miércoles, 5 de abril de 2017

EDWIN BURG, indonezia enmigrinto-esperantista, forpasis en Nederlando.

EDWIN BURG, 
indonezia enmigrinto, 
memorinda elstara esperantisto en Nederlando.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Indonezio


Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 678 -2017-04-04


FORPASIS EDWIN BURG (1925-2016)
La 30-an de novembro 2016 forpasis en Hago, Nederlando, nia honora membro Edwin Burg.

Naskiĝinte en 'Orienta Indio', la nuna Indonezio, post teruraj spertoj en japanaj koncentrejoj kaj la multviktima indonezia liberiga batalo, en 1946 li alvenis en Nederlandon, kie li studis ekonomikon sed, pro malforta sano, eklaboris en grava banko. Tie li ekkonis mag. Van Rijckevorsel, kiu forte apogis la instruadon de Esperanto kaj konigis al li Esperanton. S-ro Burg tuj fervoriĝis kaj en 1965 ellernis la lingvon, estraraniĝis en la Haga klubo.
Post sia pensiiĝo (1969) li eklaboris helpe al Internacia Esperanto-Instituto, la iama Cseh-Instituto, kies oficejon li vizitadis ĉiutage, kaj kies honora membro li estis ekde 2002. Tie li fondis informan centron ECN, Esperanto-Centron Nederlando. Centojn da personoj li kuntrenis en sia entuziasmo por Esperanto, kiu liakomprene povos unuigi la tro dividitan homaron; interalie sian postan edzinon (1985) Gerrie van Geffen kaj ges-rojn Erasmus, el kiuj li kolegis kun Hans en konsilantaro por establi la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdamo. Tiun katedron UEA garantias, kunfinance kun sia Landa Asocio Esperanto Nederland.

Kongresojn li vizitadis, plurajn esperantistajn organizaĵojn mecenatis. Al la meritoj de Edwin apartenas ankaŭ multaj leteroj direktitaj al oficialaj instancoj kaj la gazetaro, interalie lige kun la UK en Pekino (1986). Jam antaŭe li administris fonduson kies mono ebligis la eldonon (1972) de la tiam aktuala vortaro Nederlanda-Esperanta-Nederlanda, redaktita de alia Honora Membro de UEA, mag. A.J. Middelkoop, iama privatdocentino pri Esperanto ĉe la sama universitato. Aldone, li verkis artikolojn por niaj gazetoj, interalie pri la Indoneziaj lingvoj.

Sendube lia afableco, spite la terurajn junulspertojn, helpis konvinke varbi tiom da novaj esperantistoj: lia portreto en la kafĉambro de la Centra Oficejo de UEA ridetigas kaj komfortigas ĉiujn vizitantojn.

En la 88-a Universala Kongreso en Gotenburgo en 2003 Edwin Burg estis elektita kiel Honora Membro de UEA.


No hay comentarios.:

Publicar un comentario