sábado, 26 de noviembre de 2016

Forpasis FIDEL CASTRO RUZ, “soldato” de Esperanto, kaj heroa revoluciulo de niaj tempoj







Forpasis FIDEL CASTRO RUZ (1926-2016)
“soldato” de Esperanto….
Kaj heroa revoluciulo de niaj tempoj.

Kune al "Che" Guevara, Hugo Chavez kaj Nestor Kirchner, ŝanĝis por ĉiam la historion de Ameriko!


 

 Fidel Castro Ruz nun mortis, 90-jara, je sia natura morto, malgraŭ la
 multegaj murdoprovoj, kiam li estis en respondeca funkcio, faritaj
 precipe de la usona sekreta servo. La kubanoj konsideras lin, apud sia
 José Martí, sia nacia heroo.

 Kaj ne senkiale.  La atako al la kazerno de Santiago de Kubo kontraŭ
 la usone subtenata Batista-reĝimo, en 1953, kiu malsukcesis kaj en kiu
 li kun aliaj estis kaptita, fariĝis ĝis hodiaŭ simbolo de la kuba
 rezistado al la usone trudita sistemo kaj de la insisto de la kubanoj
 pri sia rajto je memdecido kaj je socia justeco. Lia parolado antaŭ la
 tribunalo, „La historio absolvos min” – ankaŭ tradukita al Esperanto –
 fariĝis la teoria bazo de la kuba revolucio.

 Poste, kun manpleno da homoj – inter ili lia frato Raul, Ernesto Che
 Guevara kaj Camilo Cienfuegos – kaj kun la aktiva apogo de la grandega
 parto de la kuba popolo li en mallonga tempo, en sinsekvaj bataloj,
 liberigis Kubon el la usona novkoloniismo – io ĝis tiam ne vidita en
 la historio.

 Sub lia gvido la kubanoj venkis la invadon de usonaj ekzilkubanoj,
 kiuj elŝipiĝis en la Porkogolfo apogate de Usono. Ekonomie kaj
 politike izolita fare de Usono, Kubo en la sekvo estis helpata de la
 USSR kaj de la ceteraj landoj de la socialisma mondsistemo, kaj,
 kvankam ne industriigita kaj tute subevoluinta lando, sur tiu bazo
 povis konstrui la socialismon … ĝis la kolapso de la eŭropaj
 socialismaj landoj komence de la 1990-aj jaroj.

 La helpo de Kubo al aliaj revoluciaj movadoj en la mondo, precipe en
 Afriko, estis kelkfoje decida. La decido de Fidel milite helpi Angolon
 kontraŭ la trupoj de la sud-afrika apartheid-reĝimo (la decida venko
 en Cuito Cuanavale) ŝanĝis la sorton de la tuta suda Afriko.

 Ekde la 1990-aj jaroj denove izolita kaj devigata iel-tiel elturniĝi
 en la epoko, kiun la kubanoj nomas la „speciala periodo”, Kubo sub
 Fidel iom post iom transiris al provoj konstrui ekonomian bazon por
 povi konstrui la socialismon, do aplikis politikon, kiu pli aŭ malpli
 sekvis tiun de Lenino, kiam tiu troviĝis en simila situacio: en esence
 neindustriiĝinta lando kaj izolita en kapitalisma mondo, rompi la
 izolitecon per kompromisoj kun eksterlanda kapitalo por konstrui
 ekonomian bazon necesan por konstrui la socialismon. La modelo de
 Ĉinujo kaj de Vjetnamujo kaj la rilatoj kun ili kaj kun latinamerikaj
 landoj faciligis la paŝojn sur tiu vojo.

 La komenca izoliteco de Kubo en Latinameriko, trudita de Usono, en la
 fluo de la tempo inversiĝis kaj kondukis al relativa politika
 izoliteco de Usono en Latinameriko.

 La sukceso de la politiko kaj praktiko de Fidel Castro ne estas
 komprenebla sen liaj principoj, esprimitaj en la 10 punktoj de „Kio
 estas revolucio?” Surpriza por iuj, sed ne de marksistoj, estas ke la
 unua punkto de tiuj principoj estas: „Sento pri la historia momento”.
 Do, „sento”, kiu gvidas la homon, kompreneble laŭ lia analizo de la
 historia situacio. Tio helpas distingi tion, kio jam eblas, disde tio,
 kio ankoraŭ ne eblas.

 La evoluo de Latinameriko, de multaj landoj en tiu mondoparto sur
 socie progresema vojo, estas pli aŭ malpli rekte ligita kun Fidel
 Castro.
 Kaj nelaste, multaj Esperantistoj ne forgesos, kiam Fidel, dum
 Universala Kongreso de Esperanto en Havano, deklaris sin "soldato de
 Esperanto".

 La principoj de Fidel, lia modelo kaj lia pensado restas vivaj en la
 kuba popolo same kiel en la revoluciaj movadoj de Latinameriko. En la
 konscio de la progresemaj homoj en la tuta mondo li restas kiel
 grandulo de analiza pensado kaj de konsekvenca praktiko. Lia influo ne
 ĉesas kun lia morto. Mi finu kun la kubanoj: „Hasta la victoria
 siempre, Fidel” („Ĝis la venko ĉiam, Fidel!”).

 Havano, la 26-an de novembro 2016 -  Vilhelmo Lutermano

No hay comentarios.:

Publicar un comentario