lunes, 3 de julio de 2017

Rifuzo de instruado de la angla lingvo en Ĉinio



Leginda artikolo en la revuo
ESPERANTO TRA LA MONDO.



http://tra-la-mondo.esperanto-urbo.de/arkivo/3/3-a_tra-la-mondo.pdf

82% ĉinaj voĉdonintoj apogas nuligi la anglan lingvon kiel devigan lernobjekton
La 4-an de marto, dum la kvina sesio de la 12-a TPK(Tutlanda Popola Kongreso) en Ĉinio, S-ro Li Guangyu, reprezentanto de la 12-a TPK, proponis nuligi la anglan lingvon en la ŝata ekzameno por eniri universitaton, kaj fari la anglan lingvon nedeviga lernobjekto en elementa kaj meza lernejoj. La plej nova statistiko el Ĉina Eduka Ministerio montras, ke la ĉinaj infanoj elspezas 163,78 RBM (ĉirkaŭ 24,10 USD) pro la deviga angla lingva lernado ĉiujare. La jara konsumo pro la angla lingva lernado egalas minimume al 0.8 sumo investita en konstruado de la akvobaraĵo de la Tri Foldoj en Hubei de Ĉinio, la plej granda elektroprodukta akvbaraĵo en mondo, aŭ al la sumo por produkti 204 kosmoŝipojn.
En la esplorado kaj enketo en provincaj ĉefurboj en mezaj Ĉinio, li rimarkis ke la lernantoj ĉiutage elspezas multan tempon: 1 horon en elementaj lernejoj, 1.5 horoj en mezlernejoj, 2 horojn en supermezlernejoj, inkluzive de leciono, matena legado, ekzerco, lernotasko kaj eksterlerneja helpa lernado.
De la tria jaro en elementa lernejo ĝis la tria jaro en la superlernejo, ĉiu lernanto elspezas minimume 5292.5 horojn por la angla lingvo. Se la lernantoj lernas 8 horojn tage, ili elspezas preskaŭ kvinonon (ĉirkaŭ 18.13%) da tempo okupiĝante en lernado de la angla lingvo dum 10 jaroj, la plej bona periodo de la infano.
En lia enketado multegaj lernantoj plendis ke multaj gepatroj registrigis la infanojn al eksterlernejaj helpaj kursoj de la angla lingvo, krom la lernado en klasĉambro, post leciona ekzameno kaj hejmtasko.
La eksterlerneja lernado de la angla lingvo rabis multan tempon de la infanoj en la ekster-klasĉambra aktivado, ludado, eĉ dormado kaj ripozo. La infanoj sentas pezan ŝarĝon el la angla lingvo. Li Guangyu montris ke la angla lingva ekzameno en la ŝtata ekzameno por eniri universitaton pliigis la ŝarĝon sur la lernantoj. Iuj lernantoj lernas la anglan lingvon por studi eksterlande, kaj por multaj lernantoj la angla lingvo estas deviga kaj kontraŭvola elekto.
 La 6-an de marto, dum, dum la 5-a sesio de la 12a ĈPPIK (Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco), komitatano S-ro Wang Chengde, prezidanto de Pekina Ĉintradicia Hospitalo Shungtiande, faris similan proponon: fortigi ĉinlingvan instruadon kaj limigi fremdlingvan instruadon en ĉiuj lernejoj. En pasintaj jaroj li alvokis fortigi instruadon de la ĉina lingvo. En la jaro 2013 li sendis al la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco proponon "atenti instruadon de gepatra lingvo, levi anglan lingvan kapablon de lernantoj." kaj en la jaro 2014 li sendis la proponon "fortigi ĉinlingvan instruadon kaj limigi fremdlingvan instruadon en ĉiuj lernejoj."
En ĉijara konferenco li refoje sendis la lastan proponon. En la titolo de la propono ne troviĝas angla lingvo, tamen en la teksto de la propono li menciis nur la anglan lingvon. Li diris: " En lastaj jaroj aperas stranga fenomeno, ke varmas fremdlingva lernado kaj malvarmas la lernado de ĉina ĉina lingvo. Oni lernas fremdan lingvon ekde infanĝardeno ĝis universitato. Multaj studentoj en universitatoj povas flue paroli en la angla lingvo, tamen ne povas lerte uzi la ĉinan lingvo, eĉ ne povas skribi disertaĵon. La skribaĵoj estas kun multaj eraroj kaj nelogikaj."
"La angla lingvo estas ilo per kiu multaj edukaj organizoj de la angla lingvo trompe rabas monojn de lernantoj. Tio pliigis la ŝarĝon al la gepatro. Ĉinio estas unika lando kie la angla lingvo estas ĉefa lernobjekto, kaj kie lerntempo en lernejo estas la plej longa en la mondo." Li proponis reformi la edukan regularon. Oni devas instrui fremdlandan lingvon laŭ bezono kaj fako.
La infanoj elspezas kvinonon da tempo dum 10 jaroj por lerni la anglan lingvon. Por ke la infanoj bone lernu la ĉinan lingvon, matematikon, fizikon kaj kemion, li proponis nuligi ekzamenon de la angla lingvo en mezlernejo kaj por ŝtata ekzameno. Li alvokis ke la universitatoj en Ĉinio elektu la ĉinan lingvon kiel devigan lernobjekton.
Trezoro Huang Yinbao

No hay comentarios.:

Publicar un comentario