miércoles, 23 de noviembre de 2016

EKO 33-BULTENO: legindaj aktualaj informetoj.

EKO 33 -

 Jaro de Lernanto, IVU, Afrika Kongreso

*Estrara Komuniko EKO 2016-33 sendita el Budapeŝto, 

la 22an de novembro.*

*Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, ILEI-aktivuloj,TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj.*

Por tuja uzo kaj plia diskonigo inkluzive de la alkroĉaĵoj kun indiko de fonto: EKO de UEA Jaro de la Lernanto – kontinua aktivado

Jen eĉ ankoraŭ unu ideo por la Jaro de la Lernanto. 
Ni jam raportis pri la filmo-konkurso kaj pri la 18 kunsidoj en 14 landoj kaj ĉiuj kontintentoj.
Jen la plej nova propono de Mirejo Grosjean, la prezidanto de ILEI, la ligo kiu realigas la jaron, kunlabore kun UEA:...
KOMUNA LEGADO en la TAGO de la LIBRO
En Pollando estas la kutimo (mi eksciis pri tio per raportoj de esperantistoj), ke la tuta popolo en fiksita tago legas la saman tekston. Tio donas ian komunan senton, kiu estas laŭ mi pozitiva. Tiu kutimo
koncernas la tutan polan popolon. Kial ni ne faru la samon en la tuta Movado?
En nia Movado estas jam diversaj kutimoj kaj agadoj por sugesti, rekomendi legadon al niaj membroj. La Esperanto-Sumoo, kiun ILEI aŭspicias, lanĉita de nia japana kolego HORI Jasuo, estas bona ekzemplo. La 15a de decembro estas la Tago de la Libro. Do tiam ni aĉetu librojn, kaj pli bone estas legi ilin ol lasi ilin sub polvo sur breto.

Kadre de la Jaro de la Lernanto ILEI lanĉas novan agadon: Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro. Ni ĉiuj legu en tiu Tago la saman tekston. Ne povas esti kompleta libro, ĉar horoj mankus por tia legado. La teksto mem aperos en diversaj mesaĝoj kaj retpaĝoj, ĉar ne ĉiuj povas iri al Esperanto-biblioteko por trovi la libron ( ni aldonas ĝin alkroĉe.)

En 2016 venas poemo de Tibor SEKELJ (foto en la PDF). Pri tiu grava verkisto de nia kulturo, kiu cetere verkis ankaŭ en aliaj lingvoj, vi povas trovi informojn pri lia vivo kaj verkaro ĉe: www.eo.wikipedia.org. La
poemo titoliĝas “Je kies nomo?” kaj ĝi rilatas al la nuna monda situacio militoplena. Viaj demandoj, komentoj kaj rimarkoj pri tiu teksto povos veni en pria paĝo en *Facebook*.

Bonvole printu ĝin kaj provu legi ĝin en la 15-a de decembro, plurfoje, se eblas laŭte, se eblas kun aliaj esperantistoj. Povus esti diskuttemo okaze de kunveno aŭ kluba vespero. Ni deziras al vi riĉan pripenson kaj helpan paŝon en la kompreno de nia mondo.

Alvoko de Mirejo Grosjean, prezidanto de ILEI, kadre de la Jaro de la Lernanto.
Ne nur IKU, nun IVU – niaj propraj universitatoj La sekretario de la Internacia Kongreso Universitato (IKU), Amri Wandel, komunikas: “Mi invitas proponojn por la 9a sesio de la Internacia Vintra Universitato (IVU) okazonta en la du jarfinaj aranĝoj Novjara Renkontiĝo (NR) kaj Luminesk – la daŭrigo de IF.

Ankaŭ ne tro fruas proponi por la IKU en Seulo (jam la 70-a sesio); baldaŭ UEA publikigos oficialan inviton. Proponojn bv. sendi al mi ĝis la 31 de januaro, 2017.

