sábado, 22 de abril de 2017

22-a aprilo: UN-internacia tago de la Tero...


Ekde la jaro 2009, la  22-a de  aprilo, oni festas en la tuta mondo la
 internacia tago de la Patrina Tero.

Estis decido de la UN:

kaj dum tiu ĉi jaro 2017 la kampanjo de la UNo enfazas sur la temo:
“Edukado pri la medio kaj la klimato (Ĉu pri la klimataj ŝanĝoj?….


Patrino Tero,
estas nun la elkora nomo uzinta de niaj generacioj por nia planedo: kies idaro ni estas kun la tuta biosfero…

Pachamama   kaj Tonantzin  
estis la amerikaj nomoj ene de la du grandaj civilizacioj de Majaoj kaj Keĉuanoj kaj

Γαῖα - Gaja
el niaj antanaŭantaj grekoj.

Ĉiuj jam scias kaj spertas ke la klimataj ŝanĝoj ĉiu tage pli damaĝas la vivon ĉar ŝajnas ke la harmonion kun la naturo estas detruita de la nuna homara civilizacio. Do ni bezonas pli konscii pri niaj aĉaj agadoj koncerne la planedon. Ni estas verŝajne antaŭ decidaj defioj: aŭ ni ŝanĝas aŭ ni povus  pereii…

Hodiaŭ estas la tago dum kiu ni estas invitata pripensi la aferon, kiel idoj de la Patrino Tero kun la tuta biosfero.:  Ni apartenas al la Tero: kaj ŝajnas ke ĝi –nia Patrino- komencas rigore memoriĝi tion al ni.


Fin fine ni invitas vin aŭskulti la HIMNON DE LA TERO kantita en Esperanto:





HIMNO DE LA TERO

Am’, glor’, pac’ kaj ĝoj
En nia anim' kaj kor'
La birdoj de l' feliĉ'
Alportos la esper'
De mondo pli bona
Sur la Ter’.

Pluvo de steloj en la ĉiel'
Eterna rigardo.
La kant' de l'harmoni'
Rideto al la viv'.
La man' de l’ infan'
Pura kaj senkulpa
Verec'! Unuec' ! Liberec'!

Am', glor', pac' kaj ĝoj'
En niaj anim' kaj kor'
La birdoj de l' feliĉ'
Alportos la esper'
De mond' pli bona
Sur la Ter'.

De la reĝlando de lum'
Rebril' de l'Univers'
La kolombo de la pac'
Ekflugos al la ĉiel’
Kie am' estas leĝ'
'stas por morgaŭ
La branĉet' d'olivuj':
Liberec' !

Paradizo sur la ter'
La glor' por l' Univers'
Ammesaĝo por niaj infan':
Esperemo !
 
--------
"LA HOMOJ KAPABLAS FERMIĜI SIAJN OKULOJN ANTAŬ LA MALBONO
POR NE PERDI LA ESPERON" 
-----



viernes, 14 de abril de 2017

Hodiaŭ 14-a aprilo: centjariĝo de la forpaso de Zamenhof en 1917.



 Tombo de Zamenhof en Varsovio. 

Kroniketo pri  la malsano kaj lastaj monatoj de la vido de Zamenhof
http://sezonoj.ru/2017/04/zamenhof-18/

HODIAŬ: "LA CENTJARIĜO"... Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 680 - 2017-04-14
LA VIVOVERKO DE ZAMENHOF DAŬRE INSPIRAS, 100 JAROJN POST LIA MORTO
...
La 14-a de aprilo 2017 estas la 100-a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. En tiu ĉi solena tago, Universala Esperanto-Asocio ree substrekas la gravecon kaj daŭran valoron de lia vivoverko, pri kiu eblas nun legi en trideko da lingvoj ĉe la nova retejo www.zamenhof.life.
“Zamenhof ne nur havis genian intuicion pri lingvoj,” komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. “Li ankaŭ sukcesis vortumi, interalie per siaj kongresaj paroladoj, kernan etikan vizion por la Esperanto-movado. Temas pri la konvinko, ke la kunvenado kaj kunparolado de ‘homoj kun homoj’ estas ne nur praktike utila sed ankaŭ spirite profunda paŝo al interkompreniĝo.”

