sábado, 3 de diciembre de 2016

PASPORTA SERVO: 50 DA JAROJ GASTIGANTE ESPERANTISTOJN.

1966-2016: PASPORTA SERVO DATREVENAS KVINDEKAN JARIĜON.


---"Laŭ la temo de la 102-UK-Seula, "TURISMO" estos la kerno de la prelegaro. Do sendube "Pasporta servo" vera "atuto" por la Esperanto Movado, ricevos  gravan atenton, ĉar en la nova monda situacio, la malkonfido, trompaĵoterorismo kaj la enmigranta afero, tre damaĝas la tradician kutiman facilan gastigadon da esperanto parolantoj..."--- 

 http://pasportaservo.org

1966-2016: PASPORTA SERVO
KVINDEK JAROJ DE ESPERANTISTA GASTIGADO
 EN LA TUTA MONDO.

En lasta marta UEA-Revuo Esperanto, aperis raporto pri Pasporta Servo kiel "turisma" afero en "Moderna Epoko"...
 Verkis LARS SOZUER 

"Kiam la neesperantistoj demandas, ĉu kaj kiel Esperanto estas utila, ofte ni parolas pri nia Pasporta Servo: reto de gastigantoj, per kiu eblas senpaga tranoktado. 
Ekde sia fondiĝo en 1974, ĝi utilis al multaj vojaĝantoj, kiuj ne nur povis senpage tranokti, sed ankaŭ ricevis konsilojn kaj helpon de la gastigantoj.

Siaflanke la gastigantoj profitas praktikante la lingvon kun fremduloj kaj kunlaborante en la kreado de mondvasta amikeco.

Tiu grava iniciato funkcias sub la respondeco de TEJO, kies aktivuloj antaŭ kelkaj jaroj diskutis ĉu ankaŭ Pasporta Servo eniru la modernan epokon kaj fariĝu reta servo. Iuj proponis igi ĝin parto de unu el la similaj gastigaj retoj ekster Esperantujo, kiuj intertempe aperis kaj multe kreskis. En 2008 la Estraro de TEJO decidis, tamen, ke ĝi restu memstara servo ĉe http://www.pasportaservo.org/....
La adreslibro de Pasporta Servo estas jam grava tradicio de Esperanto, sed ne povis aperi dum pluraj jaroj. Kiel nova komisiito pri Pasporta Servo, mi havas la taskon eldoni la libron ankoraŭ en la kuranta jaro....

Nun Pasporta Servo estas savita de pereo kaj la retejo denove funkcias.Bonvolu kunkrei nian komunumon tuj vizitante kaj uzante ĝin, kiel gasto kaj kiel gastiganto.

La laboro daŭras Por ke aliaj programistoj kontribuu al la evoluigo de la retejo, ĝia fontokodo estas publika kaj kontroleblas ĉehttps://github.com/tejo-esperanto . Mankas kelkaj utilaj funkcioj, plej rimarkeble la eblo serĉi gastigantojn surmape...ktp

NIA ALDONA KOMENTARIETO
1.- Trafa Raporteto de nia amiko Lars, kaj gratulojn al TEJO-estraranoj pro la decido eldoni dum la kunranta jaro novan liston de "Pasporta Servo", sub la verŝajne volontula respondeco kaj laboro de Lars. Ĉar verege tiu ĉi jare Pasporta Servo, datrevenas kvindekan jariĝon...  Do belega eldonado estos donaco al internacia Movado okaze de la venontjara Centjariĝo de la forpaso de la iniciinto de Esperanto.
2.- Permesu min rimarki tian ĉi  korekteton:  Certas ke Pasporta Servo komencis esti "Tejoano" en la jaro 1974, post kiam, D-ro Ruben Feldman Gonzalez (*1940)  kreinto de Pasporta Servo en Argentino, en la jaro 1966, transdonis al iama Uea juna Prezidanto Dr. Humphrey Tonkin en renkontiĝo de NY, al kiu tre ŝatis la iniciaton kaj nomis  CO-oficistinon  Jeanne-Marie Cash, kiel respondeculo pri ĝia reorgnizado kaj disvastigo.
3.- D-ro Feldman Gonzalez, studento pri Medicino en la urbo Rosario de San Fe, fariĝis esperantisto en la loka esperanta asocio, fondita jam en 1934. Kiel juna esperantisto komencis kunigi junularon kaj instrui, organizi kaj disvastigi la lingvon en la urbon kaj ĉirkaŭaĵoj kiel membro de la iama "Escuela Argentina de Esperanto" funcianta en la urbo. Li laboris kiel aktiva esperantisto tra la jaroj 1964 kaj 1974, kaj ĉar en la loka AEL-Argentina Esperanto Ligo ne ekzistis organizo por junuloj, fondis "ArgenTEJO", aliĝinta al TEJO. Dum tiu tempo Argentino havis grandaj socio-ekonomia kaj politikaj problemoj -ĉefe kaŭze de militistaj puĉoj kontraŭ demokratiaj Registaroj-  organizis volontulan gastigadon en domoj de esperantistoj... kaj disvastigis la ideon unue al Brazilo kaj pere de leteroj al multaj aliaj landoj, kie trovis apogon kaj aliĝojn al la iniciaton kiu prenis la nomon de . PASPORTA SERVO.

DO BONVENA ELDONO DE NOVA PASPORTA SERVO 
JE LA KVINDEKA JARIĜO.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario