martes, 11 de octubre de 2016

Nikola Tesla (1856-1943) 160-a datreveno el lia naskiĝo.

Daŭrige reaperas en ĵurnaloj kaj la reto tiu ĉi grava sciencisto-inventisto, kies teorioj kaj inventaĵoj estis kaŝitaj, kopiitaj kaj malpermesitaj de la nuna SISTEMO reganta la mondon

Nikola Tesla (1856-1943)  
160-a datreveno el lia naskigho.
Nikola Tesla naskiĝis la 10-an de julio 1856 en vilaĝeto Smiljan en regiono Lika (nuna Kroatio) kaj forpasis la 7-an de januaro 1943. en Novjorko en Usono. 
Li estas unu el la plej famaj sciencistoj, kiu sian vivon dediĉis al elektrotekniko kaj fiziko, unu el la plej fruktodonaj geniuloj kaj inventistoj en elektrotekniko. 
La unuan klason de elementa lernejo li finis en sia naskiĝloko kaj la aliajn en proksima Gospić. Malsano interrompis la studojn kaj post unujara paǔzo, li daǔrigas sian klerigon en gimnazio en Karlovac. Post abiturientiĝo, li grave malsanis je ĥolero kaj la resaniĝado daǔris preskaǔ unu jaron. 
Li decidas ekstudi teknikajn sciencojn en Fakultato en Graz kaj Prago.  Li studas serioze kaj sindone lernante eĉ po dudek horojn tage. 
En  Budapesxto li laboris  kiel inĝeniero ĉe Telefona asocio kaj ĉe Kompanio de Edison en Parizo kaj Novjorko.  
Printempe, en la jaro 1884.,  estinte 28-jara, li elmigras al Usono. kaj akceptas usonan ŝtatanecon sed li restas en daǔra kontakto kun sia popolo. 
En Novjorko li fondas propran esplorlaboratorion en kiu li laboris ĝis la fino de sia vivo. Inter multnombraj inventaĵoj kaj problemoj kiujn li esploris, estas tre malfacile elekti kaj eĉ nur nombri la plej gravajn. 
Lia plej granda kontribuo al la elektrotekniko estis la utiligo de alterna kurento. Li patentigis kaj inventis pli ol mil inventaĵojn el diversaj elektroteknikaj branĉoj li inventis trifazan sistemon por transporto de elektroenergio kaj per tio faris revolucion en ekonomio de produktado kaj transporto de elektro, poste induktan motoron, turniĝantan magnetan kampon, generilon kaj transformilon por altfrekvencaj elektroj (t.n. Elektroj de Tesla) kaj vicon da inventoj en radiotekniko pro kio oni povas nomi lin unu el pioniroj de radiotekniko. 
Li estis kreinto de sistemo por sendrata direktado kaj sendo de signo je distanco, inventinto de lumigo per elektroarko.  
Estis publikigitaj liaj verkoj el fiziko kie li prezentis originalajn ideojn, kiuj poste efektiviĝis. Li skribis artikolojn pri diversaj temoj de la homa agado. Li estis granda pledanto por progresigo de la homaro emfazanta ĉiam gravecon de mondpaco. 
Lia nomo estas eternigita per internacie akceptita decido ke la unuo por magneta flukso ricevu lian nomon Tesla (T). La unuo egalas al unu Weber je kvadrata metro.  Li efektivigis plurfazan alternan kurenton, solvis la problemon de transporto de elektro, eltrovis principon de turniĝanta magnetkampo kaj estis unu el la unuaj, kiu faris eksperimentojn kun elektromagnetaj ondoj, inter kiuj kelkdek estas vaste uzataj. De 1892 ĝis 1894. 
Li estis vicprezidanto de la Usona Instituto de elektraj inĝenieroj. 
Li estis geniulo, sed ankaǔ lia vivo estis neordinara. Dum la tuta vivo li estis modesta kaj sekretema. Li estis tre alta, svelta, nigrahara kaj bluokula kun karakteriza rektstatura sinteno kiun li havis ankaǔ en la malfrua aĝo. 
Li mortis en soleco en sia apartamento en la tridek tria etaĝo de hotelo New Yorker. En Beograd, strato Krunska 51 situas Muzeo de Nikola Tesla, en kiu estas videblaj interesaj dokumentoj kaj eksponaĵoj pri lia vivo kaj laboro.- 

Nedeljka Ložajić, en revuo "Beograda verda stelo, 1-2006.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario