sábado, 10 de septiembre de 2016

AMO-seminarioj, la trejnado por aktivula maturigo kaj esperanta rejiunigo.

Laŭ historiaj atestoj, ŝajnas de L.L.Zamenhof, kreinto de Esperanto, pensis ke la disvastigado de la internacia lingvo estos tre facila afero nur danke al memlernantado kaj instruado al proksimulo...
Tamen dum pli ol jarcento de disvastigo kaj instruado, rapide aperadis gramatikojn kaj manlibrojn kaj instruistoj  por lernado kaj instruado.
Plie ankoraŭ, tuj oni komprenis ke ne ĉiuj havas sufiĉan kapablon por esti instruisto. Malpli instruisto de lingvo.
Jam ekde la jaro 1908 oni starigis ligo de esperantistaj instruistoj... kiu poste nomiĝis ILEI, la nuna "Internacia Ligo de esperantistaj instruistoj".
En la nuna aktualaj tempoj de teknologia progreso kaj novaj instruadaj metodologioj, la instruado de lingvoj tute ŝanĝis.
Eĉ oni malkovris ke por esti instruisto aŭ aktivulo de la Esperanto Movado, oni bezonas taŭgan trejnadon...
Jen, naskiĝis AMO-Seminarioj por "Aktivula maturigo" apenaŭ antaŭ tri jaroj.

Nu jen ĉitie, la nova UEA estrarano pri tiaj ĉi Seminarioj resume raportas pri la afero en la lasta Revuo Esperanto de UEA. Leginde.

AMO-Seminarioj - Sara Spanò.

La programon de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO) mi kunordigas, kiel estrarano de UEA pri Aktivula Trejnado, portante plu la stafeton de Stefan MacGill, lanĉinto de la AMO-programo en 2013 kaj ĝia nelacigebla konkretiganto.
Ni komencu, antaŭ ol transiri al la planoj por la dua duono de 2016 kaj 2017, per “resumo de la pasintaj epizodoj”.
 Nome, ni rekomencu de 24. AMO-24 (Odense, Danio, 16-17 aprilo 2017) estis seminario kiu konsistis el tri partoj: “FLAM/FLOM-analizo” pri la dana (kaj parte pri la skandinava) movado; “Kiel marki jubileojn”, dum kiu estiĝis valoraj ideoj por celebri la Zamenhof-Jaron 2017; “Danlando kaj la mondo”, por priesplori kaj identigi la ĉefajn engaĝeblojn de la dana LA je internacia nivelo, en la perspektivo pliinternaciigi la tiean movadon.
 Informado aperis tre ofte en la pasintaj seminarioj, kaj seminarioj kiuj fokusiĝos pri tiu ĉi temo estos aparte allogigitaj, ĉefe en la perspektivo de la Zamenhof- Jaro 2017 agnoskita de Unesko, dum kiu la informaj agadoj atendeble multobliĝos je pluraj niveloj por konsciigi la eksteran publikon pri la figuro kaj la aktualeco de la idearo de Zamenhof okaze de la centjara datreveno de lia forpaso. 
 La valorigo kaj la diskonigo de altkvalitaj kaj signifaj kulturaj produktoj povas esti unu el la plej efikaj vojoj por konsciigi la eksteran publikon pri Esperanto, ĝia komunumo, ĝia idearo.
 La du paralelaj seminarioj AMO-25, Usono (28-a de junio - 7-a de julio 2016), lige al Kino-Teatro-Festivalo, kaj AMO-26 (Herrera del Duque, Hispanio, 29-a de junio - 1-a de julio 2016) alfrontis ankaŭ la ligon inter kulturaj kaj informaj agadoj. Tiu seminario estis rekorde bone raportita per filmado de multaj eroj.

 La laboro de AMO evoluas je du niveloj: ne nur nepras kapabligi aktivulojn, sed ankaŭ kapabligi la kapabligontojn, nome trejni la trejnistojn.

