lunes, 3 de octubre de 2016

Reinhard Haupenthal, elstara esperantisto, forpasis la 29-a sep.2016.


1 Oktobro 2016 de AlKo
La 29an de septembro 2016 post longa suferiga malsano forpasis
Reinhard Haupenthal (1945-2016)

Reinhard Haupenthal naskiĝis la 17an de februaro 1945 en Kronach, studis lingvojn, teologion, filozofion kaj pedagogion en la Sarlanda Universitato, poste estis instruisto pri la germana lingvo kaj katolika religio en Saarbrücken.
Esperantisto ekde 1961, li estis multjara afergvidanto de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) kaj instrukomisiito pri esperantologio kaj interlingvistiko ĉe la Sarlanda Universitato. Dum 15 jaroj organizis Kulturajn Semajnfinojn kun elstaraj prelegantoj (Auld, Boulton, de Diego, Duc Goninaz, Neergaard, Ragnarsson, Régulo Pérez, Szerdahelyi, Wells k. a.). Redaktis la revuojn Dialogo (1973-88), Internacia Pedagogia Revuo (1973-74), Volapükabled (1985-90), Iltis-Forumo (1989-95) k. a. Multe okupiĝis pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof kaj Schleyer.
La ĉefa agadsfero de Haupenthal estis eldonado. De 1968 ĝis 2010 li eldonis 260 librojn kaj broŝurojn (poste aperis pli ol 30 pliaj libroj), plejparte en Esperanto, sed ankaŭ en la germana kaj aliaj lingvoj pri Esperanto, Volapuko kaj ingerlingvistiko; inter ĉi tiuj libroj estis ankaŭ liaj propraj verkoj originalaj kaj tradukitaj (plej laste La suferoj de la juna Werther de Goeto, 2015). Lia propra bibliografio, eldonita en 2006, enhavas 854 erojn, kaj la nombro de liaj publikaĵoj dum la posta jardeko certe superis milon.
Ni funebras okaze de la morto de Reinhard Haupenthal, kiu dum pluraj jaroj kontribuis prihistoriajn artikolojn, recenzojn kaj tradukojn al La Ondo de Esperanto kaj donis multajn valorajn konsilojn pri niaj esplora kaj eldona agadoj; kaj ni sincere kondolencas al lia edzino Irmi.
Pacon al lia animo!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

No hay comentarios.:

Publicar un comentario