jueves, 8 de septiembre de 2016

Ĉiu lingvo ricevas influon de aliaj... Do evitendaĵoj en Esperanto.perfektiĝu Esperanton.


 La PLENA ILUSTRITA VORTARO DE ESPERANTO, estas la fundamenta vortaro de la internacia lingvo, kies las redaktoro estis teamo sub la gvido de Prof. G. Waringhien (1901-1991) kaj Michel Duc-Goninaz, Klaŭdo Roux kaj multaj aliaj por lastaj eldonoj, ĉiam sub la eldonado de SAT _Sennacia Asocio Tutmonda..
PIV estas nun libere konsultebla en interreto: http://vortaro.net/

Kiel ĉiuj lingvoj, Espernto ricevas influon de aliaj lingvoj, do ĉefe verkistoj devas esti pli atentema por eviti "neologismoj" aŭ facile esperantigi vortojn de aliaj lingvoj...

Prof. Rob Moerbeek, dediĉis sin al esplorado de malbona uzo de la lingvo: jen kelkaj evidentaj malboĵoj en la uzo de vortoj.

Evitenda en la korekta uzo de Esperanto. - Rob Moerbeek - 
Rev. Esperanto jul-jul 2016 paĝ 160.-

"Ĉi tiu lakona aldono al vortklarigoj en nia Plena Ilustrita Vortaro iom ofte pensigas: kial ni evitu la vorton?
Tamen PIV estas nia ĉefa komuna vortprovizo, kaj utilas ke ni unuece praktiku la lingvon. La kvanto da avertoj ne estas enorma, tamen mankas superrigardo kaj ni atentu la lernokapablon de aktivuloj, kiuj ĝenerale ne havas tempon nek energion por elekti, kion ili povas akcepti. Do limigo al la plej bezonataj elementoj konvenas.
 Jen unua provo pri nura trideko.
Ĉi-foje pri: absorbi, akademio (-a, -ano), alie, ambaŭ kaj..., Ameriko (a-a, -ano), anstataŭi, arbedo, arbetaĵ(ar)o, argano, daŭrigi -i, (heredita) de, demandi (konsilon), diĝita, disciplino, ebl: neebligi, eksperta, formato, hard- kaj softvaro, hejmo, idealismo, inciti, instituto, iono, kancerogena, kontroli, korespondi, arbar-kulturo, (ekzerco) kun laĉo, radiofono, redakcio, reserĉi, selekti.
Kaj eblus aldoni la ARK=arkaikaĵojn kaj multajn naciismojn. Interesaĵo absorbas nian menson, spongo sorbas likvon. Akademio estas aparta scienca/arta instanco, cetere ni uzu universitato, scienc(ist)o. Alie estas nur: alimaniere aŭ aliokaze, ne korelativo. Tiusence taŭgas aliloke.

Ambaŭ la kaprino kaj la brasiko odoras anglisme. Sufiĉu ‘kaj... kaj...’ aŭ: kiel la kaprino, tiel (ankaŭ) … Ameriko estas tuta kontinento. Cetere nacilingve ĝi plej ofte signifas Usono (sinekdoko). Anstataŭi estas roli anstataŭ: mi an stataŭas nian kasiston (ne pensu malice, nek aldonu ‘ol’ sub la influo de ‘antaŭ ol’), sed oni anstataŭigas la kasiston per roboto.
Arbedo arkaiĝis kaj splitiĝis en tuf- aŭ trunk-arbusto. La zamenhofaj arbetaĵo kaj arbetaĵaro fariĝis arbusto (vepro), respektive veprejo (makiso).
Argano subtenas borputon, sed en havenoj ni vidas gruojn. Jam la antaŭan fojon ni renkontis ‘daŭrigi’, do kun akuzativo: la (ŝparan) evoluigon.
Ĝenerale la plej freŝdata PIV evitas dusencecon: do heredita el de bonkora praonjo aŭ fare de dankaj gepranevoj. Se (o)ni demandas, (o)ni petas konsilon, kaj antaŭ ol peti (o)ni demandas ĉu (o)ni ne ĝenas.
Kvankam pluraj misuzas la venenan digitalon por indiki elektronikan retuzon, PIV malakceptas nur diĝita, pro- ponante (bonŝance ne ofertante) cife- reca.
Tamen modernuloj preferas ‘bita’. Ĉiam eblas nei, do neebla estu foje malebla.
Ek-sperto povas esti senintenca ambiguaĵo (du-sencaĵo). Por certeco utilas fakulo. Disciplino ofte estu fako. Formato ne plaĉas al PIV en la senco tekst- aŭ daten-aranĝo. Ĉu por eviti for-mato aŭ io form-ata?
Por hard- kaj soft-varo: aparataro kaj programaro. Fremduloj reiru – ĉu laŭ gastamuloj? – hejmlanden (hejmo ofte jam nulas). Idealismo ne identas kun ideismo, malgraŭ foja misuzo Inciti abelojn estas malproduktive; oni ekscitas, vekas la scivolon, apetiton kaj stimulas al agado. Instituto ne taŭgas kiel edukejo, malgraŭ naciaj nomoj (institucio). Iono tro pensigas pri pragreka gentopraulo aŭ ano, sed naturscience ni uzu jono. Kancerogena povus rilati nian here dan ekipon, do danĝeraĵo nomiĝu kanceriga. Kontroli la ondojn estas iom tempraba ludo. Prefere regemuloj uzu... regi, gvidi.

Korespondado postulas leterskribadon, kio ne nepras kiam rezulto respondas al investo.
Arbarkulturo memorigas pri nia ‘simiado’, pli moderne ni okupiĝas pri arbarkultivo. Se ni faras ekzercojn kun laĉoj, ni rekonas aŭ timas la iniciatemon de tiuj kunludantoj. Pli saĝe ekzerci sin per ili. (Male, kia riĉa fantazio, kiam infano ludas kun pilko aŭ pupo!)
Radiofono sonas kiel fona muziko (mia avino eĉ babiladis kun la ‘vireto en la radio’): radioricevilo ja estas plenbuŝo da silaboj: sekvu mian avinon! La finfina redakcio de vortaro montras la elĉerpan laboron de multaj sinsekvaj staboj. Foje oni celas ‘versio’. Eblas imagi ke reserĉo de la saĝula ŝtono postulas historian serĉadon. Scienculoj pri novaĵoj esploras. Se oni selektas teamon, daŭros genera- ciojn ĝis ni havos idealan – gene optimuman – futbaldekunuon.
 Laŭ PIV oni nur elektas. Ĉu aldoni ‘zorge’? Nun mi volus aldoni miajn ‘marotojn’ (amatajn ĉevaletojn). Sed ”nenio-tro”-u. -

No hay comentarios.:

Publicar un comentario