Ludoviko Zamenhof naskiĝis en 1859 en mezklasa juda familio en Bjalistoko, urbo tiam situanta en la okcidenta parto de la Rusa Imperio. Jam ekde sia adoleska aĝo li komencis eksperimenti pri la kreo de neŭtrala lingvo. Finfine en 1887 en Varsovio aperis la Unua Libro pri la Lingvo Internacia de d-ro Esperanto. Dum la sekvaj 25 jaroj Zamenhof, kune kun sia edzino Klara, dediĉis grandan parton de siaj tempo, energio kaj financaj rimedoj al la flegado de la frua movado. Li vaste korespondis, redaktis revuojn kaj librojn, aŭtoris artikolojn kaj poemojn, tradukis verkojn de la monda literaturo kaj ekde la unua Universala Kongreso en 1905 prezentis ankaŭ serion de inspiraj kongresaj paroladoj. Estas eksterdube, ke lia konstanta, senlaca kaj saĝa agado tra tiuj ofte malfacilaj jaroj estis nepra por la stabiligo de la lingvo kaj ĝia komunumo.

“Kune kun sia etika vizio, Zamenhof obstine tenis sin al la ideo, ke Esperanto apartenas al ĉiuj siaj parolantoj,” aldonas Fettes. “Malsame ol multaj aliaj planlingvaj aŭtoroj, li dekomence serĉis manieron fordoni sian gvidan rolon. Tial li reagis tre pozitive al la fondo de UEA en 1908, ĉar li prave vidis, ke la movado bezonas komunan tegmentan organizon en kiu ĉiuj esperantistoj povas kunlabori, sendepende de siaj naciecoj kaj siaj diversaj ideaj tendencoj. Liaj ideoj kaj lia ekzemplo restas inspiraj por ni ankoraŭ hodiaŭ.”

Okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, en 1959, Unesko rekonis lin kiel unu el la Grandaj Personecoj de la Homaro. Ankaŭ ĉi-foje, lia mortodatreveno estas listigita de Unesko inter la notindaj datrevenoj de la jaro 2017.
Agante laŭ tiu instigo, la pola parlamento la 7-an de aprilo aklame akceptis rezolucion pri la signifo de lia vivoverko.

Solenaĵoj, simpozioj kaj aliaj datrevenaj eventoj okazados tra la mondo ĝis la jarfino; kalendaro troveblas ĉe http://www.gazetaro.org.
 
 http://zamenhof.life/eo/   (plurlingve)

hispane:
http://www.mendozaesperantorondo.blogspot.com.ar


(

lunes, 10 de abril de 2017

Aperis la unua eldono de la nova Heroldo de Esperanto 2017...


 La 8an de aprilo 
aperis en la reto la unua numero de Heroldo de Esperanto 
por la jarkolekto 2017. 
 >
 
 La originala plano de la Sociala Grupo Lexus, kiu pasint-jare aĉetis Heroldon de LF-koop, estas eldoni 20-paĝan gazeton, sed la unua numero estas nur 12-paĝa. Laŭ la vortoj de la redakcia direktoro de Heroldo, brazilano Fabricio Valle, la dua numero havos 16-paĝojn kaj ekde la tria ĝi estos 20-paĝa gazeto.


de LF-koop, estas eldoni 20-paĝan gazeton, sed la unua numero estas nur 12-paĝa. Laŭ la vortoj de la redakcia direktoro desezonoj.ru


Fabricio Valle en Facebook
"Karaj, la 2-a numero de Heroldo havos 16-paĝojn kaj la kajero pri arto kaj kulturo (Spegulo) havos 4 paĝojn. Estas planata la aperigo de poemoj de Jorge Camacho Cordón, Paulo Silas kaj Tatyana Auderskaya. Ne estas aliaj artikoloj, nek esetoj. Proponoj por originale verkitaj artikoloj bonvenas. 

Sribu al < redakciadirektoro[ĉe]heroldodeesperanto.com

Pabricio Valle:"Mi planas aperigi la 2-an numeron en la 30-a de aprilo...do iom urĝas la afero. Mi ne volas aperigi nur 2-paĝan kajero de arto kaj kulturo. Arto kaj kulturo estos granda atuto de la nova Heroldo. La temoj ne estu nu literaturo,sed arto ĝenenerale (pentraĵo, kino ktp) ktp. Arto kaj kulturo en la plej ampleksa senco, ankaŭ ekster Esperantujo, kiel la unua Spegulo, de niaj polaj samideanoj. (Fabricio Valle-Facebook)
Fabrício Valle : Kiel eldonisto, mi faros mian parton, sed mi vere bezonos la kunlaboron de talentaj kunlaborantoj pretaj dediĉi tempeton al verkado de artikoloj por Heroldo. Mi ne estas ekzemple, bona kontribuanto por la kajero Spegulo - arto kaj kulturo. Se kleraj kaj kompetentaj kontribuantoj, Spegulo ne estos tio, kio ĝi povos esti. Mia ĉefa misio estas senĉese labori por la akurata apero de Heroldo. La enhavo dependos de la kunlaboremo de tiuj kiuj kompetentas pri la plej diversaj temoj de Heroldo - arto kaj kulturo, agado por kaj per Esperanto, lingvoj (Kajero Lingvio), politiko, ekonomio, sportoj, edukado, junulara vivo..." (Facebook)

