martes, 25 de abril de 2017

INVITO AL ĈIUJ ESPERANTISTOJ ENIRI AL NOVA RETO AMIKUMU.

 INVITO AL ĈIUJ ESPERANTISTOJ ENIRI EN LA RETO DE AMIKUMU
 
 
 
Lastan sabaton 22- an de aprilo,  sukcese lanĉita Amikumu, la apo por trovi proksimajn Esperanto-parolantojn. Nun oni invitas vin elŝuti Amikumu v1.0 de Google Play
 
Estas fakte nekredeble, ke post nur 24 horoj, la apo jam havis 1.750 membrojn. Ĉi-momente kiam mi skribas al vi, ĝi havas pli ol 2.300 uzantojn! Nova esperantisto fakte aliĝas al Amikumu pli malpli ĉiun 2-an aŭ 3-an minuton. 
 
La aŭtoroj ĝojegas pro la helpemo de la komunumo kaj antaŭĝojas la belan estonton. Ili ankaŭ havas finan peton al ĉiuj: bonvolu disvastigi la apon al ĉiuj viaj amikoj, ĉar ju pli da homoj uzas ĝin, des pli utila ĝi estas por ni ĉiuj! 

No hay comentarios.:

Publicar un comentario