Mostrando las entradas con la etiqueta LA ONDO DE ESPERANTO. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta LA ONDO DE ESPERANTO. Mostrar todas las entradas

jueves, 27 de julio de 2017

ESPERANTO-lingvo datrevenas 130-jaraĝa



 

La Unua Libro -

La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro. Sekvis eldonoj en pluraj aliaj lingvoj.

La titolpaĝo de la Unua Libro estis surprize simila al tiu de Volapük: Die Weltsprache de Johann Martin Schleyer. Reinhard Haupenthal notis, ke “la granda simileco prave supozigas, ke Zamenhof intence imitis la pli fruan verkon de Schleyer” kaj listigis similaĵojn en la du germanaj eldonoj [Haupenthal R. La Unuaj Libroj de Schleyer (1880) kaj de Zamenhof (1887): Pri la lanĉo de du plan-lingvoj. Schliengen: Edition Iltis, 2000]. Sed la libroj mem estis malsamaj. La 150-paĝa Volapüka estis preskaŭ kvaroble pli ampleksa, ĉefe, pro la pli ol 80-paĝa vortaro. Schleyer alparolis la mondon propranome, sed Zamenhof uzis pseŭdonimon, ĉu por eviti misfamiĝon inter la klientoj, ĉu por ke la disvastigon de la libro kaj de la lingvo ne ĝenu la judeco de la aŭtoro, ĉu pro natura modesteco.
La Unua Libro konsistas el kvar partoj, inter kiuj la plej ampleksa estas ne la Plena lernolibro, sed la Antaŭparolo (p. 3–30).
Unue, Zamenhof mencias la problemojn kiujn la diverslingveco kaŭzas en ĉiuj sferoj de la vivo, kaj atentigas, ke ĝi kaŭzas ankaŭ malamikecon inter la popoloj. Same kiel multaj lingvoprojektantoj, li kredis ke lingvo internacia havus grandan praktikan signifon por scienco kaj komerco, sed li emfazis, ke
grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa.
Efektive, Zamenhof volis solvi ne nur la lingvan problemon, kaj post pluraj jaroj li konfesis:
mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro. Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo.
(MEH, p. 100)
Sed en la Unua Libro Zamenhof ne longe haltis ĉe tiu ideo kaj traktis, ĉefe, lingvajn aferojn. Prezentante la historion de la lingvoprojektado, li konstatis, ke por lingvigi projekton oni devas solvi tri taskojn, kaj ke en neniu antaŭa projekto estis solvita pli ol unu tasko, sed li sukcesis solvi ĉiujn tri.
1) La lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante. — Tion li solvis per simpligo de la gramatiko, kiun “oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo”, kaj per regula vortfarado helpe de prefiksoj kaj sufiksoj.
2) La lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj. — Por tio li “aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj”. Li donis ekzemplon de tio, ke alilandano ne konanta la rusan lingvon kaj ruslandano ne konanta la lingvon de la alilandano, povas interkompreniĝi, eĉ ne konante la lingvon internacian, nur helpe de vortaroj.
Doninte ses tekstojn en sia lingvo — Patro nia; El la Biblio; Letero;
Mia penso kaj Ho, mia kor’ (du poemoj de Zamenhof); En sonĝo princinon mi vidis… (poemo de H. Heine tradukita de Zamenhof) — li klarigis la trian taskon:
Venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, ne en okazoj de ekstrema bezono. — Konsciante, ke oni ne lernas lingvon, kiun neniu uzas, li proponis tutmondan kampanjon, por ke oni promesu ellerni la internacian lingvon, “se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tiun saman promeson”.
Zamenhof anoncis, ke la adresaro de la dek milionoj da promesintoj (voĉdonintoj) aperos en aparta libro (cent milpaĝaj adresaregoj kun cent adresoj ĉiupaĝe), kaj avertis:
Poste ne estos pravigitaj antaŭ la socio la personoj, kies nomoj ne estos en la voĉdon-libro, nek en la fako de la promesintoj, nek en la fako de la kontraŭintoj. Neniu esperu pravigi sin per tio, ke li “ne aŭdis” pri la proponita voĉdonado, ĉar estos uzitaj ĉiuj rimedoj por ke ĉiu sciu pri la voĉdonado.
Krom la antaŭparolo en la libro estas:
  • ok eltranĉendaj slipoj (du folioj) kun promesdeklaro (p. 31–34);
  • plena lernolibro de lingvo internacia sur ses paĝoj: alfabeto, partoj de parolo (ok reguloj), ĝeneralaj reguloj (ok reguloj) — entute 16 reguloj (p. 35–40);
  • permeso traduki la broŝuron al ĉiuj ceteraj lingvoj (p. 41) kaj la adreso de la aŭtoro (p. 42);
  • vortaro internacia-nacia (en la rusa 917 vortoj en 894 “artikoloj”) sur du flankoj de granda folio.
Sur la dua paĝo estas jena ruslingva deklaro:

