lunes, 5 de septiembre de 2016

G-20, BRICs-8, B-20: Ĉu vere la potenculoj iom akordadis? Ĉina Xi ridetas, ĉar li gajnis....

Defia rigardo tra Putin kaj Obama... Ĉar Putin ne kutimas menzogi. 

La rideto de XI Jimping mansalutante la malamikon...

Partoprenintoj al la G-20


LA NURAJ INFORMOJ EN ESPERANTO  PRI LA D-20. ALVENIS EL LA PAĜOJ DE "ĈINA RADIO INTERNACIA". 
ĈINIO ESTAS LA SOLA LANDO EN LA MONDO KIU OFICIALE UZAS ESPERANTON EN ĜIAJ INFORMOMEDIOJ.

Bv. eniru en http://esperanto.cri.cn/2521/2016/09/05/177s188653.htm, el kies redaktoroj mi prenis la fotojn kaj kernajn tekstojn... (en la internaciaj amasmedioj vi trovos abunde laŭ guste...)

La 5an de septembro, kiam Xi Jinping intervidiĝis kun raportistoj ĉinaj kaj eksterlandaj, li komunikis la komunajn konceptojn atingitajn en la Hangzhou-a Pintkonferenco de G20 kaj gravajn rezultojn akiritajn... 

 "Ni esperas komuniki al la internacia komunumo tian signalon: G20 apartenas ne nur al la dudek landoj, sed ankaŭ al la tuta mondo. Nia celo estas lasi la kreskadon kaj evoluadon iri juste kaj ekvilibre al ĉiuj landoj kaj la plej vastaj popolamasoj."

Tio estas, ke ĉiuj partioj decideme orientu direkton por la monda ekonomio kaj projektu vojlinion por ĝi: 
-firmvole novigi kreskmetodon kaj aldoni novan dinamikon al la monda ekonomio; 
-perfektigi mastrumadon en la tutglobaj ekonomio kaj financo kaj altigi la povon de la monda ekonomio rezistantan kontraŭ krizo; 
-revigligi la du motorojn: komerco kaj investo, kaj restrukturi la mondan ekonomion kiel apertan; 
-akceli evoluadon en inkluzivemo kaj interagado kaj lasi la kunlaborajn fruktojn de G20 favori al la tuta globo.-
LASTE NE BALASTE:  -Nia aldono-:  Laŭ oni diroj, ekde oktobro, konsentite aŭ male, la "Yuano" eniros en la internacia financado, kiel interŝanĝa oficiala valuto... Tiel eble estos la komenco de la fino de la monda  "dolara" regado... /-/

No hay comentarios.:

Publicar un comentario