Mostrando las entradas con la etiqueta Ĉinio. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta Ĉinio. Mostrar todas las entradas

lunes, 3 de julio de 2017

Rifuzo de instruado de la angla lingvo en Ĉinio



Leginda artikolo en la revuo
ESPERANTO TRA LA MONDO.



http://tra-la-mondo.esperanto-urbo.de/arkivo/3/3-a_tra-la-mondo.pdf

82% ĉinaj voĉdonintoj apogas nuligi la anglan lingvon kiel devigan lernobjekton
La 4-an de marto, dum la kvina sesio de la 12-a TPK(Tutlanda Popola Kongreso) en Ĉinio, S-ro Li Guangyu, reprezentanto de la 12-a TPK, proponis nuligi la anglan lingvon en la ŝata ekzameno por eniri universitaton, kaj fari la anglan lingvon nedeviga lernobjekto en elementa kaj meza lernejoj. La plej nova statistiko el Ĉina Eduka Ministerio montras, ke la ĉinaj infanoj elspezas 163,78 RBM (ĉirkaŭ 24,10 USD) pro la deviga angla lingva lernado ĉiujare. La jara konsumo pro la angla lingva lernado egalas minimume al 0.8 sumo investita en konstruado de la akvobaraĵo de la Tri Foldoj en Hubei de Ĉinio, la plej granda elektroprodukta akvbaraĵo en mondo, aŭ al la sumo por produkti 204 kosmoŝipojn.
En la esplorado kaj enketo en provincaj ĉefurboj en mezaj Ĉinio, li rimarkis ke la lernantoj ĉiutage elspezas multan tempon: 1 horon en elementaj lernejoj, 1.5 horoj en mezlernejoj, 2 horojn en supermezlernejoj, inkluzive de leciono, matena legado, ekzerco, lernotasko kaj eksterlerneja helpa lernado.
De la tria jaro en elementa lernejo ĝis la tria jaro en la superlernejo, ĉiu lernanto elspezas minimume 5292.5 horojn por la angla lingvo. Se la lernantoj lernas 8 horojn tage, ili elspezas preskaŭ kvinonon (ĉirkaŭ 18.13%) da tempo okupiĝante en lernado de la angla lingvo dum 10 jaroj, la plej bona periodo de la infano.
En lia enketado multegaj lernantoj plendis ke multaj gepatroj registrigis la infanojn al eksterlernejaj helpaj kursoj de la angla lingvo, krom la lernado en klasĉambro, post leciona ekzameno kaj hejmtasko.
La eksterlerneja lernado de la angla lingvo rabis multan tempon de la infanoj en la ekster-klasĉambra aktivado, ludado, eĉ dormado kaj ripozo. La infanoj sentas pezan ŝarĝon el la angla lingvo. Li Guangyu montris ke la angla lingva ekzameno en la ŝtata ekzameno por eniri universitaton pliigis la ŝarĝon sur la lernantoj. Iuj lernantoj lernas la anglan lingvon por studi eksterlande, kaj por multaj lernantoj la angla lingvo estas deviga kaj kontraŭvola elekto.
 La 6-an de marto, dum, dum la 5-a sesio de la 12a ĈPPIK (Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco), komitatano S-ro Wang Chengde, prezidanto de Pekina Ĉintradicia Hospitalo Shungtiande, faris similan proponon: fortigi ĉinlingvan instruadon kaj limigi fremdlingvan instruadon en ĉiuj lernejoj. En pasintaj jaroj li alvokis fortigi instruadon de la ĉina lingvo. En la jaro 2013 li sendis al la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco proponon "atenti instruadon de gepatra lingvo, levi anglan lingvan kapablon de lernantoj." kaj en la jaro 2014 li sendis la proponon "fortigi ĉinlingvan instruadon kaj limigi fremdlingvan instruadon en ĉiuj lernejoj."
En ĉijara konferenco li refoje sendis la lastan proponon. En la titolo de la propono ne troviĝas angla lingvo, tamen en la teksto de la propono li menciis nur la anglan lingvon. Li diris: " En lastaj jaroj aperas stranga fenomeno, ke varmas fremdlingva lernado kaj malvarmas la lernado de ĉina ĉina lingvo. Oni lernas fremdan lingvon ekde infanĝardeno ĝis universitato. Multaj studentoj en universitatoj povas flue paroli en la angla lingvo, tamen ne povas lerte uzi la ĉinan lingvo, eĉ ne povas skribi disertaĵon. La skribaĵoj estas kun multaj eraroj kaj nelogikaj."
"La angla lingvo estas ilo per kiu multaj edukaj organizoj de la angla lingvo trompe rabas monojn de lernantoj. Tio pliigis la ŝarĝon al la gepatro. Ĉinio estas unika lando kie la angla lingvo estas ĉefa lernobjekto, kaj kie lerntempo en lernejo estas la plej longa en la mondo." Li proponis reformi la edukan regularon. Oni devas instrui fremdlandan lingvon laŭ bezono kaj fako.
La infanoj elspezas kvinonon da tempo dum 10 jaroj por lerni la anglan lingvon. Por ke la infanoj bone lernu la ĉinan lingvon, matematikon, fizikon kaj kemion, li proponis nuligi ekzamenon de la angla lingvo en mezlernejo kaj por ŝtata ekzameno. Li alvokis ke la universitatoj en Ĉinio elektu la ĉinan lingvon kiel devigan lernobjekton.
Trezoro Huang Yinbao