(Lingvo internacia, simile al ĉiu nacia, estas socia propraĵo, kaj la aŭtoro por ĉiam forlasas ĉiujn personajn rajtojn al ĝi.)
Zamenhof 
Zamenhof petis sendi kritikon pri la projekto kaj promesis utiligi la plej bonajn proponojn en speciala broŝuro, kiu fiksos la definitivan lingvoformon. Post eldono de la broŝuro la novan lingvon rajtos ŝanĝi ne li, sed nur kompetenta akademio, kiu “povos laŭgrade kaj nerimarkate fari ĉiajn necesajn plibonigojn, eĉ se ĝi estos devigita poste ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco”.
Zamenhof dissendis la Unuan Libron al diverslandaj redakcioj, societoj, kleruloj. Kvankam li aperigis en gazetaro (precipe en Ruslando) plurajn anoncojn, li ne ricevis dek milionojn da promesoj. Tamen al li venis centoj da leteroj (pozitivaj, negativaj kaj ŝercaj), kaj eltranĉitaj slipoj kun deziresprimo lerni la novan lingvon sendepende de la nombro da ricevitaj “promesoj”. La projekto eklingviĝis, kaj la pseŭdonimo de la aŭtoro iom-post-iom iĝis ĝia nomo — Esperanto.
Kvankam Zamenhof skribis en la Unua Libro, ke li dum unu jaro eldonos nenion en la nova lingvo, li jam en januaro 1888 publikigis ĉe Ĥaim Kelter Duan Libron de l’ lingvo Internacia. Kajero №1 por resumi kaj respondi la ricevitajn leterojn.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu teksto unue aperis en La Ondo de Esperanto (2008, №2), kaj poste en la artikolaro Dek libroj, kiu estas la unua volumo en la libroserio Nia trezoro de Sezonoj.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/07/eo125

lunes, 13 de febrero de 2017

Kiel iom pritaksi la agadon de Esperanto dum 2016?

Tre interesa kaj leginda informado kiu aperas en la Ondo
pri la agado de Esperantistoj dum 2016.

             Ankaŭ komence de la nuna jaro ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2016a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” 
Ni dankas al la respondintoj: Peter Baláž, Anna Bartek / Anjo Amika, Renato Corsetti, Mark
Fettes, Mireille Grosjean, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo,
Chuck Smith, Humphrey Tonkin, Trezoro Huang Yinbao, José Antonio Vergara,
Łukasz Żebrowski.

Iliaj respondoj, publikigitaj en la februara numero de kajero de “La Ondo de
Esperanto”, hodiaŭ aperis en la novaĵretejo La Balta Ondo kun resumo de
Aleksander Korĵenkov.

Legu la tuton tien:



Kaj jen du el la respondoj:
.
Smith
Chuck Smith (Usono/Germanio)
Kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Mi plej proksimas al la «reta movado», do mi raportos ĉefe pri la pozitivaj rezultoj tiuflanke.
Telegramo: la nova mesaĝilo aperis de nulo de Duolingo-lernantoj, kiuj volis ĉiutage babili inter si kaj ekzerci sin en Esperanto. Estas nun du ĉefaj grupoj, 54 temaj grupoj kaj 29 dulingvaj grupoj. La ĉefa ĉambrego (grupo) havas pli ol 1200 membrojn. https://www.telegramo.org/
Nova kurso de Esperanto por hispanlingvanoj aperis ĉe Duolingo en oktobro. Nuntempe 2400 homoj aliĝas ĉiutage al la E-kurso de Duolingo (1400 angle, 1000 hispane): https://www.duolingo.com/course/eo/es/Learn-Esperanto-Online
La kvinkapa teamo de Amikumu kolektis 26.500€ por financi telefon-aplikaĵon por trovi kaj kontakti apudajn esperantistojn. https://www.kickstarter.com/projects/1770123604/amikumu-the-app-to-use-languages-with-people-near
Esperanto pli videbliĝis en la anglalingva reto per la lanĉo de StackExchange. Tie homoj starigas demandojn pri Esperanto kaj spertuloj respondas. http://esperanto.stackexchange.com/
Krome, UEA kun la helpo de Judith Meyer sukcesis renovigi esperanto.net, granda atingo por informado pri Esperanto.
Negative mi povas diri nur, ke mi bedaŭras, ke la movado estas tiom disigita en du movadoj: la reta kaj tradicia movadoj. Tio estis bele priskribita de Robert Nielsen en lia artikolo (vd. p. 40). Espereble ni vidos pli da unuiĝo en tiuj movadoj en 2017.
Tonkin
Humphrey Tonkin (Usono)
Eksprezidanto de UEA
Eble mi devas komenci per mia propra malsukceso en 2016… Iam mi havis la impreson, ke mi scias pri ĉiuj pli-malpli gravaj evoluoj en la Esperanto-movado. Hodiaŭ, tamen, konservi tian superrigardon ne plu eblas – kaj ne nur pro tio, ke la plej interesaj aferoj okazas ekster la ĉefaj fluoj de la organizita movado. Inter tiuj interesaj aferoj estas la retejo Studio (http://novajhoj.weebly.com/) kies mikso de ĉiutagaj novaĵoj, radio, televido kaj filmo rolas ne nur por informi esperantistojn pri Esperanto sed informi esperantistojn pri la mondo. La retejo de neniu organizita Esperanto-asocio estas tiel riĉa kiel tiu ĉi esence memkreita reta informejo. Alia por mi interesa evoluo estas blogo pri Unuiĝintaj Nacioj, UN-esperante (https://unesperante.wordpress.com/) – multe pli simpla afero sed impone ĝisdata.
Tradicia institucio kiu bone ekspluatas la novajn komunikrimedojn estas la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno sub ties gvidanto Bernhard Tuider: ĉiam pli da skanita materialo aperas en ĝia katalogo.
Malsukcesoj ĝenerale? Nu, okazis amaso da forpasoj gravegaj dum la jaro – de Paul Gubbins, redaktoro de Monato, de Detlev Blanke, nia plej elstara interlingvisto, de Reinhard Haupenthal, eldonisto kaj konata fakulo pri la historio kaj literaturo de Esperanto, de Nobel-premiito Reinhard Selten. Ni sentas ilian mankon.
En alia kategorio estas alia speco de mankoj ĉe la revuo Esperanto. Ĝuste en la periodo kiam homoj kutimas renovigi sian membrecon en UEA, subite malaperis la revuo. Jen ni sidas en la dua duono de januaro kaj mankas la novembra numero. Kaj la decembra. Kaj la januara. Se la grandaj atingoj de 2016 troviĝas ĉe la periferio, oni foje havas impreson ke troviĝas vakuo en la kerno. Ne miskomprenu min: ankaŭ ĉe UEA foje okazas sukcesoj – ekzemple la fakto, ke ni povas nun rete mendi Esperanto-librojn atendante, ke ili atingos eĉ forajn partojn de la mondo ene de kelkaj tagoj.



“La Ondo de Esperanto” (11 numeroj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” +
literatura suplemento) estas abonebla por la tuta jaro 2017a kontraŭ nur 15
eŭroj ĉe niaj perantoj, UEA-konto, kaj per PayPal/bankkartoj ĉe

jueves, 24 de noviembre de 2016

SUKCESA DUOLINGO kurso por hispanparolantoj. Reklamadinde!


Antaŭ nelonge la populara lingvoinstrua retejo Duolingo publikigis sian duan 

kurson de Esperanto. Ĝi instruas la internacian lingvon al hispanlingvanoj. 
Lucas Cerante, unu el la kunkreintoj de la kurso, rakontis pri ĝi en la ĵus presita jarfina kajero de
 “La Ondo de Esperanto”. 
Ĉi tiu artikolo de la 
argentina aktivulo nun estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo.

jueves, 6 de octubre de 2016

LA ONDO DE ESPERANTO, ekde 2017 nur "bitgazeto" je malalta prezo.



Al la perantoj de “La Ondo de Esperanto”
2016 10 05 - Karaj kolegoj,

Bedaŭrinde, post la 25-jara eldonado ni estas devigitaj ĉesigi la eldonadon de la papera gazeto. Ekde 2017 “La Ondo de Esperanto” aperos nur elektronike kiel bitgazeto. Pri la kaŭzoj de ĉi tiu malfacila decido ni skribis en la postkongresa “Ondo” (№8-9) http://sezonoj.ru/2016/07/ondo-12/kaj precizigis la aferon en la oktobra “Ondo” (№10).

La abonprezo de “La Ondo de Esperanto” por 2017 restas la sama: 15 eŭroj por ĉiuj landoj.

La perantoj de “La Ondo de Esperanto” ricevas makleraĵon (2 eŭroj de ĉiu perita abono) kaj senpagan abonon. La restintan sumon (13 eŭroj de ĉiu abono) bonvolu ĝiri al nia UEA-konto “avko-u”. La abonlistojn bonvolu sendi al nia adreso ret-poŝte sezonoj@kanet.ru, kopie alsezonoj@yahoo.com.

Kelkaj bazaj informoj:

    Titolo: “La Ondo de Esperanto”
    Elektronika gazeto (pdf kaj ePub)
    Aperas: 11 numeroj jare, literatura suplemento jarfine
    Amplekso: 48-60 paĝoj -     Abonprezo por 2017: 15 eŭroj

“La Ondo de Esperanto” estas la unua grava Esperanto-periodaĵo, kiu estas abonebla nur kiel bitgazeto (ekzistas aboneblaj retversioj de paperaj gazetoj kaj senpagaj bitgazetoj, sed nun aperas neniu abonebla bitgazeto).

La unua (januara) bitnumero de “La Ondo” por 2017 estos senpage elŝutebla por ĉiu deziranto en nia retejo, kie aperos ankaŭ kalrigoj pri la manieroj legi ĝin.

Bonvolu kontroli la aktualecon de la informoj pri vi en nia retejo