Resumo de komentarietoj en la reto:

-Estis kuraĝa entrepreno la eldono de internacia revuo uzante ĉefe Esperanto kiel laborlingvo kies celo ne estis la movado mem interne sed malferme al la internacia publiko, kaj pri ĉiuj interesoj de nia aktuala mondo: 
LA DEVIZO: "NI PRIPENSAS LA MONDON...".

-Proprietulo de la entrepreno estis konata brazila eksa redaktoro de UEA-Esperanto-revuo,
FABRICIO VALLE
kun gesocietanoj, ene de "Sociala grupo LEXUS", -brazila entrepreno-... Pri la tuta teamo de redaktoroj kaj kunlaborantoj  ni havos proksimajn informojn...



domingo, 9 de abril de 2017

Minaco de nova granda milito ekreaperas...






… la plej granda skandalo estas, ke ne nur la usona prezidanto Trump agis kontraŭ Sirio sen atendi la verdikton de la sendependa esplor-organizaĵo pri la gas-afero, sed ke la grandaj okcidentaj informiloj sen esplori sekvas la usonan version de la gas-afero sen eĉ mencii la sirian kaj rusan version, kiun ili ja tamen bone konas, kaj ke la fidelaj NATO-partneroj Francujo kaj Germanujo, interalie, subtenas la nun militkrimulon kaj samtempe estron de la plej granda atompotenco Trump.


1. Ĝis kiu grado la Prezidento regas la militistaron? Oni ne mirus, se la unuan tagon de lia prezidenteco oni diris al li en iu privata loko: "Memoru JFK".

2. Oni ne scias ankoraŭ ĉu Trump intencis ion tian ekde la komenco, aŭ ĉu li kuniras pro malforteco, kiel sugestis iu rusa komentariisto en la brita televido.

3. Oni ja aŭdas ĉi tie la rusan flankon en la amaskomunikiloj, sed minimume, kaj ĉiam kun cinikismo. Eble la plej trafa mencio en BBC estis de eksa brita ambasadoro en Sirio, kiu diris, ke ne ekzistas pruvo pri la ĥemia atako:http://www.bbc.co.uk/programmes/p04zb6yv

4. Restas la ebleco, ke Trump volas grandioze distancigi sin de Putin, pro la farsa hiperventilado de la amaskomunikiloj rilate al eventuala interveno de Putin en la usona elekto, por meti sin en pli fortan negocan pozicion kun Putin, tiel ebligante al si anonco ian interkonsenton, kiun akceptas la usona popolo.

5. La fakto, ke la amaskomunikiloj ankoraŭ hiperventiladis pro la prezidantiĝo de Trump ĝis tiu momento sugestas al mi, ke li ne havis la intencon kuniri kun la antaŭplanita invado de la mezoriento.

6. Tamen la ligo kiun havas lia filino kaj bofilo kun la sekto Ĉabad iom maltrankviligas min, ĉar en tio estas ebleco, ke lia elektiĝo povus eble esti manipulita de la ekstremistoj de Israelo, kun la celo forigi la opozicion al la setlado de la palestinaj teritorioj fare de la judoj. Mi esperas ke ne, sed necesas tion sekvi.

…. la amasprotestoj kontraŭ Trump, orkestrumitaj en Britio de “Stop the War Coalition” estas nur deflankigo. Trump estis elektita kaj tiaj amasprotestoj faros nenian diferencon. Kio eventuale povus fari diferencon estas agado kontraŭ la proprajn politikistojn kiuj subtenas la militadon, kaj kontraŭ la ĵurnalistojn kiuj konstante hiperventiladas pri ĝi.

