salutas Ian
_______________________________________________
Diskuto@rezo.net - https://listes.rezo.net/mailman/listinfo/diskuto
MONDA ASEMBLEO SOCIA (MAS)
http://mas-eo.org

jueves, 7 de diciembre de 2017

We Need Socialism To Save The Planet ...



 NUR SOCIALISMO POVAS NUN SAVI LA PLANEDON.

Ĉiuj scias ke la nuna sovaĝa kapitalismo kondukas al la jam rapida detruo de la planedo kaj ĝia biodiverseco, eĉ inklusive la homaro...

Estas nur ilusio, la teorio, ke la bankistoj kaj la riĉuloj survivos en iliaj tuneloj; en la spaco, la luno aŭ Marso... La nuna kapitalismo, bezonas atombomban militon, por liberigi rapide la planedon de la granda kvanto de la nigrularo, malricularo, aborigenaro, rifuĝintaro...ktp.

Ĉio nun kondukas al "Harmagedon"...

Se vi ne kredas, nek konscias...malpli bone por vi!

(resumo de tekstoj el la interreto)

 Bill Gates: We Need Socialism To Save The Planet
 


Bill Gates: We Need Socialism To Save The Planet
http://yournewswire.com/bill-gates-we-need-socialism-to-save-the-planet/
Bill Gates has said that capitalism isn’t working, and that socialism is our only hope in order to save the planet.
During an interview with The Atlantic, the Microsoft founder said that the private sector is too selfish to produce clean and economical alternatives to fossil fuels, and announced his intentions to spend $2 billion of his own money on green energy.
The Independent reports:
The Microsoft founder called on fellow billionaires to help make the US fossil-free by 2050 with similar philanthropy.
He said:
“There’s no fortune to be made. Even if you have a new energy source that costs the same as today’s and emits no CO2, it will be uncertain compared with what’s tried-and-true and already operating at unbelievable scale and has gotten through all the regulatory problems.
Without a substantial carbon tax, there’s no incentive for innovators or plant buyers to switch....

 The Independent reports:

The Microsoft founder called on fellow billionaires to help make the US fossil-free by 2050 with similar philanthropy.
He said:
“There’s no fortune to be made. Even if you have a new energy source that costs the same as today’s and emits no CO2, it will be uncertain compared with what’s tried-and-true and already operating at unbelievable scale and has gotten through all the regulatory problems.
Without a substantial carbon tax, there’s no incentive for innovators or plant buyers to switch.
Since World War II, US-government R&D has defined the state of the art in almost every area. The private sector is in general inept.
The climate problem has to be solved in the rich countries. China and the US and Europe have to solve CO2 emissions, and when they do, hopefully they’ll make it cheap enough for everyone else.”
In recent years, China has surged ahead of the US and Europe in green investment, despite remaining the world’s most polluting country in terms of fossil fuels.
Between 2000 and 2012, China’s solar energy output rose from 3 to 21,000 megawatts, rising 67 per cent between 2013 and 2014. In 2014 the country’s CO2 emissions decreased 1 per cent.
Meanwhile, Germany’s greenhouse emissions are at the lowest point since 1990, and the UK has seen a decrease of 13.35 per cent in emissions over the last five years, according to official quarterly statistics from the Department of Energy & Climate Change./