Hieraŭ mi estis intervjuita pri IKU dum unu horo en la brazila portalo Kultura Esperanto-Kooperativo, https://www.youtube.com/channel/UCkMOUa5sO_duyZFHp9PfyKw?feature=hovercard.
Notu ke la intervjuo komenciĝas je la minuto 4:35.”
Lastaj informoj pri la 6a AKE

Jam 88 personoj el 23 landoj aliĝis al la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto.Certe rekorda kongreso el la historio de afrikaj kongresoj laŭ la listo de la aliĝintaj landanoj. Multaj aktivaj Esperanto-agantoj, bonvoluloj de la tanzania movado arde laboras kunlabore kun la Afrika Komisiono de UEA por pretigi la plej sukcesan kaj agrablan kongreson. Pli da informoj:
http://www.esperanto-afriko.org/ake6en2016.htm

Lige kun La Jaro de la Lernanto lanĉita de UEA kaj ILEI, okazos dumkongrese lingva kaj ekzamena sesioj sub la gvido de internacia afrika forto kun helpo de la Vicprezidanto de UEA Stefan MacGill. Jam enskribiĝis trideko da kuraĝaj ekzamenotoj por ĉiuj tri niveloj de la movadaj ekzamenoj.

En aliaj mondpartoj oni aktiviĝas ankaŭ por helpi diskonigi la internacian lingvon ĉeeste en la kontinento per interesaj kaj turismaj programoj. Unu el tiuj ĉi programoj estas la karavano el Azio kun 11 koreaj esperantistoj al la kongreso sub la gvido de prof. So Gilsu. Similan aranĝon prizorgas
s-ro Arnaldo Rebelato el Brazilo. En la AKE gastprelegos altrangaj figuroj de Esperanto-medio, i.a. d-ro Gabor Markus kaj aliaj. Aliaj programeroj por igi la renkontiĝon agrable ne forgesebla estas ankoraŭ en preparado kaj pri ili la partoprenontoj mem prefere havos plaĉan surpriziĝon ĝui ilin
surloke. AKE-6 ĉefe okupiĝos pri la temo *paco kaj disvolviĝo.*

Temos interalie pri la disvolvo de la afrika kulturo, kune kun disvolvo de Esperanto en la kontinento. Mallonge, la organizantoj prepariĝas por kunaltigi la prestiĝon de la enkontinenta movado en la centro de la tanzania urbo Bunda, de la 24-a ĝis la 31-a de la tuj sekva decembro. Ĉiuj,kiuj ne povus mem ĉeesti la renkontiĝon en Tanzanio por rekte interkonatiĝi kaj paroli kun afrikaj gesamideanoj, bonvolu sendi salutmesaĝon al ĝi. Ĉiuj salutmesaĝoj estos bonvenaj kaj voĉlegataj dum la kongresa inaŭgura
ceremonio. Ili plie aperos en la kongresa kajero, kiu nun estas en
kompilado.

Adjé Adjévi :   El afriko pluiras projekto por ebligi partoprenon de esperantistoj en Burundo, Togolando, DR Kongo, Ruando, Zambio, Malavio kaj Sudafriko. Kadre de la Kongreso okazos la 29a AMO-seminario. Gvidantoj estos Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA, pri Eo-instruado, d-ro SO Jinsu pri Azia-Afrika
kunlaboro, Emile Malanda Nianga, Jérémie SABIYUMVA, Jean Bosco MALANDA LUTETE kaj Adjévi ADJE (fotoj en la PDF).

=====================

Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde. Por pli da informoj vidu ĉe: <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/>.

Aperintaj komunikoj legeblaj ĉe: http://uea.org/vikio/index.php/Komunikado_kun_LA,_FA. Ni esperas baldau proponi pli adekvatan vidigejon, kiu ebligas vidigon de bildoj.

*ALDONU VIN:* Skribu al <stefan.macgill&lt;ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj, neniam-membroj, volapukistoj ktp.

*SUBTRAHU VIN:* Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson, landon kaj (se eble) la grupo aŭ kialo por via ĉeesto en la ekspedolistoj.

Stefan MacGill Vicprezidanto de UEA *Respondecoj: *instruado, Jaro de la Lernanto, revuo *Esperanto*,
Mezoriento kaj Norda Afriko, rilatoj kun LA, FA.- Strebante je konkretaj atingoj kaj rezultoj
Estas iu kolekto de EKO-bultenoj en:
http://uea.org/vikio/Komunikado_kun_LA,_FA...

No hay comentarios.:

Publicar un comentario