La maldekstro en Britio ĝenerale silentas, la ĉefaj kritikantoj de la militoj nuntempe estas iuj iomete dekstraj ĵurnalistoj,….. La maldekstro ĝenerale estas transprenita kaj funkcias kiel falsa opozicio.
(Komentarietoj el la Reto)
 

miércoles, 5 de abril de 2017

EDWIN BURG, indonezia enmigrinto-esperantista, forpasis en Nederlando.

EDWIN BURG, 
indonezia enmigrinto, 
memorinda elstara esperantisto en Nederlando.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Indonezio


Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 678 -2017-04-04


FORPASIS EDWIN BURG (1925-2016)
La 30-an de novembro 2016 forpasis en Hago, Nederlando, nia honora membro Edwin Burg.

Naskiĝinte en 'Orienta Indio', la nuna Indonezio, post teruraj spertoj en japanaj koncentrejoj kaj la multviktima indonezia liberiga batalo, en 1946 li alvenis en Nederlandon, kie li studis ekonomikon sed, pro malforta sano, eklaboris en grava banko. Tie li ekkonis mag. Van Rijckevorsel, kiu forte apogis la instruadon de Esperanto kaj konigis al li Esperanton. S-ro Burg tuj fervoriĝis kaj en 1965 ellernis la lingvon, estraraniĝis en la Haga klubo.
Post sia pensiiĝo (1969) li eklaboris helpe al Internacia Esperanto-Instituto, la iama Cseh-Instituto, kies oficejon li vizitadis ĉiutage, kaj kies honora membro li estis ekde 2002. Tie li fondis informan centron ECN, Esperanto-Centron Nederlando. Centojn da personoj li kuntrenis en sia entuziasmo por Esperanto, kiu liakomprene povos unuigi la tro dividitan homaron; interalie sian postan edzinon (1985) Gerrie van Geffen kaj ges-rojn Erasmus, el kiuj li kolegis kun Hans en konsilantaro por establi la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdamo. Tiun katedron UEA garantias, kunfinance kun sia Landa Asocio Esperanto Nederland.

Kongresojn li vizitadis, plurajn esperantistajn organizaĵojn mecenatis. Al la meritoj de Edwin apartenas ankaŭ multaj leteroj direktitaj al oficialaj instancoj kaj la gazetaro, interalie lige kun la UK en Pekino (1986). Jam antaŭe li administris fonduson kies mono ebligis la eldonon (1972) de la tiam aktuala vortaro Nederlanda-Esperanta-Nederlanda, redaktita de alia Honora Membro de UEA, mag. A.J. Middelkoop, iama privatdocentino pri Esperanto ĉe la sama universitato. Aldone, li verkis artikolojn por niaj gazetoj, interalie pri la Indoneziaj lingvoj.

Sendube lia afableco, spite la terurajn junulspertojn, helpis konvinke varbi tiom da novaj esperantistoj: lia portreto en la kafĉambro de la Centra Oficejo de UEA ridetigas kaj komfortigas ĉiujn vizitantojn.

En la 88-a Universala Kongreso en Gotenburgo en 2003 Edwin Burg estis elektita kiel Honora Membro de UEA.


lunes, 3 de abril de 2017

Esperanto antaŭeniras je ĝia 130-a jariĝo.







                                      2 Apr 2017  "Stefan MacGill"



Estrara Komuniko EKO 2017-06  sendita el Kutaisi, la 2an de aprilo.

*Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, ILEI-aktivuloj, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj.*

Por tuja uzo kaj plia diskonigo (kun fontagnosko) inkluzive de la alkroĉaĵoj.


EKEK – ideoj naskiĝis el la FLAM’

Kun kvardeko da partoprenantoj la 10a Mezorienta Kunveno proksimiĝas al la fino. Fine de la dua tago, la partoprenantoj de la 31a Seminario pri AMO revizitis la rezultojn de la antaŭtaga FLAM-analizo por diskuti solvojn aŭ tiri konkludojn. Jen la rezultoj de tiu sesio. En la teksta versio de nia komuniko ni ne ripetos la punktojn el la FLAM-analizo mem, kiujn vi retrovos en nia komuniko EKO 2017-05 kaj en la PDF, kune kun kvar fotoj.

==============

EVOLUIGI la FORTOJN




*Organizi lingvajn festivalojn: *Tio emfazas la egalrajtecon de diversaj
lingvoj, kaj lokas Esperanton inter tiuj valorindaj lingvoj. Ĝi altigas la
konscion pri komunikaj defioj en multlingva mondo.

