sábado, 8 de octubre de 2016

UEA-noj pretas voĉdoni pri statutaj ŝanĝoj kaj jura memstariĝo de TEJO.

Dum la 100-a UK-Lillo estas proklamite la sendependecon de TEJO.

Jam alvenis al voĉdoniloj de UEA, kie la ĉefaj artikoloj voĉdonontaj estas la 1-a kaj la 30-a, t.e. la "jura memstariĝo de TEJO".

Ni klopodis legi opiniojn de niaj movadanoj pri la afero, tamen ne estas tute klare la kialon de tia ĉi memstariĝo.

Verŝajne la revo esti financonta kiel junula libera organizado fare de la Eŭropa Unio, -el kiu jam TEJO ricevis kelkajn milojn da eŭroj- estas la "kerno" de tia ĉi bezono  de jura sendependiĝo... 
Tamen laŭ publika opinio post la "Brexit", la Eŭrounio, estas mortanta kiel politika organizo... do ankaŭ oni ne povas esti certa pri estonta financa helpo.
Plie, nun jam la nuna UEA straro klopodis rejiunigi iom la administradon kaj nomumis junan Tejo-aninon kiel Direktoro de la CO de UEA...

Tamen oni ne dubas, ke la afero de junulara sendependeco akordas al la nuna monda situacio, okazinta ĉefe danke al teknika progreso de la komunikado, la sociaj retoj, la personaj telefoniloj, interreto, ktp kiu liberigis ni ĉiujn de la "familia" kaj tradicia "socia" kontrolo...

Estas vera drasta ŝanĝo en la nuna socia kaj publika vivo kiu akceladis en la nuna jarcento...

Infanoj ne plu akceptas la gepatran aŭtoritaton kaj klopodas libere decidi pri si mem...same en la lernejoj ne akceptas regulojn nek aŭtoritaton de la instruistaro. Plie ankoraŭ la junularo: pri kies la gepatraro preskaŭ tute devas rezigni.  
Ĉiuj ajn volas decidi pri si mem, pri sia propra vivo kaj agado...pri seksa ĝenro. geedzaj kondiĉoj, kredemo, organizado, drogaj konsumoj...ktp.ktp.

 La leĝoj de nia antaŭa societo ne plu utilas, la ŝtata socia organizado kaj aŭtoritato falas antaŭ la povo de amasmedioj,  kaj internaciaj entreprenoj, la monda bankaro, la militista industrio kune al aliaj krimaj organizoj de la drogo-dependenco, ktp ĉiuj fidelaj servantoj de la MONO-dio, al kiu dediĉas la tutan agadon kaj vivon. 

Do kompreneblas ke eble la junularo TEJOana, volus sendependĝi de la ĉefa maljunularo kiu kontrolas UEAn kaj la ĉefajn asociojn de la esperanta movado.

Ili, ne konis la tradician agadon de la movado antaŭ  Interreto, nek interesiĝas pri ĝia centjara historio... Ili vivas la nunon, kaj ne volas dependi de tiaj  malnovaĵoj, sed pere la nova teknologio iri antaŭen ĝis la... "fina venko". La estonteco apartenas al ili...

Bedaŭrinde ne illi nek ni mem, ankoraŭ tute konsciiĝis ke la "sendependeco" ne plu eblas en la mondo, ĉar nun -danke al la teknologio- ni ĉiuj estas sub la strikta kontrolo de la SISTEMO, t.e. de la nunaj povos regantaj de la mondo. 
Kaj al tiu ĉi sistemo Esperanto ne ŝatas, malpli ĝia "interna ideo"... do nur permesas ankoraŭ al ni ludi tiujn ĉi rolojn de sendependeco kaj liberiĝo pere de nia internacia lingvo...
Pro tio oni klopodas pli dividi nin, kaj mem deteni aŭ detrui fare de ni mem: UEA-SAT-CIVITO-UETA-TEJO...ktp se eblas ĉiuj kontraŭ ĉiuj: pli dividitaj, malpli fortaj!  Do oni bezonos nek okupiĝi plu pri nin....

Laste ne balaste: kial ne starigi menstara ASOCIO DE FEMINAJ ESPERANTISTOJ? (ili ankaŭ nun povu ricevi politikajn subvenciojn fare de Ŝtatoj aŭ la sama EŭroUnio!  Kaj ankoraŭ, kial ne menstara ASOCIO DE TRIAĜULAJ ESPERANTISTOJ (Por maljunuloj kaj emerita popolo ĉiam povus alveni financajn helpon, ktp.- (-)

(Tia estas resumeto de mia navigado "peripateante" tra la T.T.T.)