Nova Revuo en Esperanto eldoninta en Ĉinio



 Jen la tria numero de la nova revuo TRA LA MONDON eldoninta en Chinio...
Direktoro-eldonista Trezoro Huang Yinbao


Senpage elŝutebla ĉe http://tra-la-mondo.esperanto-urbo.de/.


Ekde la dua numero Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Germanio kaj Esperanto-Centro Ora Ponto en Ĉinio decidis kunlabore eldoni la revuon kaj daŭre senpage disponigi la retan version, kiu ricevis ISSN-numeron. Nur dezirantoj de la papera versio pagas la bazan koston.
Kontribuado La revuo bezonas flegadon per rekomendoj, artikoloj, abonado kaj volonte akceptas donacojn, ke ĝi povu senpage atingi ĉiujn legantojn. Bv. viziti la paĝon Subteno por detaloj.
Bonan legadon deziras:
Peter Zilvar, direktoro de Interkultura Centro Herzberg, Germanio                        Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, Ĉinio
 La 1-an de julio aperas la 3-a numero de Tra la mondo, kiu estas senpage elŝutebla ĉe http://tra-l a-mondo.espe ranto-urbo.d e/.
……….Ni ĝojas, ke la ĝis nun ricevitaj reagoj estis tre pozitivaj, ĉar tio montras, ke la revuo realigadas sian celon kaj fariĝis ŝatata, kolora, multtema informilo pri eventoj kaj interesaĵoj el Ĉinio, el Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo en Germanio kaj ankaŭ el aliaj landoj, kontinentoj. En la nuna numero inter aliaj ni raportas pri specialaj eventoj, memorfestoj okaze de la 100-a mortodatreveno de Zamenhof, kiun ankaŭ Unesko rekomendis festadi en la jaro 2017. Ni alvokas al kunlaborado por eldoni la Unesko-Kurieron en Esperanto kaj kompreneble ni alvokas por ricevi donacojn, financan subtenon por la daŭra eldono kaj senpaga elŝuteblo de tiu ĉi gazeto. Bonan legadon! Zsófia Kóródy , Honora ĉefredaktoro de Tra la mondo

R.CORSETTI.- Esperanto ne estas nur lingvo, sed lingvo por plibonigi la mondon Kial oni metu Esperanton je la servo de la mondo

Ĉiuj, kiuj konas la historion de Esperanto, scias, ke en Bulonjo-ĉemaro oni aprobis kompromisan deklaron pri esperantismo, laŭ kiu estas esperantisto, ĉiu, kiu uzas Esperanton por iu ajn celo. En la batalo inter la francaj intelektuloj, raciaj kaj teknikaj, kaj Zamenhof, la profeto de pli bona mondo kaj de homa frateco inter la diversreligiaj homoj, Zamenhof malgajnis.

Sed li provis preni sian revenĝon en la inaŭgura parolado de la dua kongreso. Li diris: “Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo plenan rajton rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la Esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: "Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi eĉ tute private la Esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni pensos ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon!" Ho kiaj vortoj! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la Esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!"

Tiuj samaj vortoj estas laŭ mi validaj ankoraŭ hodiaŭ, ĉar ankoraŭ hodiaŭ “... aro da abomenindaj krimuloj, ...per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj.”

Se vi malsamopinias, kaj pensas ke la nunaj registaroj de la mondo agas nur por la bono de siaj civitanoj kaj de la tuta homaro, simple ĉesu legi kaj iru fiŝkapti aŭ promeni laŭ via prefero. Se male vi opinias, ke esperantistoj devas uzi Esperanton por plibonigi la rilatojn de la homoj en la mondo, bonvolu plulegi….
(Daurigu legadon en la revuo…)



domingo, 18 de septiembre de 2016

Ĉu la granrapidaj trajnoj, anstatuiĝos en la tuta mondo la poluintajn privatajn aŭtomobilojn?