*Eluzi la potencialon de Esperanto en turismo:* Depost la fermo de la
centro de Bydgoczsz, ioma vakuo restas, indas reaktivigi la asocion *Monda
Turismo* aŭ starigi novan. Gravas malfermi centrojn aŭ agantojn en turisme
allogaj areoj, kiuj proponos servojn ne nur al esperantistoj.

*Evoluigi la uzon de Esperanto en la Komerco: *Gravas kunlaborado kun IKEF,
kaj pretigi datumbazon de funkciantaj aŭ naskiĝantaj projektoj; Necesas
rezisti la argumenton, ke esperantistoj kiel idealistoj, ne miksu sin en
komencaj agadoj. Klare, unu el la kampoj por komenco estas turismo, alia
estas livero de klerigaj servoj.

*Konigu la pontlingvan rolon de Esperanto en literaturo: *Sukcesis kelkloke
la uzo de Esperantaj tradukoj el malpli konataj lingvoj, por permesi
plutradukon al aliregionaj malpli konataj lingvoj. Tiel sukcesas
kultur-transmigroj, kiuj ne okazis pere de la grandlingvoj. Necesas pli
forte konigi tiujn projektojn, krome dokumenti la organizadon malantaŭ ili,
por kuraĝigi aliajn starigi similajn projektojn.

*Pontolingva instruado:* Ripetu alimaniere la siatempajn eksperimentojn, en
kiuj oni pruvas, ke kelkmonata studo de Esperanto pliefikigas la lernadon
de alia celata lingvo (precipe hindeŭropa). La retepoko donas novajn eblojn
pli simple testi kaj pruvi la tezon.

*Eluzi la parolkomunumon kaj ĝiajn strukturojn: *Esperanto unikas inter
planlingvoj, ke ĝi havas tre internacian parolkomunumon kune kun
ellaboritaj strukturoj: Akademio, universitataj retoj, landaj kaj
kontinentaj agadoj ktp. Tio helpas al ni rapide disvastigi konatecon pri
novaj projektoj kaj akiri kunlaborantojn.


*KURACI la LAMAĴOJN*

*Pli efike mobilizi niajn hom(mal)fortojn:* Potenca bremso al nia progreso
estas niaj modestaj laborfortoj. Pli efika organizado kaj kunordigo eluzus
la fortojn, kiuj ekzistas: por traduki, por verki, kaj literature kaj
lingvo-prezente. Gravas profundigo de la kapablo organizi allogajn eventojn
(temo por iama AMO-seminario).

*Eo-centroj kaj renkontiĝejoj:* La modelo de E-centroj de la 80aj jaroj de
la antaŭa jarcento jam ne prosperas. Kreendas nova modelo por E-centroj,
ekonomie vivipovaj, kiuj proponos servojn ne nur al la esperantista
komunumo, sed pli vaste. Gravas, ke e-istoj sciu, kie kaj kiam ili povos
aliri esperantan etoson.

*Konigo de aranĝoj:* Ĝis nun la plej ampeksa kalendaro de eventoj estas
ĝuste ĉe *Eventoj.hu*. Ĝi akceptas ĉion, kiun oni orde raportas. Nun ĉe UEA
la revuo *Esperanto* ekhavas retejon, kiu povos same prezenti kalendaron
pli ampleksan ol tiu en la presita revuo. Ĉiukaze, la esperantistoj atendas
povi trovi multe pli frue informojn pri la gravaj eventoj – nelaste pri UK.
Kalendaroj kaj simile devas ne nur konigi datojn kaj urbojn, sed kiujn
unikaĵojn kaj specifaĵojn proponas difinitaj aranĝoj. La reto permesas
aliri tiujn informojn, sed la event-organizantoj devas ilin bontempe fiksi
kaj diskonigi. Esenco de komunikarto estas koni la bezonojn de la
inform-ricevantoj – necesas demandi: kiam ili faras siajn decidojn pri
partopreno en aranĝoj, kiuj estas la informoj, kiujn ili bezonas, kaj ĝis
kiam, por fari konvenajn decidojn.

*Vastigi la eblojn uzi la lingvon praktike: *Kreskas niaj ebloj kaj atingoj
pri informado kaj instruado, sed daŭre malfortas nia kapablo proponi
konkretajn uzojn de la lingvo. Tiuj uzebloj alios por Esperanto ol por
aliaj ‘grand’lingvoj; ni devas pli klare difini kaj kreskigi ilin.