Jen tre raciema opinio de Dietrich Michael Weidmann, en Facebook:

 "Kial mi kontraŭstaras la sendependiĝon de TEJO?: En Svislando ni devis lastjare unufojon pli konstati, ke la jure sendependa junulara asocio JES ĉesis funkcii kaj volis deklari sian malfondon, ĉar post generacia ŝanĝo (la reganta generacio pasis al la plenkreska aĝo) restis adiministra truo. SES nun fine solvis la problemon integrigante la junularan sekcion al SES mem, tiel garantiante la pluekziston de la nomo kaj junulara movado. La kreita regularo donas al la junularo liberecon mem agadi, kiam denove estas aktivuloj pretaj al tio kaj mem decidi pri siaj financaj rimedoj, kiujn la kasistino de SES por ili konservas. Ni vidas ke en nia nuna societo ja bezono estas minimumigi kaj faciligi administrajn strukturojn kaj multaj ebloj tra la reto nun estas organizi eventojn tute senburokrate.
Memkompreneble organizaĵo kiel TEJO bezonas sian propran juran strukturon, sed tian ĝi ĉiam havis. 
Mi mem estis dum kvar jaroj ĝenerala sekretario de TEJO kaj ne vidis iun ajn problemojn, ke TEJO povis memstare agi. Ni mem decidis kongresi en Kubo kaj Israelo en la 1980-aj jaroj (UEA nin poste sekvis al Kubo), TEJO mem faris siajn kontraktojn, neniam estis iu ajn problemo, ke UEA enmiksiĝis en la sendependajn agadojn de TEJO. 

Tio ĉiam bone funkciis. Ek de 2007 TEJO ankaŭ estis bonorde registrita kiel asocio en Nederlando, ankaŭ tio ne kaŭzis realajn problemojn, la sola argumento estis ke iu notario (kiu eĉ ne scipovas Esperanton, kaj tial apenaŭ komprenas nian kulturon) rimarkis, ke eventuale ekzistas kelkaj kontraŭdiroj en la statutoj de UEA… - tamen tio estas afero de interpreto, kaj ni povas mem interpreti niajn statutojn, por tio ni certe ne bezonas la helpon de ne-esperantista nederlanda notario.

Ni povas kompari la rilaton de TEJO kaj UEA al rilato de geedzoj: Pro la geedziĝo la du partioj certe ne perdas sian juran personeceon, sed memkompreneble la libero de kelkaj decidoj estas limigita pro la geedza rilato. Tamen tiu rilato estas por la bono de ambaŭ. Estus tute absurda la ideo, ke la geedzoj devus eksedziĝi, nur ĉar unu el la partneroj akceptas laborkontrakton. Memkompreneble ĉiu el la partneroj povas libere kontrakti sen ke necesas eksedziĝi. 
En nia nuna tempo kaj UEA kaj TEJO multe profitas de la komuna tegmento, kaj tiun tegmenton mi ne volas tuŝi. TEJO povas tre bone plu aktivi en la junulara forumo, ĝia jura personeco neniel estas pridubita pro la nunaj statutaj rilatoj kun UEA. La estraro de TEJO ĉiam rajtas libere decidi pri la havaĵo de TEJO. Problemoj kun la junulara forumo neniam estiĝis pro la statua situacio (se estintus tiel, TEJO neniam povintus aliĝi kaj ne povintus jam dum multaj jaro aktivi en de ĝi). 
Problemoj estis, kiam administrantoj de TEJO fuŝe plenigis formulerojn aŭ ne liveris raportojn – kaj tiaj fuŝoj certe ne malpliiĝus, kiam la administrantoj de TEJO agus tute sendepende de UEA, tute kontraŭe: La ĝenerala sekretario de UEA multfoje savis TEJOn en kazo de paneo, ĉar evidente al gejunuloj ofte mankis necesaj vivospertoj. 
Aliflanke ankaŭ ni devas konscii, ke estas grava por UEA, ke la aktivuloj de TEJO iam, kiam ili pasas la TEJO-aĝlimon (kaj eĉ se ni altigas la aĝlimon, tio nur prokrastiĝos, sed ne ŝanĝiĝos) devas transiri al UEA kaj daŭrigi sian aktivecon en UEA. La nuna komuna tegmento tion aŭtomate garantias. 

Disiĝo de TEJO kaj UEA estus falsa signalo kaj paŝo al malĝusta direkto, signalo por dissplitiĝo kaj fando de nia movado! 
Tial mi forte kontraŭstaras tiun memstarecon kaj rekomendas ne-e voĉdoni al tiuj partoj de la voĉdono. TEJO devos resti integrita parto de UEA kaj ĝia junulara sekcio!
Mi subtenas aliflanke la altigon de la TEJO-aĝlimo kaj memkompreneble la procedurajnn faciligojn por ĝenerala voĉdono kaj statumodifoj en estonto. Do la aliajn punktojn de la ĝenrala voĉdono mi plene subtenas.
Por konkretigi: Mi diros ne al la modifoj de la statutaj artikoloj 1 kaj 30, la reston de la modifoj mi akceptas.-"

No hay comentarios.:

Publicar un comentario