Kruciĝo de la linioj de fervojoj por grandrapidaj trajnoj inter Pekino kaj Guangzhou kaj tiuj inter Xuzhou kaj Lanzhou apud la orienta stacidomo de Zhengzhou (fotita en la 1-a de septembro)

 http://www.espero.com.cn/2016-09/14/content_39297284.htm

    Je la 6-a kaj 31 minutoj, la 10-an de septembro, el la orienta stacidomo de Zhengzhou ekveturis la unua trajno G1908 liganta la urbojn Zhengzhou kaj Xuzhou. Tiu ĉi oficiala ekfunkcio de grandrapida trajno markis, ke la distanco de la ĉinaj fervojoj por grandrapidaj trajnoj jam transpasis 20 mil kilometrojn.

    La funkciigo de fervojoj por grandrapidaj trajnoj en Ĉinio komenciĝis kun tiu de la interurba linio inter Pekino kaj Tianjin en 2008. Post ok jaroj ĉi-foje ekfunkciis la linio inter Zhengzhou kaj Xuzhou, kaj hodiaŭ ĝia reto jam estas tiel densa kiel tiu de aŭtoŝoseoj. Ĝi ŝanĝas la vivon de amaso da homoj per siaj agrabla aspekto kaj bona kvalito.

    "Fervojoj por grandrapidaj trajnoj en tiaj zonoj de koncentriĝo de grandaj urboj, kiaj tiu ĉirkaŭ la baseno de Jangzio, tiu ĉirkaŭ la baseno de la Perla Rivero, kaj tiu ĉirkaŭ Bohai-maro, jam formas reton, kaj la orienta, meza, okcidenta kaj nordorienta partoj de Ĉinio estas interligitaj per tiuspecaj fervojoj. Tiuj ĉi faktoj montras, ke en Ĉinio jam estas fundamente formita la moderna reto de fervojoj por grandrapidaj trajnoj," diris Sun Zhang, profesoro de Tongji-universitato.

    Sed kun pli granda ambicio Ĉinio jam projektas multe pli densajn fervoj-retojn etendiĝantajn tra la tuta lando. "Estonte la totala longeco de niaj fervojoj superos 200 mil kilometrojn, kaj tiu de fervojoj por grandrapidaj trajnoj ĉirkaŭ 45 mil kilometrojn," diris Fei Zhirong, funkciulo respondeca pri infrastrukturo ĉe la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado. Tiam la fervojoj de Ĉinio formos tian trafikan cirklon, kia ebligos veturadon inter apudaj grandaj kaj mezgrandaj urbojn en la daŭro de unu ĝis kvar horoj.

Redaktoro: Gao Shuyuan

Ipernity: El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio

martes, 19 de julio de 2016

Kiel lerni el la spertoj de entreprenistoj el Ĉinio



ESPERANTISTOJ LERNU EL LA BONAJ ENTREPRENAJ IDEOJ EL ĈINIO. 

http://esperanto.cri.cn/2721/2016/06/21/173s186999.htm 

Qi Yang: mia duafoja entreprenado 

2016-06-21 12:32:01 Redaktoro:Li Lu

Nan Guanlu 100 Hao
En la jaro 2015 la 25-jara junulo Qi Yang forlasis Pekinon kaj revenis al sia hejmloko, la urbo Zhucheng, Shandong-provinco. 
Li malfermis manĝejon por fari privatajn pladojn ŝatatajn al gastoj. Li uzis duonon da jaro por fari enketon kaj serĉi kontentan lokon. 
Fine Qi Yang elektis la domon ĉe la numero 100 de la strato Nanguan kaj uzis la doman numeron kiel la manĝejan nomon, ĉine "Nan Guanlu 100 Hao". 
En la septembro de 2015, la manĝejo kun profunda antikveca gusto malfermiĝis. 
La bona dekoracio kaj la juna mastro fariĝis temo populare parolata de la lokanoj. Ĉiutage la manĝejo estas gastplena.