*EKSPLUATI la AVANTAĜOJN*

*Intensigi la uzadon de retaj ebloj
:* Unuaflanke por liveri pli bonajn
servojn al esperantistoj, inkluzive de la filmado de eroj el Universalaj
Kongresoj kaj aliaj gravaj eventoj, por ke homoj ne povantaj fizike ĉeesti
povu gustumi la enhavon. Sed aliflanke, vastigi la videblon de Eo por pli
sistema informado en aliaj lingvoj, eventuale en kunteksto de pli vastaj
celoj – daŭripovo, komunika justeco ks.

*Malplialtiĝantaj vojaĝkostoj: *Vastigi la eblojn por organizitaj
prelegvojaĝoj, kiel delonge funkcias bone en Francio. Esperantistoj eluzu
siajn konojn por proponi allogajn vojaĝservojn kaj praktikajn konsilojn por
memvojaĝantoj.

*Lingvaj Kunpuŝiĝoj: *Esperanto povus ludi mildigan rolon, sed ne se ĝi
aliancigas sin kun unu flanko de la kunpuŝiĝo. Necesas ĉiam senpartie
interveni.

*Propedeŭtika valoro: *Konsideru tion pli ol nur lernfaciligo, sed kiel
humaneca kontribuo, por evoluigi la kapablon pli bone lerni pensi.

*KONTRAŬI la MINACOJN*

*Militoj, diktaturaj regantoj: *Malfacilas multon fari rekte; provindas
aliĝi la pac-movadoj aŭ partopreni en pac-studoj.

*Voĵaĝmalebligoj: *En la regiono vizito al unu lando povos malfaciligi aŭ
malebligi eniron en alian landon. Foje eblos renkontiĝi en apudaj sed
“neŭtralaj” lokoj.

*Komuniklimigoj:* Tiuj povas ekzisti, sed troveblas ‘etaj pordoj’; konsiloj
pri alternativaj komunik-kanaloj devus esti troveblaj.

*Fondusoj kaj subtenaj projektoj:
* La enmovadaj ebloj estas modestaj, sed
ekzistas programoj por ebligi partoprenon de indaj aktivuloj en UK, en
kongresoj de ILEI, TEJO kaj aliaj. Limigitaj sumoj ekzistas por regiona
evoluigo; nur bone prezentitaj buĝethavaj projektoj havas ŝancojn.
Ekstermovadaj subtenoj estas ĉiam esplorindaj.

*Seksa diskriminacio:* En la koncernaj landoj eble organizindas kunvenoj
nur por virinoj, kie eblos konigi la E-komunumon.

*Antaŭjuĝoj:* Tiuj povas varii laŭ regionoj kaj tra la tempoj. Iuj
antaŭjuĝoj eksmodiĝis kaj jam ne bezonas reagojn, sed novaj antaŭjuĝoj
povas naskiĝi – gravas frue rekoni ilin.

*Difini pli klare la valorojn de Esperanto: *Tiu punkto jam listiĝis sub
‘Lamaĵoj’ sed ripetindas: ni devas ellabori strategiojn pli klare prezenti
ilin al kursanoj kaj interesatoj.

====================

Pri la cetera enhavo de la Mezorienta Renkontiĝo necesos raporti alifoje.
Sufiĉas noti, ke okazis post pluraj prezentaĵoj viglaj diskutoj. En lastaj
minutoj finiĝis muzika kaj danca spektaklo por doni kulminon al la kvartaga
renkontiĝa sperto. En la lasta tago okazos pritaksa sesio kun la kompilo de
rekomendoj, sed pro la neceso de pluraj kunvenintoj (inter ili la EKO-isto)
tuj ekvojaĝi al Armenio, nur poste eblos raporti tiujn rekomendojn.

=============================

Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite
Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe:
Aperintaj komunikoj legeblaj ĉe
http://aktivulo.net/eo/content /komunikoj-pri-agado


*ALDONU VIN:* Skribu al <stefan.macgill&lt;ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo
aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj,
neniam-membroj, volapukistoj ktp.

*SUBTRAHU VIN:* Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson,
landon kaj (se eble) la grupo aŭ kialo por via ĉeesto en la ekspedolistoj.

MyDOC/UEA/AMO/AMO 31…-Stefan MacGill   Vicprezidanto de UEA
*Respondecoj: *instruado, Jaro de la Lernanto, revuo *Esperanto*,
Mezoriento kaj Norda Afriko, rilatoj kun LA, FA. Strebante je konkretaj atingoj kaj rezultoj