domingo, 4 de septiembre de 2016

BRICS-LANDOJ ekas en la G-20 Pintkunveno. Ĉu pli malferma monda ekonomio?

Brics ĉefuloj dum G-20

Ĉina prezidanto alvokas klopodojn de BRICS por plibonigi tutmond

2016-09-04      Redaktoro:Yu Rongkang

http://esperanto.cri.cn/2521/2016/09/04/179s188596.htm
Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe urĝis BRICS-landojn kune klopodi por plibonigi tutmondan regadon.
Xi faris la rimarkojn dum ĉeesto al la kunveno de gvidantoj de BRICS-landoj en la intertempo de la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou. Li diris, ke BRICS-landoj - Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko - devas plibonigi komunikadon kaj kunordigon sub la kadro de G20.

La prezidanto vokis la evoluantan kvinopon akceli la reformon de la administra strukturo de la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko por plifortigi la reprezentadon kaj la voĉon de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj.

Xi diris, ke la kvinopo devas ankaŭ labori por defendi la pozicion de multflanka komerca sistemo kiel la ŝlosilo kanalo, kune konstrui apertan mondan ekonomion kaj oponi ĉian protektismon kaj ekskluzivismon, por certigi, ke ĉiuj landoj estos egalaj laŭ disvolvaj rajtoj, ŝancoj kaj reguloj.

La prezidanto ankaŭ vokis al la kvin landoj puŝi la Novan Disvolvan Bankon BRICS efektivigi la unuajn projektojn kaj plialtigi la administran nivelon kaj financadan kapablon de la banko.

G-20 pintkunveno

Xi aldonis, ke BRICS-landoj estas la gvidantoj inter novmerkataj ekonomioj kaj evoluantaj landoj kaj ankaŭ gravaj membroj de la G20, kaj ili devas plifortigi kunordigon por bone konstrui, konservi kaj evoluigi la platfortojn de la kvinopo kaj G20.

Pintkunveno G20 proponos rebonigajn rimedojn al monda ekonomio

2016-09-04     Redaktoro:Yu Rongkang


Prezidanto Xi Jinping dimanĉe urĝis la gvidantojn de la grupo de 20 gravaj ekonomioj preskribi kuracilojn por la malvigla monda ekonomio por ke ĝi estu sur la vojo de fortika, daŭripova, ekvilibra kaj inkluziva kresko.
Xi faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de la jara pintkunveno de G20 en la orienta ĉina urbo Hangzhou.

Kiel gvidanto de la dua granda ekonomio de la mondo, Xi faris kvin proponojn por subteni la tutmondan ekonomian kreskon.
Xi diris, "Unue, la membroj de G20 devas fortigi sian kunordigon en makroekonomiaj politikoj, kune antaŭenigi kreskon kaj konservi financan stabilecon. Due, la membroj devas novigi sian manieron de kresko kaj esplorserĉi novajn motorojn de kresko. Trie, la membroj devas plibonigi tutmondan ekonomian regadon kaj mekanisman garantion. Kvare, la membroj devas konstrui apertan mondan ekonomion kaj akceli plu la liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado."
Fine, Xi aldonis, la Tagordo pri Daŭripova Disvolvado de 2030 devas esti efektivigita por akceli inkluzivan kreskon.-/

No hay comentarios.:

Publicar un comentario