martes, 6 de septiembre de 2016

Foje ankaŭ en "Esperantio" politiko kaj religio ne akordas.

 

Etel Zavadlav lasas la Ruĝan grupon.

[HeKo 613 2-C, 6 sep 16- esperantio.net ]

Sen. Etel Zavadlav, ruĝa grupestro, komunikis al la Konsulo ke ŝi ne plu estas ruĝano. "Mi demisias de ĉiuj ruĝaj ecoj, ĉar mi konvertiĝis al kristanismo" ŝi skribis.

La konvertiĝo okazis post longa restado en kroata "kristana komunumo por rehabilitado de dependantoj".

Elektite al la Senato per la voĉoj de klasbatalantoj kaj ateistoj, ŝi rezignas pri la posteno pro politika kohereco. Oni ne scias, ĉu ŝi tamen rekandidatiĝos por la nova mandato, en alia listo (ĉu la Blanka?). "Certe mi intencas dividi mian ateston en diversaj formoj, por doni gloron al Tiu Kiu min savis, kaj kuraĝigi aliajn kiuj pensas ke jam estas malfrue" ŝi deklaris.

Pro la rezigno de c-ino Zavadlav ŝian postenon okupus c-ano Elisée Byelongo Isheloke el Sud-Afriko, kiel unua el la neelektitoj de la Ruĝa Listo en 2011. Tamen la Senato ne plu kunvenos pro la mandatfino, tial ne eblas formaligi la anstataŭon. Ĝis 15 decembro 2016 (dato de la baloto) c-ino Zavadlav restos senatano ne enskribita al parlamenta grupo, kaj tial aŭtomate suspendita.-


http://etelzavadlav.weebly.com/
Okace de tia ĉi nekutima informo, ni sukcesas konti esperantistan verkistinon el Kroatio, kiu vere meritas nian atenton. La lingvo internacia havas milojn kaj milojn da verkistoj el ĉiuj landoj kaj kulturoj, kiuj bezonas esti konataj. Nu, deziru ni al Etel, jam for de la "ruĝa grupo" feliĉan novan agadon alie, kaj novajn poemojn aŭ novelojn en la internacia lingvo...! /-/ 


No hay comentarios.:

Publicar un comentario