miércoles, 12 de octubre de 2016

Ĉina aŭtoro de infanaj libroj gajnis la premion "Hans Christian Andersen"...

Cao Wenxuan, aŭtoro kaj ilustristo de infananj libroj

Ĉina aŭtoro de infanaj libroj 
gajnis premion Hans Christian Andersen
2016-04-25     RedaktoroPluveta - http://esperanto.cri.cn/2521/2016/04/25/180s185691.htm

Ĉina verkisto de infanaj romanoj Cao Wenxuan gajnis la premion Hans Christian Andersen de la jaro 2016 en la Bologna Foiro de Infanaj Libroj en Italio en la 4a de aprilo. Li estas la unua ĉina verkisto, kiu gajnis la plej altan internacie rekonatan premion por aŭtoro kaj ilustristo de infanaj libroj.

Patricia Aldana, prezidanto de ĵurio de la premio Hans Christian Andersen, deklaris la laŭreaton de la premio de tiu ĉi jaro, dirante, ke la ĵurio unuanime opiniis, ke Cao skribas bele pri la kompleksaj vivoj de infanoj alfrontantaj grandajn defiojn.

Ŝi citis la romanon Bronzo kaj Sunfloro, kiu priskribas ĉinan kamparan vilaĝon dum la periodo de la Kultura Revolucio, kaj lian serion Dingding Dangdang pri du fratoj kun la sindromo Down, kiuj respektive fuĝis el sia vilaĝo kaj serĉis unu la alian, kiel "profunde humanismajn" librojn, ĉar ili konfesas, ke la vivo ofte povas esti tragedia ankaŭ por infanoj, kiuj tamen povas esti elaĉetitaj de la homaj kvalitoj kaj bonkoreco, kelkfoje troveblaj en urĝa bezono.
Aldana emfazis, ke Cao estas granda ekzemplo de verkado de mirindaj prozoj kaj rakontado pri kuraĝaj infanoj alfrontantaj terurajn malfacilojn kaj defiojn. Li altiris tre vastan kaj fidelan infanan legantaron kaj helpis formi en Ĉinio literaturan tradicion, kiu honoras la realaĵojn de la infana mondo.

Cao naskiĝis en 1954 en malgranda kampara vilaĝo en Yancheng, Jiangsu-provinco. Li pasigis sian infanaĝon en malriĉeco. Li tamen bonŝance lernis en Pekina Universitato kaj nun estas profesoro pri ĉina literaturo kaj la infana literaturo.

"Homoj povas atingi ian celon, ĉar ili havas fonon," Cao diris al la novaĵ-agentejo Xinhua tuj post anonco de la premio. Li emfazis, ke lia fono estas Ĉinio.
Li diris, "Ĉiu el miaj rakontoj okazis en Ĉinio, kaj ili ĉiuj estas ĉinaj rakontoj, tamen samtempe ili estas la rakontoj de la homaro."


Lastatempe liaj libroj malfermis sian vojon al la mondo kaj trovis entuziasmajn legantojn en Britio, Francio, Germanio kaj Italio. Cao deziris, ke la mondo rigardu la ĉinan literaturon kun pli justa kaj malferma sinteno, kaj ke ĉinaj aŭtoroj klopodu uzi lingvon, kiu taŭgas por traduko, kaj komunikan stilon, kiu povas esti komprenata de la tuta mondo.

Cao diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke lia kompreno de la infana literaturo estas krei bonan fundamenton de homa naturo por la homaro. Li emfazis, ke literaturo havas fundamentan artan valoron, kaj la aljuĝo de la premio al li konfirmis, ke la ĉina infana literaturo havas altan lokon en la mondo. Li konkludis, ke certe aliaj ĉinaj aŭtoroj gajnos la premion Hans Christian Andersen en la estonteco.

Germana ilustristo Sonja Danowski desegnis la bildojn por lia romano Ĥato, kiu spegulas la memorindajn jarojn de element-lerneja vivo de knabo en profunde emociaj kaj profunde kortuŝaj okazaĵoj.

Ŝi diris al Xinhua, "Mi renkontiĝis kun Cao antaŭ du jaroj en Bologna. Li vidis miajn verkojn kaj ŝatis la stilon, ĉar li ŝatas realisman interpreton de rakontoj, kaj tial li pensis, ke mia stilo povas esti taŭga por liaj libroj. Li sugestis, ke mi estu lia ilustristo, kaj mi sentis veran honoron."
Ŝi aldonis, "Kiam la redaktoro sendis al mi la anglalingvan tradukon de la romano Ĥato, mi legis ĝin, kaj mi tuj sciis, ke mi volas desegni la bildojn, ĉar dum legado mi jam ekhavis ilin en mia kapo... Tio estis tre inspira, mi amas la ĉinan humoron. Estas nekredeble, ke tiuj skribitaj vortoj povas stimuli la imagon."
Danowski difinis Cao kiel majstron en priskribo de personoj kaj la naturo, plantoj kaj bestoj ĉirkaŭ ili. Ŝi rimarkigis, ke estas speciala sentemo pri la homa spirito en ĉinaj rakontoj, kiuj laŭ ŝi estas profunde "homaj kaj plenaj de respekto."
Ŝi akcentis, "Kio sentigis al mi specialan surprizon kaj honoron en la kunlaboro kun Cao estis la plena libereco, ke li lasis min fari laŭ mi mem." Ŝi diris, ke li nur diris, "Mi fidas vin, kaj vi faru kion vi deziras." Ŝi aldonis, ke li fidas ŝin, kaj tio estis la plej bona kondiĉo por ilustristo, ĉar nur kun la libereco oni povas labori laŭ siaj sentoj kaj poste porti ilin al la libro.-



No hay comentarios.:

Publicar un comentario