 AMO-27 okazis kadre de la 72-a Internacia Junulara Kongreso (Vroclavo, Pollando, 16-23 julio 2016). Ĝi estis la dua parto de la unua AMO-seminario por trejnistoj kun junulara celgrupo (SUPERAMO 1), danke al la projekto, subvenciita de Eŭropa Unio, “ETEY-Empower Trainers, Empower Youth!” (nome “Povigu Trejnistojn, Povigu Junularon!”), kunordigita de TEJO. Dum la seminario, la 17 novbakitaj trejnistoj engaĝitaj en la projekton havis la ŝancon ekpraktiki la akiritajn konojn.
Unu el la plej pozitivaj konkretaj efikoj de SUPER-AMO 1 estis trejnsesioj pri strategia planado gvidataj dum la Kleriga Lundo kadre de la 101-a Universala Kongreso de du el la novaj TEJO-trejnistoj, Michael Boris Mandirola kaj Enric Baltasar.
 Lige al la Jaro de la Lernanto, kunlabore kun ILEI, difinatas planoj pri AMOseminario kadre de la 5-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (Quangzhou, Ĉinio, 2-3 novembro 2016), antaŭ la 8-a Azia Kongreso de Esperanto (3-6 novembro 2016). 

 La trejna agado en Afriko antaŭeniros, kunlabore kun TEJO, kunordiganto de ampleksa kapablo-konstrua kunlabora projekto inter Eŭropo kaj Afriko, kies unua renkontiĝo baldaŭ okazos en Benino kaj Togolando, la lando kie venontjare okazos la 73-a IJK.

 Laŭ la antaŭaj planoj, AMO-seminario okazos kadre de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto (Bunda, Tanzanio, 24-31 decembro 2016). La planoj por 2017 konkretiĝos per alia iniciato pri trejnado de trejnistoj, sed kun fokuso al plenkreska celgrupo.

 SUPER-AMO 2 (Munkeno, marto 2017) estos plia AMO-seminario por trejnistoj (SUPER-AMO) danke al la dujara projekto pri trejnado de trejnistoj kun plenkreska celgrupo “TTT - Train The Trainer!” (nome “Trejnu la Trejniston!”) subvenciita de Eŭropa Unio kaj kunordigata de la Bjalistoka Esperanto-Societo.
 Kunlabore kun la Komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko, post la sukcesa sperto en Turkio kun AMO-23 kaj lige al la Jaro de la Lernanto, AMO reaperos kadre de la 10-a Mezorienta Esperanto Kunveno kaj 1-a Kaŭkaza EsperantoKunveno (Tbiliso, Kartvelio - Erevano, Armenio, 31-a de marto – 3-a de aprilo 2017).
 Pli kaj pli firmiĝas la planoj pri AMOseminario fokusita pri eksteraj rilatoj en 2017, okazonta en Novjorko, urbo kie situas unu el la sidejoj de Unuiĝintaj Nacioj, kie UEA estas reprezentata.
 Substrekindas ke pli kaj pli sperta kaj kompetenta reprezentantaro estas nemalhavebla je ĉiuj niveloj de potenciala kontakto kun la instancoj (loke, lande, internacie); sekve, prioritatigo de tiu ĉi temo nepras, ĉefe okaze de la Zamenhof Jaro 2017, dum kiu antaŭvideblas ke la kontaktoj kun diversnivelaj instancoj kaj kun la Unesko-komisionoj pliintensiĝos, kadre de la konsciiga agado ligita al la venontjara datreveno agnoskita de Unesko.

AMO-LIMA (Les Brenets, Svislando, 23-28 majo 2017) okazos kunlabore kun ILEI, kadre de la Jaro de la Lernanto.

 Instiga kaj entuziasmiga instruisto ja kernas por la maturigo de niaj aktivuloj; tial, la seminario havos kiel celgrupon gvidantojn de instrua/lerna agado, kaj pritraktos instrustrategiojn, instrutaktikojn, uzadon de taŭgaj teknikiloj por instruado, motivadon kaj aktivigon de lernantoj.
 Lige al la Jaro de la Lernanto, okazos seminario kadre de la 52-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj de la samtempa 37-a Brazila Esperanto-Junulara Kongreso (Sorriso, Brazilo, 15-18 junio 2017).
 Jam valoraj proponoj pri la temo estis faritaj de la organizantoj.
 Se resti en Ameriko, estas jam planoj reokazigi AMO-NASK en junio 2017; AMO dum NASK estas unu el la plej stabilaj karakterizoj de la ĝisnuna historio de la programo.
 Lastatempe alvenintaj kaj plurpritraktotaj proponoj rilatas al la okazigo de AMO-seminario dum la venontjara Japana Esperanto-Kongreso (novembro 2017) kaj pri okazigo de AMO en Greziljono, lige al unu el la eventoj planataj kadre de la riĉa kalendaro de la tiea Kulturdomo.

Esperanto, jul-aug 2016 pagh 155

No hay comentarios.:

Publicar un comentario