Antaŭ 10 jaroj, fininte sian studadon en luktarta lernejo, Qi Yang forlasis la hejmlokon kaj iris al Pekino. Li laboris kiel teartisto, servisto kaj kuiristo multjare. En la jaro 2010 Qi Yang decidis krei entreprenon kaj starigis komercan kompanion Si Hai Ru Feng, kiu ĉefe okupiĝas pri dieto. Sed pro la malĝustaj kono kaj juĝo pri la komerco kaj ŝanco, la unuafoja entraprenado de Qi Yang malsukcesis. Qi Yang suferis fortan atakon, sed aliflanke, Qi Yang komencis konsideri novan entreprenan vojon.
Nan Guanlu 100 Hao
"Mi ne timas malsukceson, sed mi tre timas la atakon al mia memfido. Antaŭe mi kredis ke mi havas bonan kapablon por akiri monon, sed kiam mi suferis malfacilon, mi ne povis bone helpi min mem. Do mi refoje laboris kiel kuiristo. Kvankam mi akiris altan salajron kiel kuiristo, tamen mi ofte sentis min malstabila. Mi pensis, ke mi devas fari entreprenadon. Ĉar la lupago, personara kaj materiala kostoj estas altaj en Pekino, do la loko ne estas mia unika elekto, mi povas reveni al mia hejmloko."
Kvankam Qi Yang havis malsukcesan suferon, tamen li tre amas la dietajn aferojn kaj la aspiron al libero. Do komence de la jaro 2015, kiam Qi Yang sukcese gajnis financadon, li revenis al sia hejmloko kaj komencis la duafojan entreprenadon.
Ĉambro Luan Ju
Post duono da jaro, Qi Yang elektis la domon ĉe la numero 100 de la strato nanguan kaj uzis la doman numeron kiel la manĝejan nomon, ĉine Nan Guanlu 100 Hao. En la septembro de 2015 la manĝejo kun profunda antikva gusto malfermiĝis. La manĝejo similas al artaĵo farita de Qi Yang, ĉiuj detaloj prezentas liajn specialajn ideojn. La domo estas malgranda, kiu havas kvin ĉambrojn. Ĉiuj el ili havas belan nomon: Tang Li, Cha Yue, Qing Geng, Yu Du, Luan Ju. Ili estas ĉinaj tradiciaj vortoj kun bonaj signifoj. Ĉe la pordo estas bambuoj, floroj, ŝtonoj. Gastoj povas trinki teon ĉe ili.
"Mi uzas la plej bonajn materialojn por fari pordojn, fenestrojn, manĝilojn kaj meblojn. Multaj dekoracia materialoj estas malnovaj, kiuj prezentas antikvan guston. Mi pensas, ke eble post kvar aŭ kvin jaroj, mia manĝejo prezentos pli bonan etoson al miaj gastoj. Mi plantos pli multajn specialajn plantojn ĉe la pordo, en diferencaj sezonoj la ĝardeneto povos prezenti diferencajn gustojn. Mi scias, ke miaj pladoj, mia dekoracio estas kopieblaj, sed mia intenco ne estas facile kopiita. "
Meblo kun malnovaj dekoraciaj materialoj
Nan Guan Lu 100 Hao estas privata manĝejo, do la pladoj devas havi sian specialecon. Qi Yang ĉiam persone aranĝas ĉiujn pladojn kaj instruas la kuiristojn kiel kuiri ilin. Lia pladfarado dependas de la sezona ŝanĝo. Pli kaj pli multaj gastoj konas tiun ĉilokon kaj volas gustumi la bongustaĵojn.
"Ĝis nun, mi persone aranĝas ĉiujn pladojn en mia manĝejo, inkluzive de materialo, gusto, kuira rimedo kaj prezentado. Poste mi instruas la kuiristojn. Ili devas fari la pladojn laŭ mia arto. Miaj pladoj ŝanĝiĝas ĉiusemajne. Mi ĉiam elektas sezonajn materialojn ĉiam depende de sankonserva principo."
Qi Yang diris al mi, ke li pli multe zorgas la sentojn de liaj laborantoj.
"Mi pli multe zorgas miajn laborantojn ol gastojn. Ĉar mi kredas, ke se la laborantoj havas bonajn humorojn, ili povos liveri pli bonkvalitajn servojn al niaj gastoj. Niaj laboroj estas malfacilaj, ni ofte interparolas pri niaj sonĝoj, niaj disvolvaj planoj. Mi tre ĝojas, ke ilia sonĝo estas helpo, per kiu mi povos realigi mian sonĝon."
Qi Yang
Nun, Qi Yang posedas pli maturan kaj stabilan afertraktan rimedon. Li lernis multajn el la unuafoja malsukceso. Pri la venonteco Qi Yang havas sian propran planon.
"Mi neniam faras longtempan planon, mi nur planas kion mi faros en la venonta jaro. Mia plano devas esti atingebla sed ne grandega. Mi opinias, ke ĉiuj entreprenistoj devas havi la stabilan mensostaton. Ĉiuj homoj havas grandan sonĝon, sed ni devas stari kun ambaŭ piedoj sur la tero."
La entreprenado liveras multajn elektojn al Qi Yang, ankaŭ instruas lin kiel bone ĝui vivon. La entreprenada procezo por Qi Yang havas pli fortan signifon ol ĝia rezulto.-//