Mostrando las entradas con la etiqueta Zamenhof centjariĝo. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta Zamenhof centjariĝo. Mostrar todas las entradas

miércoles, 13 de diciembre de 2017

Unesko-memortago en la centjariĝo de Zamenhof.g

Okazis memorkonferenco por centa datreveno de forpaso de LL Zamenhof

China Radio Internacia.     Redaktoro:Pluveta
La 11an de decembro en la salono II de la sidejo de Unesko okazis memorkonferenco por centa datreveno de la forpaso de LL Zamenhof. La ĉeftemo de la konferenco estas Tutmondiĝo, Interreto kaj Unesko-Kuriero. Al la konferenco ĉeestis preskaŭ 150 homoj, inkluzive de diverslandaj legantoj de la gazeto Kuriero, esperantistoj, reprezentantoj de iuj landoj en Unesko kaj oficistoj de Unesko.
Ekde naskiĝo de la gazeto en 1948 Kuriero de Unesko ĉiam fidelas al sia tasko, t.e., propagandi idealon de Unesko, agi kiel dialoga platformo inter kulturoj kaj organizi internaciajn diskutadojn. Unesko longtempe sin dediĉas al akcelo de kulturo-diverseco,antaŭenpuŝo de intercivilizaciaj dialogoj kaj konstruado de la idealo pri paca kulturo. Pro kotiza problemo ĉesis la eldoniĝo de la gazeto Kuriero en 2012. Dank' al financa kontribuo de la Ĉina Popola Respubliko, Unesko komencis reeldoni ĝin en la 6 UN-lingvoj ekde majo 2017, la portugala versio ankaŭ estis eldonita de Portugalio. La gazeto estis eldonita papere kaj surrete samtempe en 195 landoj.
Ĉinio estas varma punkto de ĉi-foja memorkonferenco. Rajtigite de Unesko kaj Universala Esperanta Asocio la ĉina popola organizo Scienco-Kultura Centro Ora Ponto prenis la eldonadan taskon kaj plensukcese plenumis ĝin. Kiel redaktoro de Kuriero Huang Yinbao faris parolon en la konferenco kaj ĉeloke subskribis la internacian kunlaboran interkonsenton. La ĉeestantaj legantoj el diversaj landoj levis la gazetojn Kuriero por esprimi dankon kaj aplaŭdon al Ĉinio.

viernes, 14 de abril de 2017

Hodiaŭ 14-a aprilo: centjariĝo de la forpaso de Zamenhof en 1917.



 Tombo de Zamenhof en Varsovio. 

Kroniketo pri  la malsano kaj lastaj monatoj de la vido de Zamenhof
http://sezonoj.ru/2017/04/zamenhof-18/

HODIAŬ: "LA CENTJARIĜO"... Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 680 - 2017-04-14
LA VIVOVERKO DE ZAMENHOF DAŬRE INSPIRAS, 100 JAROJN POST LIA MORTO
...
La 14-a de aprilo 2017 estas la 100-a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. En tiu ĉi solena tago, Universala Esperanto-Asocio ree substrekas la gravecon kaj daŭran valoron de lia vivoverko, pri kiu eblas nun legi en trideko da lingvoj ĉe la nova retejo www.zamenhof.life.
“Zamenhof ne nur havis genian intuicion pri lingvoj,” komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. “Li ankaŭ sukcesis vortumi, interalie per siaj kongresaj paroladoj, kernan etikan vizion por la Esperanto-movado. Temas pri la konvinko, ke la kunvenado kaj kunparolado de ‘homoj kun homoj’ estas ne nur praktike utila sed ankaŭ spirite profunda paŝo al interkompreniĝo.”

Ludoviko Zamenhof naskiĝis en 1859 en mezklasa juda familio en Bjalistoko, urbo tiam situanta en la okcidenta parto de la Rusa Imperio. Jam ekde sia adoleska aĝo li komencis eksperimenti pri la kreo de neŭtrala lingvo. Finfine en 1887 en Varsovio aperis la Unua Libro pri la Lingvo Internacia de d-ro Esperanto. Dum la sekvaj 25 jaroj Zamenhof, kune kun sia edzino Klara, dediĉis grandan parton de siaj tempo, energio kaj financaj rimedoj al la flegado de la frua movado. Li vaste korespondis, redaktis revuojn kaj librojn, aŭtoris artikolojn kaj poemojn, tradukis verkojn de la monda literaturo kaj ekde la unua Universala Kongreso en 1905 prezentis ankaŭ serion de inspiraj kongresaj paroladoj. Estas eksterdube, ke lia konstanta, senlaca kaj saĝa agado tra tiuj ofte malfacilaj jaroj estis nepra por la stabiligo de la lingvo kaj ĝia komunumo.

“Kune kun sia etika vizio, Zamenhof obstine tenis sin al la ideo, ke Esperanto apartenas al ĉiuj siaj parolantoj,” aldonas Fettes. “Malsame ol multaj aliaj planlingvaj aŭtoroj, li dekomence serĉis manieron fordoni sian gvidan rolon. Tial li reagis tre pozitive al la fondo de UEA en 1908, ĉar li prave vidis, ke la movado bezonas komunan tegmentan organizon en kiu ĉiuj esperantistoj povas kunlabori, sendepende de siaj naciecoj kaj siaj diversaj ideaj tendencoj. Liaj ideoj kaj lia ekzemplo restas inspiraj por ni ankoraŭ hodiaŭ.”

Okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, en 1959, Unesko rekonis lin kiel unu el la Grandaj Personecoj de la Homaro. Ankaŭ ĉi-foje, lia mortodatreveno estas listigita de Unesko inter la notindaj datrevenoj de la jaro 2017.
Agante laŭ tiu instigo, la pola parlamento la 7-an de aprilo aklame akceptis rezolucion pri la signifo de lia vivoverko.

Solenaĵoj, simpozioj kaj aliaj datrevenaj eventoj okazados tra la mondo ĝis la jarfino; kalendaro troveblas ĉe http://www.gazetaro.org.
 
 http://zamenhof.life/eo/   (plurlingve)

hispane:
http://www.mendozaesperantorondo.blogspot.com.ar


(